Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun kunmetitaj folioj/Juglandoj
Subleciono B-5/2: Juglandarboj[redakti] |
Juglandarboj
[redakti]La genro Juglans, t.e. la juglandarboj (aŭ juglandujoj), entenas arbojn oftajn en multaj mezvarmaj arbaroj de Orienta Azio kaj Nordameriko, troveblajn tamen ankaŭ aliloke. Juglans regia estas aldone kulturata pro siaj fruktoj.
RIMARKO. La esperanta vorto juglando celas kaj la arbon kaj la frukton.[1] Ĉi tie ni preferas uzi ĉiam la pli precizan vorton junglandarbo, celantan nur la arbon. Tamen, la leganto memoru ke juglando estas uzata ankaŭ pri la arbo.
Pluraj specioj estas ankaŭ ŝatataj kiel ornamaj plantoj.
Aliaj genroj de la sama familio, precipe Carya, t.e. la hikorioj, havas similajn foliojn kaj similan aspekton, la frukto tamen estas malsama.
Kiel rekoni juglandarbojn
[redakti]Folioj
[redakti]Kiel fraksenoj, juglandarboj havas kunmetitajn foliojn, sed ili estas alternaj kaj ne kontraŭaj.
ATENTU! Denove ni atentigas la leganton, ne konfuzi la foliojn (kunmetitajn) kun la folietoj (eroj de la folioj). La folietoj estas kontraŭaj sur la centra nervuro, la kunmetitaj folioj estas malkontraŭaj sur la branĉo.
-
En tiu ĉi foto, montranta la foliojn de reĝa juglandarbo (Juglans regia), klare videblas ke ili estas malkontraŭaj.
-
Folioj de nigra juglandarbo. Rimarku la folietojn, mallarĝajn kaj multnombrajn.
-
Tiu ĉi NE ESTAS juglandarbo: la folioj sur la branĉoj estas kontraŭaj (siringo)
-
Tiu ĉi NE ESTAS juglandarbo: la folioj sur la branĉoj estas kontraŭaj (orno, aŭtune)
La nombro de folietoj estas nepara (neparaj kunmetitaj folioj), do estas folieto je la fino de la kunmetita folio. La preciza nombro povas helpi disigi similajn specojn de juglandarboj.
Fruktoj
[redakti]Fruktoj multe helpas rekoni juglandarbojn, en la taŭga sezono.
Juglandoj sur la arbo estas tamen pli kompletaj ol tiuj alvenantaj sur niajn tablojn. Homoj manĝas nur la juglandan kernon, sed la frukto entenas ankaŭ ŝelon kaj iom da karno. La ŝelo, simile al la plimulto de la fruktoj, komence estas verda, sed poste malheliĝas; ofte ĝi iĝas violkolora kaj rompiĝas, montrante la kernon; fine la frukto falas sur la grundon.
-
Tre juna frukto de la japana juglandarbo (J.ailantifolia)
-
Nematuraj juglandoj de J. regia, la reĝa juglandarbo
-
Nematuraj juglandoj de J. mandshurica, la manĉura juglandarbo
-
Maturaj juglandoj (J. regia)
-
Juglandoj kun rompiĝinta ŝelo, montranta la kernon (J.regia)
-
Kernoj de cindra juglando (aŭ buterjuglando), J.cinerea
Floroj
[redakti]Juglandarboj havas apartajn inajn kaj malinajn florojn. Malinaj floroj estigas longajn florarojn.
-
Malinaj floraroj de J.cinerea, la cindra juglando
-
Malinaj floraroj de J.californica, la kalifornia juglandarbo
-
Inaj floroj de J.ailantifolia, la japana juglandarbo
Notoj kaj fontoj
[redakti]- ↑ Laŭ PIV 2020.
Reta-vortaro male montras pri juglando nur la signifon de "kerno de la frukto".