Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun kunmetitaj folioj/Robinioj
Subleciono B-5/3: Robinioj[redakti] |
Robinioj[redakti]

La Fabacoj estas granda familio de plantoj, entenanta ĉirkaŭ 1000 genrojn, kelkajn gravajn por la homaro (ekzemple fazeolon, lenton, sojon, arakidon). La genroj kreskantaj en la moderaj kaj malvarmaj klimatoj estas tamen plejparte herboj aŭ grimpoplantoj, kaj nur malmulte da genroj en tiaj klimatoj estas arboj.
Ene de la Fabacoj, la genro Robinia, t.e. la robinioj, entenas ĝuste arbojn kreskantajn en moderaj klimatoj.
Ĝi havas kunmetitajn foliojn kaj abundajn blankajn florarojn, kaj pro sia aspekto ĝi estas ofte uzata kiel ornama planto.
♠ La fabacoj - kaj do ankaŭ robinioj - havas bakteriojn en siaj radikoj, kapablajn ĉerpi azoton de aero, do ili povas kreski sur malriĉaj grundoj. Fakte, robinioj preferas arbarbordojn kaj lokojn kie arboj estis detruitaj, ekzemple de fajro.
Kiel rekoni robiniojn[redakti]
Folioj[redakti]
Simile al fraksenoj, robinioj havas kunmetitajn foliojn, kaj ili estas malkontraŭaj; malsimile, la folietoj estas malgrandaj kaj rondpintaj. Povas esti ĝis pli ol 20 folietoj en unu folio.
-
Folioj kaj fruktoj de Robinia pseudoacacia, la ordinara robinio (ankaǔ nomata blanka, nigra aǔ ŝajnakacia)
-
Unu folio di R. pseudoacacia
-
Folioj de R. viscosa, la algluiĝema robinio
-
Ofte estas dornoj apud la tigoj de folioj
Robinioj estas anoj de la familio Fabacoj, entenanta aliajn arbojn kaj arbetojn kun similaj folioj.
-
Sophora japonica estas fabaca arbo simila al robinio, sed la folietoj havas pintojn
-
Colutea arborescens, ankaŭ ano de Fabacoj, havas rondajn folietojn, sed ne tiom multajn kiom ĉe robinioj
-
Aldone, la fruktoj de C. arborescens havas tute malsaman aspekton kaj la planto povas esti arbeto sed ne vera arbo
Fruktoj[redakti]
(...)
Notoj kaj fontoj[redakti]