Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun manformaj folioj/Aceroj

El Vikilibroj

Subleciono B-3/2: Aceroj[redakti]


Aceroj[redakti]

Folioj de Acer campestre, la kampa acero
Natura vivareo de aceroj

La genro Acer, t.e. la aceroj, estas la plej grava genro de arboj kun manformaj folioj. Male al platanoj, aceroj kreskas nature en la plimulto de la regionoj pritraktataj en tiu ĉi libro. Estas pli ol 100 specioj de aceroj (laŭ kelkaj fakuloj eĉ ĉirkaŭ 200).

Aceroj tamen proponas novan problemon al la komencanto: ne ĉiuj specioj havas manformajn foliojn, nur la plimulto. Ni konsideros la temon orde: unue kiel rekoni la plimulton de aceroj, kiuj ja havas manformajn foliojn, kaj poste kion ni povas diri pri la esceptoj.

Kiel rekoni acerojn (la plimulton!)[redakti]

Folioj[redakti]

La plimulto de aceroj estas facile rekoneblaj pro siaj manformaj folioj, kontraŭe aranĝataj. Kutime, estas 5 pintoj sed en kelkaj specioj la pintoj estas nur 3, pli ol 5, aŭ varias. Pintoj povas esti akraj aŭ rondaj.

MEMORU! Ni jam vidis ke ankaŭ platanoj havas manformajn foliojn, sed ili ne estas kontraŭe aranĝataj.

Tamen, la komencanto ne estos feliĉa ekscii, ke estas ankaŭ malmultaj specioj de aceroj, kiuj NE havas manformajn foliojn.

Do:

  • ĉu arbo havanta manformajn foliojn estas acero? --> verŝajne jes (kondiĉe ke la folioj estas kontraŭe aranĝataj)
  • ĉu arbo NE havanta manformajn foliojn, NE estas acero? --> ne certas!

Fruktoj[redakti]

Bonŝance, aceroj havas tipajn fruktojn. Kiam ili ĉeestas, ili estas klara helpo por rekoni acerojn.

Tiuj fruktoj apartenas al la aro de sekaj fruktoj. Ili estas aparta tipo de akenoj, nomata samaro, kun la sekvaj ecoj:

  • seka frukto
  • la ŝelo ne malfermiĝas kiam la frukto estas matura
  • ĉiu samaro havas malmolan, maldikan flugilon
  • ĉiu samaro entenas nur unu semon
  • en aceroj la fruktoj estas duopaj samaroj, t.e. du samaroj kunligitaj

Samaroj ne estas manĝataj de bestoj sed disportataj de la vento, danke al siaj flugiloj, kiuj en la vento turniĝas simile al helikopteroj.

Ĉiuj specioj de aceroj produktas samarojn. La angolo inter la du kunigitaj samaroj multe helpas disigi la diversajn speciojn.

Kutime samaroj estas komence verdaj, post kelkaj monatoj brunaj. En pluraj specioj, samaroj povas esti ruĝaj aŭ enhavi iom da ruĝaj nuancoj. Ofte samaraj ekaperas printempe kaj estas ankoraŭ videblaj en la posta vintro.

Floroj[redakti]

Male al fruktoj, la aceraj floroj daŭras mallonge. Ili kreskas kutime en floraroj.

La tipa floro de acero havas 5 petalojn, malgrandajn kaj verdajn, sed en kelkaj specioj petaloj estas nur 4 aŭ tutsimple malestas. Sepaloj estas 4 aŭ 5 kaj ofte aspektas similaj al petaloj. Stamenoj estas pli longaj ol petaloj kaj ofte ankaŭ pli kolorplenaj; ofte ili estas 8, sed povas esti pli aŭ malpli multaj. Floroj estas ĉiam simetriaj kaj petaloj estas disigitaj.

RIMARKO. Floroj kaj fruktoj estas tre gravaj por rekoni la malmultajn speciojn de aceroj kiuj ne havas manformajn foliojn.

Notoj kaj fontoj[redakti]


→ al la sekvanta subleciono