Leciono B-3: Kvar arboj kun manformaj folioj[redakti]
Manformaj folioj de acero
Arboj kun manformaj folioj ne estas botanike klara grupo, kiel male estas pli-malpli arboj kun pingloformaj folioj. Eĉ la sama genro, kiel ni vidos, povas enhavi arbojn kun manformaj folioj kaj aliajn kun folioj aliformaj. Aldone, arboj kun manformaj folioj apartenas al malproksimaj familioj, kvankam ĉiuj en la divizio Florplantoj, kaj iliaj folioj estas nur malprecize similaj al manoj.
Taŭgas tamen komenci per tiu aro de arboj, ĉar ili estas pli facile rekoneblaj de la komencanto ol la ceteraj.