Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun manformaj folioj/Platanoj

El Vikilibroj

Subleciono B-3/1: Platanoj[redakti]


Platanoj[redakti]

Platanoj estas ofte plantitaj en urboj kaj parkoj

La genro Platanus, t.e. la platanoj, estas verdire sufiĉe malgrava, meze de la multegaj genroj de arboj con floroj. Ĝi enhavas nur 8-10 speciojn, kaj kreskas nur en apartaj lokoj, plejparte apud riveroj, kaj nur en varmaj aŭ mezvarmaj klimatoj.

Homoj iĝis platanojn pli oftaj, ĉar ili bone taŭgas kiel ornamaj arboj apud ŝoseoj kaj en urbaj ĝardenoj, krom en malvarmaj klimatoj.

Ni elektis platanojn kiel unuan genron el la florplantoj, ĉar rekoni platanojn estas facile kaj samtempe utile por la lernanto.

Kiel rekoni platanojn[redakti]

Platanoj estas facile rekoneblaj pro siaj grandaj, manformaj folioj, kutime kun kvin pintojn.

La folioj ne estas tamen precize egalaj eĉ sur la sama branĉo, kelkaj povas havi sep pintojn aŭ male pinto povas manki (misformaj folioj, fortranĉitaj pintoj). Taŭgas ĉiam rigardi pli ol unu folio.

♠ Baldaŭ ni vidos pluajn arbojn kun manformaj folioj, do la lernanto devas eklerni kio malsamigas ilin!

Ni komparu nun la foliojn de kelkaj specioj de platanoj kun la folioj de kelkaj specioj de aceroj.

PLATANOJ

ACEROJ

Ja estas malsamecoj inter la diversaj folioj, sed ne estas tiel simple tuj rekoni kiuj apartenas al platanoj kaj kiuj al aceroj.

Kaj tamen sufiĉas observi ne la unuopajn foliojn, sed la aranĝon de la folioj sur la branĉo kaj ĉio iĝas subite simpla! Ĉe platanoj la folioj estas alternaj, ĉe aceroj ili estas kontraŭaj.

Sube ni vidos pluajn aspekterojn kiuj helpas rekoni platanojn (folibazon, folirandon, fruktojn, trunkoŝelon ktp). Tamen la du menciitaj ĉi tie estas jam kutime sufiĉaj: manformaj folioj, ne kontraŭaj.

En tiu ĉi foto la bazoj de kelkaj folitigoj estas rimarkinde dikaj.

Folioj[redakti]

Komparu la lobojn de tiu ĉi folio (de figarbo) kun la bildo ĉi maldekstre. La loboj de la figarbo entenas malakrajn pintojn, preskaŭ rondajn.

Ankoraŭ pri folioj rimarku du detalojn: la bazon kaj la randon.

La bazo de la folitigo ĉe platanoj estas pli dika ol ĉe aliaj arboj. La bazoj de kelkaj folioj (laŭ sezono) povas esti ege dikaj, entenante foliburĝonon.

La rando de platanaj folioj entenas akre pintajn lobojn, ne rondajn aŭ preskaŭ rondajn.



Fruktoj de la okcidenta platano

Fruktoj[redakti]

La fruktoj de platanoj aspektas kiel rondaj, sekaj globoj, 2-5cm, kun pluraj, malrigidaj, malpikaj pintoj. Pli ĝuste, ili ne estas unuopaj fruktoj sed fruktaroj: ĉiu pinto estas individua frukto (akeno).

La fruktoj de platanoj estas granda helpo por disigi ilin de aliaj arboj.

Rimarko: Ĉi tie ni ne parolas pri platanaj floroj. Vi povas legi pri ili en vikipedio.
Trunkoŝelo de platano

Trunkoŝelo[redakti]

La ŝelo de la trunko de platanoj havas grandajn, maldikajn platojn, kelkaj pli helaj, kelkaj pli malhelaj. Tio ankaŭ helpas rekoni platanojn.

Tamen atentu: la ŝelo ŝanĝiĝas laŭ la aĝo, en tre junaj aŭ tre maljunaj arboj ĝi povas aspekti tute alie.


Notoj kaj fontoj[redakti]


→ al la sekvanta subleciono