Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Floroj
Leciono A-4: Floroj[redakti] |
Ĉiuj arboj produktas florojn. Esceptoj estas nur la koniferoj kaj la ginko, kiuj ne havas verajn florojn; tamen ankaŭ ili estigas organojn kun similaj funkcioj, ofte nomataj same (kvankam malprecize) floroj.
Pluraj arboj havas belegajn, grandajn kaj kolorplenajn florojn. Pluraj aliaj, male, havas florojn malgrandajn aŭ tute verdajn aŭ pro aliaj kialoj malfacile rekoneblajn.
Floroj kutime daŭras nur mallonge (kelkajn tagojn ĝis 2-3 monatojn), kvankam ja estas arboj en kiuj floroj videblas preskaŭ dum la tuta jaro (ekzemple Arbutus unedo). Plej ofte floroj aperas printempe aŭ somere.
-
Floroj de virginia magnolio (Magnolia virginiana)
-
Floroj de ussuriana pirarbo (Pyrus ussuriensis)
-
Floroj de orpluvo (Laburnum anagyroides)
-
Floroj de ĉina paŭlovnio (Paulownia tomentosa)
-
Aceroj (ĉi tie Acer japonicum, la japana acero) havas etajn florojn
-
Malinaj floraroj de turkia avelarbo (Corylus colurna)
-
Malinaj floraroj de ordinara frakseno (Fraxinus excelsior)
♦♦♦ NOTO. Vi povas trovi utilajn informojn ankaŭ en la vikipedia artikolo pri floroj.
Bazaj konoj pri floroj
[redakti]
La tipa floro enhavas brilkoloran rondon de petaloj (n.16), ĉirkaŭantaj la kernon de la floro (la pistilon, n.10, kaj la stamenojn, n.9). Kelkaj floroj povas enhavi nur pistilon (inaj floroj) aŭ nur stamenojn (malinaj floroj).
Malofte povas esti pli ol unu pistilo. La plimulto de la floroj entenas nur unu pistilon. Stamenoj, male, estas ĉiam pli ol unu (se ili ĉeestas).
Ekster la petaloj estas ofte apartaj folioj nomataj sepaloj (n.17). Ne ĉiuj floroj havas sepalojn. La ĉeesto aŭ malĉeesto de sepaloj estas tre grava indiko por rekoni florojn.
Ne konfuzu florojn kun floraroj.
Kion oni observu PRI FLOROJ en arboj? 1) La ĝeneralan formon, la grandon, la koloron 2) La kuneston kun aliaj floroj en floraroj 3) Ĉu la petaloj estas egalaj aŭ malegalaj, disaj aŭ maldisaj 4) La nombron de petaloj (ordinare sufiĉas vidi ĉu ili estas kvin, aŭ pli, aŭ malpli) 5) La ĉeeston de sepaloj 6) Ĉu en ĉiu floro estas kaj stamenoj kaj pistilo 7) La nombron de la stamenoj, la formo kaj la loko de la pistilo 8) Malkutimajn detalojn, se estas
La ĝenerala formo
[redakti]Unuavide, eĉ de malproksime, en la arboj eblas tuj noti la grandon kaj la koloron de la floroj.
Ne multaj sovaĝaj arboj havas grandajn florojn, do la grando plurfoje helpas la rekonon. Jen kelkaj ekzemploj de arboj kun grandaj floroj:
-
La japana ĉerizarbo (Prunus serrulata) estas fama pro siaj belaj printempaj floroj.
-
La floroj de la japana ĉerizarbo povas esti blankaj aŭ rozkoloraj
-
Floroj kaj folioj de Magnolia virginiana (unu el la usonaj magnolioj)
-
Paulownia tomentosa estas uzata kiel ornama arbo pro la abundo de floroj kaj la grandaj folioj
-
La floroj de Paulownia tomentosa viditaj de proksime
-
Tre evidentaj estas la floroj de la granatarbo (Punica granatum)
-
La floroj de la cercidoj (ĉi tie Cercis occidentalis, la usona cercido) burĝonas rekte sur la branĉoj
En aliaj arboj, la floroj ne estas grandaj, sed kuniĝas en grandaj floraroj kun brilaj koloroj. Jen kelkaj ekzemploj:
-
Orpluvo (Laburnum anagyroides)
-
Manaa frakseno (Fraxinus ornus)
-
Japana malvera akacio (Styphnolobium japonicum)
-
Siringo (Syringa vulgaris)
La koloro estas malpli utila ol la grando, ofte ĝi utilas por trovi la precizan specion.
( ... NEKOMPLETA ... )