Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Folioj
Leciono A-2: Folioj - Unua parto: bazaj konoj, simplaj folioj[redakti] |
La plej grava helpilo por rekoni arbojn estas folioj. Do, ni invitas vin atingi bonegan konon de tiuj verdaj erojn.
♦♦♦ NOTO. Vi povas trovi utilajn informojn ankaŭ en la vikipedia artikolo pri folioj.
Ĉiamverdaj kaj falfoliaj arboj
[redakti]Folioj falas. Tio okazas en ĉiuj arboj, ĉar folioj ne povas eviti maljuniĝi kaj morti. La arbo tamen vivas pli longe ol la folioj, kaj novaj junaj folioj anstataŭos la falintajn.
Estas tamen grava malsamo inter du aroj de arboj:
- en pluraj specioj la folioj falas pli-malpli samtempe, komence de malfavora sezono (tro malvarma aŭ tro seka); nur kiam la klimato iĝos denove favora la novaj folioj ekaperos;
- en aliaj specioj nur eta parto de la folioj falas samtempe, kaj la arbo restas ĉiam riĉa je folioj, kvankam videblas sur la grundo la falintajn foliojn.
Arboj kies folioj falas pli-malpli samtempe kaj restas longe sen folioj nomiĝas falfoliaj. Arboj kiuj en ĉiuj sezonoj havas abundon de folioj nomiĝas ĉiamverdaj.
Antaŭ la falo, folioj kutime bruniĝas, sed en kelkaj specioj flaviĝas aŭ ruĝiĝas. Aldone, ne estas nur unu nuanco de ĉiu koloro (bruno, flavo, ruĝo), sed pluraj.
Lameno
[redakti]Folioj enhavas du ĉefajn partojn:
- la lameno aŭ plato (aŭ ankaŭ limbo), la plej granda parto, larĝa, longa kaj maldika
- la tigo aŭ petiolo, mallarĝa cilindra ligilo kiu kunligas la folion al la tenanta branĉo
En la lameno videblas vejnoj, kiuj - simile al la homaj vejnoj kiuj transportas la sangon - alportas kaj forportas akvon kaj nutraĵojn.
AVERTO: Nun ni priskribas nur la "facilajn" foliojn, poste ni vidos apartajn kaj malsimplajn tipojn.
Kion do ni observu pri la lameno? 1) La ĝeneralan formon 2) La grandecon 3) La formon de la bazo, de la loboj (se estas) kaj de la pinto 4) La randon 6) La koloron, supre kaj sube 7) La palpeblan aspekton (glatecon, malmolecon, vilecon ktp), supre kaj sube 8) La odoron
Ĝenerala formo
[redakti]La ĝenerala formo estas ofte pli-malpli elipsa. Alia ofta formo similas al manplato. Estas tamen pluaj formoj: simila al koro, malprecize triangula, ronda, ktp.
-
Folioj de eŭropa fago (Fagus sylvatica)
-
Folioj de olivarbo (Olea europaea)
-
Folioj de japana kaŝtanarbo (Castanea crenata)
-
Manformaj folioj de sukeracero (Acer saccharum)
-
Korformaj folioj de amerika tilio (Tilia americana)
-
Triangulaj folioj de alba betulo (Betula papyrifera)
-
Rondaj folioj de Judas-arbo (Cercis siliquastrum)
-
Kvarpintaj folioj de tuliparbo (Liriodendron tulipifera)
ATENTU! En kelkaj specioj de arboj (ne multaj, bonŝance por la komencanto) la folioj povas havi malsamajn formojn.
♣ En la posta leciono ni vidos foliojn similajn al pingloj, al skvamoj, al dornoj, trunkojn aspektantajn kiel foliojn kaj foliojn disigitajn en pluraj folieroj. Sed ne hastu! Unue bone komprenu la multajn detalojn de la "normalaj" folioj.
Grandeco
[redakti]
Pri la grandeco, folioj povas esti tre diversaj: grandegaj, grandaj, mezgrandaj, malgrandaj kaj ege malgrandaj. Tamen oni ne konsideru junajn foliojn, ankoraŭ kreskontajn.
En kelkaj specioj (ekzemple la ĉina paŭlovnio) la folioj povas superi 20cm, en kelkaj aliaj (ekzemple la ordinara bukso) ili povas esti ne pli grandaj ol ungo, sed kutime ili longas inter 5 kaj 10cm.
Rando
[redakti]La rando estas tre grava. Ĝi povas esti tute glata aŭ glata kun etaj haroj; pli ofte ĝi havas dentojn, etajn aŭ grandajn.
-
Prunus laurocerasus: glata rando
-
Nobla laŭro (Laurus nobilis): onda rando
-
Eŭropa fago (Fagus sylvatica): rando kun haretoj ("vila")
-
Ordinara ilekso (Ilex aquifolium): dorna rando
-
Japana karpeno (Carpinus japonica): rando kun malgrandaj dentoj
-
Verda alno (Alnus viridis): rando kun mezgrandaj dentoj
-
Mongolia kverko (Quercus mongolica): rando kun grandaj dentoj
-
Tigfrukta kverko (Quercus robur): rando kun loboj
Koloro
[redakti]Folioj estas verdaj, ĉu ne? Jes, kompreneble, folioj estas verdaj, ĉar ili estas riĉaj je klorofilo kaj klorofilo estas verda. Estas parasitaj herboj kun neverdaj folioj, sed ne estas parasitaj arboj.
Tamen, forgesu tion! Se vi emas bone rekoni arbojn, indas ke vi anstataŭ la vorton "verda" per ĉeno de pli precizaj koloroj: helverda, malhelverda, mezhelverda, grisverda, bluverda ktp.
Necesas ankaŭ kompari la supran kaj la malsupran flankon, ĉar kelkfoje ili havas la saman nuancon kaj kelkfoje ili estas malsamaj.
-
Helverda folio de mongola tilio (Tilia mongolica)
-
Folioj de amerika ulmo (Ulmus americana), malpli helaj
-
Malhelverdaj folioj de la korfolia alno (Alnus cordata)
-
La folioj de la blanka saliko (Salix alba) povas aspekti preskaŭ blankaj
-
Supra kaj malsupra flanko de folio de korkokverco (Quercus suber)
-
Folioj de nigra poplo (Populus nigra), malhelaj supre sed ne malsupre
Palpebla aspekto
[redakti]Estas folioj kun haroj, kutime malgrandaj. Haroj povas esti ĉe la rando, sur la tuta suba flanko, nur apud vejnoj. Ĉe kelkaj specioj, haroj povas ĉeesti nur sur juna folioj.
-
Burĝonantaj folioj de eŭropa fago (Fagus sylvatica)
-
Lanuga betulo (Betula pubescens), juna tigo kaj juna folio
-
Adstringa sorpujo (Sorbus torminalis), suba flanko
Alia palpebla aspekto estas la rigideco. Pluraj folioj estas facile flekseblaj, sed aliaj pli facile rompiĝas ol fleksiĝas.
-
La folioj de tilioj estas bone flekseblaj
-
La folioj de ilekso (Ilex aquifolium) estas sufiĉe rigidaj
-
La folioj de jukaoj (ĉi tie Yucca brevifolia) estas tre rigidaj
Odoro
[redakti]Kelkaj arboj (ekzemple la laŭro, Laurus, la sasafraso, Sassafras, la kamforarbo, Cinnamomum, la siĉŭana piprarbo, Zanthoxylum, kaj la mirto, Myrtus) sentigas klaran odoron kiam oni rompas aŭ frotas la foliojn.