Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Kunmetitaj folioj

El Vikilibroj

Leciono A-3: Folioj - Dua parto: kunmetitaj folioj, tigoj, foliordo[redakti]


Tiu ĉi leciono estas la kompletigo de la antaŭa leciono (A-2). Tie temis pri folioj (ĝenerale) kaj pri simplaj folioj, kie la lameno estas unupeca. Nun temas pri tiuj folioj (kunmetitaj) kie la lameno enhavas plurajn pecojn, ĉiu aspektanta kvazaŭ disigita folio.

Aldone ni priskribos ĉi tie tigojn kaj pri ordojn de la folioj sur la branĉo.

Kunmetitaj folioj[redakti]

Kiom da folioj ĉi tie? --- La ĝusta respondo estas: nur unu!
Folioj de Quercus lobata kun profundaj fendoj

Rigardante iujn foliojn, ekzemple tiujn de Quercus lobata en la bildo ĉi-flanke, oni rimarkas ke, kelkfoje, la rando havas profundajn fendojn inter proksimaj loboj. Imagu nun ke la fendoj iĝas tiel profundaj ke la loboj estas tute disigitaj. La rezulto estas unu folio aspektanta kvazaŭ aro de pluraj folioj. Oni nomas tian folion kunmetitan kaj ĝiajn erojn folietojn.

Ne estas ĉiam facile apartigi verajn arojn de unuopaj folioj disde kunmetitaj folioj. Ni montras unue ekzemplojn kaj tipojn de kunmetitaj folioj, kaj nur poste ni klarigos kelkajn indikojn kiuj povas helpi ĝustan rekonon.

Pare aŭ nepare kunmetitaj[redakti]

Estas du ĉefaj tipoj de kunmetitaj folioj: pare kunmetitaj, kiam la nombro de folietoj estas para; nepare kunmetitaj, kiam ĝi estas nepara. (Sufiĉas rigardi la finon de la kunmetita folio.)

Neparaj kunmetitaj folioj estas pli oftaj ol paraj.

Duoble kunmetitaj[redakti]

En maloftaj okazoj, la folietoj estas siavice kunmetitaj. Folioj estas tiam dufoje (aŭ duoble) kunmetitaj.

Malfacile kredeblas ke tiu bildo, krom en la supra maldekstra angulo, montras nur unu kunmetitan folion, kies eroj estas kunmetitaj folietoj! La arbo estas kentukia kafarbo (Gymnocladus dioicus).

Fingre kunmetitaj[redakti]

Estas ankaŭ kunmetitaj folioj iomete similaj al manformaj folioj. La folietoj estas tute disigitaj, krom pri la ekstremo, komuna al ĉiuj; pri tiu aspekto ili similas fingrojn.

Fingre kunmetitaj folioj estas oftaj ĉe palmoj.

Indikoj helpantaj disigi simplajn kaj kunmetitajn foliojn[redakti]

Tra malofte aro de simplaj folioj povas simili al pare aŭ fingre kunmetitaj folioj.

Nur nepare kunmetitaj folioj povas esti konfuzataj kun aroj de simplaj folioj, aŭ inverse.

Folietoj estas ĉiam kontraŭaj. Se vi vidas malkontraŭaj folioj, ili sendube estas simplaj folioj. (Pli informoj pri foliordo estas sube).

Aldone, folietoj neniam estas manformaj. Se vi vidas tian formon, vi povas esti certa ke vi vidas simplajn foliojn.

En la ceteraj okazoj, oni observu atente la tigojn. Ĉiu simpla folio havas sian tigon. Kutime oni povas klare rekoni la punkton kie la tigo burĝonis el la branĉo. Legu sube pluajn informojn pri tigoj.

Tigoj[redakti]

En kelkaj specioj ankaŭ tigoj estas interesaj.


( ... NEKOMPLETA ... )

→ al la sekvanta leciono