Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Kupresacoj

El Vikilibroj

Subĉapitro C-2/2: Pinofitoj - Kupresacoj[redakti]


Superrigardo[redakti]

La familio Kupresacoj (ankaŭ Cipresacoj, science: Cupressaceae) estas trovebla nature en multaj regionoj de la tuta Tero, norde kaj sude de la Ekvatoro. Ĝi enhavas arbojn kaj arbetojn, ofte kreskantajn dise kaj malabunde en arbaroj de aliaj specioj.

Laŭ la Katalogo de la Vivo[1] la familio entenas 30 genrojn kaj 135 specioj. Ĉi sube ni mencias nur la genrojn nature vivantajn en la areo pritraktata de tiu ĉi libro.

Kupresacoj estas plej ofte ĉiamverdaj, sed en kelkaj specioj folioj falas vintre. La folioj povas esti pingloformaj aŭ splitformaj. Fruktoj estas kutime globaj, kaj povas esti molaj aŭ malmolaj.

♣ Por pli da informoj vidu la artikolon en vikipedio pri Kupresacoj.

ENHAVO:

  • Genroj kun membroj nature kreskantaj en Nordameriko, Azio, Eŭropo kaj Nordafriko:
  • Genroj kun membroj nur en Nordameriko kaj orienta Azio:
  • Genroj kun membroj nur en malvastaj regionoj:
    • Cryptomeria (sugio; ankaŭ kriptomerio), verŝajne endemia de Japanio
    • Microbiota (siberia cipreso), endemia de orienta Siberio kaj apudaĵoj
    • Sequoia kaj Sequoiadendron (sekvojoj), endemiaj de okcidenta Usono
    • Taksodium (taksodio), endemia de orienta kaj centra Usono
    • Tetraclinis (tetraklino), endemia de Nordafriko, Malto kaj suda Hispanio
    • Thujopsis (hibo; ankaŭ: tujopso), endemia de Japanio

Pluraj genroj estas ofte plantataj ekster la natura vivareo, ĉefe kiel ornamaj plantoj.

Cupressus - Cipresoj[redakti]

La genro Cupressus entenas la verajn cipresojn. Malgraŭ la kvanto de specioj (15-20 depende de la fakuloj), cipresoj kreskas nature nur en malgrandaj, disaj areoj de Nordameriko, Eŭropo, Nordafriko kaj Azio, kie la klimato estas mezvarma aŭ tute varma kaj la pluvoj estas maloftaj. Pli precize estas cipresoj en:

  • Orienta Azio: Vjetnamio, Ĉinio, Himalajo, Tibeto
  • Ĉirkaŭ la Mediteraneo, de Irano al Maroko, ĝis suda Algerio (en plena dezerto)
  • Okcidenta Nordameriko, de Alasko al Meksiko

Pingloj[redakti]

Fruktoj[redakti]

Aspekto[redakti]

Specioj[redakti]

(... NEKOMPLETA ...)

Juniperus - Juniperoj[redakti]

Ni jam pritraktis la genron Juniperus, t.e. la juniperoj, en subleciono de la sekcio B.

La genro Juniperus - t.e. la juniperoj - entenas arbojn kaj arbetojn kreskantajn preskaŭ en la tuta norda duonglobo (nur en Afriko estas juniperoj ankaŭ en la suda duonglobo), ĉefe en areoj malvarmaj aŭ kun malabundaj pluvoj.

(*** NEKOMPLETA ***)

Thuja - Tujoj[redakti]

Ni jam pritraktis la genron Thuja, t.e. la veraj tujoj, kune kun la genroj Platycladus kaj Thujopsis, en subleciono de la sekcio B. La lastaj du genroj, tre proksimaj al la unua, entenas ĉiu nur unu specion.

La tri genroj Thuja, Platycladus kaj Thujopsis - t.e. la tujoj - entenas arbojn kaj arbetojn kreskantajn nature en Nordameriko kaj orienta Azio. Ili troveblas nun en la tuta norda duonglobo, plantitaj de homoj kie ili ne estas indiĝenaj.

(*** NEKOMPLETA ***)

Notoj kaj fontoj[redakti]

  1. Catalogue of Life. Alirita 2022-12-13.
  2. Nur unu amerika specio de Calocedrus kreskas en la zono pritraktata de tiu ĉi libro; ĉiuj aziaj specioj kreskas pli sude.
  3. Platycladus kreskas nature nur en Azio; ĝi havas multajn komunaĵojn kun Thuja kaj estis taksita en la pasinteco parto de ĝi.

→ al la sekvanta subleciono