Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Kvin gravaj koniferoj/Juniperoj
Subleciono B-2/5: Juniperoj[redakti] |
Juniperoj
[redakti]La juniperoj (genro Juniperus), kun pli ol 50 specioj, estas tre gravaj en la familio Cipresacoj, kiu prenas nomon de la cipreso kaj entenas ankaŭ tujojn kaj aliaj arbojn.
Juniperoj estas plej ofte nur arbetoj aŭ arbustoj: ili ja havas lignan trunkon kaj lignajn branĉojn, sed estas malaltaj (eĉ pli malaltaj ol homoj) kaj pli larĝaj ekde la bazo ol kutimaj arboj. Estas tamen kelkaj specioj kiuj estas plenaj arboj, altaj ĝis 20m kaj malofte ĝis 40m.
Juniperoj vivas en ĉiuj kontinentoj de la norda duonglobo. Malmultaj specioj ŝatas tropikajn klimatojn. Juniperus procera kreskas en orienta Afriko, superas la Ekvatoron kaj atingas Mozambikon.
Kiel rekoni juniperojn
[redakti]Plej facile estas rekoni juniperoj per la kombino de du faktoroj:
- folioj (pinglaj aŭ skvamaj)
- fruktoj
Ni parolos unue pri la fruktoj, kiuj ne estas lignaj kiel la plimulto de la Pinofitoj.
Fruktoj
[redakti]Malmultaj pinofitoj havas nelignajn fruktojn.[1]
En juniperoj la konusoj estas pli-malpli rondaj, kiel en cipresoj, sed la platoj ne estas lignaj kaj tiel kreskante kuniĝas. La rezulto aspektas pli kiel bero ol kiel konuso. Juniperaj beroj estas malgrandaj, kutime ĉirkaŭ 1 cm.
-
Beroj de ordinara junipero (Juniperus communis)
-
Tranĉita bero de junipero kun semoj
-
Beroj de fenica junipero (J. phoenicea)
-
Beroj de kulturata ĉina junipero (J. chinensis)
-
Beroj de kalifornia junipero (J. californica)
Folioj
[redakti]Ne ĉiuj juniperaj folioj aspektas same: en pluraj specioj ili estas pinglaj, en la ceteraj skvamaj.
Kiam la folioj estas pingloj, ili estas mallongaj, en grupoj de tri el la sama punkto, kun unu aŭ du blankaj strioj.
Kiam la folioj estas skvamaj, ili estas tre mallongaj (malpli ol 4-5 mm). Normale en la junaj branĉoj estas ankaŭ pinglaj folioj (tre mallongaj).
La pinto kaj de la pinglaj kaj de la skvamaj folioj estas kutime pikanta.
-
Folioj de ordinara junipero (J. communis) - pinglaj kun unu blanka strio
-
Folioj de J. oxycedrus - pinglaj kun du blankaj strioj
-
Folioj kaj beroj de J. sabina - skvamaj
-
Folioj de J. maritima - skvamaj
-
Folioj de ĉina junipero - maldekstre en junaj branĉoj, dekstre en plenkreskaj branĉoj
Ĝenerala aspekto
[redakti]Plej ofte, juniperoj aspektas kiel arbustoj kun disstreĉitaj branĉoj aŭ kiel arbetoj, malplialtaj ol homo aŭ nur iomete pli altaj. Pluraj specioj de juniperoj povas kreski pli alte nur en favoraj kondiĉoj.
Ekzemple rigardu kelkaj fotojn de la ordinara junipero (J. communis):
-
Ordinaraj juniperoj en Bulgario, kiel malalalta disstreĉita arbustaro
-
Ordinaraj juniperoj en Ukrainio (en la malfono)
-
Tre malaltaj kaj pli altaj ordinaraj juniperoj de du malsamaj subspecioj (Hispanio)
-
Ordinaraj juniperoj kiel arbetoj (norda Germanio)
Kvankam arbusta estas la plej ofta aspekto de juniperoj, ne forgesu ke pluraj specioj estas aŭ povas iĝi veraj arboj.
-
J.horizontalis (rampanta junipero) estas unu el la plej malaltaj juniperoj (fotita en Kanado)
-
J. sabina (fortodora junipero)
-
Tipa kalifornia junipero (J. californica)
-
Kaliforniaj juniperoj kreskante povas aspekti arbetoj (kaj eĉ arboj)
-
Grandaj arbustoj aŭ arboj estas normale la utahaj juniperoj (J. osteosperma)
-
Persa junipero (J. polycarpos)
-
Granda ĉina junipero (J. chinensis) en Pekino
-
J. brevifolia (mallongfolia junipero) en Acoroj
-
Siĉuana junipero (J. saltuaria) en Ĉinio
Notoj kaj fontoj
[redakti]- ↑ Krom juniperoj, estas menciindaj taksusoj.