Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Kvin gravaj koniferoj

El Vikilibroj

Leciono B-2: Kvin gravaj koniferoj[redakti]


Koniferaj pingloj

Ni pritraktos komence la arbojn kun pingloformaj folioj.

Ili estas anoj de la divizio Pinofitoj, kiu estas ankaŭ tradicie nomata KoniferojPingloarboj. (Ĉi tie ni ne eniros la malsimplajn debatojn inter sciencistoj pri la preciza signifo de ĉiu vorto.)

Ni elektis kvin gravajn pinofitojn por la komencanto. Kvin el multegaj, memoru!

Kelkaj pinofitoj havas tamen skvamoformajn foliojn kaj ne pinglojn. Do ni elektis kvar pinofitojn kun pingloj kaj unu kun skvamoj.

Verdire, kvar kun pingloj kaj du kun skvamoj... sed la totalo restas kvin, legu sube por malkovri kial.

Jen la kvin arboj kiujn ni elektis:

Pinus strobus
  • 1) Pino (pli ĝuste, pinoj) - botanike Pinus. Pinoj kreskas nature en Azio, Eŭropo, Nordameriko kaj Nordafriko, kun pli ol 100 specioj; enkondukitaj de la homaro ili estas nuntempe ankaŭ en la ceteraj kontinentoj. Estas facile rekoni la plimulton de pinoj per la ĉeesto de fasketoj de 2, 3 aŭ 5 pingloj.
Abies alba
  • 2) Abio (pli ĝuste abioj) - botanike Abies. Ankaŭ abioj kreskas nature en Azio, Eŭropo, Nordameriko kaj Nordafriko, kun pli ol 50 specioj. Pingloj en abioj estas unuopaj, sed unuopaj pingloj troveblas ankaŭ en aliaj pinofitoj.
Larix kaempferi
  • 3) Lariko (pli ĝuste larikoj) - botanike Larix. Larikoj havas malpli da specioj ol la arboj menciitaj ĉi supre (nur ĉirkaŭ 10) sed ankaŭ ili kreskas en la tri menciitaj kontinentoj (Azio, Eŭropo kaj Nordameriko), nur mankas Nordafriko. Male de la ceteraj pinofitoj, ili estas falfoliaj: la pingloj flaviĝas kaj falas antaŭ la vintro.
Thuja orientalis
  • 4) Tujo (pli ĝuste tujoj) - botanike Thuja. Estas nur kvin specioj de tujoj, kreskantaj en Nordameriko kaj en Azio. Tujoj mankas nature en la tuta Eŭropo, kvankam ili estas ofte videblaj en parkoj kaj ĝardenoj kiel ornamaj plantoj. Ili estas parencoj al cipresoj kaj kiel la cipresoj ne havas pinglojn, sed skvamoformajn foliojn.
Juniperus communis
  • 5) Junipero (pli ĝuste juniperoj) - botanike Juniperus. Juniperoj estas eĉ pli disvastigataj ol pinoj aŭ abioj en la tuta norda duonglobo, kun pli ol 50 specioj. La fruktoj, kvankam kompareblaj al konusoj, aspektas kvazaŭ beroj. Pluraj specioj de juniperoj havas pinglojn, kelkaj skvamoj kaj kelkaj ambaŭ: bona defio per la komencanto, ĉu?
Bedaŭrinde ni devas preterlasi aliajn gravajn pinofitojn (plena priskribo estos en la sekcio "C"): piceojn, cedrojn, cugojn, pseŭdocugojn, cipresojn, sekvojojn, taksusojn, ktp.
Sed kvin sufiĉas por montri la metodon, la atentindajn detalojn, kaj la bazajn konceptojn.

Vi povas nun aliri al la kvin sublecionoj rilataj al la kvin arboj kiujn ni listigis:

Ni konsilas ke vi legu ilin laŭ la supra ordo, sed se vi jam konas sufiĉe bone iun temon vi povas senĝene preterpasi al la sekva.

Notoj kaj fontoj[redakti]