Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Kvin gravaj koniferoj/Pinoj

El Vikilibroj

Subleciono B-2/1: Pinoj[redakti]


Pinoj[redakti]

Areoj en kiuj kreskas nature pinoj (etaj areoj estas markitaj per X)

La genro Pinus, t.e. la pinoj, estas unu el la plej gravaj inter la arboj. Estas pli ol cent specioj de pinoj, troveblaj nature en preskaŭ ĉiuj malvarmaj, mezvarmaj kaj varmetaj klimatoj de la norda duonglobo, kaj eĉ en kelkaj tropikaj kaj ekvatoriaj areoj.[1] Aldone, homoj enkondukis pinojn en pluajn regionojn, inter tiuj en la sudan duonglobon.

Kiel rekoni pinojn[redakti]

Facilas rekoni pinojn. Iliaj folioj, ĉiam pingloformaj, estas preskaŭ ĉiam kunigitaj en fasketoj de du, tri aŭ kvin pingloj, tenataj de mallongaj ŝosoj.

Abioj, piceoj kaj aliaj koniferoj havas unuopajn pinglojn. Larikoj kaj cedroj havas faskojn de multaj pingloj, kutime pli ol dudek.

Tuj provu vi mem: RESPONDU!
Kiuj el la sekvantaj bildoj estas folioj de pinoj?
(Atente rigardu la faskojn de pingloj...)

Vi povas kontroli ĉu vi respondis ĝuste ĉi tie.

Folioj[redakti]

La preciza nombro de pingloj en ĉiu fasketo kaj ilia longo kaj kolornuanco helpas disigi la diversajn pinajn speciojn. La longo en kelkaj specioj superas 20 cm, en aliaj atingas nur 2-3 cm. La koloro estas verda, kompreneble, sed povas esti tre hela, tre malhela, mezhela, grizverda, bluverda ktp.

Pinoj estas ĉiamverdaj. Eĉ en tre malvarmaj vintroj, ekzemple Pinus cembra, atinganta 3000m sur la Alpoj, aŭ Pinus banksiana, kreskanta en la malvarmegaj ebenaĵoj de centra Kanado, neniam restas sen folioj.

Fruktoj[redakti]

La fruktoj de la pinoj estas lignaj, malmolaj, kaj havas tipan aspekton, kiu malprecize similas al konuso. Ili estas ĝuste nomataj "konusoj".

Kompare al abioj kaj piceoj, la pinaj konusoj aspektas pli malmolaj; kompare al larikoj, ili estas kutime pli grandaj, kvankam kelkaj specioj de pinoj havas malgrandajn konusojn. Gravas ankaŭ rimarki ke la pinaj konusoj ofte staras rekte (la fruktoj de piceoj ĉiam pendas) kaj ke ili ne disfalas kiam maturaj (la fruktoj de abioj kaj cedroj malfacile troveblas kompletaj sur la grundo pro disfalo).

Komence la konusoj estas kompaktaj kaj ofte verdaj aŭ brunverdaj, la surfaco montras plurajn kunmetitajn lignajn platojn. Kiam ili maturiĝas, la platoj iĝas pli sekaj kaj pli brunaj kaj inter ili malfermiĝas fendoj, kie estas la semoj. La semoj estas "nudaj", ĉirkaŭ ili ne estas pulpo nek ŝelo.

Nun estas via vico: RESPONDU!
Kiuj el la sekvantaj estas konusoj de pinoj?
(La formo kaj la staro de la fruktoj ne ĉiam sufiĉas, nepre observu ankaŭ la pinglojn!)
Vi povas kontroli ĉu vi respondis ĝuste ĉi tie.

Pluaj detaloj[redakti]

Pli kompleta priskribo de pinoj troveblas en la paĝoj de vikipedio kaj en ĉapitro C de tiu-ĉi libro.

Ni nun montras nur per bildoj kelkajn pluajn detalojn.

TRUNKO

ASPEKTO

Kuriozaĵoj[redakti]

Triasa dinosaŭro, samtempano de la plej fruaj pinoj
Tre maljuna longviva pino (Kalifornio)

Pinoj jam prosperis dum la tempo de la dinosaŭroj. La plej fruaj pinsimilaj arboj aperis en Triaso, samtempanoj de la plej fruaj dinosaŭroj. Kaj pinoj tute similaj al la nuntempaj abundis en la Kretaceo, samtempe kun la lastaj dinosaŭroj. Sed dinosaŭroj abrupte malaperis kaj pinoj pretervivis.

Iuj specioj de pinoj atingas mirindajn aĝojn. La mondrekordo apartenas al specio nehazarde nomata Pinus longaeva (Pino longviva), kreskanta en la Roka Montaro. Iuj arboj de tiu specio atingis ĉirkaŭ 5000 jarojn kaj estas la plej maljunaj plenkreskaj arboj en la mondo.[2]

Notoj kaj fontoj[redakti]

  1. Nur Pinus merkusii superas la Ekvatoron, en Sumatro, ĝis 2°S.
  2. Estas arboj kies radikoj estas pli maljunaj, ekzemple Old Tjikko aĝas pli ol 9000 jarojn; sed en tiaj arboj la trunkoj estis plurfoje detruitaj, ekzemple de malsanoj, ventegoj, fulmoj aŭ bruloj, do nur la radikoj estas aparte maljunaj.


→ al la sekvanta subleciono