Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Kvin gravaj koniferoj/Abioj

El Vikilibroj

Subleciono B-2/2: Abioj[redakti]


Abioj[redakti]

Vivareo de abioj en Nordameriko
... kaj en Eŭropo kaj Azio

Ankaŭ la genro Abies, t.e. la abioj, estas grava grupo de arboj, kvankam iomete malpli riĉa je specioj ol la pinoj: nur 50-60. Kaj ankaŭ abioj kreskas en preskaŭ ĉiuj regionoj de la norda duonglobo, kie la klimato estas malvarma, mezvarma aŭ modere varma.

Kiel rekoni abiojn[redakti]

Nu, abioj estas por la komencanto pli malfacilaj ol pinoj. Gravas atenti la foliojn, kiuj estas pinglaj kaj ĉiamverdaj, sed unuopaj (ne estas pingloj kunigitaj en fasketoj). Tamen tio ne sufiĉas: ankaŭ piceoj, cugoj, taksusoj kaj aliaj koniferoj havas unuopajn pinglojn.

Do, abioj postulas ke la lernanto komencu atentigi pli etajn detalojn de la folioj kaj ankaŭ aliajn detalojn de la arbo.

Folioj[redakti]

Kion do oni atentu pri pingloj por ekscii ĉu la arbo estas abio?

1) pingloj unuopaj kaj ne en fasketoj
2) supra kaj suba flanko kun malsamaj koloroj: la suba flanko havas du blankajn striojn
3) bazo simila al kupo (suĉila)
4) pingloj ofte (ne en ĉiuj specioj) aranĝataj kvazaŭ kombilo aŭ almenaŭ plate
La formo de la pinto de pingloj povas helpi disigi la diversajn speciojn de abioj.

ATENTU! La du blankaj strioj en la suba flanko de pingloj, solaj, ne sufiĉas! Ankaŭ aliaj pingloarboj havas similajn striojn.

Fruktoj[redakti]

Konuso de manĉura abio (A.holophylla), parte disfalinta
Konuso de bulgara abio (A.borisii-regis), antaŭ kaj post la disfalo
Konusoj de balzama abio (A.balsamea)

Konusoj de abioj ĉiam staras rekte, male de aliaj pingloarboj, kie konusoj pendas ĉiam (piceoj, pseŭdocugoj) aŭ almenaŭ kelkfoje (pinoj, cugoj).

Sed estas pli grava malsamo.

Konusoj de pluraj pinofitoj nur malfermas fendojn por elirigi semojn, kaj poste falas teren unupecaj. Ĉe abioj tamen konusoj disfalas starante sur la branĉoj, liverante al la ventoj la flugilhavajn semojn. Se vi observas la grundon, malfacile vi trovos unu tutan konuson, sed vi ja trovos plurajn skvamojn kaj nudajn kernojn de konusoj.

Observi la konusojn do estas grandega helpo por rekoni abiojn. Nur la konusoj de cedroj kaj falsaj larikoj disfalas kiel tiuj de abioj, sed la pingloj de tiuj ambaŭ estas en fasketoj, do se vi vidas sur la sama arbo disfalantajn konusojn kaj unuopajn pinglojn, neniu dubo povas resti.

Pluaj detaloj[redakti]

Pli kompleta priskribo de abioj troveblas en la paĝoj de vikipedio kaj en ĉapitro C de tiu-ĉi libro.

Ni nun montras nur per bildoj la aspektojn de kelkaj abioj, ĉirkaŭ la mondo el oriento al okcidento.

ASPEKTO

Kuriozaĵoj[redakti]

La gvatemala abio kreskas en tropikaj nubarbaroj de Centra Ameriko

Abioj, male al pinoj, ne atingas la Ekvatoron, sed en Nordameriko ili kreskas ĝis Salvadoro, 14°N, kun la gvatemala abio (A.guatemalensis).


Notoj kaj fontoj[redakti]


→ al la sekvanta subleciono