Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Kvin gravaj koniferoj/Larikoj

El Vikilibroj

Subleciono B-2/3: Larikoj[redakti]


Larikoj[redakti]

Larix sibirica, siberia lariko, aŭtune

La genro Larix, t.e. la larikoj, entenas malmultajn speciojn de pingloarboj kiuj, male de la plimulto, faligas siajn foliojn vintre.[1]

Larikoj estas en Nordameriko, en Eŭropo kaj en Azio. Ili amas malvarmajn klimatojn, atingas pli altajn montojn (ĝis pli ol 4000m en Himalajo) kaj vivas pli norde ol la plimulto de pinoj kaj abioj (eĉ norde de la Arkta Cirklo), sed, kiel antaŭvideble, ne estas larikoj en Nordafriko aŭ Centrameriko.

Kiel rekoni larikojn[redakti]

Ĉar la folioj de larikoj falas, la aspekto de tiuj arboj ŝanĝiĝas laŭ la sezonoj. Unue ni priskribos la aspekton kiam pingloj ĉeestas (verdaj aŭ, aŭtune, flavaj).

En larikoj pingloj estas en fasketoj entenantaj po almenaŭ 10 pingloj (ĝis 40). Ne multaj pinofitoj havas similajn fasketojn, sed cedroj kaj falsaj larikoj jes. Pinoj male havas pinglojn en fasketoj, sed ĉiu fasketo ne entenas pli ol 5 pinglojn (8 en tre maloftaj okazoj).

Por disigi larikojn de cedroj kaj falsaj larikoj helpas:

  • la konusoj, en ĉiuj sezonoj (vidu sube)
  • la loko (vidu sube)
  • la koloro de la pingloj (kutime larikaj pingloj estas helaj kaj cedraj pingloj estas malhelaj)

Vintre helpas:

  • la manko mem de pingloj, kiu apartigas larikojn de la plimulto de la pinofitoj
  • la konusoj, en ĉiuj sezonoj (vidu sube)
  • la loko (vidu sube)

Ankaŭ la trunko kaj la ĝenerala teniĝo povas helpi.

Folioj[redakti]

Konusoj[redakti]

La fruktoj de la larikoj estas malgrandaj konusoj, kutime starantaj.

Ili ne disfalas kiam maturaj kaj restas sur la branĉoj eĉ plurajn jarojn post la eliro de la semoj.

Facilas do vidi sekajn fruktojn de la pasinta jaro; junaj arboj tamen ne havas (memoru ke "junaj" signifas ĝis ĉirkaŭ 20-30 jaraĝaj).

Loko[redakti]

La loko estas malsimpla helpo por rekoni arbojn, kvankam ĝi ja estas helpo, se oni kapablas taŭge uzi ĝin.

Pri larikoj la helpo venanta de la loko estas pli facile uzebla ol pri aliaj arboj, kondiĉe ke vi jam rekonis pingloj en multnombraj fasketoj. Larikoj fakte amas malvarmajn klimatojn; cedroj, kiuj estas la ĉefa arbo kun similaj fasketoj, male amas varmajn klimatojn.

Do, en Alpoj estas larikoj kaj ne cedroj; en suda Turkio estas cedroj kaj ne larikoj; ktp. Aldone, ne estas nature cedroj en Nordameriko.

Falsaj larikoj nature kreskas nur en orienta Ĉinio (sude de la areo pritraktata en tiu ĉi libro).

Tiu rezonado kompreneble ne estas plene efika kiam temas pri ĝardenoj aŭ plantitaj arbaroj. Homoj emas planti arbojn en tute maltaŭgaj klimatoj... ili dezirus planti eĉ bananojn apud la Poluso! Sed, finfine, naturo trudas kelkajn limojn, do se vi vidas plantitan arbon kun fasketoj riĉaj je pingloj apud la mediteranea marbordo aŭ en suda Kalifornio, tre verŝajne ĝi estas cedro; se vi vidas ĝin en Skandinavio aŭ en Kanado, tre verŝajne ĝi estas lariko.

Kuriozaĵoj[redakti]

Larikoj en la Alpoj estas postrestaĵo de glaciepokoj: kiam la klimato malvarmiĝis, ili migris suden, sed kiam la klimato revarmiĝis kaj la lasta glaciepoko finiĝis ili migris alten.

Notoj kaj fontoj[redakti]

  1. Folioj falas vintre ankaŭ ĉe la falsa lariko, ĉe la marĉa taksodio kaj ĉe kelkaj aliaj pinofitoj.


→ al la sekvanta subleciono