Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Tipoj de arboj

El Vikilibroj

Leciono A-1: Tipo de arboj[redakti]


Komence necesas kompreni kaj rekoni la ĉefajn tipojn de arboj.

Ĝenerala difino[redakti]

Laŭ PIV[1] arbo estas multjara ligneca planto kun ĝenerale nur unu ĉefa tigo, kies nuda bazparto estas nomata trunko, kiu supre dividiĝas je pli-malpli larĝa branĉaro; arbo maturstadie altas pli ol 7m k iuj atingas pli ol 100m.

Laŭ Reta Vortaro[http://www.reta-vortaro.de/revo/ arbo estas ligna daŭra planto kun alta trunko supre disbranĉiĝanta.

Klasado de plantoj[redakti]

Sciencistoj aranĝas bestojn kaj plantojn en diversnivelaj aroj. Vi povas legi plu pri tiu metodo en vikipedio (artikolo: biologia klasado).

La bazaj reguloj de biologia klasado estas sufiĉe simplaj, sed la detaloj kelkfoje estas malfacilaj. Aldone, ne ĉiam estas interkonsento inter la sciencistoj.

AVERTO. Ni sekvos en tiu ĉi libro la tiel-nomatan "klasikan klasadon".

Specioj kaj genroj[redakti]

La unua baza regulo estas ke ĉiuj "samtipaj" vivaĵoj (ekzemple, ĉiuj ordinaraj pirarboj) estas specio. Pluraj similaj specioj (ekzemple, persikarboj kaj abrikotarboj) estas entenataj de komuna ujo, nomata genro.

En la 18-a jarcento Karolo Lineo enkondukis la metodon, priskribi ĉiun vivaĵon per du nomoj, ambaŭ latinaj: unue la nomo de la genro, kun komenclitero granda, due la nomo de la specio, nur kun malgrandaj literoj.

Ekzemplo
ordinara pirarbo = Pyrus communis
persikarbo = Prunus persica
abrikotarbo = Prunus armeniaca

Familioj[redakti]

Pluraj similaj genroj estas kunmetataj en iu komuna familio.

Ekzemplo
pirarboj, persikarboj kaj abrikotarboj apartenas al la familio de la rozo (Rozacoj, aŭ latine Rosaceae)

Plantsciencistoj donas apartan rolon al la floroj, kiuj tamen ne estas videblaj en ĉiuj sezonoj. Pri la arboj, ofte pli helpas atente rigardi la foliojn. Sed ne miru ke, kelkfoje, arboj ŝajne tute malsamaj estas en la sama familio nur pro la detaloj de la floroj.

Pluaj niveloj[redakti]

Estas pluaj niveloj de klasado super la familioj:

  • pluraj familioj estas en komuna ordo
  • pluraj ordoj estas en komuna klaso
  • pluraj klasoj estas en komuna divizio (aŭ filumo)

ktp

Aldone, en pluraj okazoj sciencistoj enkondukas ankaŭ mezvojajn nivelojn, ekzemple superfamiliojn kaj subfamiliojn.

En ĉi tiu libro ni mencios nur:

  • specion
  • genron
  • familion
  • klason

ĉar mencii ĉiujn nivelojn malfaciligos la legadon de la libro senprofite por multaj legantoj.

Pri ĉiu arbo vi povas trovi la kompletan klasadon en vikipedio.

Klasoj kaj divizioj kun arboj[redakti]

La plimulto de la arboj en la tuta mondo apartenas al la sama divizio:

  • Florplantoj (Angiospermae), plantoj havantaj verajn florojn (kvankam kelkfoje tre etajn aŭ tre simplajn)

kaj al la sama klaso:

La ĉefa eco de dukotiledonaj plantoj, kiuj povas esti kaj arboj kaj herboj aŭ grimpoplantoj, estas malfacile observebla en naturo: tiuj plantoj enhavas en ĉiu semo du praajn folietojn, aperontajn kiam la semo burĝonas kaj malsamajn de la postaj folioj.

Pli facilas vidi aliajn signojn, kiujn ni priskribos en la postaj lecionoj.

Alia grava divizio estas:

enhavanta nur unu klason.[1]

La pinofitoj estas ankaŭ nomataj pingloarboj (ĉar la plimulto havas pingloformajn foliojn) aŭ koniferoj (ĉar la plimulto havas konusformajn fruktojn).

Ekster tiuj du klasoj estas malmultaj specioj de arboj. La ginko estas la ununura vivanta ano de divizio ekaperinta antaŭ almenaŭ 250 milionoj da jaroj, la divizio Ginkofitoj (Ginkgophyta). La Cikadofitoj, similaj al palmoj, kreskas nature nur en tropikaj klimatoj, kvankam kelkaj estas kulturataj aliloke kiel ornamaj plantoj. La klaso Unukotiledonaj plantoj enhavas la palmojn, vivantajn en varmaj klimatoj (estas tamen genroj kiuj nature kreskas norde de 35°N, ĝis 44°N) kaj kelkajn pluajn arbojn, el kiuj nur Yucca kreskas nature en la areo pritraktata en tiu ĉi libro.

Notoj kaj fontoj[redakti]

  1. Por la scivolemuloj ni mencias ke la ununura klaso nomiĝas Pinopsidoj. Ĉi tie tamen ne necesas uzi ambaŭ nomojn; ni uzos nur la nomon "Pinofitoj".

→ al la sekvanta leciono