Enkonduko pri xymatrix/Ŝanĝo de celo

El Vikilibroj

Sagoj : ŝanĝo de celo[redakti]

Superskribi objekton super la celo[redakti]

Se post la celindiko oni skribas la objektokomandon *objekto, tiu objekto aperas super la unua celo.

Ekzemplo, kie la objekto *{\mbox{\tiny{teksto}}} estas metita super la simpla celo [r], kiu jam entenas la literon B :


\xymatrix{
A \ar[r]*{\mbox{\tiny{teksto}}}&B
}

La rezulto estas :

Alia ekzemplo, per la objekto *{\bullet} :

\xymatrix{
A \ar@{>|}[r]*{\bullet}&
}

Jen la rezulto :

Ŝanĝi la lokon de la celo[redakti]

1. La komandoj + kaj -[redakti]

1.1. Difinoj[redakti]

Per tiuj komandoj oni movas la celon rilate (per adicio per la komando + kaj per subtraho per la komando -) al la centro de la origina celo.
La tiel nove indikita loko estas nul-dimensia punkto : t.e. la nova celo ne havas ĉirkaŭan skatolon.
Post la komando + aŭ -, oni indikas la movon de la celo (direkton kaj mezuron) laŭ specialaj sintaksoj ĉi sube klarigitaj.

Ilustraĵo :

Normala situacio Post movo de l'celo, per movindiko : +<1cm, 3cm>

La sago ne plu pafas al la centro de la celo, sed

  • 1 centimetron rekten (+ 1 cm sur la x-akso)
  • kaj 3 centimetrojn alten (+ 3cm sur la y-akso).
1.2. Sintaksoj de la movindiko[redakti]
1.2.1. <x, y>[redakti]

Per tiu sintakso oni simple indikas la longecon de la movo laŭ la horizontala kaj vertikala aksoj. Oni devas uzi la mezurunuojn de LaTeX.

Ekzemplo, kun la komando + :

\xymatrix{
A \ar[r]+<3ex,3ex>&B
}

La rezulto estas :

Ekzemplo, kun la komando - :

\xymatrix{
A \ar[r]-<3ex,3ex>&B
}

La rezulto estas :

1.2.2. Angulaj kaj mezaj punktoj de la cela skatolo[redakti]

Oni povas movi la celon de la sago al unu el la angulaj aŭ mezaj punktoj de la skatolo, kiu ĉirkaŭas la originan celon. Tiuj punktoj devas esti majuskle nomataj. Jen ili skeme montrataj :

Ekzemplo, al la punkto U :

\xymatrix{
A \ar[r]+U&B
}

La rezulto estas :

1.2.3. Kunmeto de direkto kaj longeco[redakti]

Oni povas indiki la movon de la celo per longeco (esprimita per LaTeXa mezurunuo) laŭ direkto el la origina celo. Tiu movindiko estu skribita inter du oblikvaj linioj, kie oni unue indikas la direkton, laŭ tiu ekzemplo : +/u 1ex/

Por esprimi la direktan parametron ekzistas pluraj eblecoj :

=1.2.3.1. Simpla direkto : u, d, l, r, ul, ur, dl, dr=[redakti]

Tiuj minusklaj literoj montras la jenajn direktojn :

Ekzemplo, kie la celo estas movita unu centrimetron for de la origina centro laŭ la direkto dr :

\xymatrix{
A \ar[r]+/dr 1cm/&B
}

La rezulto estas :

=1.2.3.2. Absolutaj anguloj en gradoj=[redakti]

Oni povas indiki la direkton per angula valoro en gradoj, skribota inter kurbaj krampoj post la literoj va : va().
Por pli bone kompreni, kion signifas tiuj valoroj, oni povas imagi cirklon ĉirkaŭ la centro de la origina celo.
Jen skema ilustraĵo kun kelkaj valoroj, sed oni kompreneble rajtas uzi iun ajn eblan valoron de l'angulo.

Ekzemplo, kie la celo estas movita unu centrimetron for de la origina centro laŭ la direkto indikita per la angulo 33° :

\xymatrix{
A \ar[r]+/va(33) 1cm/&B
}

La rezulto estas :

=1.2.3.3. Relativa angulo en gradoj=[redakti]

Oni ankaŭ povas indiki direkton per angula valoro relativa al la direkto de la sago, laŭ la jena sintakso : d:a(angulo), kie d estas unu el la simplaj direktoj (vidu ĉi supre la rubrikon 1.2.3.1.) kaj angulo estas angula valoro en gradoj.
La parametro d povas ne esti skribita : en tiu kazo, la angulo estas relativa al la antaŭe indikita direkto de la sago :
\ar[r]+/:a(30) 1cm/ estas sinonimo de\ar[r]+/r:a(30) 1cm/
Jen skema ekzemplo kun kelkaj valoroj relativaj al la direkto ur, sed oni kompreneble rajtas uzi iun ajn eblan valoron de l'direkto kaj de l'angulo.

Ekzemplo, kie la celo estas movita unu centrimetron for de la origina centro laŭ la direkto indikita per la angulo 33° kalkulita relative al la direkto u :

Rezulte kaj skeme :

Videbla rezulto Skema klarigo

Mallongigoj :

  • d^ havas la saman signifon kiel d:a(90) (kie d estas unu el la simplaj direktoj aŭ malestas) ;
  • d_ havas la saman signifon kiel d:a(-90) ;
=1.2.3.4. Relativa direkto indikita per longecoj=[redakti]

Oni povas uzi la saman sintakson kiel ĉi supre (rubriko 1.2.3.3.), sed anstataŭ indiki direkton per angulo, oni povas uzi 2 valorojn esprimantajn longecojn laŭ la x- kaj y-aksoj por indiki direkton (iom laŭ la principo ilustrita en la rubrikoj 1.1. kaj 1.2.1., sed ĉi tie temas pri kvociento, ne pri absolutaj longecoj).
Same kiel ĉi supre, se oni ne precizigas la direkton, la antaŭe indikita direkto de la sago estas uzata.
Ekzemplo de tiu sintakso estas : \ar[r]+/u:(2,3) 1cm/, kie la celo estas movita unu centrimetron for de la origina centro laŭ la direkto indikita per la longecoj 2 kaj 3 situantaj respektive sur la x-akso kaj y-akso relativaj al la direkto u.
Tio estas tiel ilustrebla :

\xymatrix{
A \ar[r]+/u:a(2,3) 1cm/&B
}

Rezulte kaj skeme :

Videbla rezulto Skema klarigo :
  • ruĝe : difino de la direkto (la mezurunuo cm aperas nur por perceptigi la aferon, sed fakte temas pri rilato)
  • blue : indiko de la longeco
1.2.4. La movindiko 0[redakti]

Se oni uzas la movindikon 0 post la komando + aŭ -, tio signifas, ke la celo ne estas movita, sed ke nul-dimensia punkto estas alpafita ĝuste en la centro de la celo.

Ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar[r]+0&B
}

La rezulto estas :

2. La komando ![redakti]

Per tiu komando oni movas la centron de la celo.
La diferenco kun la komandoj + kaj - estas, ke per la komando ! la ĉirkaŭa skatolo ankaŭ estas virtuale movita : estas kvazaŭ la tuta celita elemento estus movita.

Ilustraĵo :

Videbla rezulto Post movo de l'celo, per movindiko : !<1cm, 3cm>

La sago pafas al la centro de virtuale ŝovita celo kaj puŝiĝas kontraŭ nevidebla skatolo ĉirkaŭanta la virtualan elementon.

Kontrastaj ekzemploj :

\xymatrix{
A \ar[r]+D&B
}
\xymatrix{
A \ar[r]!D&B
}
2.2. Sintaksoj de la movindiko[redakti]

La movindikoj estas ekzakte la samaj kiel kun la komandoj + kaj - : vidu ĉi supre, vi povas ĉie skribi ! anstataŭ + kaj -.