Enkonduko pri xymatrix/Elemento ekster la tabelo

El Vikilibroj

Sintakso[redakti]

Jen tre simpla diagramo :

\xymatrix{
A \ar@{-}[dr] & E \ar[l] \ar[d] \\
& B \ar@{-}[r] & C \ar@{-}[r] & D
}

... kie la elementoj estas egaldistance dismetitaj :

Imagu, ke vi deziras tajpi longan komenton anstataŭ la elemento E. Jen unua provo :

\xymatrix{
A \ar@{-}[dr] & *\txt{Tio estas tre longa komento kun efekto sur la strukturo de la tabelo.} \ar[l] \ar[d] \\
& B \ar@{-}[r] & C \ar@{-}[r] & D
}

Tio faras :

Vi konstatas, ke la longa komento grave perturbis la originan ekvilibron de la diagramo. Oni eble povas provi mallarĝigi la tekston, tiel :

\xymatrix{
A \ar@{-}[dr] & *\txt<3cm>{Tio estas tre longa komento kun efekto sur la strukturo de la tabelo.} \ar[l] \ar[d] \\
& B \ar@{-}[r] & C \ar@{-}[r] & D
}

La rezulto estas :

Jam pli bone, sed la distancoj inter la elementoj estas plu perturbitaj.
La plej bona solvo estas uzi la sintakson \save celindiko \restore, kie celindiko obeu la jam viditajn sintaksojn (rubriko : Sagoj : celindiko) aŭ la grupigan sintakson.
Post la celindiko, vi rajtas tajpi iun ajn elementon.
La rezulto de tiu sintakso estas, ke la entajpita elemento ne perturbos la strukturon de la unua tabelo : la elemento aperas sen efekto sur la aliaj elementoj, kvazaŭ ĝi starus ekster la tabelo.

Jen la apliko de tiuj komandoj sur nia ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar@{-}[dr] & {} \save[]*\txt<3cm>{Tio estas tre longa komento sen efekto sur la strukturo de la tabelo.} \ar[l] \ar[d] \restore \\
& B \ar@{-}[r] & C \ar@{-}[r] & D
}

Rimarko : la celindiko [] montras la fakon mem, kie ĝi estas tajpita.

La rezulto estas :

Vi konstatas, ke la longa komento efektive ne perturbas la distancon inter la elementoj de l'tabelo, sed la efekto ankoraŭ ne estas kontentiga. Jen ebla plibonigo, per aldono de nevidebla rektangula kadro ĉirkaŭ la komento :

\xymatrix{
A \ar@{-}[dr] & {} \save[]+<2.5cm,0cm>*\txt<3cm>{Tio estas tre longa komento sen efekto sur la strukturo de la tabelo.} \ar[l] \ar[d] \restore \\
& B \ar@{-}[r] & C \ar@{-}[r] & D
}

Pri la sintakso de la kadroj, vidu la rubrikon Elementoj : kadroj.

La nun pli kontentiga rezulto estas :

Nomado[redakti]

Se oni deziras pafi sagon al ekstertabela elemento, oni devas unue nomi ĝin laŭ sintakso jam vidita en la rubriko Sago de/al etikedoj.

Ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar@{-}[dr] & {} \save[]+<2.5cm,0cm>*\txt<3cm>{Tio estas tre longa komento sen efekto sur la strukturo de la tabelo.}= "bla" \ar[l] \ar[d] \restore \\
& B \ar@{-}[r] & C \ar@{-}[r] & D \ar"bla"
}

Rezulte de tio aperas nova sageto el la elemento D al la ekstertabela komento :

Antaŭa paĝo: Sago de/al etikedo Enhavtabelo Posta paĝo: Surlinia diagramo