Enkonduko pri xymatrix/Sago de-al etikedo

El Vikilibroj
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Estas eble pafi sagon de etikedo al alia etikedo.
Sed, ĉar la etikedoj ne apartenas al la tabela strukturo, oni devas uzi apartan sintakson por indiki ilin kiel deirajn kaj celajn elementojn.
Tiu sintakso estas la nomada sintakso, laŭ la formulo : etikedo = "nomo", kie nomo estas iu ajn nomo de vi elektita por la etikedo.
La pafado de la sagoj okazas post la nomado kaj sekvas la sintakson de la ŝanĝo de deira punkto.

Ekzemplo :

\xymatrix{
2 \ar[r] ^{\times 2}="a" & 4 \ar[r] ^{\times 3}="b" & 12 \ar[r] ^{\times 4}="c" & 48
\ar @/^/ "a";"b" ^{+1}
\ar @/^/ "b";"c" ^{+2}
}

La rezulto estas :

Xymatrix70.png

Alia ekzemplo de la nomada sintakso estas tie.

Antaŭa paĝo: Etikedoj : Enhavo Enhavtabelo Posta paĝo: Elemento ekster la tabelo