Esperantuja gvidlibro por komencantoj/Specialaj kulturaj aferoj

El Vikilibroj

Esperanto-kulturo vere vivas kaj ekzistas kelkaj tre famaj kantoj, kiujn oni eĉ citas dum Esperanto-renkontiĝoj aŭ aliaj tipaj aferoj kaj esprimoj, kiuj ne ekzistas aliloke krom Esperantujo.

Ĉion bonan al vi[redakti]

Melodio de la kanto Ĉion bonan al vi.

Ĉion bonan al vi (ankaŭ Bondezirojn al vi) estas naskiĝtaga kanto, kiun kantas homoj por iu, kiu havas naskiĝtagon. La kanto mem havas kelkajn versiojn. Ĝi estas esperanta verzio de usona kanto Happy Birthday to You, kies melodion oni ne ŝanĝas.

Pli pri la kanto Ĉion bonan al vi vi povas legi en artikolo Bondezirojn al vi ĉe Vikipedio.

Dek bovinoj[redakti]

La kanto Dek bovinoj.

Dek bovinoj estas esperanta kanto por infanoj. Ĝi populariĝis ĉefe inter junularo kaj oni ofte kantas aŭ mencias ĝin dum junularaj Esperanto-renkontiĝoj.

Pli pri la kanto Dek bovinoj vi povas legi en artikolo Dek bovinoj ĉe Vikipedio.

La tekston de la kanto Dek bovinoj vi povas trovi ĉe kantaro.ikso.net.

Fina Venko[redakti]

Fina Venko estas hipotetika estonteco en kiu oni uzas Esperanton kiel internacian lingvon en la tuta mondo.

Finvenkismo estas movado de homoj, kiuj strebas pri atingo de Fina Venko de Esperanto.

Pli pri Fina Venko vi povas legi en artikolo Fina Venko ĉe Vikipedio.

Internacia Vespero[redakti]

Meksikaninoj dancas dum Internacia Vespero dum Universala Kongreso en 2008.

Internacia Vespero estas parto de programo de kelkaj Esperanto-renkontiĝoj. Ĝia celo estas prezenti al la partoprenantoj kulturo(j)n el diversaj landoj. Ofte oni organizas ĝin tiel, ke la partoprenantoj povas mem kontribui en la Internacian Vesperon per deklamado de poemoj, kantado de kantoj, dancado, kaj tiel plu.

Pli pri Internacia Vespero vi povas legi en artikolo Internacia Vespero ĉe Vikipedio.

June kaj Kune[redakti]

Afiŝo pri la premiero de la muzikalo June kaj Kune.

June kaj Kune estas devizo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

June kaj Kune estas muzika teatraĵo nomita laŭ supre menciita devizo. Ĝia ĉefa temo estas Internacia Junulara Kongreso (IJK) kaj surpriza enamiĝo inter la ĉefaj roluloj. Oni unuafoje prezentis ĝin dum la Internacia Junulara Kongreso 2022 en Nederlando.

Pli pri June kaj Kune (muzikalo) vi povas legi en artikolo June kaj Kune (muzikalo) ĉe Vikipedio.

Kongresa libro[redakti]

Kongresa libro estas libreto, kiu enhavas bazajn informojn pri la Esperanto-renkontiĝo kiel programo, mapeto de ĉirkaŭaĵo de la ejo, prezento de unuopaj programeroj kaj simile. Ne ĉiuj Esperanto-renkontiĝoj havas ĝin, oni kreas ĝin kutime dum grandaj renkontiĝoj kiel Universala Kongreso, Internacia Junulara Kongreso kaj simile.

Kongresa sako[redakti]

Kongresa sako estas sako, kiun oni ofertas dum kelkaj Esperanto-aranĝoj al ĉiu partoprenanto. Ĝia enhavo estas malsama en malsamaj Esperanto-aranĝoj. Ĝi povas enhavi kongresan libron, skribilojn, informilojn pri la urbo aŭ regiono, kie la aranĝo okazas kaj aliajn aĵojn.

Koverta poŝto[redakti]

Koverta poŝto dum Somera Esperanto-Studado 2018.

Koverta poŝto estas speciala komunikilo dum kelkaj Esperanto-aranĝoj. Ĝi estas muro aŭ tabulo, kie partoprenantoj pendigas kovertojn kun siaj nomoj. Se alia partoprenanto volas sendi al iu mesaĝon, ĝi povas meti paperon kun sia mesaĝo en koverton de la alia persono. La muro aŭ tabulo kutime troviĝas en iu facile atingebla loko, ekz. apud akceptejo.

La Bambo[redakti]

La BamboLa Bamba estas tradicia mezamerika kanto kaj danco. La kanto kaj la danco komencis esti populara en 1982 (mil naŭcent okdek du) dum 38-a (tridek oka) Internacia Junulara Kongreso en Loveno (Belgio). Hodiaŭ oni dancas ĝin dum multaj Esperanto-aranĝoj. Pluraj esperantaj muzikistoj ludas la kanton kaj ĉiu el ili povas havi propran version kun propra teksto.

Oni dancas La Bambon tiel, ke homoj kreas rondon en kiu oni dancas. Kelkaj restas en mezo de la rondo kaj povas danci ajnmaniere sole aŭ kun iu alia. Kiam oni ne plu volas danci en la mezo, oni elektas iun personon de la rondo, venas al ĝi, kisas ĝin trifoje. Tiu persono iras al mezo de la rondo kaj, tiu kiu kisis ĝin iras anstataŭ ĝi en la rondon.

Pri la dancado de La Bambo oni parolas kiel pri labambumadobambumado. Homoj, kiuj ne ŝatas danci tiun ĉi dancon rajtas simple foriri kaj ne danci ĝin.

Pli pri La Bambo vi povas legi en artikolo La Bambo ĉe Vikipedio.

Unu el versioj de la kanto La Bambo vi povas trovi ĉe kantaro.ikso.net.

La Espero[redakti]

La Espero estas poemo de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Oni povas kanti ĝin laŭ kelkaj melodioj. La plej faman melodion kreis franca esperantisto Félicien Menu de Ménil.

Kiel kanto oni konsideras ĝin esti Himno de Esperanto.

Pli pri La Espero vi povas legi en artikolo La Espero ĉe Vikipedio.

La tekston de La Espero vi povas trovi en paĝo La Espero ĉe Vikifontaro.

Nacia Vespero[redakti]

Vietnamaninoj dum Nacia Vespero dum Universala Kongreso en 2012.

Nacia Vespero estas parto de kelkaj Esperanto-renkontiĝoj. Ĝia celo estas prezenti kulturon de la lando, kie okazas la renkontiĝo. Kutime organizantoj de la renkontiĝo organizas ĝin.

Postrenkontiĝa sindromo[redakti]

Postrenkontiĝa sindromopostkongresa sindromo (mallonge PRSPKS) estas aro de sentoj, kiujn kelkaj esperantistoj havas post forveturo el Esperanto-renkontiĝo aŭ post alveno hejmen. Ne temas pri vera "sindromo" en senco de "malsano", sed nur nomo por simpla kaj klara esprimo de la sentoj.

La "simptomoj" estas jenaj: manko de la esperantistaj amikoj kaj deziro vidi ilin kaj/aŭ deziro viziti plian Esperanto-renkontiĝon, ĝenerala malĝojo, ofte eĉ (ĉefe ĉe junuloj kaj organizantoj) fizika laceco.

Partopreno en karavano estas por kelkaj homoj maniero kiel malfortigi aŭ ŝovi postrenkontiĝan sindromon.

Sola[redakti]

Sola estas kanto de muzikgrupo Amplifiki. Ĝi tiom populariĝis ke diversaj muzikistoj kreas novajn versiojn de la kanto kun propra (kutime ŝerca) teksto.

Pli pri Sola vi povas legi en artikolo Sola ĉe Vikipedio.

La tekston de la kanto Sola vi povas trovi ĉe kantaro.ikso.net.

Vivu la stel'[redakti]

Vivu la stel' estas tradicia franca kanto kiun Agnes B. Deans tradukis en Esperanton. Oni kantas ĝin tutan aŭ nur la refrenon (parton de kanto kiu ripetiĝas) dum tostoj aŭ dum aliaj similaj okazoj.

La tekston de la kanto Vivu la stel' vi povas trovi ĉe kantaro.ikso.net.