Saltu al enhavo

Esperantuja gvidlibro por komencantoj/Specialaj vortoj

El Vikilibroj

Dum Esperanto-renkontiĝoj aperis multaj specialaj vortoj. Signifo de tiuj vortoj ne estas ĉiam logika kaj eĉ en Esperanto-kulturo aperis vortoj, kiuj estas tute originalaj por Esperanto (oni ne prenis ilin de alia lingvo). Ofte tiuj vortoj ankaŭ mankas en kutimaj vortaroj (ĉefe nacilingvaj). Ĉi tie estas tiuj vortoj, kiujn oni plej ofte uzas dum internaciaj Esperanto-renkontiĝoj.

aligatori

[redakti]

Aligatori signifas "paroli nacian lingvon inter esperantistoj". Kiam homo parolas sian denaskan nacian lingvon, ĝi krokodilas, sed kiam ĝi uzas nedenaskan nacian lingvon, ĝi aligatoras.

Pli da informoj pri la vorto aligatori vi povas legi ĉe Vikipedio.

Aligatorejo estas programero dum Esperanto-aranĝoj, kie homoj ne rajtas paroli Esperanton aŭ sian gepatran lingvon. Ĝi servas por praktikado de fremdaj lingvoj kaj ne gravas ĉu naciaj lingvoj aŭ planlingvoj.

Pli da informoj pri aligatorejo vi povas legi ĉe Vikipedio.

amasloĝejo

[redakti]
Ekzemplo de malplena amasloĝejo kun litoj.

Amasloĝejo aŭ foje amasejo estas loko dum Esperanto-aranĝoj, kie multaj homoj dormas en la sama granda ĉambro en siaj dormosakoj. Ĝi estas preferata ĉefe de junuloj kaj homoj, kiuj volas loĝi pli malmultkoste dum la aranĝo, sed ili ne havas tendon aŭ kiam tendumado eĉ ne eblas. Tiam homoj uzas ankaŭ komunan necesejon kaj komunajn duŝejojn.

Kutime estas en Esperanto-aranĝoj apartaj amasloĝejoj por viroj kaj inoj, sed povas esti ankaŭ miksitaj amasloĝejoj.

Kutime ne estas problemo kun ŝtelistoj ene de amasloĝejoj, sed ĉiu homo respondecas pri siaj aĵoj mem.

anĝelo

[redakti]

Anĝelo estas partoprenanto de Esperanto-renkontiĝo, kiu volonte mem volas helpi al aliaj partoprenantoj (kutime al komencantoj). Oni povas kutime rimarki anĝelon laŭ nomŝildo, kiu estas alia ol nomŝildo de aliaj partoprenantoj (ekzemple nomŝildo en alia koloro). Anĝelo povas helpi kun orientiĝo en la loko de la okazaĵo, traduki al aŭ el naciaj lingvoj por homoj, kiuj ne komprenas aŭ parolas Esperanton sufiĉe bone kaj kun aliaj aferoj.

bambumi

[redakti]

Bambumi signifas "danci La Bambon". Oni kreis la vorton kiel kunuigo de la vorto "bambo" kaj postafikso "-um-".

bis

[redakti]

Bis estas krivorto, per kiu oni dum koncerto esprimas ke oni volas plian kanton.

denaskulo

[redakti]

Denaskulo estas homo, por kiu Esperanto estas ĝia gepatra lingvo. Tio okazas kiam du esperantistoj, kutime de malsamaj landoj, enamiĝas kaj havas infanojn. Ili parolas Esperanton ankaŭ hejme kaj la infano tiel lernas la lingvon. Ne ĉiuj denaskuloj volas partopreni en Esperanto-movado.

Ekzisto de denaskuloj ne kontraŭas la neŭtralecon de Esperanto, ĉar por nedenaskaj parolantoj de Esperanto estas multe pli facile atingi nivelon de denaska parolanto ol en alia nacia lingvo. Same kiel en naciaj lingvoj, denaskuloj povas paroli malĝuste kaj fari erarojn.

Pli da informoj pri denaskuloj vi povas legi ĉe Vikipedio.

gaviali

[redakti]

Gaviali signifas "paroli Esperanton inter neesperantistoj". Tio okazas plej ofte kiam esperantistoj renkontiĝas ekster iu Esperanto-aranĝo aŭ kiam ili simple promenas surstrate en iu urbo kaj parolas Esperanton. Denaskaj parolantoj de Esperanto (denaskuloj) povas uzi Esperanton por paroli kun gepatroj por ke aliaj homoj ne komprenu kion ili diras al siaj gepatroj.

Pli da informoj pri la vorto gaviali vi povas legi ĉe Vikipedio.

gufujo

[redakti]
Teoj en gufujo.

Gufujo estas loko dum Esperanto-aranĝoj, kie oni povas nokte trinki teon kaj eventuale manĝeti dolĉaĵojn. La loko estas kutime trankvila kun kandeloj anstataŭ normala lumo de lampoj.

Oni nomas la lokon laŭ gufo, speco de strigo (nokta birdo), ĉar ĝi aktivas nokte same kiel homoj, kiuj vizitas gufujon. Oni elektis la postafikson "uj" nur pro bela sono de la vorto.

Foje en gufujo ankaŭ okazas koncertoj de kelkaj muzikistoj, kies ĝenro de muziko taŭgas por etoso de gufujo.

Pli da informoj pri gufujo vi povas legi ĉe Vikipedio.

kabei

[redakti]
Kazimierz Bein aŭ Kabe.

Kabei signifas "forlasi Esperanto-movadon". Kiam iu esperantisto ne plu okupiĝos pri Esperanto kaj ne parolos ĝin, oni povas diri ke la homo kabeis.

La vorto devenas de kromnomo Kabe (1872 - 1959), kiu forlasis Esperanto-movadon en la jaro 1911 (mil naŭcent dek unu).

Pli da informoj pri la vorto kabei vi povas legi ĉe Vikipedio.

kajmani

[redakti]

Kajmani signifas "paroli inter esperantistoj lingvon, kiu estas denaska lingvo por neniu el tiuj, kiuj ĉeestas tian paroladon".

Pli da informoj pri la vorto kajmani vi povas legi ĉe Vikipedio.

karavano

[redakti]

Karavano estas komuna vojaĝo de pluraj esperantistoj al Esperanto-renkontiĝo, el ĝi aŭ inter du malsamaj Esperanto-renkontiĝoj (ekz. karavano de Universala Kongreso al Internacia Junulara Kongreso). Kutime oni vojaĝas kiel karavano per trajno kaj en kelkaj landoj (ekz. en Germanio) oni elektas pli malmultekostajn trajnojn.

Vojaĝado en karavano estas kutime pli malmultekosta ol sola vojaĝado (ĉefe se oni vojaĝas en alian landon) kaj oni povas amuziĝi kaj paroli Esperante jam dum la vojo al la renkontiĝo aŭ ankoraŭ dum la vojo el la renkontiĝo.

Pli da informoj pri karavano vi povas legi ĉe Vikipedio.

krokodili

[redakti]

Krokodili signifas "paroli denaskan nacian lingvon inter esperantistoj".

Pli da informoj pri la vorto krokodili vi povas legi ĉe Vikipedio.

labambumi

[redakti]

Labambumi signifas "danci La Bambon". Oni kreis la vorton same kiel la vorton bambumi, sed kun laso de la difinita artikolo "la".

memzorganto

[redakti]

Memzorganto estas homo, kiu ne mendis manĝaĵojn (matenmanĝon, tagmanĝon, vespermanĝon) aŭ loĝadon dum Esperanto-aranĝo. Memzorganto devas mem aĉeti manĝaĵojn en vendejoj aŭ restoracioj ekstere aŭ trovi lokon por tranokti mem (ekz. en hotelo, ĉe amiko aŭ membro de ĝia familio, kaj simile). Ofte organizantoj de Esperanto-aranĝoj provizas ankaŭ apartan kuirejon, kie memzorgantoj sole aŭ komune povas prepari propran manĝaĵon.

Pli da informoj pri memzorganto vi povas legi ĉe Vikipedio.

mojosa

[redakti]

Mojosa estas slanga junulara vorto por esprimi ke io estas laŭ ili bonega. Ĝi estas unu el tute originalaj vortoj en Esperanto. Ĝi estas mallongigo de vortoj Moderna, Junulara kaj Stila.

Pli da informoj pri la vorto mojosa vi povas legi ĉe Vikipedio.

necesejo

[redakti]

Necesejo estas tualetejo aŭ loko kien homoj iras por pisi kaj kaki. La loko nomiĝas necesejo, ĉar oni kutime iras tien kiam oni necesas.

reptiliumi

[redakti]

Reptiliumi signifas aligatori, kajmani, krokodiligaviali.

tasopaso

[redakti]

Tasopaso estas bileto (peco de papero), per kiu oni antaŭpagas iun kvanton da teo en gufujo. La kvanto da teo, kiun oni povas aĉeti per tasopaso, estas fiksa. Ĝi estas bona ĉefe por oftaj vizitantoj de gufujo, ĉar la prezo de tasopaso kutime estas pli malmultekosta ol unuopa aĉeto de la sama kvanto da teo. Krome ĝi ankaŭ faciligas laboron al la vendistoj, ĉar ili ne devas ĉiam rekalkuli monerojn (en gufujo estas kutime malforta lumo), sed nur markas la vendon sur la tasopaso.