Germana/Nivelo A1/Leciono 1

El Vikilibroj

Lerni la germanan paŝo post paŝo - Nivelo A1 - Leciono 1[redakti]

Celo[redakti]

Sciante kiel prononci la germanan, vi nun lernos kiel prezenti vin. Vi ne bezonos antaŭscion de germanaj aŭ anglalingvaj gramatikvortoj.

Teksto[redakti]

"Guten Tag! Ich heiße Lisa Müller. Ich wohne in Bern, aber ich komme aus Deutschland. Ich arbeite als Fremdenführerin."
"Guten Tag! Ich heiße John Smith. Ich komme aus Manchester, aber ich arbeite in Bern."

Novaj vortoj[redakti]

Germana Esperanto Noto(j)
ich mi
heißen nomiĝi Tiu estas solstara germana vorto, kiu neniel rilatas al la germana vorto por "nomi"
wohnen loĝi
in en
aber sed Uzata tre ofte
kommen veni
aus el
Deutschland Germanio La -land sufikso signifas "lando". "Deutsch" sen sufikso estas la nomo de la germana lingvo
arbeiten labori
als kiel
Fremdenführerin turistgvidistino Se vi volas diri vira turistgvidisto, uzu "Fremdenführer". La germana ofte sed ne ĉiam uzas la sufikson -in (kiel en Esperanto!) por virinoj.

Eksplikadoj[redakti]

  1. Vi verŝajne jam rimarkis ke ekzistas vortlistero por ekzemple "heißen" sed ne por "heiße". Tio estas ĉar "heiße" estas konjugaciita formo "nomiĝas", sed "heißen" estas la infinitivo "nomiĝi". Vi ne dirus "Mi nomiĝi", ĉu? Do forprenu la -n de ĉiuj infinitivoj por fari la formon por la unua persono (tio kiu estas uzata kun "mi").
  2. Ĝuste kiel Esperanto, la germana lingvo donas al vi la eblecon kombini kelkajn vortojn por fari alian. Ekzemplo: Fremdenführer konsistas el "Fremden"(fremduloj) kaj "Führer"(gvidanto). Prononcante tiun vorton, ĉiam indiku ke estas pluraj partoj. Diru "Fremden-führer". Se vi diras "Frem-denführer" aŭ io simila, homoj eble ne komprenos vin.
  3. Kial la unua litero de Fremdenführer estas majusklo? Tio ne estas eraro. En la germana, ĉiu substantivo (ĉiu vorto kiu en Esperanto finiĝus en -o) devas komenci per majusklo. Tio eble unuavide aspektas strange, sed ĝi tre utilas, ĉar la lingvo tiel estas malpli ambigua, almenaŭ kiam skribite.

Ekzercoj[redakti]

  • Uzu la vortojn kiujn vi ĵus lernis en tiu ĉi leciono kiel eble plej ofte dum la sekvantaj tagoj. Se vi ne konas iujn germanojn aŭ amikojn kiuj lernas la germanan, almenaŭ pensu pri ilin ĉiam kiam vi havas paŭzon kaj imagu kiel vi prezentus vin mem al germano. Se vi necesas vortojn ekzemple por via lando ktp, bonvolu rigardi la pludaŭrigon.

  • Elektu la ĝustan respondon:
    • (el la prononca leciono) Kiu el la sekvantaj germanaj frazoj ne estas dirita por saluti iun?
A. Hallo! B. Guten Tag! C. Guten Abend! D. Gute Nacht!
    • Kiuj vortoj bezonas majusklan literon en la germana lingvo?
A. La vorto je la komenco de frazo, la vorto "Ich" kaj nomoj kiel "Esperanto".
B. La vorto je la komenco de frazo kaj ĉiuj substantivoj, ekzemple ankaŭ vortoj por profesioj.
C. Nur la vorto je la komenco de frazo.
D. La unua vorto kaj ĉiu tria sekvanta vorto.
    • En kiu el la sekvantaj frazoj estas eraro?
A. Ich kommen aus London.
B. Ich heiße Lisa.
C. Ich arbeite als Putzfrau.
D. Ich wohne in Berlin.
    • En kiu el la sekvantaj frazos estas eraro?
A. Ich wohne in Deutschland.
B. Ich komme aus New York.
C. Ich heiße Thomas.
D. Ich arbeite als Fremden Führer.


  • Plenigu per la sekvantaj verboj: arbeiten, heißen, kommen, lernen (= lerni), lieben (= ami), sprechen (= paroli)
Hallo! Ich ___ Max Schmidt. Ich ___ als Kaufmann in Amerika, aber ich ___ aus Hamburg. Ich ___ Deutsch und Englisch. Ich ___ Spanisch. Ich ___ Spanisch.


  • Kiel vi diras...
    • ke via nomo estas Michael?
    • ke vi venas el Usono?
    • ke vi loĝas en Hamburg?


Plidaŭrigo[redakti]

Se vi ŝatus lerni pli da vortoj kiujn vi povas uzi sen studo de alia leciono, uzu tiun ĉi sekcion por trovi ilin. Vi ne devas lerni ĉion, nur elektu la vortojn kiujn vi konsideras interesaj aŭ uzeblaj por via propra situacio. Se vi ne havas tempon, vi povas entute ignori tiun ĉi sekcion. Ne necesos koni iujn el tiuj ĉi vortoj por la sekvaj lecionoj.

Aldona frazo: "Ich spreche Englisch und Esperanto. Ich lerne Deutsch." Novaj vortoj: sprechen (paroli), und (kaj), lernen (lerni) kaj nomoj de lingvoj el la listo.

Landoj
Germana Esperanto
Amerika Ameriko / Usono
Australien Aŭstralio
Deutschland Germanio
England Anglio; ankaŭ malĝuste uzata por riferi al la tuta Britio
Frankreich Francio
Großbritannien Granda Britio
Indien Barato / Hindio
Irland Irlando
Italien Italio
Kanada Kanado
Mexiko Meksiko
Neuseeland Nov-Zelando
Österreich Aŭstrio
Russland Rusio
Schweiz Svislando
Spanien Hispanio
Südafrika Sud-Afriko
Ungarn Hungario

(pli kompleta listo troviĝos ĉi tie)

Kultura informo: Berno[redakti]

Berno estas la ĉefurbo de Svislando. Malgraŭ tio, ĝi estas malgranda urbo kun nur cirkaŭ 130 000 enloĝantoj. Ĝi troviĝas sur duoninsulo formita de la turnoj de la rivero Aare. La belega malnova urboparto de Berno estas listita ĉe la listo de heredaĵoj de UNESKO (listigo de interesegaj ejoj, kiujn vi povus viziti, speciale se vi interesiĝas pri historio aŭ arto. Legu pli pri Berno ĉe wikipedia:Bern.