Germana
Lingvaj manlibroj Ĝermana lingvaro |
---|
|
Bonvenon al la germana kurso!
[redakti]En ĉi tiu kurso vi lernos la germanan lingvon, tre gravan lingvon por Eŭropo. Eĉ nur en Germanio jam ekzistas pli ol 80 milionoj da homoj kiuj denaske parolas la germanan! Sed la germana estas parolata ankaŭ en Aŭstrio, Svislando kaj en kelkaj partoj de Nederlando, Francio, Italio...
Ĉi tiu kurso provos instrui la germanan kiel eble plej facile, sen instrui faciligitan nekorektan lingvon, kompreneble. La lecionoj estos malgrandaj kaj en unu leciono ne troviĝos multa gramatiko aŭ multaj novaj vortoj.
Vi uzu ilin tiel: atente studu la lecionon, lernu la gramatikon kaj ĉiujn necesajn vortojn. Elektu kaj lernu ankaŭ kelkajn vortojn el la listo de propravolaj novaj vortoj, se vi pensas ke ili estus utilaj por vi. Ne estas necesa lerni tiujn vortojn por povi fari la sekvantajn lecionojn. Faru ekzercojn kaj kiam vi pensas, ke vi bonege komprenas ĉion, komencu novan lecionon. La lecionoj estas faritaj tiel, ke vi verŝajne povos fari novan lecionon ĉiufoje aŭ preskaŭ ĉiufoje. Tiel vi progresos rapidege ankaŭ se la lecionoj ne instruas tian multegon da aĵoj kiel la plejparto de komercaj lernolibroj por la germana. La avantaĝo estas ke vi povos mem decidi kiom da gramatiko kaj kiom da novaj vortoj vi deziras studi por ĉiu unuopa leciono: se vi volas pli da gramatiko, progresu al nova leciono, se vi volas pli da novaj vortoj sen nova gramatiko, elektu ilin el la listo de propravolaj vortoj.
La kurso estos dividita laŭ la niveloj de la Common European Framework of Reference for Languages, kiu estas internacia normo uzata ankaŭ por normitaj lingvoekzamenoj. Vi povas rigardi kion vi scipovos en la germana post ĉiu nivelo de la kurso ĉe tiu anglalingva retpaĝo. Komencu lerni je la nivelo A1.
Kursoj:
- Nivelo A1
- Germana/Nivelo A1/Leciono 1 - Prezenti sin
- Germana/Nivelo A1/Leciono 2 - Demandi pri aliaj homoj
- Germana/Nivelo A1/Leciono 3 - Demandi pri la vojo I
- Germana/Nivelo A1/Leciono 4 - Esprimi sian opinion
- Germana/Nivelo A1/Aldono: konataj vortoj - Vortoj en la germana, kiuj ŝajnos familiaraj al Esperantistoj
- Germana/Nivelo A1/Aldono: vortformoj - konjugacioj, deklinacioj
- Nivelo A2
- Nivelo B1
- Nivelo B2
- Nivelo C1
- Nivelo C2
Bonan sukceson!