Kuirlibro:Patoterpomoj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Patoterpomoj
Energio


Patoterpomoj
(rapide farita por tri personoj)

Ingrediencoj[redakti]

  • 600 g da terpomoj
  • 4 supkul. da oleo
  • pipro el la muelilo
  • 1 kul. da salo
  • 1-2 kul. da majorano
  • 2 cepoj
  • 1 malgranda pomo
  • 350 g da hakaĵo rostita aŭ ŝinko kuirita
  • 300 g da frostigitaj pizoj
  • ŝenoprazo.

Kuirado[redakti]

Senŝeligu la terpomojn kaj distranĉu ilin en kubetojn.

Varmegigu la oleon en pato kaj fritu la terpomojn dum ĉ. 5 minutoj ĝis bruniĝo. Spicu per salo, pipro kaj majorano.

Aldonu la pomajn kaj cepajn pecetojn. Fritu daŭre turnmove ĉion dum 5 minutoj.

Nun kuiru kun surmetita kovrilo dum 10 minutoj.

Aldonu la frostigitajn pizojn kaj la malgrandajn rostitajn pecojn de la hakaĵo. Miksu ĉion kaj kuiretu sur malgranda flamo dum 10 minutoj. Garnu per ŝenoprazo.

Konsilo[redakti]

Kun tio gustas acida brasikosalato

Dorothea Kaiser, Germanio

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Patoterpomoj
Energio