La rusa lingvo en vivo/Ŝofori en Rusio

El Vikilibroj
Влади́мир Пу́тин во́зле Lada Vesta [Vladimir Putin apud Lada Vesta]
Lada Granta
Lada XRAY
Lada Largus
Lada Vesta
Chevrolet Niva
UAZ Patriot
ВАЗ-2101 «Жигули́» (копе́йка) [VAZ-2101 Ĵiguli (kopeko)]
ВАЗ-2108 «Сама́ра» (восмёрка) [VAZ-2108 Samaro (oko)]
Ла́да Кали́на [Lada Kalina]
Lada 110 (деся́тка) [deko]
Ока́ [Okao]
Ла́да Ни́ва [⁠Lada Niva]
Седа́н, универса́л, хэтчбэ́к [Limuzino, kombiaŭto, hatchback]
Купе́ [Kupeo]
Пика́п
Руль и прибо́рная пане́ль [Stirilo kaj instrumenta panelo]
За́дние сиде́нья [Malantaŭaj sidiloj]
Мото́рное отделе́ние [Motorejo]
Ку́зов автомоби́ля [Korpuso de aŭto]
Дифференциа́л [Diferencialo]
Шасси́ с подве́ской [Ĉasio kun suspensio]
Ка́мера за́днего ви́да [Malantaŭa kamerao]
Аккумуля́тор [Akumulilo]
Зе́ркало за́днего ви́да [Retrospegulo]
Боково́е зе́ркало [Flanka spegulo]
Сцепле́ние [Kluĉilo]
Спо́йлер [Spojlero]
За́дний фона́рь [Malantaŭa lumilo]
UAZ Patriot с по́днятым капо́том в СТО [UAZ Patriot kun levita kapoto en aŭtoriparejo]
Шиномонта́ж и магази́н автозапчасте́й [Pneŭmoriparejo kaj vendejo de aŭtopartoj]
Магази́н автозапчасте́й для росси́йских автомоби́лей [Vendejo de partoj por rusiaj aŭtoj]
Автомастерска́я [Aŭtoriparejo]
Шиномонта́ж [Pneŭmoriparejo]
Автомо́йка [Aŭtolavejo]
Паркома́т [Parkumpagilo]
Многоу́ровневая парко́вка [Pluretaĝa parkumejo]
Подзе́мная парко́вка [Subtera parkumejo]
Светофо́р и знак стоп-ли́нии [Trafiklumoj kaj signo de haltolinio]
Развя́зка [Vojnodo]
Пешехо́дный перехо́д [Piedira pasejo]
Знак "Нача́ло населённого пу́нкта" [Signo "Komenco de loĝloko"
Доро́жный знак [Vojsigno]
Знак "кро́ме" [Signo "krom"]
Знак "Объе́зд" [Signo "Ĉirkaŭveturo"]
Знак "ДПС" [Signo pri trafikpolica posteno]
Знак "Поли́ция" [Signo "Polico"]
Знак "Зо́на запре́та стоя́нки" [Signo "Areo de malpermesita parkumado"]
Ава́рия [Kolizio]
Гаи́шник с же́злом [Trafikpolicano kun ordonbastono]
Автомоби́ли доро́жно-патру́льной слу́жбы [Trafikpolicaj aŭtoj]
Доро́жно-патру́льная слу́жба на мотоци́клах [Trafikpolicanoj sur motorcikloj]
Автомобили, покрытые снегом [Neĝkovritaj autoj]
Очи́стка маши́ны от сне́га [Forigado de neĝo per broso]
Предпусково́й подогрева́тель дви́гателя Webasto [Antaŭstarta motorhejtilo Webasto]
Прику́ривание автомоби́ля [Urĝa ŝarĝado de akumulilo]

Vi jam scias kiel uzi publikan transporton, sed eble venis tempo memstare ŝofori en Rusio, ĉu? Trafiko en Rusio estas ne tiom freneza kiel ekzemple en Vjetnamio, sed ankaŭ ne same laŭregula kiel en Germanio. Ni lernos necesajn vortojn kaj esprimojn, kaj konatiĝos kun ĉefaj reguloj kaj tradicioj en tiu medio.

Aĉetado[redakti]

En grandaj urboj de Rusio funkcias servoj kiel карше́ринг (organizita kunveturado), inter kiuj famas Yandex Drive, sed plejparte la rusianoj preferas havi prorajn aŭtojn por esti tute liberaj kaj sendependaj.

Do ni iros por aĉeti автомоби́ль (aŭto), kutime nomatan маши́на (laŭvorte: maŝino) aŭ foje duonŝerce авто́, foje vulgare та́чка (laŭvorte ĉarumo) aŭ disdigne таранта́с, таранта́йка, eĉ шушла́йка. Vi apenaŭ alfrontos iujn problemojn tiukampe, ja ĉiuj ĉefaj aŭtoproduktantoj havas en Rusio siajn автосало́н (aŭtovendejo) kaj ofte ankaŭ produktejojn. La rusia imposta leĝaro stimulas surlokan produktadon, do multaj eksterlandaj kompanioj fabrikas siajn aŭtojn por la rusia merkato en lokaj fabrikoj.

Uzitaj aŭtoj ankaŭ abundas en merkato. Oni povas serĉi ilin en aŭtobazaroj, en aŭtovendejoj (inkluzive de tiuj oficialaj, ĉar preskaŭ ĉiuj proponas servon Trade-In), retejoj aŭ retaj aŭkcioj. Lasta varianto estas speciale populara en Orienta Siberio kaj Fora Oriento, kie dominas uzitaj japanaj aŭtoj kun dekstra stirilo.

Ĉu vi jam decidis kiun ма́рка (varmarko, brando) vi deziras? Se jes, do serĉadon de respektiva автосалон (aŭtovendejo) oni povas komenci per Interreto. En malgranda urbo ofte haveblas nur unu ди́лер (reprezentanto) por ĉiu varmarko, en grandaj urboj ili pli multas, do vi povas elekti ankaŭ inter ili.

Varmarkoj[redakti]

Ĝenerale la rusianoj preferas la aŭtojn japanajn (Toyota, Honda, Subaru, Suzuki, Lexus) kaj germanajn (Volkswagen, Audi, Mercedes-Benz, Porsche, BMW), ĉar ambaŭ landoj estas konsiderataj simboloj de alta kvalito.

Sekvas la aŭtoj el Sud-Koreio (Hyundai, Kia) kaj Ĉeĥio (Škoda). La francaj (Peugeot, Renault, Citroën) kaj italaj (Fiat) aŭtoj estas estimataj por sia dezajno, sed konsiderataj tro kapricaj kaj mallongdaŭraj, do ilin preferas virinoj, por kiuj la ekstera aspekto pli gravas ol nekompreneblaj internaĵoj, traktotaj de fakuloj.

La britaj aŭtoj (Range Rover, Land Rover, Jaguar) estas konsiderataj tro paneemaj kaj malfidindaj, kvankam belaj. La usonaj aŭtoj (Ford, Chevrolet, Jeep) estas konsiderataj relative fidindaj, sed tro kostaj kaj ofte komplikaj en priservado. La ĉinaj aŭtoj (Lifan, Brilliance) estas konsiderataj malfidindaj ĉipaĵoj kaj nur Haval sukcesis atingi pli altan pritakson. Volvo ĝuas reputacion de la klasika eŭropa aŭto – fidinda, sekura kaj multekosta.

El la japanaj aŭtoj la plej dubinda estas konsiderata Mitsubishi, kiun multaj konsideras paneema kaj ĝenerale malfidinda. Iom pli bonan reputacion havas Nissan. Mazda estas konsiderata bela, sed tro multekosta kaj sufiĉe paneema. Infiniti estas ŝatata luksa marko, tamen multaj opinias ĝian priservadon tro multekosta.

Kompreneble haveblas ankaŭ elekteblo de la rusiaj aŭtoj. Ili plu havas ne tre bonan reputacion pro sia malalta kvalito, sed estas sufiĉe popularaj pro relative malaltaj prezoj kaj ebleco multajn aferojn ripari memstare, sen uzi multekostajn servojn aŭ komplete anstataŭigi detalojn kiel tio okazas ĉe eksterlandaj aŭtoj. Krome lastatempe ilia aspekto moderniĝis, aperis pluraj modernaj funkcioj.

Por veturi ene de loĝlokoj oni elektas ĉefe Lada, el kiuj la plej popularaj modeloj estas Lada Granta kaj Lada Vesta. Kreskas populareco de alta хетчбэ́к (hatchback) Lada XRAY. La plej grandan бага́жник (kofrujo) havas Lada Largus. Ĉasistoj, kamparanoj, arbaristoj kaj aliaj homoj interesitaj pri veturado по бездоро́жью (ekstervoje) preferas UAZ Patriot aŭ pli modestan version de tiu ĉi fama armea veturilo kiel UAZ Hunter. Mezan pozicion okupas Chevrolet Niva, kiu estas sufiĉe forta por superi ekstervojajn obstaklojn, sed ankaŭ sufiĉe komforta por enurba veturado. Pli ĉipa (pro simpleco de dezajno kaj minimumo de komforto), sed eĉ pli forta versio nomiĝas Lada Niva kaj estas produktata ekde 1977.

Apenaŭ vi interesiĝos pri veturado en antikvaĵoj, tamen ni menciu kelkajn plej ofte renkonteblajn, ĉar eble vi aŭdos iliajn nomojn en konversacioj.

La plej amasa estas aŭtomarko Жигули́ (Ĵiguli; ĉiam plurale!), poste malaperinta por lasi lokon al Lada. Ĝi estis nomita honore al la samnoma montaro en Ĉevolga Altaĵo, sed en la popolo kaj poste eĉ en oficialaj dokumentoj ricevis la nomon кла́ссика. Tiuj aŭtoj estis rektaj heredantoj de Fiat 124 kaj famas pro sia kvalito, sed fifamas pro simpleco.

De 1970 ĝis 2014 estis produktitaj milionoj da aŭtoj, kiuj nomiĝis per numeroj, respektive: VAZ-2101, VAZ-2102, VAZ-2103, VAZ-2104, VAZ-2105, VAZ-2106, VAZ-2107. La plej fama kaj populara estis VAZ-2101, kiun la popolo baptis копе́йка (kopeko, ĉar ĝia numero (1) similis al tiu de la plej eta rusia monero. Ĉiuj sekvaj modeloj nomiĝis respektive: дву́шка (duo), тро́йка (trio), четвёрка (kvaro), пятёрка (kvino), шестёрка (seso), семёрка (sepo).

De 1984 ĝis 2013 estis fabrikataj aŭtoj sub la varomarko LADA Samara. Ankaŭ ili nomiĝis laŭ numeroj: VAZ-2108, VAZ-2109, VAZ-21099, VAZ-2113, VAZ-2114, VAZ-2115 kaj nomiĝis en la popolo respektive: восьмёрка (oko), девя́тка (naŭo), девяно́сто девя́тая (naŭdeknaŭa), трина́дцатая, (dektria) четы́рнадцатая (dekkvara), пятна́дцатая (dekkvina).

Sekvis la aŭtofamilio LADA 110, fabrikata de 1995 ĝis 2009. Ĝi nomiĝis en la popolo деcя́тка (deko), kvankam krom limuzino VAZ-2110 ĝi inklizivis ankaŭ kombiaŭton VAZ-2111 kaj hatchback-on VAZ-2112.

Poste aperis LADA Priora, fabrikata de 2007 ĝis 2018 kaj LADA Kalina (2004-2018), nomita omaĝe al la arbo кали́на (viburno). Nun ĉiuj ĉi aŭtofamilioj malaperis.

Krome oni povas renkonti survoje kelkajn aliajn vmarkojn. La plej eta kaj mizeraspekta estas Ока́ (Oka, 1987-2008), nomita omaĝe al la rusia rivero (Okao). Foje vieblas la lastaj Москви́ч (Mosktitch 2141), nomitaj omaĝe al loĝantoj de la (sovetia ĉefurbo. Jen kaj jen renkonteblas la plej luksa el amase produktitaj sovetiaj aŭtoj Во́лга (Volga), nomita omaĝe al la rusia riverego Volgo. Foje aperos УА́З (UAZ-469), kiu estis amase produktata de 1972 ĝis 2003 kaj fama pro siaj ajnagrundaj eblecoj. La rusianoj aprezas tiun trajton de уа́зик, kiel oni minuskle nomas ĝin, sed konsideras ĝin terure malkomforta (ja temas pri la origine armea ĵipo).

Jen fakte ĉio. Ĉiuj aliaj aŭtoj estas raraĵoj neglekteblaj.

Modeloj[redakti]

Post decidi pri ма́рка (varmarko) ni transiru al sekva paŝo kaj elektu моде́ль (modelo), ja kutime ĉiu varmarko proponas plurajn modelojn, kiuj varias laŭ sia вне́шний вид (aspekto) kaj техни́ческие характери́стики (teknikaj karakterizoj). Unue ni elektu ку́зов (karoserio).

Plej verŝajne vi deziras:

седа́н (limuzino)

универса́л (kombinaŭto)

хетчбэ́к (hatchback)

купе́ (kupeo)

внедоро́жник (laŭvorte: ekstervoja veturilo; Ajnagrunda aŭtomobilo), ofte джип (ĵipo)

кроссо́вер (krosaŭto, miksaŭto)

Malpli popularaj estas:

кабриоле́т (kabrioleto)

ро́дстер (rodstero)

минивэ́н (minivan; buslimuzino)

Gejunuloj kaj precipe mezaĝaj viroj ŝatas мотоци́кл (motorciklo). Ĉasistoj kaj naturamantoj revas pri мотовездеход (kvado), ofte nomata квадроци́кл (laŭvorte: kvarradulo), ĉar plejparte temas pri kvarradaj veturiloj, ofte minuskle ква́дрик. Familianoj ŝatus havi дом на колёсах (laŭvorte: domo sur radoj; ruldomo) – sendepende, ĉu temas pri nura furgono alkroĉenda al veturilo aŭ pri veturilo mem.

La unuaj беспило́тный автомоби́ль (senŝofora aŭto) jam aperis, sed ankoraŭ ne enmerkatiĝis, videblas ĉefe en ekspozicioj kiel конце́пт-кар (koncepta aŭtomobilo).

Teknikaj karakterizoj[redakti]

Eĉ se vi estas laiko rilate teknikaĵojn, tamen necesas orientiĝi pri la plej bazaj teknikaj karakterizoj, kiuj grave influos vian decidon. Por tio vi bezonos jenajn vortojn kaj vortkombinojn:

Memoru ke en Rusio uzeblas sole Internacia sistemo de unuoj, do ĉio estas mezurata en kilometroj kaj kilogramoj. Povo de la motoro estas mezurata en ĉevalpovo.

Dominas бензи́новый дви́гатель (benzinmotoro), tamen multaj elektas ди́зельный дви́гатель (dizelmotoro) pro ekonomiaj konsideroj kaj plej aktivaj veturantoj ofte instalas aldonajn sistemojn por uzi газ (gaso). Электромоби́ль ankoraŭ estas raraĵo, do apenaŭ vi trovos multajn eblecojn uzi электри́ческий дви́гатель (elektromotoro).

Kutime por ĉiu моде́ль (modelo) haveblas kelkaj комплекта́ция (versioj), sed vi povas aldoni о́пция (opcio) laŭplaĉe. La plej simpla nomiĝas ба́зовая комплекта́ция (baza versio).

Esploru ĉion atente, sidiĝu en aŭto kaj elprovu ĉion. Se necese petu тест-дра́йв (prova veturo). Se temas pri uzita aŭto, indas mendi техни́ческий осмо́тр (teknika ekzamenado), kutime mallonge техосмо́тр. Plej ofte oni mendas ĝin en riparejo de oficiala vendejo de respektiva marko.

Demandu pri гара́нтия (garantiaĵo) kaj техни́ческое обслу́живание (teknika priservado). Se temas pri nova aŭto, ili estas strikte interligitaj kaj posedanto devas проходи́ть (trapasadi) техни́ческое обслу́живание (teknika priservado) regule kaj sufiĉe ofte – depende de вре́мя (tempo) aŭ пробе́г (traveturita distanco).

Se vi bone orientiĝas en teknikaj detaloj, vi bezonos jenajn terminojn por esplori kaj priparoli ilin:

Kredito kaj asekuro[redakti]

Ĉu vi jam esploris ĉion? Do pagu kaj prenu vian aŭton. Foje necesa моде́ль (modelo) aŭ комплекта́ция (versio) mankas, do necesas atendi. Por plej popularaj modeloj foje formiĝas о́чередь (atendovico). Sed ofte oni povas tuj preni aŭton el vendejo. Se mono ne sufiĉas, eblas aranĝi krediton rekte en la vendejo, kie kutime ĉeestas reprezentantoj de kelkaj bankoj.

Samloke eblas aranĝi страхово́й по́лис (asekura poliso), kutime simple по́лис (poliso). Ekzistas du tipoj da по́лис (poliso): обяза́тельный (deviga) kaj доброво́льный (libervola).

La unua oficiale nomiĝas обяза́тельное страхова́ние автогражда́нской отве́тственности (deviga asekuro de aŭtocivitana respondeco), kutime sigle ОСА́ГО. Ĝin devas havi ĉiu ŝoforo, ĝi estas rigore kontrolata de trafikpolico kaj ĝia manko estas punenda. Se laŭ via kulpo vi kolizias kontraŭ alia aŭto, via страхова́я компа́ния (asekura kompanio) pagas al damaĝito rekompencon dum vi kiel kulpulo ricevas nenion.

La dua poliso nomiĝas ко́мплексное страхова́ние автогражда́нской отве́тственности (kompleksa asekuro de aŭtocivitana respondeco), kutime sigle КА́СКО. Ĝi estas libervola kaj ne multaj havas ĝin pro relative alta kosto. Tamen se vi aĉetas aŭton per kredito, plej verŝajne banko postulos aĉeti tian polison por malaltigi siajn riskojn. Se temas pri kompleta versio de КА́СКО, ĝi protektas vin de ĉiuj riskoj, inkluzive de damaĝo fare de nekonatuloj, ŝtelado ktp.

Fuelo[redakti]

Finfine vi lasis vendejon en nova aŭto. Kien ni iru? Prefere al автозапра́вочная ста́нция (benzinstacio), kutime sigle АЗС. Normale tie haveblas бензи́н (benzino) kaj ди́зельное то́пливо (dizeloleo), ofte simple дизель (dizelo). En автомоби́льная газозапра́вочная ста́нция (aŭtomobila gasstacio), kutime sigle АЗГС, aĉeteblas LPG, ankaŭ nomata газомото́рное то́пливо (gasoleo). Apenaŭ ie en Rusio troveblas биоди́зельное то́пливо (biodizeloleo), ofte simple биоди́зель (biodizelo).

Do elektu tipon de то́пливо (fuelo) kaj окта́новое число́ (oktana indico). Kutime tio estas 92, foje 98. Metu respektivan запра́вочный пистоле́т (fuelpistolo) en benzinujon, fiksu ĝin per klapo kaj iru al око́шко (giĉeto) por pagi то́пливо (fuelo). Necesas nomi vian vicnumeron (se estas kelkaj fuelejoj ĉe la stacio), tipon de fuelo kaj kvanton. Ekzemple: пя́тая, девяно́сто восьмо́й, два́дцать (la kvina, naŭdekoka, dudek) signifas ke via aŭto staras ĉe fuelejo N 5 kaj vi deziras aĉeti 20 litrojn da benzino kun oktana indico 98.

Oni povas pagi нали́чными (kontante; ĉiam plurale!) aŭ ка́ртой (per bankokarto). Se vi ne scias, kiom da libera spaco haveblas en via бак (benzinujo), eblas diri simple: до по́лного (ĝisplene), sed tiukaze oni petos vin unue lasi kontantan monon kiel garantiaĵon. Se vi pagis tro, касси́р (kasisto) donos al vi сда́ча (redonmono) forme de ĝiro al via karto aŭ kontante. Foje eblas preni ankaŭ fuelon en кани́стра (kanistro) kiel rezervon.

Vojoj[redakti]

La rusa proverbo asertas: в Росси́и есть две беды́дураки́ и доро́ги (en Rusio haveblas du problemoj – stultuloj kaj vojoj) kaj iuj aldonas ke unu el tiuj problemoj ĉiam riparas la duan. Tamen se paroli serioze en multaj regionoj la vojoj lastatempe grave pliboniĝis, do ne timu veturi laŭ ili, sed simple estu atenta.

La plej ĝenerala vorto estas дорога (vojo), kiu ampleksas plurajn tipojn:

En la urboj vi apenaŭ renkontos ion krom асфальти́рованная доро́га (asfaltita vojo), foje грунто́вая доро́га (grundvojo ie ajn) kaj nur rande aŭ ĉirkaŭ la urbo aperos шоссе́ (ŝoseo).

Preskaŭ ĉiuj vojoj estas senpagaj, tiuj pagendaj malmultas kaj troviĝas en eŭropa parto de Rusio. Sur pagendaj vojoj necesos unue veni al пункт приёма опла́ты за прое́зд (vojimpostpagejo) por doni al касси́р (kasisto) опла́та за прое́зд (vojimposto). Haveblas ankaŭ aŭtomataj pagiloj, kiuj kalkulas trapasitan veturdistancon kaj pagigas vian bankokarton aŭtomate.

Laŭvoje vi renkontos plurajn objektojn de voja infrastrukturo:

Rande de доро́га (vojo) povas iri обо́чина (vojflanko) uzebla por haltigi tie aŭton. Foje apudas велосипе́дная доро́жка (biciklovojo) kaj тротуа́р (trotuaro), kutime dividita de прое́зжая часть (veturejo) per бордю́р (bordero). Iuj vojoj finiĝas per тупи́к (sakstrato). En шоссе́ (ŝoseoj) kun pluraj полоса́ движе́ния (vojstrioj) oni ofte dividas встре́чный пото́к (renkonta trafikfluo) per отбо́йник (laŭvorte: forbatilo; malalta fera bariero).

Estu atenta al пешехо́д (piediranto), ĉar li havas prioritaton. Laŭregule, aŭto devas lasi vojon eĉ al piediranto kiu nur proksimiĝas al пешехо́дная доро́жка (piedira pasejo), ofte simple зе́бра (zebro). Specialan atenton postulas нерегули́руемый пешехо́дный перехо́д (sensemafora piedira pasejo), kvankam ankaŭ регули́руемый пешехо́дный перехо́д (semafora piedira pasejo) povas kaŭzi danĝerajn situaciojn. En grandaj urboj kaj gravaj vojkruciĝoj haveblas подзе́мный перехо́д (subtera pasejo), foje надзе́мный перехо́д (supervoja pasejo).

Foje sur доро́га (vojo) aperas колея́ (radsulko), я́ма (kavo), я́мка (kaveto) aŭ вы́боина (elbataĵo).

Veturado[redakti]

Пра́вила доро́жного движе́ния (trafika regularo; ĉiam plurale!) en Rusio apenaŭ grave malsamas al tiuj en Eŭropo. Ĉie funkcias правосторо́ннее движе́ние (dekstraflanka trafiko), kvankam estas permesite uzi ankaŭ aŭtojn el landoj kun правосторо́ннее движе́ние (dekstraflanka trafiko), ĉefe el Japanio. En grandaj urboj en urbocentro ofte funkcias односторо́ннее движе́ние (unuflanka trafiko).

Aŭto devas moviĝi ene de sia полоса́ движе́ния (laŭvorte: strio por trafiko; koridoro) kaj ne eniri вы́деленная полоса́ (laŭvorte: elstarigita koridoro), ankaŭ nomata полоса́ для обще́ственного тра́нспорта (laŭvorte: koridoro por publika transporto; buskoridoro). Abundas светофо́р (trafiklumoj) kaj en час пик (pinthoro) ofte estiĝas про́бка, зато́р (trafikŝtopiĝo).

Atentu aliajn veturilojn: авто́бус (buso), маршру́тное такси́ itinera taksio, (marŝrutko, kutime mallonge маршру́тка), тролле́йбус (trolebuso), трамва́й (tramo), мопе́д (mopedo), автомоби́ль (aŭto), мотоци́кл (motorciklo). Laŭvoje povas renkontiĝi трамва́йные пути́ (tramvojo; ĉiam plurale!), желе́зная доро́га (fervojo). La vojon ĉirkaŭas pluraj objektoj: фона́рь (lanterno), столб (fosto), забо́р, огражде́ние (barilo). Estu atenta ĉe у́гол (stratangulo, ankaŭ por angulo ĝenerale), de malantaŭ kiu povas aperi aliaj veturiloj aŭ piedirantoj.

Atentu ankaŭ доро́жный знак (trafikŝildo). Tio povas esti километро́вый знак (ŝocea cipo), движе́ние без остано́вки запрещено́ (trafiko sen halti estas malpermesita), ofte simple СТОП (haltŝildo), доро́жный указа́тель (vojmontrilo), знак парко́вки (parkumsigno), парко́вка для инвали́дов (parkumejo por handikapuloj), знак «прое́зд запрещён» (ŝildo “veturo malpermesita”), ofte simple кирпи́ч (briko) kaj aliajn.

Rapideco normale estas limigita: en loĝlokoj ĝis 60 km/hore, ekster ili ĝis 90 km/hore, sur автомагистра́ль (aŭtovojo) ĝis 110 km/hore. Tamen trafikpolico rajtas puni nur superon de tiuj limoj je 20 km/hore kaj pli. Reale tio signifas, ke funkcias neskribita regulo +19, do oni povas veturi kun rapideco respektive ĝis 79, 109 kaj 129 km/hore sen havi problemojn kun trafikpolico aŭ ricevi monpunon. Tamen tio ne signifas ke necesas гнать (laŭvorte: peli; veturi rapidege).

Oni rajtas uzi антирада́р (kontraŭradaro), kiu avertas pri policaj рада́р (radaro) kaj ка́мера (kamerao). Tamen la radaroj ĉiam moderniĝas, do pli novaj modeloj ofte iĝas nespureblaj. Pli efika estas uzado de навига́тор (navigilo), kutime surbaze de maposervoj kiel GugloMapo, YandexMapo2GIS. Ili aŭtomate sugestas vojon, avertas pri vojsignoj, limigoj, riparaj laboroj kaj kameraoj. Sufiĉas enigi vian telefonon en держа́тель (tenilo) sur прибо́рная пане́ль (instrumenta panelo) kaj jam vi havas bonan asistanton survoje.

Memoru pri diferenco inter гла́вная доро́га (ĉefvojo) kaj второстепе́нная доро́га (duaranga vojo) kaj прилега́ющая террито́рия (apuda teritorio, kiel korto ktp), do donu prioritaton al la unua. Rangon de la vojo ĉe vojkruciĝoj montras знак приорите́та (prioritata signo).

Antaŭ светофо́р (semaforo) necesas halti antaŭ стоп-ли́ния (halto-linio), ĉar ĝia transiro estas monpunenda, same kiel halto sur зе́бра (zebrostrioj). Dum кра́сный свет (ruĝa lumo) kaj жёлтый свет (flava lumo) estas malpermesite eĉ ekmoviĝi, eblas nur fini manovron se vi jam estas sur vojkruciĝo. Atentu зелёный свет (verda lumo), ĉar rusiaj ŝoforoj estas senpaciencaj kaj se iu заме́шкаться (prokrasti) ili komencas сигна́лить (hupi), kio popolece nomiĝas биби́кать (bip-bip). Kaze de бокова́я стре́лка (flanka montrilo) foje funkcias заде́ржка (prokrasto), do oni devas ekveturi tuj post ĝia eklumo, dum renkonta trafiko atendas kellajn sekundojn antaŭ кра́сный свет (ruĝa lumo) eklumos por ĝi.

Kompreneble necesas esti ĝentila survoje. Antaŭ перестро́иться (ŝanĝi vojstrion) necesas убеди́ться (certiĝi), ke tiu манёвр (manovro) estos por vi безопа́сный (sekura). Danĝera maniero transiri al alia vojstrio tuj antaŭ veturanta aŭto nomiĝas подрезать (laŭvorte: subtranĉi, ĉar oni kvazaŭ subtranĉas vojon antaŭ alia aŭto). Tio speciale kolerigas aliajn ŝoforojn, ĉar kaze de kolizio estos malfacile pruvi ke ili estis viktimoj de tiu manovro, ja kutime polico decidas ke ili simple neglektis диста́нция (distanco) aŭ скоростно́й режи́м (rapideca reĝimo). Tiukaze koleraj ŝoforoj ofte komencas сигна́лить (hupi) kaj foje eĉ ripetas la saman manovron jam antaŭ la aŭto de kulpulo.

Oftaj перестрое́ние (ŝanĝo de vojstrio) estas danĝera afero, tamen iuj ŝoforoj ŝatas tion, esperanti veturi pli rapide. Oni moke nomas ilin шахмати́ст (ŝakisto) aŭ ша́шечник (damludanto), ĉar ili movas sian aŭton kvazaŭ ludpecon laŭ tabulo. Tia konduto estas ne punenda, sed kondamninda.

Antaŭ ŝanĝi vojstrion necesas ŝalti поворо́тник (ĝirlumo), speciale se tiu vojstrio jam estas okupita de aliaj aŭtoj. Foje eĉ necesas halti kun ĝirlumo ŝaltita – tio nomiĝas проси́ться (peti eniron). Se iu decidas lasi vojon al vi, li malrapidiĝos aŭ eĉ kelkfoje ŝaltos kaj malŝaltos да́льний свет (distanca lumo) – tio nomiĝas мигну́ть (palpebrumi) kaj estas ĝentila maniero montri, ke vi lasas vojon al iu (aŭto aŭ piediranto).

Responde al tiu aŭ alia ĝentila gesto vi povas ŝalti por ioma tempo авари́йка (kriza alarmosistemo), kies palpebrumado montros al la aŭto malantaŭ vi ke vi esprimas vian dankemon. Tio estas neskribita regulo, do se iu vin пропусти́ть (lasi vojon) kaj vi ne поблагодари́ть (danki) lin tiamaniere, li konsideros vin malĝentilulo sendanka.

Se viaj aŭtoj staris fronte unu al alia aŭ vi elveturis de второстепе́нная доро́га (duaranga vojo) kaj iu lasis vojon al vi, vi povas danki lin per mallonga сигна́л (hupo) aŭ simple levi dankeme la manon. Danke al fronta situo de la aŭtoj li vidos vin, do ne necesos uzi авари́йка (kriza alarmosistemo).

Parkumado[redakti]

Trovi lokon por парко́вка (parkumejo, parkado) ofte estas malfacile, pro kio centre de grandaj urboj aperis kaj iĝas ĉiam pli larĝaj areoj de пла́тная парко́вка (pagenda parkumado).

Lasi sian aŭton eblas en парко́вочный карма́н (parkumpoŝo), ofte simple карма́н (poŝo). Sed atentu ke tio estas ne авто́бусный карма́н (buspoŝo), ĉar tiukaze trafikpolico povas эвакуи́ровать (evakui) vian aŭton kaj monpuni vin. Foje haveblas aparta откры́тая парко́вка (laŭvorte: malferma parkumejo; do subĉiela), подзе́мная парко́вка (subtera parkumejo) aŭ eĉ многоу́ровневая парко́вка (plurnivela parkumejo). Ĉe metrostacioj kaj stacidomoj foje funkcias перехва́тывающая парко́вка (Parku kaj veturu) por ke ĉiu povu lasi aŭton kaj daŭrigi veturadon per publika transporto.

En ĉiu parkumejo haveblas парко́вочное ме́сто для инвали́дов (parkumloko por handikapuloj), markita per speciala signo kaj foje per desegno surplanke. Laŭleĝe ili okupas ne malpli ol 10%. Ofte tiuj lokoj estas parte aŭ plene okupitaj de aŭtoj sen handikapulaj signoj, do nuraj arogantuloj. Tio estas afero ne nur malĝentila, sed ankaŭ punenda, foje eĉ per эвакуа́ция (evakuado).

Se parkumado estas pagenda, necesas kontroli парко́вочные часы́ (parkohorloĝo; ĉiam plurale!) aŭ simple pagi antaŭ forveturi ĉe паркома́т (parkuma pagilo).

En grandaj urboj ofte ne eblas trovi tute liberan spacon, do oni parkumas barante aliajn aŭtojn. Tiukaze oni lasas sub лобово́е стекло́ (fruntoglaco) запи́ска (notico) kun telefonnumero. Kaze de voko води́тель (stiranto, do iu ajn persono stiranta aŭton) revenas kaj liberigas la vojon. Foje запи́ска (notico) mankas, do oni simple frapas kontraŭ aŭto por ekfunkciigi охра́нная сигнализа́ция (alarmosistemon), kiu informos la stiranton pri problemo.

Iuj havas гара́ж (garaĝo), sed ili jam malmultas, ĉar tiuj ejoj kostas multe kaj kutime troviĝas sufiĉe for de domoj, do posedanto devas malŝpari multe da tempo por atngi ĝin. Plejparte la rusianoj preferas lasi aŭtojn surstrate.

Dum parkumado estu atenta, ĉar malsame ol en multaj eŭropaj landoj, en Rusio estas tute malpermesite puŝi aliajn aŭtojn per ба́мпер (bufro). Se vi faros tion, la posedanto skoldos vin, eble eĉ vokos policon kaj certe postulos rekompencon por laki grataĵojn. Puŝi ies aŭton kaj forveturi estas konsiderata ege malĝentila konduto kaj kaze de videblaj grataĵoj eĉ delikto punenda.

Trafikpolico[redakti]

Tradicia bondeziro de la rusia ŝoforo estas: ни гвоздя́, ни же́зла! (nek najlon, nek ordonbastonon!), sed foje ambaŭ ne eviteblas. Do vi devas scii kiel trakti la rusiajn trafikpolicanojn.

Trafikpolico en Rusio havas longan nomon: Госуда́рственная инспе́кция безопа́сности доро́жного движе́ния (la Ŝtata Inspektejo pri Sekureco de Trafiko), kutime sigle ГИБДД. Antaŭe uzeblis malpli longa nomo: Госуда́рственная автодоро́жная инспе́кция (la Ŝtata Aŭtovoja Inspektejo), sigle ГАИ́, do anojn de la inspekto oni nomis гаи́шник kaj tiu tradicio daŭras eĉ post la alinomo.

Trafikpolicanoj havas apartan uniformon, iliaj aŭtoj havas specialajn surskribojn kaj enmane ili povas teni жезл (ordonbastono), per kiu ili montras ordonojn al veturantoj kaj piedrantoj.

Ekzistas specialaj mansignoj, priskribitaj en reguloj, sed multaj malbone konas ilin, do kutime la trafikpolicanoj komentas ilin per pli simplaj indikoj, montrante ke respektiva grupo haltu aŭ moviĝu en necesa direkto. Foje uzeblas ankaŭ свисто́к (fajfilo).

Se полице́йский (policano) levis la manon kun ordonbastono, vi devas halti. Kutime li montras ankaŭ al обо́чина (vojflanko), kie vi devas halti. Simple mallevu окно́ (fenestro) kaj atendu. Li venos, prezentos sin kaj petos viajn dokumentojn. Vi devas montri: води́тельские права́ (stirpermesilo; ĉiam plurale!), докуме́нт на маши́ну (posedrajtigilon pri aŭto) kaj по́лис ОСАГО (polico de deviga asekuro). Ĉio alia apenaŭ interesos lin.

Eble li demandos vin: куда́ е́дете? (kien vi veturas?) aŭ ion pri viaj pasaĝeroj, sed tio ege maloftas. En plej maloftaj kazoj li petos vin malfermi бага́жник (kofrujo) kaj montri ion – tio nomiĝas осмо́тр (pririgardado). Memoru ke laŭleĝe li rajtas nur rigardi, sed nenion tuŝi. Se li tuŝos ion, осмо́тр (pririgardado) transformiĝas je досмо́тр (enrigardado) kaj tion nepre devas partopreni du понято́й (atestanto) kaj fine devas esti skribita протоко́л (protokolo). Polico devas havi tre seriozajn kialojn por suspekti vin pri iu krimo, por fari tion.

Se vi rompoŝ пра́вила доро́жного движе́ния (trafika regularo; ĉiam plurale!), policano invitos vin al sia aŭto. Tie vi sidos dum li (kutime akompane de alia policano) klarigos al vi kialojn de via haltigo kaj montros pruvojn (ekzemple registraĵon en kamerao). Li esploros viajn dokumentojn, faros kelkajn demandojn (ĉefe pri antaŭaj rompoj) kaj konsultos trafikpolican datumbazon. Se via aŭto ne estas markita kiel ŝtelita kaj vi mem ne havas неопла́ченный штраф (nepagita monpuno), oni plenigos protokolon pri наруше́ние пра́вил доро́жного движе́ния (laŭvorte: malobservo de reguloj de trafikado; trafika malobservo) kaj transdonos ĝin al vi por subskribo. Fine ili donos al vi kopion kiun vi povas uzi por pagi monpunon en banko aŭ memstare per bankmaŝino aŭ retejo. Se vi pagas ene de 20 tagoj, la sumo duoniĝas.

Estas ege malkonsilinde proponi al policano взя́тка (ŝmirmono)! En ĉiuj aŭtoj funkcias kameraoj, registrantaj ĉion, kaj korupto estas sufiĉe severe punenda. Eĉ se li akceptos vian pagon, tio povas esti nura provoko, ĉar laŭ la rusia leĝaro koruptiganto same kulpas kiel koruptulo. Do prefere aŭskultu, respondu, subskribu kaj foriru, plenumante leĝojn kaj regulojn – nek pli, nek malpli.

Ĝenerale trafikpolico nun grave malmultiĝas surstrate, ĉar ĉie estas starigitaj ка́мера наблюде́ния (gvatkamerao), ofte simple ка́мера. Ili registras rompojn de reguloj kaj aŭtomate dissendas monpunojn. Estas rekomendite kontroli, ĉu vi havas monpunojn aŭ ne per specialaj retejoj. Foje oni povas блоки́ровать (bloki) vian aŭton per блокира́тор колеса́ (radblokilo), sed tio okazas malofte.

Ĉe enveturejoj al urboj kutime staras policaj postenoj kaj trafiksignoj antaŭ ili ordonas malpliigi rapidecon, foje ĝis 10 km/hore aŭ eĉ malpli. En tiaj postenoj oni pli ofte haltigas la aŭtojn por kontrolado, spceiale se estis deklarita план «Перехва́т» (plano Kaptado) pro persekutado de iu fuĝinta krimulo aŭ serĉado de ĵus ŝtelita aŭto. Ankaŭ ĉi tie aplikeblas la samaj reguloj kiel estis skribite supre.

Kolizioj kaj paneoj[redakti]

Espereble vi ne havos problemojn tiajn, sed ni lernu kiel konduti se ili tamen okazis.

Se via aŭto subite ektusis kaj haltis senmove, tio estas поломка (paneo). Vi devas ŝalti авари́йная сигнализа́ция (kriza alarmosistemo), kutime simple авари́йка kaj starigi знак авари́йной остано́вки (signo pri kriza halto) je respektiva distanco. Poste vi povas solvi problemon memstare, peti ies helpon (staru vojrande kun etendita mano) aŭ voki fakulojn. Por lasta varianto necesas havi telefonnumerojn de riparejoj kaj evakuaj servoj. Laŭeble klopodu liberigi la vojon por aliaj veturiloj, forpuŝinte vian aŭton al обо́чина (vojflanko) aŭ раздели́тельная полоса́ (dividstrio).

Se vi koliziis kontraŭ alia aŭto aŭ obstaklo, forglitis de sur fojo aŭ renversiĝis aŭ okazis iu alia ekstremaĵo, temas pri ава́рия (kolizio, averio). Tiukaze ankaŭ necesas ŝalti аварийная сигнализа́ция (kriza alarmosistemo) kaj starigi знак авари́йной остано́вки (signo pri kriza halto). Poste ĉio dependas de situacio. Se mankas vunditoj kaj ĉiuj flankoj konsentas ke sumo de damaĝo estas malpli ol 50 mil rubloj, oni povas aranĝi la tiel nomatan европротоко́л (eŭroprotokolo). Por tio necesas plenigi paperojn, ricevitajn kun страхово́й по́лис (asekura poliso), foti kaj filmi ĉion, desegni skemon de la okazaĵo, kaj ĉion subskribi. Ĝis vi faros tion, la aŭtoj devas stari surloke, sen ŝanĝi siajn poziciojn post la averio. Post kiam la flankoj subskribis la paperojn, oni povas forigi la aŭtojn kaj ekveturi al страхова́я компа́ния (asekura kompanio).

Se iu malkonsentas pri sumo de rekompenco aŭ ne agnoskas sian kulpon aŭ haveblas vunditoj – necesas nepre voki авари́йный комисса́р (averia komisaro), ГИБДД (trafikpolico) kaj ско́рая по́мощь (ambulanco) por vunditoj. Ĝenerala urĝa numero en Rusio estas 112 kaj ĝi funkicas en multaj lokoj eĉ eksterurbe, kie mankas alia telefonkonekto. Kutime atendado de averia komisaro kaj trafikpolico daŭras kelkajn horojn, ambulanco devas veni ene de 20 minutoj.

Antaŭe tiaj kolizioj foje kaŭzis konfliktojn kaj kverelojn, sed nun, post apero de deviga asekurado, ili maloftas, ja ĉiu (krom kulpulo) scias ke li ricevos rekompencon. Tamen se iu kondutas agreseme, simple restu en via aŭto, fermu la pordojn, levu fenestrojn kaj voku 112. Multaj homoj instalas en siaj aŭtoj видеорегистра́тор (filmilon), kiu filmas ĉion okazantan antaŭ kaj foje post la aŭto. Tio ebligas kaze de diskuto pruvi sian pravecon kaj juĝejoj akceptas tiajn filmetojn kiel pruvilojn.

Memoru ke necesas ĝuste priskribi la situacion, do uzu trafajn vortojn. Jen kelkaj ekzemploj de tiklaĵoj. Se vi devancas iun aŭton, sed restas en via vojstrio, tio nomiĝas опережение. Se vi devancas iun aŭton kaj transiras al ĝia vojstrio antaŭ ĝi, tio estas обго́н. Por обогна́ть (devanci kun ŝanĝo de vojstrio), vi devas devanci la aŭton, ŝalti поворо́тник (ĝirlumo), убеди́ться (certiĝi) ke tiu манёвр (manovro) estos por vi безопа́сный (sekura) kaj nur poste перестро́иться (transiri al alia vojstrio), do fari обго́н.

Se vi haltis en trafikŝtopita strato aŭ antaŭ semaforo, tio estas вре́менное прекраще́ние движе́ния (laŭvorte: provizora ĉesigo de veturado; do devigita provizora halto). Ĝi povas okazi ie ajn, ĉar ĝia kialo ne dependas de vi. Se vi haltis por en- aŭ elaŭtigi pasaĝerojn, tio estas остано́вка (halto) kaj vi rajtas fari tion nur en lokoj, permesitaj de la trafikreguloj kaj trafiksignoj. Se vi haltis por pli ol kelkaj minutoj (por iri al vendejo, konduki filon al lernejo, iri al laborejo ktp), tio estas стоя́нка kaj ĝi estas reguligata eĉ pli strikte ol остано́вка.

Gravas distingi поворо́т (sinturno) kaj разворо́т (returno), ĉar ili reguligeblas per malsamaj vojsignoj.

Ekzistas fajna diferenco inter la vortoj водитель (stiranto, do iu ajn persono stiranta aŭton) kaj шофёр (ŝoforo, do profesia stiristo). En oficialaj dokumentoj kutime temas pri води́тель (stiranto) kaj aŭto, motorciklo kaj aliaj veturiloj nomigas neŭtrale тра́нспортное сре́дства (transportilo)

Pliaj utilaj vortoj:

Riparado kaj priservado[redakti]

Ekzistas du malsamaj proceduroj, nomataj preskaŭ samnome: техни́ческий осмо́тр (teknika ekzamenado), ofte simple техосмо́тр kaj техни́ческое обслу́живание (teknika priservado), ofte simple техобслу́живание. La unua (техосмо́тр) estas deviga proceduro, kiun devas trapasi ĉiuj aŭtoj kun certa intervalo. Se aŭto aĝas malpli ol 3 jarojn ĝi tute ne bezonas ĝin, de 3 ĝis 7 jarojn aĝaj aŭtoj trapasas ĝin unufoje en du jaroj, pli ol 7 jarojn aĝaj aŭtoj trapasas tian ekzamenadon ĉiujare.

Celo de техосмо́тр estas tre limigita – certiĝi ke aŭto estas sendanĝera por ŝoforo, pasaĝeroj kaj aliaj trafikantoj. Do oni kontrolas kiel lumas фа́ра (antaŭa lumilo), поворо́тник (ĝirlumo), фонари́ (malantaŭa lumilo), да́льний свет (distanca lumo), haveblon de знак авари́йной остано́вки (signo pri kriza halto), огнетуши́тель (fajroestingilo), запасно́е колесо́ (rezerva rado) ktp.

Ofte temas pri tute formala proceduro, dum kiu oni nur supraĵe rigardas aŭton kaj donas respektivan paperon, kiu kostas malpli ol 10 dolarojn. Sen tiu papero vi ne rajtas veturi kaj certe ne ricevos страхово́е возмеще́ние (asekura rekompenco) laŭ страхово́й поли́с (asekura poliso) kaze de страхово́й слу́чай (asekura kazo). Do faru ĝin samtempe kun la poliso.

Pli longdaŭra kaj kosta afero estas техобслу́живание (teknika priservado). Novaj aŭtoj ankoraŭ estas на гара́нтии (sub garantia respondeco de produktanto), do iliaj posedantoj devas fari техобслу́живание (ofte sigle ТО) laŭ horaro, preskribita en la oficialaj dokumentoj. Kaze de neglekto aŭ rompo de tiu regulo, vi povos perdi vian гара́нтия (garantio).

Ĉiuj aliaj estas liberaj en tempo kaj loko de priservado. Oni povas fari ТО en iu ajn ста́нция техни́ческого обслу́живания (stacio de teknika priservado), kutime sigle СТО kaj foje nomataj автосе́рвисная мастерска́я, mallonge автосе́рвис. Kompreneble prefere konsultu lokanojn aŭ almenaŭ rigardu pritaksojn en retaj rangolistoj.

Kutimaj operacoj:

Krome inter la aŭtoŝatantoj abundas fervoruloj de тю́нинг (aŭtoperfektigo). Ili aldonas al siaj aŭtoj diversajn tipojn de обве́с (eksteraĵoj) kaj ŝatas занижа́ть (malaltigi) la aŭtojn por plibonigi iliajn aerodinamikajn ecojn. Tiaj зани́женный ofte videblas surstrate. Kutime temas pri ĉipaj versioj de Lada, ene de kiuj sidas junuloj kun laŭta muziko. Oni mokas ilin, dirante ke tiaj aŭtoj timas eĉ канализацио́нный люк (kloakluko), jam sen paroli pri лежа́чий полице́йский (laŭvrte: kuŝanta policano, do stratoĝibo).

СТО estas ĝenerala aŭtoriparejo. Sed abundas ankaŭ pli specifaj шиномонта́жная мастерска́я (pneŭmoriparejoj), ofte simple шиномонта́жкашиномонта́ж. Ili okupiĝas nur pri pneŭmoj.

Pago ĉe СТО varias kaj estas kalkulata ĉefe po operacioj aŭ po laborhoroj. Ĉe шиномонта́жка pago kutime estas fiksita por certaj operacioj. Se vi ne estas laŭregule ĉenita al oficiala СТО (aŭtoriparejo), trovu bonan lokon kaj bonan ма́стер (metiisto) kaj vi ŝparos monon kaj tempon.

Lavado[redakti]

En Rusio estas malpermesite lavi aŭtojn surstrate aŭ en kortoj, ĉar forfluanta akvo estas konsiderata danĝera por medio. Oni tamen faras tion en iuj kortetoj kaj vilaĝoj, sed la urbanoj kutime iras al автомо́йка (aŭtolavejo), ofte simple мо́йка (lavejo).

Ili troviĝas ie kaj tie, etaj kaj grandaj. Plej ofte temas pri simpla анга́р (hangaro), kie мо́йщик (lavisto) lavas aŭtojn per гу́бка (spongo), тря́пка, ве́тошь (ĉifono) kaj lavmaŝinoj (kutime Kärcher). Post enveturi мо́йка (lavejo) necesas diri al мо́йщик (lavisto), kiel vi deziras lavi la aŭton. Plej populara varianto estas: ку́зов, ко́врики, подкры́лки (korpuso, tapiŝetoj, subŝirmiloj), ankaŭ nomata ко́мплексная мо́йка aŭ mallonge ко́мплекс (komplekso). Мо́йщик (lavisto) povas demandi: ко́врики рези́новые и́ли ворси́стые? (ĉu tapiŝetoj estas rezinaj aŭ vilaj?). Se ili estas vilaj, sekvos plia demando: ко́врики мыть и́ли пылесо́сить? (ĉu oni tapiŝetojn lavu aŭ polvosuĉu?).

Vi povas aldoni pliajn opciojn:

Dum oni lavas vian aŭton, vi povas pasigi tempon en ко́мната ожида́ния (atendejo) aŭ кафе́ (kafejo). Ofte haveblas экра́н (ekrano), sur kiu videblas ĉio okazanta al via aŭto. Plej ofte oni pagas al касси́р (kasisto) kaj preskaŭ neniam al мо́йщик (lavisto). Ne estas kutime doni чаевы́е (trinkmono; ĉiam plurale!) en мо́йка (lavejo), nek en СТО (aŭtoriparejo) ĝenerale.

Krom normalaj lavejoj ekzistas ankaŭ бесконта́ктная автомо́йка (senkontankta aŭtolavejo), antaŭ kiu necesas forpreni ĉiujn eksteraĵojn de sur aŭto.

Vintra veturado[redakti]

Rusio estas norda lando kaj en plejparto de ĝia teritorio ĝis duonjaron kaj foje pli regas vera зима́ (vintro). Veturado en tiu periodo eblas kaj eĉ ĝuindas, tamen necesas korekti sian konduton kaj prepari aŭton al malvarma sezono.

Antaŭ komenco de la malvarma sezono rekomendindas fari заме́на ма́сла (anstataŭigo de oleo), ĉar por tiu sezono necesas speciala oleo. Se en tiu regiono neĝo abundas kaj kuŝas survoje, ne tuj degelante, necesas ankai fari заме́на покры́шек (anstataŭigo de pneŭmo), ofte заме́на колёс (anstataŭigo de radoj). Prefere faru tion anticipe, ĉar en la unua tago kiam neĝos abunde, ĉe ĉiuj СТО (aŭtoriparejoj) kaj speciale ĉe шиномонта́жная мастерска́я (pneŭmoriparejoj) estiĝos longaj о́чередь (atendovico). Tiu tago en Rusio ŝerce nomiĝas день жестя́нщика (tago de ladisto), ĉar pro abundaj kolizioj ladistoj havas multe da mendoj.

Ĉiu води́тель (stiranto) en Rusio havas du kompletojn da radoj – kun ле́тняя рези́на (somera rezino, do pneŭmoj) kaj зи́мняя рези́на (vintra rezino, do pneŭmoj). La vintraj pneŭmoj povas esti diverstipaj: шипо́ванная рези́на (dornopneŭmoj) kaj липу́чка (laŭvorte: gluaĵo, do sendornaj pneŭmoj).

Dornopneŭmoj preferindas en regionoj kun abunda neĝo, ĉar sen dornoj aŭto ne povos kroĉiĝi al vojo kaj glitos laŭ ĝi. Sendornaj pneŭmoj uzeblas en Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj aliaj lokoj, kie vintro estas realtive milda, neĝo malabundas kaj plejparte tuj degelas kaj temperaturoj estas ne tro malaltaj (kutime ĉirkaŭ nulo). Ili tute ne taŭgas por Siberio, kie temperaturo vintre falas ĝis 30, foje 40 kaj eĉ 50 gradoj sub nulo kaj neĝofaloj abundas.

Dum malvarma sezono iuj aŭtoj ekfunkciiĝas malbone aŭ tute silentiĝas, ĉar oleo frostiĝas en la motoroj. Ekzistas du ĉefaj manieroj preventi tion. La plej populara (ĉar ĉipa) solvo estas instali la tiel nomatan автоза́пуск (aŭtomata startigilo, aŭtostartigilo). Post tio vi ricevas regilon de breloka grandeco kaj povas programi starton de via aŭto, ekzemple, por 30 minutoj post ĉiuj kvar horoj. Tio signifas ke post ĉiuj kvar horoj via aŭto startos senmove kaj ĝia motoro funkcios dum duonhoro, post kio malŝaltiĝos. tio ebligas teni la motoron ĉiam varma, do preta al ekfunkciigo. Kutime oni progarmas автоза́пуск (aŭtostartigilo) tiel, ke ĝi lanĉu la motoron duonhoron antaŭ la veturo, do kiam ŝoforo venas, la aŭto jam estas varma kaj preta al veturado.

La ĉefa manko de tiu solvo estas ke foje автоза́пуск (aŭtostartigilo) fuŝas, do ĝi ne ekfunkciigas la aŭton ĝustatempe kaj ĝi malvarmiĝas komplete. Tiukaze oni devas evakui ĝin al varma loko kie ĝia motoro varmiĝos nature ĝis lanĉostato aŭ voki specialan servon, kiu kovras la tutan aŭton per kovrilo kaj varmigas aeron sub ĝi tiel varmigante ankaŭ la motoron. Iuj lanĉas автоза́пуск (aŭtostartigilo) permane, sed tio signifas ke oni devas vekiĝi ankaŭ nokte por ĝustatempe ŝalti kaj post malŝalti ĝin.

Pli efika, sed malpli populara (ĉar multekosta) solvo estas предпусково́й подогрева́тель дви́гателя (antaŭstarta varmigilo de motoro), kutime simple предпусково́й подогрева́тель. Temas pri eta aparato, instalata apud la motoro. La ĉefa diferenco estas ke oni ne lanĉas la motoron, sed nur tiun aparaton kiu varmigas la motoron sen funkciigi ĝin. Ĝin akompanas same eta regilo, ebliganta lanĉi ĝin distance. Eblas instali poŝtelefonajn aplikaĵojn, programi ĝin laŭhore ktp.

La ĉefa avantaĝo de tiu varianto estas ke oni ne devas zorgi pri horaro de lanĉoj, ĉar eblas iam ajn ŝalti la varmigilon kaj ĝi varmigos la motoron eĉ se tiu tute frostiĝis antaŭe. Ne plu necesas teni motoron ĉiam varma. La plej populara varmigilo estas la germana Webasto. Ĝia ĉefa malavantaĝo estas granda konsumado de elektro, do necesas аккумуля́тор (akumulilo) kun granda kapacito, kiun ĝi tamen komplete forkonsumos en unu aŭ du jaroj.

Krome antaŭ malvarma sezono estas tre rekomendinde fari прове́рка пло́тности аккумуля́тора (ekzamenado de denseco de akumulilo). Malvarmeco malaltigas kapaciton de аккумуля́тор (akumulilo), pro kio ŝoforoj foje ne povas lanĉi siajn aŭtojn. Tiukaze oni ofte petas iun прикури́ть (laŭvorte: bruligi unu cigaredon per alia), do helpanto alveturas proksime al motorejo de la senmova aŭto, oni konektas du аккумуля́тор (akumulilo) per конта́кт (kontaktilo), ofte simple усы́ (lipharoj) kaj atendas dum ioma tempo. Se vi planas veturi en nordaj regionoj de Rusio vintre, prefere havu en via бага́жник (kofrujo) конта́кты (kontaktiloj).

Se vi tamen jam alfrontis tiun problemon, sed mankas eventualaj helpantoj aŭ neniu havas конта́кты (kontaktiloj), restas du eblaj solvoj. Se tio okazis en urbo, oni povas voki taksion kaj diri ke vi bezonas прикури́ть vian aŭton, sed ne havas контакты (kontaktiloj). Do taksio venos, helpos vin kaj vi pagos laŭ tarifo. Se tio ne eblas, oni povas simple снять (malmunti) аккумуля́тор (akumulilo) kaj porti ĝin hejmen aŭ al alia varma loko por atendi ĝian varmiĝon. Iuj faras tion ĉiutage, foje eĉ ŝarĝante аккумуля́тор (akumulilo) hejme per specialaj aparatoj, ĉu aĉetitaj aŭ memfaritaj.

Ankaŭ ne forgesu, ke antaŭ temperaturo falos sub nulon, necesas выбрызга́ть (alŝpruci) la tutan akvon el via бачо́к (akvujo) kaj anstataŭigi ĝin per антифри́з (malfrostilo), ofte nomata незамерза́йка (se temas pri likvaĵo por glacoj). Se vi forgesos fari tion, la akvo glaciiĝos kaj vi ne povos uzi glacoviŝilojn ĝis via aŭto varmiĝos en varma loko aŭ pro alveno de printempo. Krome rekomendindas aĉeti specialan щётка (broso) por forigi neĝon de sur aŭto.

Kompreneble necesas memori pri гололе́дица (glatglacio), ofte ankaŭ гололёд, kiu ofte estiĝas matene kiam la vojoj kovriĝas je maldika tavolo de glacio kaj la aŭtoj glitas sur ĝi pro manko de сцепле́ния с пове́рхностью (kluĉado al surfaco). Kutime oni avertas pri tio en veterprognozoj per radio kaj Interreto, kaj tio simple videblas kaj atendeblas, speciale se post degelo venas frosto. Dum гололе́дица (glatglacio) necesas veturi tre atente kaj bremsi anticipe, ĉar тормозно́й путь (bremsodistanco) grave kreskas.

Sekureco[redakti]

Aŭtoj abundas kaj ĉieas en Rusio, do ŝancoj ke престу́пник (krimulo) interesiĝos nome pri via aŭto estas malgranda. Foje tamen okazas уго́н (aŭtoŝtelado) aŭ поврежде́ние (damaĝo), кра́жа (ŝtelado) de aĵoj el ĝi. Kion fari en tiaj kazoj ni rakontos aliloke. La plej efika maniero preventi tion estas охраня́емая парко́вка (gardata parkumejo). Tamen pro abundeco de la aŭtoj kaj relativa malmulteco de la rilataj krimoj, tiaj parkumejoj nun malmultas en Rusio.

Krome vi povas instali автосигнализа́ция (aŭtomobila alarmosistemo). Ekzistas pluraj versioj, kutime temas pri kombino de alarmosistemo kun автоза́пуск (aŭtostartigilo) – ambaŭ regeblaj per la sama breloko. Multaj homoj havas ilin, ĉar tio samtempe solvas problemon de vintra motorvarmigado kaj faciligas parkumadon, ja se vi baris ies aŭton, sufiĉas frapi kontraŭ la via kaj автосигнализа́ция (aŭtomobila alarmosistemo) informos vin pri la frapo. Haveblo de автосигнализа́ция (aŭtomobila alarmosistemo) malaltigas koston de автострахова́ние (aŭtomobila asekuro).

Ekzistas ankaŭ mekanikaj блокиро́вка (blokilo) de руль (stirilo) kaj коро́бка переда́ч (rapidumskatolo). Tiuj solvoj estas simplaj kaj ne garantias sekurecon 100%, sed almenaŭ kreos obstaklojn por profesiaj ŝtelistoj kaj povus komplete haltigi tiujn amatorajn.

Necesas esti singarda se vi decidis preni попу́тчик (samvojano), do veturigi iun. En Rusio sufiĉe popularas vojaĝado per автосто́п (petveturado), do автосто́пщик (petveturanto) renkonteblas ie kaj tie, speciale eksterurbe. Sed ĉiam decidu vi mem, ĉu riski tion aŭ ne, ĉar temas pri homoj tute nekonataj al vi.

Vidu ankaŭ[redakti]