La rusa lingvo en vivo/Publika transporto

El Vikilibroj

Vi jam sukcese flugis al Rusio, do necesas atingi urbon. Se neniu renkontas vin, la plej oportuna maniero plenumi tion estas publika transporto.

Ĝi estas bone evoluinta en Rusio, do vi apenaŭ havos problemojn tiukampe. Necesas nur scii kiel uzi ĝin kaj kompreneble... paroli la rusan!

Kiam vi eliras el la alvena halo de flughaveno vin ĉiam renkontas amaso da такси́ст (taksiistoj), kiuj trudas al vi siajn servojn, promesante akcepteblajn tarifojn. Ne kredu al ili! Tio apenaŭ endanĝerigos vian vivon (feliĉe la 1990-aj jaroj jam finiĝis kaj krimnivelo relative malaltas), sed certe damaĝos vian monujon. Unu el tiuj aĉuloj prenis de miaj kubaj geamikoj 6000 rublojn anstataŭ 1000 kaj en junio 2018 ĉiujn indignigis novaĵo pri taksiisto kiuj transportis vjetnamon de la Кра́сная пло́щадь (Ruĝa Placo) al flughaveno Шереме́тьево (Ŝeremetevo) kontraŭ 27 mil rubloj ($430). Do iru plu sen atenti tiujn sintrudulojn. Kien? Variantoj abundas.

Аэроэкспресс (Aeroekspreso)[redakti]

Itineroj de Aeroekspreso en Moskvo
Vendomaŝinoj de Aeroekspreso en Domodedovo
Menuo de vendomaŝino de Aeroekspreso

En Moskvo la plej komforta kaj malmultekosta maniero atingi la urbon estas Аэроэкспре́сс (Aeroekspreso) — speciala поезд (trajno), kiu veturas senhalte kaj en 30-35 minutoj transportos vin el la tri ĉefurbaj flughavenoj al la tri ĉefaj железнодоро́жный вокза́л (fervojaj stacidomoj) situantaj centre de la urbo. Ваго́н (vagonoj) estas komfortaj — vi povas elekti inter би́знес-класс (unua klaso) kaj станда́ртный класс (ekonomia klaso). Mi ĉiam veturas per ekonomia klaso — komforte kaj malmultekoste.

Биле́т (bileton) vi povas aĉeti anticipe en retejo de Аэроэкспре́сс (Aeroekspreso) aŭ surloke. Tuj post eniri la flughavenon rigardu suben — plej verŝajne surplanke videblos кра́сный (ruĝaj) указа́тель/стре́лка (montriloj) kun на́дпись (surskribo) Аэроэкспре́сс (Aeroekspreso), kiuj kondukos vin al торго́вый аппара́т (vendomaŝino) kaj по́езд (trajno). Аппара́т (aparato) akceptas ĉiujn ба́нковская ка́рта (bankokartojn) kaj нали́чные де́ньги (kontanta mono; plej ofte nomata mallonge — нали́чные).

Se vi tamen sukcesis perdiĝi en la flughavena tumulto kaj vidas neniujn rilatajn montrilojn, demandu iun ajn: «Прости́те, как пройти́ на Аэроэкспре́сс?» (Pardonon, kiel iri al Aeroekspreso?) kaj oni sugestos al vi direkton: пря́мо (rekte), пото́м (poste) напра́во (rekten) aŭ нале́во (maldekstren) aŭ plej verŝajne simple svingos manon en ĝusta direkto. Diru спаси́бо (dankon!) kaj iru tien.

Stacio de Aeroekspreso en Ŝeremetjevo

Post havi биле́т (bileton) enmane iru al respektiva платфо́рма (platformo). Ĉe вы́ход (elirejo) metu la bileton al пане́ль (panelo), kiu скани́ровать (skanos) ĝin kaj malfermos турнике́т (turnokruco) por ke vi eniru la platformon. Ne konfuzu aeroekspresan trajnon kun ordinara при́городный (apudurba) trajno! Tiu lasta ne nur veturas pli longe, kun haltoj ĉe pluraj stacioj, sed krome estas posedata de alia firmao, do vi devos aĉeti plian bileton ĉe контролёр (kontrolisto). Rigardu sur fotoj kiel aspektas trajnoj de Aeroekspreso kaj evitu лову́шка (kaptilon), kiun mi mem foje sukcesis trafi.

Ne forĵetu la bileton! Dum veturo venos kontrolisto, kiu petos ĝin. Almenaŭ unufoje vagonon trairos ankaŭ продаве́ц (vendisto) kun напи́ток (trinkaĵoj) kaj заку́ска (manĝetoj). Se vi deziras ion — voku ŝin per levita mano kaj aĉetu, kion vi volas (respektivajn vortojn vi lernis jam dum la flugo). Se vi ne sentas vin preta elbuŝigi kompletajn frazojn, simple levu la manon kaj diru «Прости́те...» (Pardonon...) kaj poste montru per fingro kion vi elektis. Ne prokrastu, tiuj vendistoj marŝas rapide!

Trajno de Aeroekspreso interne

Almenaŭ unufoje vagonon trairos ankaŭ полице́йский (policano). Ne zorgu pri tio, li simple kontrolas ĉu ĉio estas en ordo. Memoru ke en Rusio estas malpermesite drinki en publikaj lokoj (krom kafejoj kaj restoracioj) eĉ пи́во (bieron), do prefere ne provoku policanojn kaj ne kreu problemojn por vi mem.

Jen по́езд (trajno) venis kaj vi eliras al платфо́рма (platformo). Ne hastu, vi havas tempon, ja tio estas коне́чная ста́нция (fina stacio, ofte simple коне́чная). Nun vi povas transiri al alia trajno (vi ja venis al fervoja stacidomo), plonĝi en метро́ (metroo) aŭ eliri surstraten por daŭrigi piede, per такси́ (taksio), авто́бус (aŭtobuso), тролле́йбус (trolebuso), трамва́й (tramo) aŭ маршру́тное такси́ (itinera taksio, kutime simple маршру́тка). Ĉe elirejo ripetu la manipulon kun la bileto (por tio vi devas gardi ĝin ĝis la fino) kaj турнике́т (turnokruco) denove malfermiĝos antaŭ vi.

Такси (Taksio)[redakti]

Se vi ne tre rapidas, do ne timas про́бка (trafikŝtopiĝojn) kiuj estas granda plago de Moskvo kaj ofte kaŭzas опозда́ние (malfruiĝo) de la pasaĝeroj, vi povas uzi такси́ (taksio). Tio ebligos al vi veni rekte al necesa а́дрес (adreso) kaj se vi veturas kun geamikoj tio eĉ ŝparos vian monon, ĉar veturo kostos 1000-1500 rublojn, do kiel 2-3 biletoj por ekonomia klaso de Aeroekspreso.

Yandex.Taxi

Sed mi jam rekomendis al vi neniukaze uzi servon de la flughavenaj taksiistoj, ĉu tio ne estas kontraŭdiro? Ne. La flughavenaj taksiistoj estas ма́фия (mafio) — бессты́дный (senhonta) kaj жа́дный (avara). Do ni lasu ilin ĉasi naivulojn, kiuj ankoraŭ ne legis tiun ĉi libron. Ni agos pli saĝe.

En Rusio nun preskaŭ neniu kaptas taksion per mansvingado kaj simila surstrata tumultado. Sufiĉas telefoni al taksia kompanio kaj aŭto venos rapide — 24 horojn tage, 365 tagojn jare. Pardonon, mi forgesis ke vi nur komencis praktiki la rusan. Do ni uzu alian, pli oportunan manieron — aplikaĵojn.

Taksiaj aplikaĵoj abundas en Rusio, sed mi sugestas al vi komenci ekde la plej popularaj — Я́ндекс.Такси́ (Yandex.Taxi) kaj RuTaxi. La unua estas kreaĵo de la rusia interret-konzerno Я́ндекс (Yandex) kaj estas ligita al Я́ндекс.Ка́рты (Yandex.Mapo Yandex.Map; analogo de Guglo-Mapo). Elŝutu ĝin senpage kaj instalu en via со́товый телефо́н (poŝtelefono, ofte pli simple — со́товый, моби́льный, моби́льник) aŭ планше́т (tabulkomputilo). La aplikaĵoj aŭtomate ŝanĝos sian интерфе́йс (interfaco) al la lingvo de via aparato.

Ilia uzado estas tre simpla. Mi rakontu pri Я́ндекс.Такси́. Necesas nur ŝalti ĝin kaj la aplikaĵo aŭtomate montros vian trovlokon sur Я́ндекс.Ка́рты (Yandex.Mapo). Sur ekrano aperos mapo kaj via adreso kun surskribo А́дрес пода́чи (Adreso kien sendi aŭton). Eble la sistemo eraris aŭ vi deziras ke aŭto venu al alia loko. Tiukaze premu surskribon Друго́й а́дрес (Alia adreso). Entajpu unuajn literojn kaj plej verŝajne la sistemo proponos al vi koncernajn adresojn. Premu ĝin kaj la sistemo proponos al vi voki taksion, samtempe montrante eventualan цена́ (prezon) kaj вре́мя ожида́ния (tempon de atendado). Sube videblos elekteblaj klasoj: Эконо́м (Ekonomia), Комфо́рт (Komforto), Би́знес (Komerca). Krome vi povas elekti tempon de ĝia alveno — tuj, post 10 aŭ 15 minutoj.

Post jesi pasos kelkaj sekundoj (malofte — minutoj) kaj sur ekrano aperos surskribo, kiu informos pri veturanta al vi aŭto. La anonco inkluzivos bazajn informojn pri via mendo: «Води́тель в пути́ (Ŝoforo survojas). Ford Focus жёлтый (Ford Focus flava). [aŭtonumero]. Алекса́ндр (Aleksandro). City Taxi.». Do vi vidos kia aŭto veturas al vi kaj kiel nomiĝas la ŝoforo. Ankaŭ vi vidos kiel la aŭto moviĝas laŭ la mapo, kiom da minutoj restis ĝis ĝia alveno kaj povos voki la ŝoforon per speciala butono. Se la atendado jam enuigis vin aŭ viaj planoj ŝanĝiĝis, vi ĉiam povos nuligi la mendon — sufiĉas klaki Отмени́ть (Nuligi).

Uber-taksio en Moskvo

Finfine la aŭto venis. Pri tio vin informos la sistemo — sur la ekrano aperos sciigo: Вас ожида́ет такси́ (Vin atendas taksio). Ĝin apudos la supremenciitaj detaloj pri la aŭto, ŝoforo ktp. Malsupre videblos du кно́пка (butonoj): Позвони́ть (Telefoni) kaj Уже́ выхожу́ (Jam mi eliras). Se vi jam vidas la aŭton, klaku la duan butonon kaj iru — por ne pagi pro atendado. Sed kion fari se vi ne vidas ĝin? Klaku la maldekstran butonon kaj interkonsentu kun taksiisto pri ме́сто встре́чи (renkontoloko).

Ĉu vi intencas paroli angle? Dio vin savu de tiu stultaĵo. Plejparto de taksiistoj en Moskvo estas enmigrintoj, precipe el kaŭkazaj kaj mezaziaj landoj, do ili eĉ la rusan regas ne tre bone. Do lernu bazajn rusajn frazojn necesajn tiucele.

Unue orientiĝu pri via propra местонахожде́ние (trovloko). Ĉu haveblas iu rimarkinda objekto? Voku la taksiiston kaj ekparolu: Здра́вствуйте! (Saluton!) Я в се́кторе D (Mi estas en sektoro D). Я вы́шел из за́ла прилёта (Mi eliris el alvena salono). Я стою́ у коло́нны 10 (Mi staras ĉe kolono 10). Я стою́ у пешехо́дного перехо́да (Mi staras ĉe piedira zono) aŭ pli simple: Я узе́бры” (Mi estas ĉe “zebro”). Я на остано́вке (Mi estas en bushaltejo). Я у светофо́ра (Mi estas ĉe trafiklumoj). Aldonu: Я не говорю́ по-ру́сски (Mi ne parolas la rusan).

Plej verŝajne la taksiisto respondos mallonge: Хорошо́. Я подъе́ду (Bone. Mi alveturos). Post tio simple serĉu per okuloj la aŭton laŭan al priskribo kaj numero.

Post alveni ĝi haltos kaj vi povos sidiĝi. Metu чемода́н (valizon) en бага́жник (kofrujon), eble (kvankam ne certe) la taksiisto helpos vin. Post sidiĝi ne forgesu alkroĉi vin per реме́нь безопа́сности (sekurzono) — la taksiistoj ĝenerale ne kredas je ĝia efikeco aŭ fajfas pri tio, sed la neglekto estas monpunenda.

Eble la taksiisto demandos vin pri celloko por esti tute certa, do simple montru al li adreson sur la telefono. Poste vi simple veturos. La taksiistoj de Yandex.Taxi ne rajtas alparoli pasaĝerojn, sed eble vi trafos babileman ŝoforon, ĉar болта́ть (babili) estas ĝenerala taksiista kutimo. Eble li ŝaltos muzikon, sed laŭregule li unue devas demandi vian permeson: Я включу́ му́зыку/ра́дио? (Mi ŝaltos muzikon/radion?). Cetere ekster grandaj urboj li povus fari tion laŭkutime, do sen demandi vin.

Memoru ke vi estas majstro, do ordonu kion vi bezonas. Ekzemple: Закро́йте, пожа́луйста, окно́ (Bonvolu fermi la fenestron). Мо́жно вы́ключить му́зыку? (Ĉu vi povas malŝalti la muzikon?). Мо́жно сде́лать потепле́е/похолодне́е? (Ĉu vi povas ŝanĝi la klimatizilon al pli varma/malvarma reĝimo?). Se vi bezonas telefoni kaj li babilas senhalte diru: Прости́те, мне ну́жно позвони́ть (Pardonon, mi devas telefoni).

Taksio en Moskvo

Kiam vi jam preskaŭ venos al celloko, li povos demandi: Где останови́ться? (Kie mi haltu?) aŭ Где вас вы́садить? (Kie mi elaŭtigu vin?). Eble li ne certas pri la loko do demandos: Здесь? (Ĉu ĉi tie?).

Se vi mem ankoraŭ ne certas, respondu simple: Я не зна́ю (Mi ne scias), eble aldonante: Я здесь впервы́е (Mi estas unuafoje ĉi tie). Sed se vi rekonas la lokon diru: Здесь (Ĉi tie), Там (Tie), У вхо́да (Ĉe enirejo), У того́ зда́ния/дома́ (Ĉe tiu konstruaĵo/domo), На остано́вке (Ĉe haltejo), За перекрёстком (Post vojkruciĝo), У метро́ (Ĉe metroo).

Kio pri la pago? Yandex.Taxi dum la mendo montras supozeblan цена́ пое́здки (prezo de veturo), kiu povos ŝanĝiĝi dum la veturo depende de ĝia longeco, trafiŝktopiĝo ktp. Kutime temas pri ne tre grandaj dekliniĝoj — prezo (mal)altiĝas ĝis 20%, tamen vi estu preta al tio. RuTaxi jam dum la mendo montras fiksitan prezon.

Vi povas pagi per нали́чные де́ньги (kontanta mono; ofte simple нали́чные), sed memoru ke oficiale en Rusio eblas pagi kaj eĉ nomi la prezojn nur en rusiaj rubloj. Tamen mi sugestas al vi uzi ба́нковская ка́рта (bankokarto; ofte simple ка́рта). Tio ne nur rapidigos la procezon, sed ankaŭ protektos vin kontraŭ taksiista жу́льничество (friponado) aŭ viaj propraj fuŝoj. Simple ligu vian bankokarton al la aplikaĵo kaj post fini la veturon vi bezonos nur adiaŭi la taksiiston: Спаси́бо. До свида́ния (Dankon. Ĝis revido). En Rusio oni ne donas чаевы́е (trinkmonon) al taksiistoj, do vi pagu strikte laŭ tarifo.

Se io fuŝis dum la veturo — la taksiisto kondutis krude aŭ ŝoforis malbone aŭ trompis vin ktp — plendu per la sama aplikaĵo. Plej verŝajne via plendo estos akceptita kaj vi ricevos rekompencon forme de беспла́тная пое́здка (senpaga veturo).

Автобус (Aŭtobuso). Троллейбус (Trolebuso). Трамвай (Tramo)[redakti]

Авто́бусная остано́вка [Bushaltejo]
Расписа́ние движе́ния ĉe haltejo [Trafika horaro на остановке]
Авто́бус [Aŭtobuso]
Vilaĝa buseto
Авто́бусный биле́т [Aŭtobusa bileto]

Urba transporto en Rusio estas evoluinta, do vi povas atingi iun ajn lokon per tiaj veturiloj. Prezoj estas ne ignoreblaj (almenaŭ por lokanoj), sed apenaŭ ŝokaj. Komfortonivelo varias depende de urbo kaj transporta kompanio, sed kutime ne estas tro aĉa. Do vi povas uzi ĝin sentime kaj senhezite. Kiel fari tion?

Unue serĉu остано́вка (haltejo). Kutime temas pri nura loko, foje kun скаме́йка (benkoj), foje kun наве́с (ŝedo) protektanta atendantojn kontraŭ со́лнце (suno), дождь (pluvo) kaj ве́тер (vento). Расписа́ние движе́ния (trafikan horaron) oni povas kontroli per surskriboj sur ŝildoj, kiuj kutime pendas sur apudaj fostoj. Tie videblas но́мер (numero) de маршру́т (itinero) kaj вре́мя (tempo) kiam ĝi venos ĉi tien, foje kun indiko de certaj день (tagoj). Ĉu vi esperas sukcesi pri tio?

Mi devas diri la veron al vi: mi sukcesis neniam. Do mi sugestas al vi du aliajn manierojn. La unua estas instali specialan aplikaĵon, kiuj haveblas por preskaŭ ĉiuj urboj. Eble la plej bona elekto estos Я́ндекс.Тра́нспорт (Yandex.Transport). Ĝi funkcias en pli ol 80 urboj kaj havas plurlingvan interfacon. Kompreneble ĝi estas ligita al Я́ндекс.Ка́рты (Yandex.Map). Ekzistas ankaŭ lokaj aplikaĵoj, utilaj por respektivaj lokoj. Rekomendindas instali 2GIS — senpagan aplikaĵon, kiu enhavas ne nur mapojn kun ebleco spuri trafikon de publika transporto, sed ankaŭ imformojn pri plejparto de organizaĵoj en pli ol 350 urboj de Rusio kaj deko da aliaj landoj. Ambaŭ enhavas mapojn, sur kiuj montreblas ĉiuj itineroj de publika transporto, ĉiuj haltejoj, eblas konstrui itinerojn kaj spuri veturilojn, prognozante ilian alvenon al haltejo.

Alia maniero estas eĉ pli simpla — demandu lokanojn. Kutime en haltejoj staras ба́бушка (avinoj), kiuj estas ideala elekto tiucele pro natura babilemo, scivolemo kaj abundaj konoj. Malgraŭ ofte grumbla aspekto plejparte ili estas ĉarmaj bonkorulinoj. Simple aliru avinon kaj ekparolu.

Прости́те, как мне прое́хать на Кра́сную пло́щадь? (Pardonon, kiel mi veturu ĝis Ruĝa Placo?). Klarigu tuj: Я не говорю́ по-ру́сски (Mi ne parolas la rusan). Plej verŝajne ŝi respondos ion similan al: Вам/тебе́ ну́жен тре́тий авто́бус до остано́вки Кра́сная пло́щадь (Vi/ci bezonas la trian (N 3) buson ĝis haltejo Ruĝa Placo). Eble mankas rekta itinero, do ŝi klarigos: Ну́жно прое́хать на тре́тьем до остано́вки Тверска́я, пото́м пересе́сть на четвёртый до остановки Красная площадь (Necesas veturi en la tria (N 3) ĝis haltejo Tverskaja, poste transiri al la kvara (N 4) ĝis haltejo Ruĝa Placo). En la plej malbona kazo ŝi diros: Это не та остано́вка. Вам/тебе́ ну́жно идти́ туда́ (Tiu ĉi estas malĝusta haltejo. Vi/ci devos iri tien) kaj svingos la manon.

Jen la buso venis, ĝiaj дверь (pordoj) malfermiĝis kaj homoj impetis enen. Mankas reguloj aŭ tradicioj tiukampe, do vi povas eniri tra iu ajn pordo. Kompreneble necesas unue lasi vojon al elirantoj. En buso vi povas stari aŭ sidi laŭplaĉe. Mi preferas stari, ĉar se venas iu пожило́й челове́к (maljunulo), бере́менная (gravedulino) aŭ же́нщина с ребёнком (virino kun etulo), laŭ tradicio oni devas уступи́ть ме́сто (cedi sidlokon) al ili. Ne ĉiuj faras tion, sed publika opinio kondamnas tiajn fiulojn. Estimi malfortajn kaj maljunajn estas unu el la kernaj valoroj de la rusa etiko.

Kiel pagi en buso? Kutime oni pagas per нали́чные (kontanta mono), sed en grandaj urboj uzeblas ankaŭ veturkartoj kiuj ebligas pagi per mono, metata tien per specialaj maŝinoj (ili staras ĉe haltejoj). Ĉiam pli ofte akcepteblas ankaŭ ба́нковская ка́рта (bankokartoj).

Al kiu pagi? Vin aliros билетёр/конду́ктор (biletisto/konduktoro), plej verŝajne virino, ofte aĝa kaj korpulenta. Ŝi marŝos tra salono laŭte parolante: Кто вошёлопла́чиваем за прое́зд (Kiu eniris — pagu la veturon). Se homoj malmultas ŝi povus sin turni rekte al vi: Молодо́й челове́к, опла́чиваем за прое́зд (Junulo, pagu la veturon).

Трамва́й [Tramo]

En la rusa mankas sengenraj kaj senaĝaj alparolaj vortoj. La sovetia това́рищ (kamarado) estas tro politika kaj jam arkaiĝis, uzeblas kiel alparolo nur en la eta komunista medio. La malnova господи́н (sinjoro) sonas tro burĝe kaj oficiale, oni uzas ĝin nur en tre oficiala medio. Do kutime rusoj alparolas unu alian, indikante aĝon kaj sekson. Де́вочка (knabino), де́вушка (junulino), же́нщина (virino), ба́бушка (avino), foje ба́рышня (fraŭlino; tio sonas jam iom petoleme kaj pli konvenas al vira buŝo). Ма́льчик (knabo), па́рень (junulo; sonas iom simplece, pli konvenas al ina buŝo), молодо́й челове́к (laŭvorte: juna homo; neŭtrala alparolo, sed kutime uzata de inoj), мужчи́на (viro; universala alparolo), де́душка (avo). Pli simpla homo el malaltaj socitavoloj povas alparoli vin neformale: чува́к (bubo), брата́н (fraĉjo), мужи́к (viro), друг/друга́н/дружи́ще (amiko). Tio estas ne ofendo, nur pli simpla kondutmaniero.

Foje homoj svarmas tiom dense, ke biletistino ne povas trapuŝiĝi kaj nur petas: Передава́йте за прое́зд (Transdonu veturpagon). Tiukaze vi povas simple doni monon al iu ajn homo, kiu staras aŭ sidas pli proksime al ŝi kaj diri: Переда́йте, пожа́луйста, за прое́зд (Bonvolu transdoni veturpagon). Se vi veturas ope, diru: Переда́йте за двои́х/трои́х (Transdonu por du/tri homoj). Se la sumo estis ne ronda, baldaŭ vi ricevos сда́ча (redonmonon). Tiukaze iu diros: Возьми́те сда́чу (Prenu redonmonon). Homoj eniras kaj eliras je ĉiu haltejo, eble via transdoninto jam malaperis, do atentu la vortojn: Кто передава́л за прое́зд? Возьми́те биле́т/сда́чу (Kiu transdonis veturpagon? Prenu bileton/redonmonon). Ĉiakaze ne forgesu diri: Спаси́бо! (Dankon!).

Post ricevi bileton konservu ĝin ĝis la fino de la veturo. Apenaŭ aperos контролёр (kontrolisto), tamen кондуктор (konduktoro) mem povas forgesi vian vizaĝon kaj demandi: У вас есть билет? (Ĉu vi havas bileton?). Tiukaze vi simple montros la pruvon, ke vi estas ne безбилетный пассажир (senbileta pasaĝero), plej ofte nomata ŝerce заяц (leporo) — ne demandu min kial.

Alia prolemo en superplena buso estas trapuŝiĝi al вы́ход (elirejo). Demandu homojn, kiuj staras antaŭ vi: Выхо́дите? (Ĉu vi eliras?). Se ili respondos да (Jes) kaj tio signifas ke vi povas trankvile atendi halton kaj eliri post ili. Se ili diros нет (ne), poste ili flankeniĝos por lasi vojon al vi. Nun vi scias kiel demandi kaj respondi en tiaj kazoj. En la plej ekstremaj kazoj pli facile estas ne flankeniĝi, sed eliri por liberigi trairejon kaj poste eniri denove.

Se vi sentas vin perdiĝinta aŭ ne rekonas pejzaĝon malantaŭ fenestro, demandu iun dum halto: Прости́те, это кака́я остано́вка? (Pardonon, kiu haltejo estas?). Мне нужна́ Кра́сная пло́щадь (Mi bezonas Ruĝan Placon). Apudulo respondos: Это Тверска́я. Вам/тебе́ че́рез одну́ (Tio estas Tverskaja. La via/cia [haltejo] estos post unu [do preterlasu unu kaj eliru en la dua]) aŭ: Ра́но ещё, че́рез три остано́вки (Ankoraŭ estas frue, post tri haltoj). Sed eble li emociiĝos: Это ва́ша/твоя́! (Tio estas la via/cia!). Tiukaze saltu rapide. Se дверь (pordoj) jam fermiĝis, laŭte petu ŝoforon: Откро́йте две́ри, пожа́луйста! (Bonvolu malfermi la pordojn!). Espereble tio helpos.

Ĉio dirita aplikeblas ankaŭ al трамва́й (tramo) kaj тролле́йбус (trolebuso). Iuj diferencoj ekzistas nur rilate alian popularan publikan transportilon, pri kiu ni parolos nun.

Маршрутное такси (Itinera taksio)[redakti]

В маршру́тке [En itinera taksio]
Маршру́тка [Itinera taksio]

Tiujn бе́лый (blankajn) aŭ жёлтый (flavajn) микроавто́бус (busetojn) vi renkontos ie ajn en Rusio. Ili navedas ĉefe laŭ окра́ина (urborandoj), ligante ilin inter si kaj al la центр (urbocentro). Kutime temas pri rusiaj (GAZ), foje usonaj (Ford) aŭ sudkoreaj (Hyundai) veturiloj kun 12-14 sidlokoj. Aiaj aŭtomobilistoj damnas ilin pro senbrida stirmaniero kaj neprognozebla konduto, pasaĝeroj plendas pri manko de minimuma komforto kaj kruda konduto de la ŝoforoj (plejparte enmigrintoj el kaŭkazajmezaziaj landoj), sed маршру́тное такси́ aŭ plej ofte simple маршру́тка restas nevenkebla en sektoro de malmultekosta kaj rapida veturado, speciale se temas pri urborandoj.

Ĉi tie ĉio estas preskaŭ la sama kiel en buso. Tamen plej ofte mankas конду́ктор (konduktoro) kaj vi devas pagi al la ŝoforo mem — foje dum eniro, foje dum foriro. Laŭregule estas malpermesite stari en маршру́тка, do nombro de pasaĝeroj ne devas superi tiun de sidlokoj. Kiam necesa buseto haltos kaj vi aliros kaj malfermos la pordon, demandu unue: Есть места́? (Ĉu haveblas sidlokoj?). Oni respondos: Одно́/два/три (Unu/du/tri) aŭ simple montros respektivan nombron de la fingroj. Sed ofte la ŝoforoj fajfas pri la reguloj kaj pasaĝeroj staras kurbiĝante sub malalta plafono aŭ sidas unu sur alies genuoj (gejunuloj ĝuas tion).

Маршру́тка hastas kaj frenezas, do atentu la vojon, ne preterlasu vian haltejon! Prefere sidiĝu apud la ŝoforo kaj anticipe petu lin: Останови́те на Кра́сной пло́щади (Haltu ĉe Ruĝa Placo). Se vi ne diros tion, eble li simple preteriros tiun haltejon, ĉar tiuj busetoj ĉiam malfruiĝas kvazaŭ la kuniklo el “Alico en Mirlando”. Foje la ŝoforo simple demandos anticipe: Есть на вы́ход? (Ĉu iu eliros?). Respondu laŭte kaj certiĝu ke li aŭdis vin, ĉar se io fuŝos — mankos al kiu plendi pri tio. Ankaŭ forgesu pri la biletoj — en маршру́тка oni preskaŭ neniam donas ilin, nek petas.

Cetere ne pensu, ke маршру́тка estas iu inferaĵo. Foje mi mem uzas ĝin, ekzemple en Sankt-Peterburgo, kie mankas Аэроэкспре́сс (Aeroekspreso) kaj buseto, veturanta de la metrostacio Moskovskaja estas la plej ĉipa maniero atingi la flughavenon Pulkovo.

Метро (Metroo)[redakti]

Stacio de la Moskva metroo
Pago per karto por kelkaj veturoj en la Moskva metroo
Pago per replenigebla karto en la Moskva metroo

Метрополите́н (Metropolitano, kutime simple метро́) estas la plej rapida kaj ofte sufiĉe komforta publika veturilo en grandaj urboj de Rusio. Ekde la sovetia tempo validas regulo, laŭ kiu ricevi metroon rajtas nur urbo kun miliona loĝantaro, do ne atendu trovi ĝin ie ajn. Tamen en Moskvo, Peterburgo kaj pluraj aliaj lokoj ĝi estas perfekta elekto.

Вход (enirejon) al ста́нция метро́ (metrostacio) vi rekonos laŭ granda ruĝa litero М kaj homa amaso, rapidanta subteren kaj reen. La unuaj metrostacioj aperis en la centro de Moskvo kaj estis konceptataj samtempe kiel montrofenestro de la komunisma reĝimo, do belas kiel veraj artaĵoj. Krome oni planis ilin ankaŭ kiel бомбоубе́жище (bomboŝirmejo), do ili estas tre profundaj — ĝis 74 metroj (Park Pobedi). Tamen eĉ plonĝante subteren kaj grimpante reen, kaj sin trapuŝante tra homamaso vi tamen ŝparos tempon kompare al aŭta helikado tra la ĉefurbaj trafikŝtopiĝoj.

Kiel uzi la metroon? Tre simple. Unue aĉetu bileton. Vi povas aĉeti ĝin en ка́сса (kaso) aŭ ĉe автома́т (aŭtomato) apude. Tio povas esti жето́н (ĵetono) por unu пое́здка (veturo) aŭ ка́рта (karto) por kelkaj veturoj. Vi povas pagi per нали́чные (kontanta mono) aŭ ба́нковская ка́рта (bankokarto; plej ofte simple ка́рта).

Ĵetu la ĵetonon en aparaton ĉe enirejo aŭ metu karton sur skanilon kaj турнике́т (turnokruco) lasos vin eniri. Post спусти́ться (malsupreniri) laŭ эскала́тор (rulŝtuparo) vi trafos платфо́рма (kajo), de kies flankoj oni povas eniri по́езд (trajnojn). Rigardu supren — tie pendas tabulo dividita je du partoj kun listoj de ста́нция (stacioj), al kiuj sekvas trajnoj respektive de la maldekstra kaj dekstra partoj de la kajo. Ofte ili estas skribitaj nur cirile, sed legi tion jam ne estas problemo por vi, ĉu ne?

Poste ĉio okazos same kiel en iu ajn metroo de la mondo. Se vi dubas pri io, demandu lokanojn, uzante la frazojn, kiujn ni jam lernis parolante pri buso. Por orientiĝi pli facile kaj sendepende denove uzu specialajn aplikaĵojn. En vagonoj ofte funkcias Wi-Fi, kvankam foje соедине́ние (konekto) malfortas aŭ jen kaj jen malaperas. En Moskvo mi sugestas al vi uzi etan trukon. Malfermu en via krozilo сайт (retejon) Wi-Fi.ru Post kiam aperos la metroa retejo, ne fermu ĝin, sed simple transiru al aliaj fenestroj kaj retumu kun pli alta stabileco kaj rapideco, destinitaj por uzantoj de tiu ĉi retejo.

Alia specifaĵo estas, ke en metroo (almenaŭ en Moskvo) oni cedas sidlokojn al neniuj. Tio ĉiam ŝokas min kiel siberianon kaj mi sekvas ĝeneralan etikon, cedante lokon al inoj kaj maljunuloj, sed ne atendu tion de la moskvanoj.

Nun vi jam scias kiel uzi publikan transporton en Rusio kaj sukcese atingis la urbon. Do venas tempo enloĝiĝi.

Vidu ankaŭ[redakti]