La rusa lingvo en vivo/Hotelo, hostelo, luita loĝejo

El Vikilibroj

Vi sukcese flugis al Rusio kaj atingis la urbon per publika transporto. Nun venas tempo enloĝiĝi.

Elekto[redakti]

Оте́ль Vostok [Hotelo Vostok]
Гости́ница «Берёзка» [Hotelo Berjozka]
Двуспа́льная крова́ть (maldekstre) и односпа́льная крова́ть (dekstre) [Litoj: dupersona (maldekstre) kaj unupersona (dekstre)]
Номера́ 2022 [Ĉambroj 20-22]
Назва́ние сети́ Wi-Fi и паро́ль [Nomo de Wi-Fi-reto kaj pasvorto]
Ча́йный набо́р [Teuma sortimento]
Куре́ние в номера́х оте́ля запрещено́ [Fumado en la ĉambroj de la hotelo estas malpermesita]

Plej verŝajne vi elektos оте́ль ankaŭ nomata гости́ница (ambaŭfoje temas pri hotelo). En Rusio ĉeestas ĉiuj plej famaj tutmondaj hotelaj retoj, do vi povos elekti iun jam konatan al vi markon aŭ eksperimenti kun lokaj entreprenoj. Por fari зака́з (mendon) vi povas uzi kutimajn servojn kiel Booking.com kaj serĉi sugestojn kaj pritaksojn de jamaj vizitantoj en TripAdvisor.

Kion atendi dum via зака́з (mendo)? Rigardu kiom da звезда́ (steloj) havas tiu hotelo. Poste legu о́тзыв (recenzojn) de aliaj uzantoj. Rigardu фо́то (fotojn) en hotela retejo kaj komparu ilin kun tiuj de jamaj vizitantoj. Ne forgesu kontroli местоположе́ние (situon) de hotelo sur ка́рта (mapo) por kio vi povas uzi Я́ндекс.Ка́рты (Yandex.Mapon Yandex.Map) aŭ Guglo-Mapon laŭ via prefero. Vi jam scias kiel uzi publikan transporton en Rusio, sed mi sugestas al vi elekti hotelon laŭeble plej proksiman al центр (urbocentro) aŭ celo de via vizito.

Se temas pri loka hotelo ofte ĝi havos nur ruslingvan retejon, do vi devas esti preta orientiĝi en bazaj rusaj terminoj. Plej verŝajne via ejo nomiĝos но́мер (laŭvorte: numero), sed foje ankaŭ ко́мната (ĉambro). Ĝi povas konsisti el unu ко́мната aŭ pli. Atentu bazajn kondiĉojn: — крова́ть (lito)

Ĝi povas esti односпа́льная (unupersona) aŭ двухспа́льная (dupersona). Foje oni povus simple indiki ke ĝi estas больша́я (granda). Krom normala lito en но́мер (ĉambro) povas esti ankaŭ дополни́тельная крова́ть (aldona lito) aŭ дива́н (divano). En plej ĉipa хо́стел (hostelo) oni povos proponi al vi раскладу́шка (faldebla lito).

Aliaj hejmaĵoj:

кондиционе́р (klimatizilo), foje кли́мат-контро́ль (klimato-regilo);

— en ва́нная (banejo) povas esti ва́нна (banujo) aŭ душ (duŝejo) aŭ душева́я каби́на (duŝa kabino);

— foje haveblas пи́сьменный стол (skribtablo), sur kiu povas stari электри́ческий ча́йник (akvobolilo) aŭ eĉ кофе́йный аппара́т, ко́фе-маши́на (kafaparato, kafmaŝino);

сейф (sekurecŝranko);

телеви́зор (televidilo), foje kun спу́тниковое телеви́дение (satelita televido) kun спу́тниковый кана́л (satelitaj televidkanaloj) aŭ ка́бельное телеви́дение (kabla televido) kun ка́бельный кана́л (kablaj televidkanaloj);

интерне́т (retkonekto), ofte skribita angle kiel Wi-Fi.

Kutime en hoteloj haveblas кафе́ (kafejo), рестора́н (restoracio), бар (baro). Foje funkcias ночно́й клуб (nokta klubo), СПА-сало́н (SPA-salono), ankaŭ nomata сало́н красоты́ (beleca salono), спортза́л, фи́тнес-зал (sporthalo, trejnejo), са́уна (saŭno), ру́сская ба́ня (rusa banejo), хама́м (hamamo, turka banejo), бассе́йн (naĝejo), масса́жный сало́н (masaĝejo), ногтево́й се́рвис (ungoŝminkejo), магази́н (vendejo), kie aĉeteblas сувени́р (suveniroj), пре́сса (gazetoj) ktp.

Kutime за́втрак (matenmanĝo) estas inkluzivita en цена́ (prezo), sed foje ĝi aldoneblas, do kontrolu tion dum via зака́з (mendo). Povas esti ankaŭ aldonaj сбор (krompagoj), ekzemple pro убо́рка (purigado), sed tio tre maloftas.

Enhoteliĝo[redakti]

Post eniri hotelon tuj iru al сто́йка, ресе́пшн (akceptejo). Kutime ĝi troviĝas je пе́рвый эта́ж (unua etaĝo), sed povas situi ankaŭ pli supre. Se vi dubas demandu охра́нник (gardisto), kiu nepre staros je la unua etaĝo kaj rekoneblos laŭ simpla malhela kompleto: Как пройти́ на ресе́пшн? (Kiel trovi la akceptejon?). Li svingos la manon je ĝusta direkto aŭ diros: На второ́м этаже́ (Je la dua etaĝo) kaj eble aldonos: по ле́стнице (laŭ ŝtuparo) aŭ на ли́фте (per lifto).

Post veni al ресе́пшн/сто́йка (akceptejo) diru al администра́тор (administranto): До́брый день! Я хочу́ засели́ться (Bonan tagon! Mi volas enhoteliĝi). Se vi jam mendis ĉambron antaŭe vi povus diri: Я брони́ровал но́мер (Mi mendis ĉambron). Donu vian па́спорт (pasporton) kaj ŝi (kutime temas pri junulino) serĉos vin en datumbazo.

Se vi ne mendis ĉambron antaŭe ŝi demandos kiun но́мер (ĉambron) vi deziras. Elektu uzante la vortojn, kiujn ni ekkonis supre. Se vi jam mendis ŝi donos al vi iujn paperojn subskribendajn (kutime temas pri fajrosekureco kaj konfirmo, ke vi konatiĝis kun bazaj kondiĉoj de loĝado) kaj enmanigos al vi магни́тная (magnetan) ка́рта го́стя (gastokarton) aŭ ключ (ŝlosilon).

Se vi estas eksterlandano, oni devos aranĝi ankaŭ vian регистра́ция (registriĝon), ĉar laŭ stulta rusia leĝo post sep tagoj en Rusio ĉiu eksterlandano devas зарегистри́роваться (registriĝi) ĉe iu а́дрес (adreso). Se vi loĝas ĉe viaj geamikoj ili povos fari tion laŭ adreso de sia кварти́ра/дом (apartamento/domo). En hoteloj oni faras tion aŭtomate, sed dum la enhoteliĝo tio bezonos iom da tempo.

Reale tio apenaŭ gravas en plejparto de Rusio, speciale se temas pri homoj el дальнее зарубежье (fora eksterlando). Sed se vi venis el ближнее зарубежье (proksima eksterlando), kiel oni nomas eksajn respublikojn de Sovetunio kaj aspektas kiel южанин (sudano), polico povos supozi ke mankas al vi registriĝo kaj haltigi vin por kontroli tion. Tio speciale oftas en Moskvo, kie жадный (avaraj) policanoj haltigas eĉ homojn el fora eksterlando (Kubo, Afriko ktp), esperante ricevi взятка (ŝmirmono) aŭ almenaŭ plenumi siajn laborplanojn plej facilmaniere, kaptante vojaĝantojn anstataŭ krimuloj.

Post ricevi ка́рта (karton) aŭ ключ (ŝlosilo) demandu: Где прохо́дит за́втрак? (Kie okazas matenmanĝo?). La akceptistino respondos: На пе́рвом этаже́, нале́во (Je la unua etaĝo, maldekstren) aŭ На шесто́м этаже́, в рестора́не (Je la sesa etaĝo en restoracio).

Vi povas demandi ankaŭ: У вас есть бар? (Ĉu haveblas baro?) aŭ pri aliaj servoj, kiujn ni jam menciis supre. Ĉu vi havas ещё вопро́сы (pliajn demandojn)? Se ni, iru al via но́мер (ĉambro).

Sed mi konas vian ĉefan demandon: У вас есть вай-фай? (Ĉu vi havas Wi-Fi?). La respondo ĉiam estos jesa. Plej verŝajne administranto diros: Вы́берите сеть Hotel и введи́те паро́ль 123 (Elektu reton Hotel kaj enigu pasvorton 123). Se vi tamen malsukcesis, simple donu al li vian tlefonon kaj diru: Мо́жете помо́чь? (Ĉu vi povus helpi?).

Ne forgesu, ke куре́ние (fumado) estas malpermesita en ĉiuj ĉambroj kaj ejoj de ĉiuj hoteloj en Rusio. Do se vi ankoraŭ dependas de nikotino, ĉiufoje vi devos eliri surstraten kaj iri kelkajn metrojn for de la enirejo (ankaŭ ĝi estas nefumebla zono). Oni ne arestos vin kaze de malobeo, sed problemoj kun gardistoj estas garantiitaj, eble eĉ monpuno. Ankaŭ en aliaj lokoj kie vi vidas avertan tabulon: не кури́ть (ne fumu) aŭ куре́ние запрещено́ (fumado malpermesita) sekvu la saman regulon.

Fumado estas malpermesita ankaŭ en подъе́зд (ŝtuparejoj), sed ofte oni povas vidi homojn fumi tie kaj ĵeti оку́рок (stumpojn) en ladskatolojn, alkroĉitajn al bariloj. Tamen mi forte rekomendas al vi ne sekvi tiun ekzemplon. Fumo ĝenas preterirantojn, penetras apartamentojn kaj tre verŝajne ke iu riproĉos vin, skandalos aŭ eĉ informos policon pri via delikto.

Fumado en la apartamentoj mem ne estas malpermesita, sed plejparte rusoj ne ŝatas tion, ĉar дым (fumo) sorbiĝas en ковёр (tapiŝojn), обо́и (tapetojn), тка́ни (ŝtofojn) kaj aliaj luantoj apenaŭ ŝatos tion. Do prefere fumu nur surstrate aŭ tute liberiĝu je tiu noca narkotikaĵo.

Luita loĝejo[redakti]

Рекла́ма СПА-сало́на в гости́нице [Reklamo de SPA-salono en hotelo]
Рекла́ма гости́ницы Метропо́ль [Reklamo de hotelo Metropol]

Ĉu vi decidis арендовать жильё (lui loĝejon)? Bona ideo, ja tiel vi ŝparos monon kaj pli profundiĝos en ĉiutagan vivon de la lando. Kiel elekti ĝin? Vi povas uzi Airbnb, ĝi bone funkcias en multaj urboj. Alia ebleco lui loĝejojn estas rusia retejo Avito.ru, la plej populara servo de senpagaj afiŝoj, inkluzive tiujn pri nemoveblaĵoj. Tamen ĝi havas nur ruslingvan interfacon, do estu preta alfronti tion.

Ĝenerale vi bezonos la samajn vortojn kiel por hotelo. Ni nur aldonu kelkajn specifaĵojn. Plej verŝajne estos indikita distanco ĝis la plej proksima metrostacio: 150 ме́тров до метро́ Пролета́рская (150 metrojn ĝis metrostacio Proletarskaja). Krom у́лица (strato) ofte estas indikata микрорайо́н (mikrodistrikto), kutime sub respektiva numero: 3-й микрорайо́н (la 3a mikrodistrikto). Ankaŭ povas aperi nomo de urboparto, foje neoficiala: ММС (MMS), Люблино́ (Lublino), Вату́тина (Vatutin). Ĝenerale Rusio estas sufiĉe trankvila kaj sekura lando, sed kompreneble ekzistas evitindaj areoj. Kutime temas pri urborandoj, do prefere serĉu loĝejon proksime al urbocentro.

Krom la supre menciitaj hejmaĵoj en privata loĝejo povas esti ankaŭ: стира́льная маши́на (lavmaŝino), микроволно́вка (mikroondilo), га́зовая плита́ (gasfornelo) aŭ электропли́та (elektra fornelo), пли́тка (fornelo), шкаф (ŝranko), глади́льная доска́ (gladotabulo), утюг (gladilo), суши́лка (sekigilo por vestoj), ма́сляный обогрева́тель (olea varmigilo), пылесо́с (polvosuĉilo), то́стер (panrostilo), ку́хонный комба́йн (kuireja maŝino), балко́н (balkono), foje nomata ло́джия (granda balkono).

Post elekti loĝejon kontaktu хозя́ин (mastron) kaj interkonsentu pri срок аре́нды (daŭro de luado), вре́мя прибы́тия (tempo de alveno) kaj вре́мя убы́тия (tempo de foriro). Ne forgesu ankaŭ demandi pri опла́та (pago), inkluzive detalojn kiel: фо́рма опла́ты (formo de pago), ĉu necesas дополни́тельный платёж (aldonaj pagoj), ekzemple pro убо́рка (purigado). Foje хозя́ин (mastro) petas залог (garantiaĵon) kiun li prenos kaze de поврежде́ние (damaĝo) de la loĝejo aŭ antaŭtempa foriro de la luanto.

Dum interkonsenti pri ме́сто встре́чи (loko de renkontiĝo) ne forgesu demandi pri подъе́зд (ŝtuparejo), ĉar многоэта́жный дом (pluretaĝa domo) kutime konsistas el kelkaj подъе́зд (ŝtuparejoj), ĉiu kun aparta вход (enirejo) kun sia но́мер (numero), kiu povas esti с у́лицы (de strato) aŭ со двора́ (de korto).

Mastro transdonos al vi ключ (ŝlosilojn), kutime temos pri ŝlosilo de дверь подъе́зда (pordo de ŝtuparejo) kaj unu aŭ du ŝlosiloj de дверь кварти́ры (pordo de apartamento). Alia maniero por eniri подъе́зд (ŝtuparejo) estas premi respektivan butonon sur домофо́н (pordotelefono), kiuj haveblas ĉe plejparto de rusiaj pluretaĝaj domoj. Tio povas esti но́мер кварти́ры (numero de apartamento), post kio en respektiva apartamento sonos звоно́к (voksignalo) kaj loĝantoj povos veni kaj paroli kun per tiu ĉi telefono kaj post identigi vin, premi кно́пка (butonon) en la apartamento por открыть дверь (malfermi la pordon) al vi. Alia maniero malfermi la pordon estas premi specialan код (kodon), kiun diros al vi хозя́ин (mastro). Iel aŭ tiel, eĉ se vi forgesos la kodon aŭ numeron de via apartamento, simple atendu ĝis iu eniros aŭ eliros kaj sekvu en la malfermiĝintan pordon. Kutime homoj reagas al tio kompreneme.

Demandu ankaŭ: Куда́ выноси́ть му́сор? (Kien mi forportu rubaĵojn?) kaj la mastro klarigos al vi kie troviĝas конте́йнер для му́сора (rubaĵa kontenero) en korto. Se vi ne tuj komprenas, petu lin desegni: Мо́жете нарисова́ть? (Ĉu vi povas desegni?).

Matenmanĝo[redakti]

Рестора́н [Restoracio]

За́втрак (matenmanĝo) kutime okazas ĝis la 10a matene en рестора́н (restoracio) aŭ кафе́ (kafejo). Cetere vi jam demandis pri tio, do scias kien marŝi. Ĉe enirejo vin eble renkontos administranto kiu salutos vin kaj diros: Назови́те, пожа́луйста, но́мер ко́мнаты (Bonvolu diri numeron de la ĉambro). Vi povos simple montri al ŝi gastokarton, ŝi registros ĝin kaj invitos vin enen.

Interne ĉio estos same kiel ie ajn en la mondo. Sur tabloj staros блю́до (pladoj), о́вощ (legomoj), фрукт (fruktoj), хлеб (pano), вы́печка (bakaĵoj), пече́нье (kukoj), сыр (fromaĝo), ма́сло (butero). Kiel напи́ток (trinkaĵon) oni kutime proponas чай (teon), ко́фе (kafon), морс (morson), сок (sukon).

Laŭdezire vi povas mendi ankaŭ омле́т (omleton) aŭ яи́чница (frititan ovon). Simple voku kelneron aŭ rekte diru al kuiristo: Мо́жете сде́лать омле́т/яи́чницу? (Ĉu vi povas fari omleton/frititan ovon?).

Se vi ne povas ion trovi demandu la samajn personojn: Прости́те, где здесь хлеб/ко́фе/фру́кты/ви́лки/ло́жки/ножи́? (Pardonon, kie estas pano/kafo/fruktoj/forkoj/kuleroj?). Se kafomaŝino aŭ io alia embarsis vin, uzu simplan kaj universalan frazon: Прости́те, мо́жете мне помо́чь? (Pardonon, ĉu vi povus helpi al mi?). Oni diras ke la rusoj malmulte ridetas kaj tio estas vero. Sed tio estas nura eksteraĵo, parto de la rusa kulturo. Ĝenerale la rusoj estas homoj helpemaj kaj bonvolemaj, do ne timu, nek hezitu peti ilian helpon.

Problemoj[redakti]

Ва́нная ко́мната (ва́нная). Сле́ва — ва́нна [Baneja ĉambro (mallonge: banejo). Maldekstre — banujo.]

Mi esperas ke via loĝado estos komforta, tamen vi devas scii kiel reagi kaze de problemoj. Ĉi-foje mi ne parolos pri ekstremaj kazoj (sanproblemoj kaj sekureco estas pritraktotaj en aliaj ĉapitroj), nur pri ĉiutagaj aferoj. Kiel ie ajn en la mondo, vi devos turni vin al administrantoj — ĉu per telefono aŭ persone alirinte la administrejon.

Startu per universala прости́те (pardonon) kaj daŭrigu:

я не могу́ откры́ть/закры́ть дверь (mi ne povas malfermi/fermi la ĉambron);

я не могу́ включи́ть свет в но́мере (mi ne povas ŝalti lumon en la ĉambro);

заби́лся унита́з (necesujo ŝtopiĝis);

заби́лась ра́ковина (lavujo ŝtopiĝis);

заби́лась ва́нна (banujo ŝtopiĝis);

бачо́к в туале́те не рабо́тает (akvopelilo en la necesejo ne funkcias);

телеви́зор не рабо́тает (televidilo ne funkcias);

телефо́н не рабо́тает (telefono ne funkcias);

холоди́льник не рабо́тает (fridujo ne funkcias);

кондиционе́р не рабо́тает (klimatizilo ne funkcias);

крова́ть слома́лась (lito rompiĝis);

холоди́льник течёт (fridujo likas);

окно́ не закрыва́ется/открыва́ется (fenestro ne fermiĝas/malfermiĝas);

разби́лось окно́ (fenestro rompiĝis);

душ не рабо́тает (duŝilo ne funkcias);

сосе́ди шумя́т (najbaroj bruas).

Povas esti ke ĉio funkcias bone, tamen vi bezonas ion plian, do daŭrigu tiel:

я проли́л во́думожно́ присла́ть го́рничную? (mi verŝis akvon — ĉu eblas sendi al mi ĉambristinon?);

мо́жете разбуди́ть меня́ в шесть утра́? (ĉu vi povas veki min je la sesa matene?);

мо́жно вы́звать такси́ в аэропо́рт? (ĉu eblas voki taksion al flughaveno?);

мне ну́жен носи́льщик (mi bezonas portiston);

могу́ я продли́ть прожива́ние до деся́того января́? (ĉu mi povus daŭrigi loĝadon ĝis la deka de januaro?);

я хочу́ съе́хать ра́ньше (mi deziras foriri pli frue);

мне ну́жен бальза́м для бритья́/шампу́нь/мы́ло/туале́тная бума́га/зубна́я па́ста/зубна́я щётка/бри́тва (mi bezonas razilan balzamon/ŝampuon/sapon/necesejan paperon/dentopaston/dentobroson/razilon)

Plej verŝajne ili diros: Коне́чно. В како́м но́мере вы живёте? (Certe. En kiu ĉambro vi loĝas?). Diru vian numeron. Plej verŝajne estos malfacile por vi elparoli komplikajn tri- aŭ kvarciferajn numerojn, do simple diru ilin pounuope, ekzemple por 125 anstataŭ сто два́дцать пять diru simple: один два пять (unu du kvin) aŭ montru vian gastokarton. Espereble oni komprenos vin.

Elhoteliĝo[redakti]

Plej ofte выселе́ние (elhoteliĝo) tre simplas — vi nur lasas vian gastokarton/ŝlosilon sur administrejo kaj diras: До свида́ния! (Ĝis revido!). Sed foje (ĉefe en hoteletoj de etaj urboj) oni petos vin halti por kelkaj minutoj: Хорошо́, сейча́с го́рничная прове́рит но́мер (Bone, nun ĉambristino kontrolos la ĉambron). Ŝi venos, konvinkiĝos ke ĉio estas en ordo kaj sciigos tion al la administranto, kiu diros al vi: Всё в поря́дке. До свида́ния! (Ĉio en ordo. Gis revido!).

Sed inter alveno kaj foriro povas pasi multe da tempo. Kion fari dume? Mi havas ideon. Aĉetumu!