La rusa lingvo en vivo/Personaj rilatoj
Personaj rilatoj en Rusio estas specifa afero, ja temas pri lando kiu apartenas al la eŭropa kulturo, sed pro siaj unikaj historio kaj kulturo havas plurajn specifaĵojn. Tamen ne timu, ĝenerale komunikado kun la rusoj estas agrabla kaj sufiĉe facila, necesas nur koni lokajn tradiciojn kaj sekvi ilin.
La rusoj ne ridetas
[redakti]La plej populara mito asertas: ру́сские не улыба́ются (la rusoj ne ridetas). Sed homoj, kiuj almenaŭ iom konas la rusojn scias, ke temas pri nura mito. Evidente ĝin kaŭzas certa закры́тость (fermiteco) propra al la rusoj. Tiu kultura trajto ellaboriĝis dum jarcentoj de aŭtoritata subpremado, kiam homoj alkutimiĝis malfideme rilati al eksteruloj kaj klare diferencigi свои́х и чужи́х (la siajn kaj la fremdajn). Krome klimato en plejparto de Rusio estas severa, do postvivi en tiaj cirkonstancoj povas nur homoj same severaj kaj obstinaj, kio ne tro instigas ridemon kaj eksteran amikemon.
Do ne miru se surstrate vi vidos homojn, kiuj marŝas sen ridetoj survizaĝe aŭ ne salutas unu la alian en buso. Tio estas nura eksteraĵo, kiu povas rapide ŝanĝiĝi se vi kontaktos tiujn homojn kaj ekos interparolon pri iu ajn temo. Kompreneble la plej parolema gento estas taksiistoj (en Moskvo tio malofte estas la rusoj), sed ankaŭ hazarda прохо́жий (preterpasanto) surstrate volonte montros al vi vojon kaj helpos solvi viajn komplikaĵojn kun sincera rideto. Eĉ grumblema kasistino en superbazaro povas en unu momento iĝi bonkore helpema, se vi kontaktos ŝin sincere kaj malferme.
Kial klarigi ĉion ĉi? La ŝlosila nocio ĉi-kampe estas и́скренность (sincereco). La rusoj ne ŝatas неи́скренность (malsincereco), do ili montras siajn emociojn (inkluzive rideton) nur al homoj, kiujn ili konas kaj kiuj meritas tion. Dum vi estas чужо́й (fremdulo), la ruso simple ne rimarkas vin. Sed se vi kontaktas lin kaj trapasas nevideblan limon, kiu vin disigis, li akceptas vin kaj montras al vi siajn emociojn. La rusoj aspektas недружелю́бный (malamikemaj), sed en realo ili tre rapide сближа́ться (interproksimiĝas) kun aliaj homoj tiel ke post unu horo vi jam povas nomi unu la alian amikoj kaj la ruso invitos vin konatiĝi kun siaj geamikoj aŭ eĉ familio.
La rusoj ne ŝatas la tiel nomatan америка́нская улы́бка (usonan rideton), kiu brilas de sur ĉiuj televidaj ekranoj kaj reklamafiŝoj, ĉar ili konsideras ĝin falsa. Фальши́вая улыбка (falsa rideto) estas tre kritika rimarko fare de la ruso, ĉar diri ke iu ridetas al vi, sed en realo tute ne ĝojas vin vidi — tio estas preskaŭ ofendo. Pro tio rusoj ne ridetas al iu ajn kaj nur en iuj vendejoj, kie oni longan tempon trejnas personaron laŭ firmaaj normoj, vi garantiite renkontos tian rideton.
Do ne timu la rusojn, simple kontaktu ilin kaj estu sincera. Tio estas la plej fidinda vojo akiri geamikojn en Rusio aŭ ricevi helpon de nekonatuloj.
Alparolo
[redakti]En la rusa mankas sengenraj kaj senaĝaj alparolaj vortoj. La sovetia това́рищ (kamarado) estas tro politika kaj jam arkaiĝis, uzeblas kiel alparolo nur en la eta komunista medio. La malnova господи́н (sinjoro) sonas tro burĝe kaj oficiale, oni uzas ĝin nur en tre oficiala medio. Do kutime rusoj alparolas unu alian, indikante aĝon kaj sekson. Де́вочка (knabino), де́вушка (junulino), же́нщина (virino), ба́бушка (avino), foje ба́рышня (fraŭlino; tio sonas jam iom petoleme kaj pli konvenas al vira buŝo). Ма́льчик (knabo), па́рень (junulo; sonas iom simplece, pli konvenas al ina buŝo), молодо́й челове́к (laŭvorte: juna homo; neŭtrala alparolo, sed kutime uzata de inoj), мужчи́на (viro; universala alparolo), де́душка (avo). Pli simpla homo el malaltaj socitavoloj povas alparoli vin neformale: чува́к (bubo), брата́н (fraĉjo), мужи́к (viro), друг/друга́н/дружи́ще (amiko). Tio estas ne ofendo, nur pli simpla kondutmaniero.
Rilate nomojn funkcias neskribitaj reguloj. Nomo de ĉiu ruso konsistas el tri partoj: и́мя (persona nomo), о́тчество (patronomo) kaj фами́лия (familinomo). Tio validas ankaŭ por plejparto de aliaj etnoj, kvankam iuj (speciale tiuj tjurkaj) povas ne havi patronomon.
Se temas pri nekonata aŭ grave pli aĝa aŭ pli altranga homo oni ĉiam nomas lin per kombino de и́мя (persona nomo) kaj о́тчество (patronomo). Ekzemple alparolante kuraciston, oni povas diri: здра́вствуйте, Серге́й Ива́нович!
Voki tian personon soe laŭ и́мя (persona nomo) aspektos familiare kaj malĝentile. Oni verŝajne pardonos tion al eksterlandano, sed tio certe ne devos ripetiĝi plurfoje. Same familiare estas voki iun sole laŭ о́тчество (patronomo). Kiam vi interproksimiĝos kun iu ĝis nivelo de друг aŭ almenaŭ прия́тель, vi povos voki lin laŭ и́мя (persona nomo) kaj tio jam estos normala afero. Foje oni vokas unu la alian per sola о́тчество (patronomo), sed tio eblas nur inter samrangaj kaj sufiĉe proksimaj homoj kaj havas iom ironian nuancon. Fojoe oni vokas tiel aĝulon el malaltaj sociaj tavoloj, ekzemple gardiston, purigiston ktp. Voki iun sole lau фами́лия (familinomo) estas tro oficiale, kutime oni faras tion en laborejo.
Resume: se vi ne konas homon, voku lin per и́мя (persona nomo) kaj о́тчество (patronomo). Se li estas via amiko aŭ parenco aŭ li mem petas voki lin laŭ и́мя (persona nomo), transiru al tiu formo.
Konatoj kaj amikoj
[redakti]Pro la sama kialo la rilatoj inter la rusoj estas strukturiaj je kelkaj niveloj. Ni jam parolis pri la ekstera rondo, do nun esploru tiun internan.
Знако́мый (konato) — tio estas la plej multnombra kategorio. Temas fakte pri ĉiuj homoj, kiujn la ruso konas kaj povas rekoni laŭ vizaĝo aŭ nomo. Kutime ilin interligas nenio krom tio, do ili ne komunikas inter si, nek interesiĝas pri vivo de aliulo. Sed havi знакомый estas utila afero, se necesas aranĝi ion, iun konsulti ktp.
Ekzemple vi deziras aranĝi festenon por naskiĝtago de via filo, sed ne scias kiel ĉion ĉi fari. Sed jen vi rememoras: У меня́ есть знако́мый, кото́рый э́тим занима́ется! (Mi havas konaton, kiu okupiĝas pri tio!) Vi telefonas lin, konsultas aŭ eĉ dungas kaj ĉio solviĝas pli rapide ol se vi ĉion esplorus memstare.
Aŭ vi venas al ŝtatoficejo, vidas grandan atendovicon kaj komprenas ke perdos ĉi tie duontagon. Sed jen konata vizaĝo — via знако́мый laboras ĉi tie. Vi svingas la manon kaj li aranĝas por vi ĉion pli rapide.
Знако́мый povas esti iu ajn — oficisto en banko, kiu aranĝis por vi krediton, homo el via oficejo kiun vi salutas en koridoro, knabino el via sporta teamo ktp.
Прия́тель (kompano) estas pli proksima ol знако́мый. Tio signifas ke vi ne nur rekonas tiun homon, sed foje renkontiĝas aŭ babilas kun li, interesiĝas pri lia vivo. Vi ne rakontas unu al alia intimajn aferojn, nek pretas oferi ion grandan, sed reciprokaj servoj estas atendeblaj. Прия́тель povas esti via samlernanto, kolego, ktp.
Друг (amiko) estas la plej malgranda kategorio. Tio estas homo, al kiu vi fidas profunde, kiu gravas por vi, via pleja proksimulo ekster parenca rondo. Vi povas ne vidi unu la alian longan tempon, eĉ ne babili kaj loĝi en malsamaj landoj, sed se друг bezonas ion vi devas lasi ĉion kaj helpi lin. La plej granda laŭdo estas nomi iun настоя́щий друг (vera amiko). Pro tio oni diras: настоя́щих друзе́й не быва́ет мно́го (veraj amikoj ne povas esti multnombraj). Tio grave diferencigas la rusan nocion друг de la angla friend, kiu pli proksimas al la rusa прия́тель. Oni povas havi nur unu-du-tri друг aŭ eĉ ne unu, sed certe ne dekon aŭ pli.
La rusoj ĝenerale skeptike rilatas al же́нская дру́жба (virina amikeco), opiniante ke tio estas malstabila kaj provizora afero, ofte rompata, ĉefe pro konfliktoj rilataj al viroj. Kompreneble esceptoj ekzistas kaj estas laŭdataj.
Дру́жба (amikeco) estas konsiderata tre grava valoro en la rusa kulturo, ĉar tio estas stabila kaj profunda rilato, bazita sur anima proksimeco, do ĝi ne dependas de socia statuso, bonfarto ktp. Rusa proverbo diras: ста́рый друг – лу́чше но́вых двух (malnova amiko estas pli bone ol du novaj). Sinofero por amiko estas laŭdata: сам погиба́й, а това́рища выруча́й (vi mem pereu, sed kamaradon savu). Rompi amikecon estas grava fiaĵo, преда́тельство (perfido).
Familiaj rilatoj
[redakti]Rusio estas sufiĉe progresema lando rilate la familion. Post la revolucio en 1917 estis realigitaj gravaj sociaj ŝanĝoj, speciale rilate la rolon de virino. Ekde la 1920-aj jaroj virinoj en Rusio lernas, studas kaj laboras kaj havas la samajn rajtojn kiel la viroj. Do la usonaj filmoj en kiuj eĉ en la 1940-aj jaroj virinoj revis nur pri edziniĝo kaj hejmaj taskoj, jam tiutempe sonis al la rusoj arkaike.
Rilatoj inter la viroj kaj virinoj estas egalaj jure kaj ankaŭ de la morala vidpunkto. Kompreneble en subevoluintaj sudaj regionoj, speciale en Kaŭkazo, kie rusa loĝantaro preskaŭ tute mankas aŭ malabundas, patriarkia moralo ludas pli gravan rolon. Tamen en plejparto de Rusio intergenraj rilatoj similas al tiuj en Eŭropo — kompreneble kun certaj specifaĵoj.
Viro plu estas konsiderata глава́ семьи́ (familiestro). Tamen tio ne signifas ke li rajtas dikti sian volon. Ĉefe temas pri отве́тственность (respondeco), kiu kuŝas sur liaj ŝultroj kaj foje pri ebleco diri реша́ющее сло́во (finan vorton) en familia diskuto. Virinoj ricevas la saman edukadon, inkluzive je universitata nivelo, same laboras kaj poste okupas altajn postenojn. Virino kiel direktoro de firmao aŭ organizaĵo estas ofta afero, kvankam en plej altaj postenoj dominas viroj.
Де́ти (infanoj) estas amataj kaj ofte eĉ tro dorlotataj en Rusio[1]. Kutime homoj preferas havi du aŭ tri infanojn. Sola infano estas konsiderata nesufiĉa kaj kutime tia malabundo klarigeblas per sanaj problemoj. Pli ol tri infanoj estas jam superabundo, laŭdata nur se haveblas kondiĉoj por komforta vivo de la familio. Familio kun pli ol tri infanoj havas specialan juran statuson: многоде́тная семья́ (multinfana familio), kio donas al ĝi certajn avantaĝojn rilate la ŝtatajn subvenciojn ktp. Naski multajn infanojn sen havi sufiĉajn rimedojn estas konsiderata stulteco kaj senrespondeco. Homoj demandas tiukaze: Заче́м нищету́ плоди́ть? (Por kio multigi malriĉularon?)
Perforto ene de familio estas malpermesita de juro kaj kritikata de moralo. Nek муж (edzo) rajtas bati жена́ (edzinon), nek ili rajtas bati ребёнок (infanon). Oni ankoraŭ ne vokas policon se vidas ke patrino frapis pugeton de malobeema infano surstrate, sed обще́ственное мне́ние (komunuma opinio) riproĉos ŝin per rigardoj kaj eble eĉ vortoj. Kaj certe oni neniam povas bati aŭ eĉ tuŝi alies infanon, eĉ se li kaŭzas problemojn por vi. Parolu kun liaj gepatroj, ne kun eta aĉulo.
Seksaj rilatoj estas sufiĉe liberaj, necesas nur sekvi certajn regulojn rilate la aĝolimon. Tamen обще́ственное мне́ние (komunuma opinio) pli favore traktas ĉi-kampe virojn ol virinojn. Oni konsideras aktivan seksan vivon normala por la viroj, sed almenaŭ iom riproĉinda por la virinoj. Tamen almenaŭ en grandaj urboj tiu diferenco estas malpli forta, plej ofte oni diros pri fraŭlino aŭ senedza virino: она́ де́вушка / же́нщина свобо́дная (ŝi estas fraŭlino/virino libera). Sed post geedziĝo oni pli valorigas ве́рность (fidelecon) kaj постоя́нство (stabilecon) en rilatoj, dum изме́на (adulto) estas kondamnata (speciale se temas pri virinoj). En la rusa ne ekzistas speciala vorto tiucele, do изме́на signifas ne nur adulton, sed perfidon ĝenerale.
Dum rilato ne estas formale registrita oni povas nomi sian partneron: мой молодо́й челове́к (mia fraŭlo), моя́ де́вушка (mia fraŭlino), мой друг (mia amiko), моя́ подру́га (mia amikino). Se oni jam decidis geedziĝi kaj anoncis tion, oni uzas vortojn жени́х (fianĉo) kaj неве́ста (fianĉino). Se temas pri plenkreskuloj, kiuj ne planas formaligi sian rilaton, aŭ se temas pri adulto, do ekstergeedzeca rilato, oni povas uzi vortojn любо́вник (amato) kaj любо́вница (amatino). Rilate viron tiukaze eksteruloj povas uzi vorton ха́халь, kiu havas mokan kaj iom negativan nuancon.
Rilatoj inter супру́г (geedzoj) estas egalrajtaj. Normale viro ne povas malpermesi al sia edzino ien iri, ion fari, devigi ŝin resti hejme ktp. Kompreneble ekzistas esceptoj, ĉefe en patriarkecaj familioj kun forta religia (kristana au islama) fono. Edzino povas havi прия́тель aŭ eĉ друг inter viroj, same kiel edzo povas havi ilin inter virinoj; tamen tio estas relative malofta afero.
La rusoj vivas per etaj familioj, kiuj konsistas el роди́тель (gepatroj) kaj дитя́ (gefiloj). Rilatoj kun aliaj parencoj (granda familio) estas malpli fortaj. Oni povas renkontiĝi kun gepatroj semajnfine aŭ eĉ malpli ofte. Renkontiĝoj kun gefratoj estas kutime malpli oftaj. Rilatoj al gekuzoj estas tre malfortaj, oni povas renkontiĝi kelkfoje jare dum familiaj festenoj. Oni ŝercas, ke parencoj estas homoj, kiuj foje renkontiĝas kaj manĝas kuze kaze de ŝanĝo de ilia nombro (do kaze de ies morto aŭ naskiĝo). Ĉiu familio devas havi propran loĝejon, loĝi kun gepatroj estas konsiderata manko de matureco por fraŭloj kaj nervostreĉa afero por geedzoj.
Se rilatoj inter bofiloj kaj iliaj bopatroj estas bonaj, oni povas eĉ nomi ilin па́па (paĉjo), оте́ц (patro) kaj ма́ма (panjo), мать (patrino) kaj respektive сыно́к (filĉjo) aŭ до́чка (filinjo) – tio estas ne tre ofta, sed laŭdata afero.
Oni ofte mokas rilaton inter зять (bofilo) kaj тёща (bopatrino). Unuflanke oni diras ke тёща (bopatrino) ofte klaĉas pri зять (bofilo) kaj komplotas kontraŭ li. Aliflanke oni diras ke ŝi klopodas dorloti lin kiel filon kaj regalas per frandaĵoj. La populara respondo de зять (bofilo) pri kien li veturas semajnfine estas: к тёще на блины́ (al bopatrino por [manĝi] patkukojn). Tamen longan mallarĝan vojon oni ofte nomas moke тёщин язы́к (bopatrina lango).
Kutima afero estas kundrinkado de зять (bofilo) kaj тесть (bopatro), ja: как с зя́тем не вы́пить? (ĉu eblas ne drinki kun bofilo?) Ofte ili kune faras iujn tipe virajn aferojn: riparas domon, fiŝkaptas, ĉasas ktp. Komuna komerco ankaŭ estas sufiĉe ofta kaj laŭdata afero, ja tiel patro helpas malrekte ankaŭ al sia filino.
Normale geavoj helpas varti genepojn, faras donacojn al ili ktp. Iuj progresemaj avinoj tamen protestas kontraŭ tiu kutimo, deklaras ke ili ne deziras malŝpari siajn maturajn vivojarojn kiel senpagaj vartistinoj, ke ili deziras ĝui la vivon dum varti bebojn estas tasko de nova generacio. Ambaŭ variantoj estas akcepteblaj, kvankam ĝenerale la unua estas pli kutima.
Finance ĉiuj familioj estas sendependaj. Tamen ofte gepatroj helpas al siaj infanoj eĉ post geedziĝo, ĉar kutime ili gajnas pli kaj malŝparas malpli. Tio povas esti rekta financa helpo aŭ donacoj forme de vestoj, pagitaj vojaĝoj, aŭtoj, apartamentoj ktp. Idoj malofte helpas al la gepatroj, ĉar kutime tiuj havas sufiĉe da mono forme de salajroj aŭ pensioj.
Pro malforteco de rilatoj inter eta familio plejparto de rusoj mem ne memoras ĝustajn vortojn por nomi tiujn parencojn. La plej uzataj vortoj estas: муж (edzo), жена́ (edzino), сын (filo), дочь (filino), оте́ц (patro), мать (patrino), тесть (patro de edzino), тёща (patrino de edzino), свёкор (patro de edzo), свекро́вь (patrino de edzo), зять (edzo de filino), сноха́, неве́стка (edzino de filo), брат (frato), сестра́ (fratino), двою́родный брат (kuzo), двоюродная сестра (kuzino), дядя (onklo), тётя, тётка (onklino), племя́нник (nevo), племя́нница (nevino), внук (nepo), вну́чка (nepino), дед, де́душка (avo), ба́бушка (avino), праде́душка (praavo), праба́бушка (praavino), пра́внук (pranepo), пра́внучка (pranepino).
Ĉiuj aliaj estas uzataj malofte: золо́вка (fratino de edzo), де́верь (frato de edzo), шу́рин (frato de edzino), своя́ченица (fratino de edzino), сват (patro de unu el geedzoj rilate al gepatroj de lia partnero, ekzemple patro de bofilo), сва́тья, сва́ха (patrino de unu el geedzoj rilate al gepatroj de lia partnero, ekzemple patrino de bofilo).
Ene de eta familio povas esti variaĵoj de rilatoj: сво́дный брат (filo de unu el gepatroj de alia deedzeco), сво́дная сестра́ (filino de unu el gepatroj de alia deedzeco), единокро́вный брат / единокро́вная сестра́ (laŭvorte: unusanga frat(in)o; filo de patro de alia geedzeco), единоутро́бный брат / единоутро́бная сестра́ (laŭvorte: unuventra frat(in)o; filo de patrino de alia geedzeco), па́сынок (duonfilo), па́дчерица (duonfilino), о́тчим (duonpatro), ма́чеха (duonpatrino).
Konversacio
[redakti]Ĉiu konversacio komenciĝas de приве́тствие (saluto) kaj finiĝas per проща́ние (adiaŭo). Alparoli iun sen saluti aŭ foriri/ĉesi sen adiaŭi estas konsiderata malĝentilaĵo. Tiukaze oni diras moke: уйти́ по-англи́йски (foriri angle), ĉar oni kredas ke la angloj foriras sen adiaŭi.
La plej ofta saluto estas приве́т (saluton). Ĝi estas uzata en ĉiuj neformalaj rilatoj — inter знако́мый, прия́тель, друг, sed ankaŭ inter samrangaj kaj samaĝaj partneroj kaj kolegoj. Ekzemple vi povas laŭvoje saluti iun – diri приве́т kaj marŝi plu sen halti. Aŭ vi povas telefoni vian fratinon kaj komenci interparolon per приве́т.
Se necesas saluti homon pli aĝan, de pli alta socia rango aŭ nekonatan, oni diras здра́вствуйте (laŭvorte: estu sana; ĉiam plurale!). Ekzemple vi povas saluti vian estron: Здра́вствуйте, Серге́й Ива́нович! aŭ komenci per tiu vorto dialogon en ŝtatoficejo aŭ vendejo: Здра́вствуйте! Мне ну́жно… (Saluton! Mi bezonas…). Oni povas diri ankaŭ singulare здра́вствуй, sed tiu formo estas uzata malofte, ĉefe por substreki distancon inter vi. Ekzemple viro povas saluti sian eksan edzinon: здра́вствуй, Ольга!
Alia neformala saluto estas до́брый день (bonan tagon) kun variaĵoj до́брое у́тро (bonan matenon) kaj до́брый ве́чер (bonan vesperon). Ne ekzistas formalaj limoj inter ili, ĝenerale oni uzas до́брое у́тро (bonan matenon) ĝis la 10a matene kaj до́брый ве́чер (bonan vesperon) post la 5a vespere. Variaĵo до́брой но́чи (bonan nokton) estas jam ne saluto, sed adiaŭo malfruvespere, kiu supozigas ke ĉiuj jam iras dormi. До́брый день (bonan tagon) estas universala saluto, oni povas uzi ĝin kun personoj de ĉiuj aĝoj kaj sociaj statusoj escepte de tre formalaj renkontiĝoj (tiukaze uzendas здра́вствуйте). Ĝi uzeblas ankaŭ en neformalaj leteroj. Foje oni skribas до́брого вре́мени су́ток (bonan tagoparton), sed tio estas stultaĵo neimitenda.
Gejunuloj povas saluti unu la alian per ekstreme neformalaj хай (de la angla: hi), хэлло́ (hello) aŭ салю́т. Ĉio ĉi akcepteblas nur ene de junularo aŭ inter plej proksimaj kaj samrangaj homoj.
La plej formala adiaŭo estas до свида́ния (ĝis revido). Homoj kiuj konsideras unu la alian знако́мый, прия́тель aŭ друг povas uzi neformalajn formojn kiel: до ско́рого (ĝis baldaŭ), пока́ (ĝis), foje duobligata пока́-пока́ (ĝis-ĝis), до встре́чи (ĝis renkontiĝo). Ŝerce oni povas diri ankaŭ адьёс (de la franca/hispana: adiós). Popolecaj formoj estas быва́й (laŭvorte: estu), будь здоро́в (estu sana).
Uzeblas ankaŭ la vorto проща́й, sed ĝi havas draman guston, ĉar temas pri definitiva, porĉiama disiĝo. Tiel oni diras al homo, kiu forveturas tro for kaj apenaŭ vi renkontiĝos denove. plejparte oni diras tion al homo, kiun oni ne plu ŝatas aŭ amas, al eksa amato dum la fina disiĝo ktp.
Dum konversacio oni devas paroli по о́череди (laŭvice), не перебива́ть (ne haltigi unu la alian). Rompi tiun regulon akepteblas inter geamikoj, sed ĝenerale estas konsiderata malĝentilaĵo. La rusoj kutimas teni distancon unu de la alia, ne stari tro proksime, nek tuŝu unu la alian (ĉio ĉi akcepteblas nur inter geamikoj). Ты́кать па́льцем (fingromontri) al alia homo estas malĝentilaĵo, same kiel laŭta parolado en publika loko.
En parolo oni devas eviti sakraĵojn kaj vulgaraĵojn. Ekzistas vortoj ekster literatura kampo, tamen akcepteblaj por esprimi ekstremajn emociojn aŭ sentojn. Ekzemple oni povas diri kolere ke iu viro estas козёл (kapro) aŭ ino estas коза́ (kaprino). La plej oftaj insultoj de tia speco: чёрт (diablo), баран, овца (ŝafo, do obstina stultulo, sencerbulo ĝenerale), козёл (kapro), коза́ (kaprino), лох (fuŝulo), идио́т (idioto), деби́л (mensdebilulo), лопу́х, ва́ленок (sentaŭgulo, sed nemalica, nur stulteta), чмо (malestiminda sentaŭgulo), дура́к (stultulo), ши́зик (skizofreniulo), чо́кнутый (mensmalsanulo), долбану́тый (laŭvorte: batito; do frenezulo), недоно́сок (laŭvorte: frunaskito; rilate arogan junulon), сопля́к (same sed malpli krude), урод (kriplulo), муда́к (aĉulo), тра́хать (fiki iun, inkluzive figursence), тра́хаться (fikiĝi kun iu, inkluzive figursence), затра́хаться (superfikiĝi, do laciĝi, tediĝi je io), херня́ (aĉaĵo, iu ajn aĵo ĝenerale).
Ekzemple dungito oni povas diri: Э́тот муда́к- нача́льник меня́ уже́ затра́хал! (Tiu aĉulo-estro jam superfikis min!) Aŭ survoje taksiisto povas eksplodi: Э́та коза́ не смо́трит, куда́ она́ е́дет! (Tiu kaprino ne rigardas kien ŝi veturas!)
Sed ekzistas ankaŭ alia speco de la vortoj, kiuj estas ekstreme insultaj, konsiderataj kruda ofendo kaj eĉ ne akcepteblaj por amaskomunikiloj. La plej oftaj estas: хер, хуй (kaco; uzata ankaŭ rilate iun homon), пизда́ (vagino; uzata ankaŭ rilate iu aĉulino), блядь, су́ка (sakraĵo ĝenerala, uzata ankaŭ rilate virinon, speciale se amoreman kaj malfideman), пизде́ть (mensogi), хуя́рить (fari ion, speciale se malbone), еба́ть (fiki, ankaŭ figursence), еба́ться (fikiĝi kun iu, ankaŭ figursence), съеба́ться (laŭvorte: forfikiĝi; reale: foriri), уеба́ть (bati), заеба́ть (laŭvorte: ĝisfiki; reale: tedigi, lacigi), заеба́ться (laŭvorte: ĝisfiki; reale: tediĝi, laciĝi), ебану́тый, ёбнутый, пиздану́тый (laŭvorte: fikita; reale: freneza — simile al долбану́тый, sed pli kruda), хуйня́ (aĉaĵo, iu ajn aĵo ĝenerale), грёбаный (aĉa).
Ekzemple dungito povas diri: Э́тот пиздану́тый нача́льник меня́ уже́ заеба́л! (Tiu aĉulo-estro jam superfikis min!) Aŭ survoje taksiisto povas eksplodi: Э́та пизда́ не смо́трит, куда́ она́ хуя́рит! (Tiu aĉulino ne rigardas kien ŝi veturas!)
Se la unua grupo da vortoj estas pli-malpli akcepteblaj kaj sufiĉe ofte aŭdeblas, speciale en vira rondo, do la dua grupo uzeblas nur en ekstremaj cirkonstancoj por esprimi ekstremajn emociojn. En ĉiutaga parolo ilin uzas nur homoj el malaltaj sociaj tavoloj aŭ krudaj viroj, kiaj renkonteblas en ajna medio. Mi forte rekomendas al vi eviti ambaŭ vortogrupojn, almenaŭ ĝis vi bone orientiĝos en la lingvo.
Gestoj
[redakti]Dum renkontiĝo rusoj kutime пожима́ть ру́ку (manpremas) unu la alian. Tio estas normo por viroj. Laŭ etiketo la unua devas etendi la manon homo pli aĝa aŭ kun pli alta socia statuso, sed tio ne estas strikte sekvata regulo. Laŭ etiketo oni ne manpremas se temas pri grupo da homoj, ja tiukaze sufiĉas voĉe saluti la grupon, sed en realo rusoj kutime manpremas ĉiun persone. Рукопожатие estas signo de akcepto, do ĝia manko estas signo de malakcepto kaj не пода́ть руки́ (ne etendi la manon) estas konsiderata ofendo. Se ruso malestimegas iun, li povas diri: я ему́ руки́ не пода́м (mi ne donos al li la manon).
Oni ĉiam salutas per nuda mano. Nur malofte, en plej forta frosto surstrate oni povas manpremi en gantoj, sed tion devas iniciati homo kiu la unua etendas la manon kun la vortoj по-зи́мнему (vintromaniere). Oni ĉiam salutas per dekstra mano. Se manoj estas malpuraj aŭ okupitaj, homo povas etendi la manon kaj montri ke oni premu ĉe pojno aŭ etendi maldekstran manon.
Manpremo devas esti ne tro forta (signo de agreso), nek febla (signo de indiferento). Inter trajtoj de forta, memfida homo estas кре́пкое рукопожа́тие (fortika manpremo). Dum manpremi oni kutime rigardas al okuloj unu de la alia kaj ridetas. Ĝi daŭras kelkajn sekundojn. Se homoj deziras montri, ke ili tra ĝojas vidi unu la alian, ili manpremas pli forte, movas la manojn kaj tio daŭras pli longe.
Virinoj kutime ne manpremas, kvankam iuj progresemaj inoj povas etendi la manon — same al viroj kaj virinoj. Tio estas ekzotikaĵo.
Brakumoj estas uzataj nur inter plej proksimaj друг (amikoj) aŭ parencoj, kiuj delonge ne renkontiĝis. Tio estas signo de plena fido kaj granda ĝojo. Oni ne kisas dum saluti. Progresemaj junaj virinoj povas kisi unu la alian aŭ imiti kison francmaniere, tuŝante unu la alian per vangoj, sed tio estas malofta afero kaj praktikata inter подру́га (amikino) aŭ almenaŭ прия́тельница (kompaninoj).
Viro kaj virino povas promeni laŭstrate по́д руку (brak-ĉe-brake) aŭ взя́вшись за́ руки (man-en-mane), ne gravas ĉu ili estas geedzoj, gefianĉoj aŭ simple прия́тель aŭ друг. Foje oni povas vidi knabinojn aŭ (malpli ofte) junulinojn promeni man-en-mane surstrate. Inter viroj tio ne estas kutime, sola escepto povas esti gejoj.
Se virino eliras aŭton aŭ buson aŭ transpaŝas lavon aŭ iras supren aŭ malsupren laŭ ŝtuparo ktp, viro devas etendi manon al ŝi. Tio estas ne malestima gesto, sed normala ĝentilaĵo. Virino kaj viro povas tuŝi unu la alian, ekzemple klaki laŭ ŝultro aŭ mano ktp. Sed neniu rajtas tuŝi mamojn aŭ pugeton de virino, tio estas kruda konduto, ofendo tuj punenda per пощёчина (vangofrapo).
Inter aliaj gestoj menciindas jenaj.
Levita указа́тельный па́лец (montrofingro) signifas: “Atenton!” Se oni levas kaj svingas ĝin dekstren — maldekstren, tio signifas: “Ne, vi malpravas”. Se oni levas ĝin kaj kun rideto montras direkte al vi, tio signifas: “Jes, vi pravas! Ĝuste!”
Levita сре́дний па́лец (mezfingro) signifas: “Forfikiĝu!” kaj estas kruda ofendo.
Levita большой па́лец (dikfingro) signifas: “Bone! Ĉio en ordo!”
Dikfingro kaj montrofingro kunigitaj je rondeto kun aliaj fingroj levitaj, signifas: “Ok, bone”.
Dikfingro kaj montrofingro kunigitaj levitaj kaj disigitaj V-forme signifas: “Venko!”
Dikfingro ŝovita inter montrofingro kaj mezfingro kaj direktita al kunparolanto nomiĝas фи́га aŭ фи́гушка kaj signifas: “Neniukaze! Spit!” Tio estas iom infaneca, tamen sufiĉe ofenda gesto.
Ладо́нь (manplato) levita kaj turnita al kunparolanto signifas: “Haltu!”
Рука́ (brakoj) krucigitaj kaj levitaj antaŭ si signifas: “Ĉesu!”
Brako fleksita ĉe kubuto kaj direktita al kunparolanto (foje kun alia brako metita sur ĝin ĉe kubuto) signifas: “Spit! Forfikiĝu!” kaj estas kruda ofendo.
Krome levitaj fingroj povas signifi respektivan nombron.
Se oni deziras haltigi aŭton (inkluzive taksion), do oni staras vojrande kaj etendas brakon horizontale. Tio nomiĝas голосова́ть (voĉdoni).
Superstiĉoj
[redakti]Same kiel ĉiu nacio la rusoj havas plurajn суеве́рие (superstiĉojn), do ni listigu nur kelkajn, plej popularajn.
Oni ne devas manpremi aŭ entute babili super поро́г (sojlo), do kutime invitas eniri por manpremi kaj babili ene.
Oni timas elbuŝigi iun bonan prognozon, do se tio tamen okazis, oni kraĉas trifoje (fakte nur imitas buŝe) trans maldekstra ŝultro aŭ frapas trifoje laŭ ligno, kvazaŭ fortimigante la malbonon. Se iu forgesis tion fari, oni diras al li: сплюнь! (kraĉu!) aŭ постучи́! (frapu!)
Oni kredas ke se nigra kato transkuris la vojon, tio aŭguras malbonon. Do oni foje forpelas чёрная ко́шка (nigran katon) por eviti tion.
Oni kredas ke oni ne devas свисте́ть hejme, ĉar tiukaze mono en tiu domo malaperos.
Oni kredas ke birdo, enfluginta domon, aŭguras ies morton, do klopodas forpeli ĝin.
Oni preferas dum sufiĉe longa tempo ne rakonti pri gravediĝo kaj post nasko de la bebo dum almenaŭ kelkaj semajnoj montri lin al neniu por не сгла́зить (ne envulti). Speciale danĝeraj estas konsiderataj homoj kun nigraj okuloj.
Iuj homoj ne ŝatas la nombron 13, sed multaj aliaj ĝin speciale ŝatas.
Plejparto de la rusoj pli aŭ malpli kredas je астроло́гия (astrologio), do konas sian знак Зодиа́ка (Zodiako-signon), legas гороско́п (horoskopo) ktp. Iuj kredas ankaŭ je diversaj rakontoj pri астра́льные тела́ (astralaj korpoj), переселе́ние душ (reenkorpigo de animoj) ktp. Plejparto de la rusoj konsideras sin ortodoksuloj, sed preĝejojn regule vizitas apenaŭ 3% kaj same malmultaj regule preĝas hejme.
Gastoj
[redakti]La rusoj ŝatas ходи́ть в го́сти (gasti) kaj принима́ть госте́й (gastigi). Tio estis pli ofta afero antaŭe, sed nun, post transiro al la kapitalisma modelo kaj akompana ĝin konsumisma socio, homoj iĝis pli fermitaj kaj malpli komunikemaj. Tamen foje tio okazos, do vi devas scii kiel себя́ вести́ (konduti).
Unue ni diru, ke se ruso invitas vin al sia hejmo vi devas akcepti tion, ĉar tio estas signo de дру́жба (amikeco) kaj дове́рие (fido). La rusoj ne estas same akurataj kiel la germanoj, tamen malfruiĝo je pli ol 15 minutoj estas konsiderata malĝentilaĵo, do prefere venu вовремя (ĝustatempe). Kutime gastoj alportas ion, ĉar veni с пусты́ми рука́ми (kun malplenaj manoj) estas malĝentile. Tio povas esti буке́т цвето́в (florbukedo) для хозя́йки (por mastrino), коро́бка конфе́т (skatolo da bombonoj), буты́лка вина́/шампа́нского / коньяка́ (botelo da vino/ĉampano/konjako).
Post eniri кварти́ра (apartamenton), kie loĝas plejparto de la rusoj, aŭ дом (domon) necesas senŝuĝi. Rusio havas diferencajn sezonojn, do ofte surstrate estas malpure kaj ne decas marŝi en malpuraj ŝuoj en loĝejo. Oni povas proponi al gastoj та́пок (pantoflojn). Iuj alportas ŝuojn kun si, kio speciale bonas en vintro, kiam stratŝuoj estas tro varmaj kaj grandaj.
Poste homoj babilas, infanoj ludas. Ne estas kutime proponi drinkaĵojn al gastoj tuj post eniri loĝejon. Poste ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ tablo, sur kiu jam staras manĝaĵoj kaj drinkaĵoj kaj kune manĝas, drinkas, tostas ktp. Rusaj тост (tostoj) diferencas de tiuj okcidentaj, ja tio estas ne mallongaj unuduvortaĵoj, sed kutime kelkaj frazoj, foje rakontetoj, kiuj enhavas bondezirojn, spritajn aŭ saĝajn rakontojn ktp. Dum tosto ĉiuj silente aŭskultas, manĝi aŭ paroli dume estas malĝentilaĵo. Poste ĉiuj ĝoje aprobas, ridas, чокаться (tintigas la pokalojn) kaj drinkas. Foje oni leviĝas tiucele, kutime se тосту́ющий (tostanto) proponis toston por iu grava, alte estimata afero. Ofte oni tostas je belaj virinoj kaj tiukaze viroj leviĝas preskaŭ ĉiam. Se tosto estas grava la tostanto povas aldoni до дна́! (ĝisfunde!), kio signifas ke nesesas drinki la tutan pokalon.
Malgraŭ populara onidiro, la rusoj ne estas pli drinkemaj ol ekzemple la poloj aŭ germanoj. Drinki в одино́чку (sola) estas konsiderata signo de алкоголизм (alkoholismo), do malofta afero. Kutime oni drinkas nur dum amikaj aŭ parencaj vizitoj, ritaj ceremonioj (geedziĝo, naskiĝtago, funebro), komercaj intertraktoj (pli ĝuste — post ili). Virinoj kutime drinkas вино́ (vinon), viroj во́дка (vodkon) aŭ aliajn кре́пкий напи́ток (fortajn drinkaĵojn) kiel конья́к (konjakon) aŭ ви́ски (viskion), sed ne ekzistas striktaj reguloj tiukampe.
Se vi ne deziras drinki nun aŭ tute drinkas neniam, vi povas simple diri: я не пью́ (mi ne drinkas). Kutime tio sufiĉas, ĉar temas pri persona elekto, kiu koncernas neniun. Foje en popoleca medio oni povas protesti kaj admoni, konsiderante tion malestimo. Tiukaze sufiĉas diri: мне нельзя́ (estas malpermesite por mi) aŭ я завяза́л (laŭvorte: mi nodis; reale: mi ĉesis). Tio implicite sugestas iujn sanproblemojn, do aspektas kiel nedisputebla objektiva kialo. Do vi ne drinkas kun tiuj homoj ne ĉar vi malestimas ilin, sed ĉar vi ne povas tion fari pro via sano.
Same pri manĝaĵoj. Хозя́йка (mastrino) ĉiam regalos vin kaj proponos доба́вка (aldonaĵon), sed tio ne signifas ke vi devas tro manĝi. Simple diru: доста́точно (sufiĉas) aŭ я на дие́те (mi sekvas dieton), la dua speciale validas por virinoj.
Se vi laciĝis sidi, vi povas stariĝi kaj lasi la tablon por iom promeni, ludi kun infanoj, helpi al хозя́ин (mastroj). Ne ekzistas strikta tempo kiam oni povas reveni hejmen. Kutime oni gastas du-tri-kvar horojn. Ajnakaze la gastigantoj devas havi tempon por ordigi kaj lavi ĉion post foriro de la gastoj kaj enlitiĝi ne tro frue. La rusoj kutime enlitiĝas je la 10a, plus-minus unu horon. Memoru ke la periodo de la 10a vespere ĝis la 10a matene estas nomata вре́мя тишины́ (tempo de malbruo), kiam oni ne rajtas laŭte krii, muzikumi, ion ripari ktp.
Festoj kaj festenoj
[redakti]La rusoj ne estas speciale festemaj, tamen ekzistas certaj kutimoj kaj neskribitaj reguloj tiukampe.
Personaj festoj
[redakti]Naskiĝtago
[redakti]La ĉefa persona пра́здник (festo) estas день рожде́ния (naskiĝtago). La rusoj festas ĝin je la sama tago aŭ, se tio ne eblas, poste, ekzemple semajnfine. Festeni naskiĝtagon antaŭ ĝia alveno estas konsiderata плоха́я приме́та (malbona signo).
Tio estas ordinara festo, kiu kunigas ĉefe familianojn kaj proksimajn geamikojn. Se temas pri gravulo, li povas inviti dekojn da gastoj, inter kiuj grandan parton konsistigos liaj partneroj, ja temas pri grandparte publikrilatista aranĝo. Por naskiĝtago de infanoj oni kutime invitas nur infanojn por ke ili mem festenu kaj ludu. Plenkreskuloj sidas aparte kaj kutime temas pri manpleno de proksimaj parencoj.
Geedziĝo
[redakti]La rusoj kutime geedziĝas, do жени́ться (por viroj), выходи́ть за́муж (por virinoj) en la aĝo de 20 ĝis 30 jaroj. Se virino ne edziniĝis ĝis 30-jariĝo oni nomas ŝin (malĉeeste) ста́рая де́ва (maljuna virgulino) kaj viron — ста́рый холостя́к (maljuna fraŭlo). Se 20-jara fraŭl(in) estas konsiderata normo, do 40-jara jam estigas kompaton.
Kutime geamantoj iun tempon живу́т вме́сте (kunvivas), foje tio daŭras jarojn. Tia rilato havas nenian juran statuson kaj estas nomata сожи́тельство (kunvivado) kaj estas konsiderata nura antaŭŝtupo al normala familio kun reciproka respondeco. Oni povas nomi sin муж (edzo) kaj жена́, sed por eksteruloj temas pri nuraj сожи́тель (kunvivulo) kaj сожи́тельница (kunvivulino), kio havas iom negativan nuancon.
Se ili finfine decidis jure registri sian rilaton, okazas сва́дьба (geedziĝo). Antaŭe ĝin anticipis сватовство́ (svatiĝo) — ceremonio dum kiu reprezentantoj de la fianĉo oficiale petis aprobon de lia edziĝopeto ĉe la fianĉina familio. Sed tiu ceremonio malaperis kune kun patriarka socio. Fianĉino nun memstare faras decidon kaj ofte nur poste informas pri tio siajn gepatrojn.
La gefianĉoj iras al loka отде́л ЗАГС (siglo: отде́л запи́си а́ктов гражда́нского состоя́ния, do sekcio de registriĝo de la enskriboj pri civitana stato) — ŝtata institucio, kiu registras naskiĝojn, geedziĝojn kaj mortojn. Tie ili prezentas sian peton kaj elektas daton kiam okazos la ceremonio.
En respektiva tago жени́х (fianĉo) venas al domo de неве́ста por preni ŝin. Li ne devas vidi ŝin en tiu tago antaŭe. Okazas la tiel nomata вы́куп (elaĉeto), sed anstataŭ pagi monon li simple legas poemojn kaj plenumas diversajn taskojn, postulitajn de свиде́тельница (laŭvorte: atestantino, reale: amikino de fianĉino). Tio estas humura afero, kiun oni fotas kaj filmas por poste ridi kune. La fianĉo estas en костюм (kompleto), la fianĉino en сва́дебное пла́тье (edziniĝa robo), kutime blanka kaj longa, sed foje malloga kaj roza.
Poste bele vestitaj gepatroj de ambaŭ flankoj, gefianĉoj kaj gastoj venas en aŭtoj al ЗАГС kie okazos бракосочета́ние (formala geedziĝo). Tie ŝtatoficistino diros al ili solenajn vortojn kaj donos paperon, kiun молодожёны (novgeedzoj; ĉiam plurale!) subskribos. Tuj poste ili interŝanĝos обруча́льное кольцо́ (geedzajn ringojn). La rusoj portas ilin sur la dekstra mano sur безымя́нный па́лец (ringofingro).
Poste oni iras al ве́чный ого́нь (eterna flamo por meti florojn ĉe memorialo al la viktimoj kaj herooj de la Dua mondmilito. Poste oni veturas tra la urbo por fari fotojn en belaj lokoj. Kutime oni dungas tiukaze фото́граф (fotiston) kaj видеоопера́тор (filmiston), kiuj poste faros fotoalbumon kaj filmeton.
Fine oni venas al anicipe mendita кафе́ (kafejo) aŭ рестора́н (restoracio), kie okazas la geedziĝa festeno. Kutime oni invitas kelkdek personojn, de 40 ĝis 60. Oni manĝas, drinkas, bondeziras, enmanigas donacojn, dancas, ludas ktp. Antaŭe la festeno daŭris tri tagojn, sed nun tio okazs nur en kamparo dum la urbanoj ĉiam festenas unutage.
Funebro
[redakti]Tio estas ne festo, tamen ĝi ne eviteblas en la vico de la plej gravaj personaj ceremonioj.
По́хороны (entombigo; ĉiam plurale!) okazas je la tria tago, la kalkulado komenciĝas ekde la tago de la morto. Oni prenas поко́йный, уме́рший, iom kruda поко́йник (mortinton) hejmen kaj metas en iu ĉambro en malfermita гроб (ĉerko) por ke parencoj, geamikoj kaj proksimuloj povus viziti kaj adiaŭi lin. En la domo oni kovras ĉiun spegulojn per kurtenoj por ke animo de la mortinto ne rigardu en ilin kaj ne komprenu, ke ĝi ne plu videblas.
Poste oni metas la ĉerkon sur катафа́лк (ĉerkoveturilo) aŭ ordinaran veturilon iom adaptitan kaj sekvas al кладбище (tombejo). Se temas pri gravulo aŭ eta loĝloko, kie tombejo proksimas kaj vojoj estas malplenaj, oni povas porti la ĉerkon sur ŝultroj, kion plenumas kelkaj fortikaj viroj. Antaŭ ĝi oni disĵetas florojn kaj abiajn branĉojn. Se li havis ŝtatajn premiojn, iu el parencoj povas porti ilin antaŭe sur kuseno, alia povas porti portreton, aliaj вено́к (florkronojn). Povas ĉeesti духово́й орке́стр (blovorkestro), ludanta funebrajn melodiojn.
En tombejo oni elfosas моги́ла (tombon) du metrojn profundan. Sacerdoto (se temas pri religiema familio, do oni invitis lin) legas la lastan edifon, ĉiuj проща́ться kun la mortinto, oni fermas la ĉerkon kaj sinkigas ĝin per ŝnuroj en la fosaĵon. Poste oni ĵetas simbolajn terbulojn. Fine entombigistoj superŝutas la tombon, lasinte supre monteton el tero.
Poste ĉiuj revenas hejmen aŭ al la anticipe mendita manĝejo kie okazas поми́нки (funebra festeno; ĉiam plurale!). Dum ĝi oni manĝas, drinkas kaj rememoras la mortinton. Nepre ĉeestas kelkaj ritaj pladoj kaj пиро́г (kukoj). Oni ne povas uzi ви́лка kaj нож, ĉar tiuj akraj aĵoj estas kaŝataj dum la tuta funebra periodo. Tiu ceremonio ripetiĝas je la 9a kaj 40a tagoj.
Sur моги́ла kutime oni unue starigas деревя́нный крест (lignan krucon) kaj nur post duonjaro, kiam la tero jam malmoliĝis kaj la tombo stabiliĝis, oni starigas pli fortikan па́мятник (memorŝtonon), kutime el мра́мор (marmoro).
Oni preferas entombigi familianojn unu apud alia, sed foje tereno nesufiĉas por tio. Oni kutime baras la terenon per malalta barilo el ligno aŭ metalo. La rusaj tombejoj estas ĥaosaj, malfacilas orientiĝi en iliaj labirintoj. Kelkfoje jare oni vizitas la tombojn de parencoj por pliordigi ilin, forigi velkajn vivajn aŭ paliĝintajn artefaritajn florojn, meti la novajn ktp. Foje oni faras apude tabletojn sur unu apogilo, sur kiujn oni metas simplajn bombonojn kaj ŝutas grion. Oni konsideras tion donacoj al birdoj kaj infanoj, sed en realo temas pri restaĵo de paganaj slavaj ceremonioj, dum kiuj oni regagis animojn de la mortintoj.
Ŝtataj festoj
[redakti]El la ŝtataj festoj la plej estimataj estas jenaj.
Novjaro
[redakti]Но́вый год (Novjaro) estas festata nokte de la 31a de decembro al la 1a de januaro.
La 31 de decembro la tuta familio kolektiĝas ĉe la tablo. Nepraj atributoj estas ёлка (abio — natura aŭ plasta) ornamita de specialaj ludiloj kaj televido kun novjaraj programeroj. Kutime oni ĉetabliĝas je la 6a por проводи́ть ста́рый год (adiaŭi la malnovan jaron). Oni manĝas, iom drinkas, babilas kaj spektas televidon.
Antaŭ meznokto ĉiuj denove ĉetabliĝas kaj atendas paroladon de la prezidanto, kiu dum kelkaj minutoj resumas la pasintan jaron kaj bonvenigas la novan. Poste li gratulas ĉiujn, horloĝoj sur la Moskva Kremo ekbatas kaj dum ili batas 12-foje ĉiuj devas malfermi botelon da ĉampano, verŝi ĝin al ĉies pokaloj, elpensi deziron kaj drinki la pokalon ĝisfunde (eblas ripeti tion). Post kiam la horloĝoj batis la 12an fojon, ĉiuj gratulas kaj brakumas unu la alian kaj komencas enmanigi donacojn.
Poste oni manĝas, drinkas kaj spektas televidon, kie ĝismatene estas prezentataj novjaraj programeroj. Infanoj povas ludi, plenkreskuloj danci. Foje oni iras surstraten por vidi grandajn novjarajn abiojn sur placoj, gliti de sur deglitejoj, ludi, lanĉi petardojn ktp.
La ĉefaj personoj de Novjaro estas Дед Моро́з (Avo Frosto) kaj Снегу́рочка) (Neĝulino). La gepatroj rakontas al infanoj, ke Дед Моро́з alportos al ili donacojn, do la etuloj atendas senpacience. Foje vere venas Дед Моро́з (ofte akompanata de sia nepino Снегу́рочка), kaj enmanigas la donacojn, postulante reciproke poemojn aŭ babilante kun la etuloj. Tio povas esti dungitaj aktoroj, iu el la gepatroj, parencoj, amikoj ktp.
Новогодние кани́кулы (la novjaraj ferioj; ĉiam plurale!) daŭras ĝis Рождество́ (Kristnasko) kaj tio estas tempo kiam ĉiuj nur manĝas, drinkas, promenas, gast(ig)as, do ripozas kaj dikiĝas. Multaj preferus pasigi tiun tempon eksterlande, sed prezoj estas ĉiam altigitaj, do alireblaj nur por eta procentaĵo de la loĝantaro.
Kristnasko
[redakti]Рождество́ (Kristnasko) estas festata la 7an de januaro (de la ortodoksuloj).
Ĝin speciale festas nur la fervoraj ortodoksuloj, kiuj iras al preĝejoj, preĝas tie nokte ktp. Plejparto de la rusoj simple gratulas unu la alian sen fari donacojn. Sed tio ŝtata ripoztago.
La Tago de Defendanto de Patrujo
[redakti]23 Февраля́ aŭ День защи́тника Оте́чества (la Tago de Defendanto de Patrujo).
Origine tio estis militista festo, sed kun paso de tempo ĝi transformiĝis je la festo de ĉiuj viroj kaj jam ne gravas, ĉu ili militservis iam aŭ ne. En tiu tago inoj gratulas ilin, faras donacojn. En laborejoj oni kutime premias ilin per mono, foje aranĝas koncertojn.
La Internacia Virina tago
[redakti]8 Ма́рта (la 8a de marto) aŭ Междунаро́дный же́нский день (la Internacia Virina tago) kiam oni gratulas ĉiujn inojn, donacas al ili ion ktp.
Fakte tio estas virina festo, kiu delonge perdis iun ajn politikan karakteron. Viroj kaj knaboj gratulas ĉiujn inojn, donacas al ili florojn kaj dolĉaĵojn, foje ion pli grandan, kisas kaj diras agrablaĵojn. Tio okazas ankaŭ en laborejoj, kie oni kutime pagas premiojn al laboristinoj, foje aranĝas koncertojn aŭ amuzaĵojn.
La Internacia tago de laboro
[redakti]1 Ма́я (la 1a de Majo) aŭ Междунаро́дный день труда́ (la Internacia tago de laboro).
Tiu festo jam perdis sian politikan karakteron kaj estas plejparte formalaĵo. Maldekstruloj tamen festas ĝin, ĉiujare okazas manifestacioj organizitaj de lokaj administracioj kune kun sindikatoj. En plejparto de Rusio en tiu tago estas ankoraŭ malvarme, ofte pluvas, do malfacilas kolekti homojn surstrate propravole.
La Tago de la Venko
[redakti]9 Ма́я (la 9a de Majo) aŭ День Побе́ды (la Tago de la Venko).
Temas pri la venko super la faŝisma Germanio. En Eŭropo kaj Usono ĝi nomiĝas V-tago aŭ la Tago de la Venko en Eŭropo kaj estas festata la 8an de majo. Pro historiaj kialoj en Rusio oni festas ĝin sekvan tagon, la 9an de majo.
Tio estas sankta, vere popola festo, ĉar temas pri la plej kruela milito en la historio de Rusio, kiam pereis 27 milionoj de sovetianoj (ne nur rusoj, sed ankaŭ ukrainoj, belorusoj, judoj ktp). Ĉiu familio havas praulojn, kiuj militis kaj pereis en tiu milito, do temas pri persona evento, kvankam ĉiam pli fora.
En tiu tago homoj iras surstraten por viziti memorialojn, dediĉitajn al viktimoj kaj herooj de Вели́кая Оте́чественная война́ (Granda Patriota milito), kiel nomiĝas la milito de Sovetunio kontraŭ la Nazia Germanio kaj ĝiaj aliancanoj en Eŭropo kaj poste kontraŭ Japanio en Azio. Oni metas al ili florojn, staras ĉe ве́чный ого́нь (eterna flamo), legas nomojn sur la monumentoj kaj rakontas pri tio al infanoj.
Surstrate oni kutume aranĝas koncertojn, ekspoziciojn kaj aliajn eventojn, dediĉitajn al tiu afero. En grandaj urboj, kie haveblas milittrupoj, oni aranĝas пара́д (paradon), dum kiu militistoj kaj policistoj marŝas laŭ la centra strato, sekvataj de ordinaraj civitanoj. La plej granda kaj spektinda пара́д okazas sur la Ruĝa Placo en Moskvo, ĝin oni povas spekti per televido. Ĝenerale homoj promenas, aŭskultas kaj simple ĝuas la vivon, donacitan al ili de la prauloj, multaj el kiuj oferis por tio siajn vivojn.
Ekde 2007 el la siberia urbo Tjumeno ekis tradicio marŝi kun portretoj de la prauloj-veteranoj, kiu nomiĝas Бессме́ртный полк (Senmorta regimento). Alia relative nova, sed jam profunde enradikiĝinta tradicio estas гео́ргиевская ле́нта (rubandoj de Sankta Georgo), kiujn oni ligas al siaj vestoj (ofte ankaŭ al aŭtoj) kiel simbolon de memoro. Oni distribuas tiun rubandon anticipe kaj senpage, vendi ĝin estas malpermesite, kvankam foje tio okazas.
Kompreneble ne ĉiuj festas tiel kviete kaj profunde. Por multaj, speciale por junuloj kaj malbone edukitaj personoj День Побе́ды (la Tago de la Venko) estas nura preteksto por festeni, foje diboĉe. Surstrate vi renkontos aŭtojn, sur kiuj aperas bravaj surskriboj kiel: Спаси́бо де́ду за Побе́ду! (Dankon al avo pro la Venko!) На Берли́н! (Al Berlino!) Т-34 (aludo al la fama sovetia tanko de la Dua mondmilito). Ili svingas la flagojn, inkluzive tiun ruĝan, sub kiu batalis la Ruĝa Armeo, hurlas kaj ĉantas rimajn sloganojn. Iuj vestiĝas en tiutempa uniformo, dispentras kaj ornamas siajn aŭtojn kvazaŭ tankojn ktp. Do temas pri siaspeca karnavalo. Oni povas ŝti aŭ malŝati tion, sed ĝenerale temas pri sendanĝera afero.
Kompreneble listo de la ŝtataj festoj estas pli longa, sed ĉiuj aliaj (la Tago de la Konstitucio, Tago de Rusio ktp) en realo estas nuraj ripoztagoj, kiujn la popolo ne konsideras veraj festoj.
Militistaj
[redakti]Ekzistas pluraj militistaj festoj por ĉiu armea branĉo. La plej famaj kaj vaste festataj estas День пограни́чника (la Tago de Limgardisto) festatata la 28an de majo, kaj День Вое́нно-Морско́го Фло́та (la Tago de la Mararmeo) festata en la lasta dimanĉo de julio, День Возду́шно-Деса́нтных Войск aŭ sigle День ВДВ (la Tago de la Paraŝutistaj Trupoj) festata la 2an de aŭgusto.
En tiuj tagoj viroj, iam servintaj en tiuj ĉi militbranĉoj, sin vestas en uniformo kaj venas al urbocentro. Unue okazas solenaĵoj kiel metado de floroj al ве́чный ого́нь, koncertoj ktp. Poste ili kutime vagadas tra la urbo, drinkas, brakumas unu la alian kaj ofte petolas (sin banas en fontanoj ktp).
Ĉion ĉio akompanas abunda drinkado, do tiuj homoj, ofte el malaltaj sociaj tavoloj kaj ne multe edukitaj, kondutas sufiĉe krude. Pro tio en pluraj urboj la aŭtoritatoj klopodas forveturigi ilin eksterurben kie ili festenos sen ĝeni iun. Se tio ne okazas, la urbanoj simple klopodas eviti grupojn de tiuj ebriaj tumultuloj. Kompreneble polico ĉiam akompanas ilin je ioma distanco kaj kontrolas ke ili ne faru gravajn deliktojn.
Urbotagoj
[redakti]Ekde la 1980-aj jaroj ĉiu urbo kaj multaj vilaĝoj en Rusio festas tagon de sia fondiĝo — День го́рода (la Tago de la Urbo). En tiu tago oni aranĝas plurajn koncertojn, spektaklojn, konkursojn, amuzaĵojn por homoj de ĉiuj aĝoj kaj interesoj. Malfruvespere okazas пра́здничный салю́т (festa saluto), kiam ĉielon kovras eksplodoj de pluraj artfajraĵoj.
La Internacia Tago de Protektado de Infanoj
[redakti]Ĉiujare la 1an de junio oni festas Междунаро́дный день защи́ты дете́й (la Internacia Tago de Protektado de Infanoj). En tiu tago oni aranĝas koncertojn, prezentaĵojn ktp. Ĝi estas precipe formala festo, aranĝata de la aŭtoritatoj, tamen tio estas ankaŭ bona preteksto donaci ion al infanoj, helpi al malzorgataj infanoj ktp.
Neoficialaj
[redakti]Bapto de Sinjoro
[redakti]Креще́ние Госпо́дне (Bapto de Sinjoro), kutime mallonge Креще́ние (Bapto) estas festata la 19an de januaro. Ĝin akompanas specifa rito, kiu havas nur parte kristanan karakteron. En tiu tago Johano Baptisto baptis Jesuon, do memore al tiu evento tra la tuta Rusio oni eltranĉas truojn en glacio sur riveroj kaj lagoj (ĝi jam estas dika tiel ke oni povas marŝi laŭ riveroj, eĉ veturi en aŭtoj), ortodoksaj sacerdotoj benas ĝin kaj homoj mergiĝas tien por kelkaj sekundoj, foje ĝis unu minuto. Kompreneble akvo estas glacie malvarmega, do necesas bone pripensi, ĉu via organismo eltenos tioman streĉiĝon aŭ ne. Tio estas nedeviga afero eĉ por la kredantoj, des pli por ĉiuj aliaj.
Multaj homoj kredas je saniga efiko de tiu ĉi proceduro, sed en realo malsanulejoj post ĉiu festo plenas je malvarmumiĝintaj homoj kun diversaj malsanoj. Oni ne rekomendas post tio drinki, ja tio estas nur plia ŝarĝo je la arterioj. Nur varma teo estas akceptebla.
Maslenico
[redakti]Ма́сленица (Maslenico, Butersemajno)
Fakte tio estas rusa karnavalo, kiu nur laŭ datoj ligiĝas al la kristana Pasko, sed en realo havas paganan karakteron. Oni festas ĝin en la dua duono de januaro — la unua duono de februado, depende de Pasko. Ĉiuj mastrinoj bakas блин (patkukojn) kaj reagas per ili ĉiujn. Oni multe promenas, ludas, petolas. Antaŭe oni veturadis laŭstrate, dancis en maskoj ktp, do plenumis ĉiujn karnavalajn frenezaĵojn. Kulmino de la festo estas bruligado de pupo, kiu simbolas зима́ (vintron). Oni nomas tionпро́воды зимы́ (adiaŭo al vintro; la unua vorto ĉiam plurale!). La kristana eklezio ne sukcesis siatempe venki tiun ĉi feston, do akceptis ĝin kiel popole-kristanan. En ĉiuj urboj kaj vilaĝoj en tiuj tagoj okazas surstrataj festenoj, konkursoj, folkloraj eventoj ktp.
Па́сха (Pasko) havas ĉiujare malsaman daton, sed kutime tio okazas ĉirkaŭ mezo de aprilo. La kredantoj en tiu tago plenigas la preĝejojn dum ĉiuj aliaj simple ĝuas varman printempan aeron, promenas surstrate, ornamas siajn domojn per branĉetoj de ве́рба (saliko), kiu en Rusio anstataŭas la mankantan оли́ва (olivon), manĝas пасха́льный кули́ч (paskokukon) kaj interbatiĝas per ovoj, farbitaj kaj ornamitaj. Oni batas unu ovon kontraŭ alia kaj malgajnas ulo kies ovo rompiĝis la unua.
Sociaj grupoj
[redakti]La rusia socio konsistas el pluraj sociaj kaj etnaj grupoj, sed ĉi-foje ni klarigos al vi nur kiel komuniki kun la plej ofte renkontataj en ĉiutaga vivo.
Aĝuloj
[redakti]Пожило́й челове́к, стари́к (maljunaj personoj, maljunuloj) estas konsiderataj protektindaj kaj estimindaj personoj. Kompreneble tio ne signifas ke homoj ĉiam reagas al ili agrable, ja ankaŭ la maljunuloj ofte estas personoj grumblemaj kaj malafablaj. Viroj en Rusio vivas multe malpli longe, do inter la maljunularo dominas ба́бушка, стару́шка (avinoj, maljunulinoj).
Kutime ба́бушка (avinoj) pasigas tempon vartante внук (nepojn), prozirgante legomojn kaj florojn en да́ча (daĉo, somerdomo) aŭ sur benkoj en la kortoj, kie ili observas okazaĵojn kaj priklaĉas ĉion. Ĝenerale oni konsideras avinojn klaĉemaj kaj ofte mokas ilin pri tio.
Se virino aspektas vere maljuna, oni povas nomi ŝin ба́бушка (avino) kaj viron — дед, де́душка (avo). La vortoj стари́к, стару́шка estas evitendaj, ĉar tro rekte koncernas la aĝon kaj kadukecon. Oni povas uzi ilin parolante pri alia, malĉeesta persono, sed ne kiel alparolon.
En обще́ственный тра́нспорт (publika transporto) oni devas уступи́ть ме́сто (cedi lokon) al пожило́й челове́к (maljunulo), бере́менная (gravedulino), инвали́д (handikapulo) aŭ же́нщина с ребёнком (virino kun infano). Tio estas normala konduto, kvankam foje homoj ne faras tion, speciale gejunuloj. Oni ĉiam kritikas kaj kondamnas tian fikonduton. Sola escepto povas esti la Moskva metroo, kie neniu cedas lokon al iu ajn. Evidente tio estas neevitebla afero por la granda urbo, kvankam ĉiam ŝoka por aliurbanoj.
Almozuloj
[redakti]Попроша́йка (almozuloj) renkonetblas en ĉiuj urboj de Rusio. Kutime temas pri бездо́мный (senhejmuloj), sed ofte ankaŭ pri алкого́лик (alkoholuloj) aŭ нарко́ман (narkotikuloj). En grandaj urboj ili ofte laboras ne por si mem, sed por sia mastro, kiu donas al ili loĝejon kaj manĝaĵojn dum ili fordonas al li la tutan kolektitan monon. Eĉ se vi volas helpi al tiuj kompatinduloj, prefere ne donu monon al ili, ja ĝi estos forprenita aŭ fordrinkita. Prefe donu al ili manĝaĵojn aŭ simple iru for.
Ĉio ĉi validas ankaŭ al infanoj. En Rusio preskaŭ tute ne ekzistas senhejmaj infanoj, nur foje ili fuĝas el siaj familioj kaj orfejoj, sed kutime oni sufiĉe rapide kaptas kaj reenhejmigas ilin. Infanoj el malriĉaj familioj foje almozpetas surstrate, en parkumejoj aŭ aĉetcentroj. Prefere aĉetu al ili manĝaĵojn, ne donu kontantan monon. Foje ili helpas parkumi aŭtojn apud aĉetcentroj. Tiukaze mi donas al ili kelkajn monerojn, ja ili (preskaŭ) honeste perlaboris ilin.
Ciganoj
[redakti]Reprezentantoj de tiu specifa etno loĝas en ĉiuj urboj de Rusio, kutime en specialaj urbopartoj, sufiĉe malriĉaj. Foje ili okupiĝas pri metioj, foje pri vendado de narkotikaĵoj kaj aliaj kontraŭleĝaj aferoj. Sed surstrate vi renkontos nur unu tipon — цыга́нка (ciganinojn), kiuj sin trudos al vi kun petoj kaj demandoj.
Tio povas esti io ajn: Молодо́й челове́к, разреши́те спроси́ть (Fraŭlo, permesu fari demandon) aŭ де́вушка, кото́рый час? (fraŭlino, kioma horo estas?) aŭ дай копе́ечку ребёнку на хле́б (donu kopekon por [aĉeti] panon por infano).
Vi tuj rekonos ilin laŭ buntaj vestoj, malalta staturo kaj tiu sintrudiĝo. Reagu ĉiam same: silentu, ignoru, foriru. Se vi haltos aŭ ekdiskutos, ili tuj atakos vin kaj komencos serĉi vian malfortan punkton — ĉu proponi al vi гада́ние (sortodivenadon), almozpeti, timigi ktp. Samtempe unu el ili povos esplori viajn poŝojn kaj sakojn. Do simple foriru kaj ignoru.
Samseksemuloj
[redakti]Samseksemaj rilatoj ne estas malpermesitaj, neniu enprizonigos vin eĉ se vi malkaŝe montros tian seksan orientiĝon. La fifama (kaj tre stulta) leĝo malpermesas nur propagandon de samseksemo inter neplenkreskuloj. Apenaŭ eblas imagi tian propagandon praktike, do la leĝo preskaŭ tute ne aplikeblas krom maloftaj kazoj, kiam kristanaj fanatikuloj provas uzi ĝin por malpermesi iujn aranĝojn.
Tamen la rusia socio estas ne tre favora rilate гомосексуали́зм (samseksemon). Ekzistas pluraj ofendaj vortoj por gejoj: la ege ofendaj kaj nepublikigeblaj пе́дик, пидара́с (gejo), malpli ofendaj го́мик, гомосе́к, голубе́ц, vaste uzata eŭfemismo голубо́й (laŭvorte: blua).
Kutime la plej maltoleremaj estas homoj el malaltaj sociaj tavoloj, krima medio, armeo kaj polico, religiemaj homoj. Progresemaj homoj, speciale el grandaj urboj, kutime rilatas al gejoj tolereme, foje eĉ favore. Funkcias gejaj kluboj, okazas eventoj ktp. Tamen гей-пара́д (Parado de Fiero) ĝis nun ne okazis en Rusio.
Preterpasantoj
[redakti]Tio fakte estas ne socia grupo, sed tamen menciindas ĉi-foje. Vi jam scias ke la rusoj ĝenerale estas ne tre komunikemaj kaj ne emas babili surstrate kun nekonataj homoj. Tamen ekzistas kelkaj situacioj, en kiuj preskaŭ iu ajn povas alparoli vin. Jen tipaj dialogoj.
Ĉiam pli malmultaj homoj havas nun horloĝojn, ja poŝtelefonoj estas normo por ĉiu. Sed foje ili fuŝas aŭ mankas submane, do iu povas demandi vin: Подскажи́те, кото́рый час? (Ĉu vi povus diri kioma horo estas?) Ofte aŭdeblas ankaŭ gramatike malkorekta, tamen vaste uzata formo: ско́лько вре́мени? (Kioma horo?)
Multaj homoj fumas, sed foje forgesas зажига́лка (fajrigilon) aŭ спи́чка (alumetojn), do ili povas peti vian helpon: Прикури́ть не найдётся? (Ĉu vi povus bruiligi cigaredon?) aŭ eĉ simple Огонька́ не найдётся? (Ĉu vi havas fajron?)
Foje mankas al iu ne nur fajrigiloj, sed ankaŭ la cigaredoj, do li (ĉiam temas pri viro) povas demandi vin: Сигаре́тки не найдётся? (Ĉu vi havas cigaredon?) aŭ Закури́ть не найдётся? (Ĉu vi havas ion por fumi?) Se vi ne fumas simple respondu: Не курю́ (Mi ne fumas). Kutime tio finas la konversacion. Tiu demando popularas ankaŭ ĉe huliganoj kiel komenco de dialogo, dum kiu ili transiras al akuzoj pri malestimo ktp kaj fine atakas la homon, sed tio estas malofta afero kaj povas okazi ĉefe en malbona kvartalo kaj malfruvespere.
Ofte oni demandas ankaŭ pri situo de iuj konstruaĵoj aŭ institucioj, stratoj ktp. Не подска́жете, где нахо́дится ближа́йшая остано́вка? (Ĉu vi povus sugesti kie troviĝas la plej proksima haltejo?) aŭ Как пройти́ до де́тской поликли́ники? (Kiel atingi porinfanan poliklinikon?) aŭ как попа́сть на у́лицу Респу́блики? (Kiel trafi la straton de Respubliko?)
Se vi ne havas respondon aŭ viaj lingvokonoj ankoraŭ ne sufiĉas, respondu mallonge: Прости́те, я не ме́стный (Pardonon mi estas ne lokano) aŭ Прости́те, я не зна́ю (Pardonon, mi ne scias).
Estu sincera!
[redakti]Fina rimarko. Memoru ke en la rusa kulturo malgraŭ valoreco de ĝentila konduto oni estimas откры́тость (malfermitecon) kaj и́скренность (sincerecon). Do se homo rekte (sed laŭeble ĝentile) esprimas siajn pensojn kaj sentojn, oni aprezas tion kaj inverse. Eksterlandanoj foje konsideras tion kruda konduto, sed temas pri la kultura specifaĵo, kie grandan rolon ludas кра́йность (ekstremaĵoj).
La rusoj ne kutimas al dialogoj usonstilaj: How are you? — Fine! (Kiel vi fartas? — Perfekte!), okazantaj laŭvoje. Se vi demandas la ruson: как дела́? (Kiel statas viaj aferoj?) estu preta ke li haltos kaj vere rakontos al vi pri siaj aferoj. Li povos rakonti pli aŭ malpli detale — tio dependas de via proksimeco — sed tio estos vera rakonto, ja vi demandis, do vi interesiĝas. Se poste li komprenos ke en realo vi ne interesiĝis pri lia vivo kaj la demando estis formala, tio estos konsiderata неи́скренность (malsincereco), preskaŭ ofendo kaj certe malaltigos vian valoron en liaj okuloj kaj apenaŭ iam vi gajnos lian fidon.
Vi ne nepre devas samopinii pri ĉio, ja en la rusa ekzistas du malsamaj vortoj: пра́вда (vero) kaj и́стина (absoluta vero). La rusoj komprenas ke ĉiu homo havas sian vidpunkton, kaŭzitan de liaj personaj cirkonstancoj. Ekzemple pasaĝero de taksio opinias ke pago estas tro alta (ĉar li havas etan salajron), dum taksiisto konsideras ĝin tro malalta (ĉar grandparte ĝin ricevos firmao dum li gajnos nur etan procentaĵon). Kiel oni diras en Rusio: у ка́ждого своя́ пра́вда (ĉiu havas propran veron), sed foje aldonas но и́стина одна́ (tamen la absoluta vero estas unusola).
Do estu sincera kaj malferma en Rusio kaj vi certe trovos plurajn bonajn прия́тель kaj espereble eĉ настоя́щий друг (verajn amikojn).