Latina/Dō, dare
Dō, dare
[redakti]En tiu ĉi leciono ni eklernos nian unuan malregulan verbon, t.e. verbon, kiu ne havas ĉiujn siajn formojn tiajn, kiajn oni ekspektus ilin laŭ la tabelo.
La verbo dō, dare signifas “doni” kaj apartenas, kiel montretas la infinitiva finiĝo, al la unua konjugacio. Tamen ĝi malsimilas je la ceteraj unuakonjugaciaj verboj en unu afero, ĝuste kiun ankaŭe montras jam la infinitivo: la tema vokalo ā / a ofte estas mallongigita tie, kie ĝi ĉe regulaj verboj longas. Fakte la solaj formoj, kie la tema vokalo restas longa, estas la aktiva indikativo de prezenco en la dua persono de singularo (dās “ci donas”) kaj la prezenca (duapersona) imperativo de singularo (dā “ci donu”); kaj ankaŭ la ankoraŭ nekonata al ni prezenca participo (dāns “donante”).
Ekzemploj:
- Mi estas donata: d + o + r → dor
- Ili donas: d + a + nt → dant
- Ci donas: d + ā + s → dās
- Ni donas: d +
āa + mus → damus - Ŝi estas donata: d +
āa + tur → datur - Vi doniĝu: d +
āa + minī → daminī - Ci estas donata: d +
āa + ris → daris
Ĉiujn formojn de la malregula verbo dō, dare en la prezencaj indikativo kaj imperativo kaj ĝiajn prezencajn infinitivojn resumas la jena tabelo. La malregulaĵoj kontraŭ la regulaj unuadeklinaciaj formoj estas markitaj flave.
malregula verbo | Dō, -are | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Indikativo | Singularo | Pluralo | ||||||
1 | 2 | 3 | 1 | 2 | 3 | |||
Aktivo | Prezenco | donas | dō | dās | dat | damus | datis | dant |
Pasivo | Prezenco | donatas | dor | daris | datur | damur | daminī | dantur |
Imperativo | Singularo | Pluralo | ||||||
1 | 2 | 3 | 1 | 2 | 3 | |||
Aktivo | Prezenco | donu | — | dā | — | — | date | — |
Pasivo | Prezenco | doniĝu | — | dare | — | — | daminī | — |
Infinitivo | ||||||||
Aktivo | Prezenco | doni | dare | |||||
Pasivo | Prezenco | donati | darī |
Same kiel dō konjugaciatas ankaŭ la derivita verbo circumdō, -are “ĉirkaŭigi, encirkligi”: circumdamus, circumdate ktp. La aliaj derivaĵoj de dō, ekzemple addō, -ere “aldoni” aŭ trādō, -ere “transdoni” tamen estas konjugaciataj jam regule laŭ la modeloj de la tria konjugacio.