Latina/Dua konjugacio

El Vikilibroj

Dua konjugacio[redakti]

La dua konjugacio de verboj tre similas al la unua konjugacio; la diferencoj estas la tema vokalo kaj la formoj de la unua persono.

Duakonjugaciaj verboj finiĝas en aktiva prezenca infinitivo je -ēre. La tema vokalo estas e / ē.

Indikativoj de prezenco kreiĝas same kiel ĉe la unua konjugacio: post la radiko venas la tema vokalo (longa aŭ mallonga) kaj post ĝi la persona finaĵo. Rimarku nur, ke en la unua persono la tema vokalo ne estas “forglutita”, sed tute regule ja staras antaŭ la persona finaĵo -o-r, estante mem mallonga.

Ankaŭ la reguloj por imperativo estas samaj kiel ĉe la unua konjugacio, nur kun ŝanĝita tema vokalo.

  • Ekzemploj:
Ci vidas: vid + ē + s → vidēs
Vi vidas: vid + ē + tis → vidētis
Mi vidiĝas: vid + e + or → videor
Ni vidas: vid + ē + mus → vidēmus
Ci vidiĝu: vid + ē + re → vidēre
Vi vidu: vid + ē + te → vidēte

Ĉiujn formojn de la unuakonjugacia verbo videō, -ēre en la prezencaj indikativo kaj imperativo resumas la jena tabelo. La finiĝoj sekvantaj la radikon aplikeblas al ĉiuj regulaj verboj de la dua konjugacio.

2a konjugacio Videō, -ēre
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco vidas vid-e-ō vid-ē-s vid-e-t vid-ē-mus vid-ē-tis vid-e-nt
Pasivo Prezenco vidatas vid-e-o-r vid-ē-ris vid-ē-tur vid-ē-mur vid-ē-minī vid-e-ntur
Imperativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco vidu vid-ē vid-ē-te
Pasivo Prezenco vidiĝu vid-ē-re vid-ē-minī