Latina/Unua konjugacio

El Vikilibroj

Unua konjugacio[redakti]

Jen ni lernos, kiel konjugacii latinajn verbojn de la unua konjugacia modelo – do tiujn, kiuj havas la infinitivon finiĝantan je -āre – en prezenca indikativo.

Karakterizaĵo de la unua konjugacio estas la vokalo a / ā. Ĝi estas ĝia tema vokalo.

Indikativoj de prezenco kreiĝas tiel, ke al la prezenca verba radiko simple “algluiĝas” la personaj finaĵoj – pere de la tema vokalo. Tiu normale longas; nur se ĝin sekvas la finaĵoj -t, -nt-ntur, ĝi mallongas.

Esceptaj estas la formoj de la unua persono de singularo (kaj la aktiva kaj la pasiva), kie la tema vokalo estas “forglutita” de la persona finaĵo (-o-r).

  • Ekzemploj:
Vi (ci) laŭdas: laud + ā + s → laudās
Ili laŭdas: laud + a + nt → laudant
Mi laŭdas: laud + ā + ō → laudō
Mi estas laŭdata: laud + ā + o + r → laudor
Li (ŝi, ĝi) estas laŭdata: laud + ā + tur → laudātur
Ili estas laŭdataj: laud + a + ntur → laudantur

Ĉiujn formojn de la unuakonjugacia verbo laudō, -āre en la indikativa prezenco resumas la jena tabelo. La finiĝoj sekvantaj la radikon aplikeblas al ĉiuj regulaj verboj de la unua konjugacio.

1a konjugacio Laudō, -āre
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco laŭdas laud-ō laud-ā-s laud-a-t laud-ā-mus laud-ā-tis laud-a-nt
Pasivo Prezenco laŭdatas laud-o-r laud-ā-ris laud-ā-tur laud-ā-mur laud-ā-minī laud-a-ntur