Latina/Futura imperativo

El Vikilibroj

Futura imperativo[redakti]

La futura imperativo (aŭ imperativo dua en la komparo kun imperativo unua, la prezenca) aperas fakte tre malofte kaj povas havi certan nuancon de arĥaikeco aŭ majesteco, kvankam ekzistas ankaŭ verboj, kiuj uzas nur la futuran imperativon anstataŭ la prezenca. Pro ĝia nomo “futura” oni povus eble traduki tiun ĉi imperativon en Esperanton per la finiĝo “-ontu”, sed signife la futura imperativo pli malpli samas kun la prezenca; eventuale la futura imperativo povas esti pli ĝenerala (donante iajn ĉiel- kaj ĉiam-validajn ordonojn) aŭ, kompreneble, direktita futurecen (“Morgaŭ vi tion faru” kontraŭ “Faru tion nun”).

Ĝi ekzistas por la dua kaj tria personoj en ambaŭ nombroj. Por la unua konjugacio la aktiva singulara finiĝo estas -ātō por ambaŭ personoj. En pluralo la finiĝo estas -ātōte por la dua persono kaj -antō por la tria. En pasivo la ŝanĝiĝas je -or, plurala duapersona pasiva formo ne ekzistas.

Ekzemploj:

(Ci / li, ŝi, ĝi) laŭdontu: laud + ā + t + ō → laudātō
(Vi) vidontu: vid + ē + t + ō + te → vidētōte
(Ili) farontu: fac + i + u + nt + ō → faciuntō
(Ci / li, ŝi, ĝi) estu aŭdota, aŭdotiĝu: aud + ī + t + or → audītor
(Ili) estu dirotaj, dirontiĝu: dīc + u + nt + or → dīcuntor
1a konjugacio Laudō, -āre
Imperativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Futuro laŭdontu laud-ā- laud-ā- laud-ā--te laud-a-ntō
Pasivo Futuro laŭdotu laud-ā-tor laud-ā-tor laud-a-ntor
2a konjugacio Videō, -ēre
Imperativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Futuro laŭdontu vid-ē- vid-ē- vid-ē--te vid-e-ntō
Pasivo Futuro laŭdotu vid-ē-tor vid-ē-tor vid-e-ntor

Aldonotas tabeloj por la ceteraj konjugacioj.