Latina/Imperativo
Imperativo
[redakti]Imperativo estas verboformo uzata por esprimi ordonon, konsilon ktp. Latino havas du specojn de imperativoj, sed malkiel la Esperanta imperativo, neniu el la latinaj imperativoj povas esti uzata negative, t.e. por esprimi malkonsilon aŭ malpermeson; por tio ekzistas aliaj rimedoj. Plie la latina imperativo ne povas esprimi ordonon al ĉiuj personoj, oni ekzemple neniel povas imperative ordoni al mi aŭ ni; ankaŭ tion oni devas atingi per aliaj gramatikaj rimedoj.
Prezenca imperativo
[redakti]La prezenca imperativo (aŭ imperativo unua) estas la multe pli uzata speco. Per ĝi oni povas esprimi volon aŭ ordonon al la dua persono de ambaŭ nombroj (ci, vi). Por la unua konjugacio, kiun ni jam konas, la aktivaj formoj de la prezenca imperativo konstruiĝas tiel, ke al la prezenca verba radiko simple algluiĝas la tema vokalo, kaj tio estas la tuta singulara formo, dum por pluralo oni ankoraŭ aldonas la sufikson -te. En la pasivaj formoj la teman vokalon sekvas -re en singularo kaj (same kiel ĉe la pasiva indikativo) -minī en pluralo.
- Ekzemploj:
- (Ci) laŭdu: laud + ā → laudā
- (Vi) laŭdu: laud + ā + te → laudāte
- (Ci) estu laŭdata, laŭdiĝu: laud + ā + re → laudāre
- (Vi) estu laŭdataj, laŭdiĝu: laud + ā + minī → laudāminī
1a konjugacio | Laudō, -āre | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Imperativo | Singularo | Pluralo | ||||||
1 | 2 | 3 | 1 | 2 | 3 | |||
Aktivo | Prezenco | laŭdu | — | laud-ā | — | — | laud-ā-te | — |
Pasivo | Prezenco | laŭdiĝu | — | laud-ā-re | — | — | laud-ā-minī | — |
Futura imperativo
[redakti]La futura imperativo (aŭ imperativo dua) aperas fakte tre malofte kaj povas havi certan nuancon de arĥaikeco aŭ majesteco, kvankam ekzistas ankaŭ verboj, kiuj uzas nur la futuran imperativon anstataŭ la prezenca. Pro ĝia malofteco ni tamen traktos ĝin nur pli poste.
Imperative ne malpermesu
[redakti]Kiel diriĝis jam pli supre, la latina imperativo uziĝas nur en “jaa” senco. Ĝi do povas esti uzata por esprimi rekomendon aŭ ordonon, sed ne malrekomendon nek malpermeson. Oni ne povas ligi la latinajn imperativajn formojn kun la partikulo nōn: “Ne laŭdu” ne tradukiĝus “Nōn laudā”.
Por ordoni nee aŭ ordoni al ĉiuj diversaj personoj, oni uzas anstataŭ imperativo alian modon – subjunktivon, ĉu prezencan, ĉu perfektan, aŭ konstruon kun imperativo de la verbo nōlō, “malvoli”.