Latina/Unua deklinacio
Unua deklinacio
[redakti]Jen ni lernos, kiel deklinacii latinajn vortojn de la unua deklinacia modelo – do tiujn, kies genitiva formo finiĝas je -ae.
Same kiel la unua konjugacio, ankaŭ la unua deklinacio estas iel karakteriza je la vokalo a.
La ĝeneralajn finaĵojn de la latina unua deklinacio en la unuopaj kazoj/nombroj resumas la jena tabelo. Ili aplikeblas al preskaŭ iu ajn unuadeklinacia latina vorto.
1a deklinacio | Rosa, -ae | ||
---|---|---|---|
Singularo | Pluralo | ||
Nominativo | ros-a | ros-ae | |
Genitivo | ros-ae | ros-ārum | |
Dativo | ros-ae | ros-īs | |
Akuzativo | ros-am | ros-ās | |
Vokativo | ros-a | ros-ae | |
Ablativo | ros-ā | ros-īs |
Malregulaĵoj
[redakti]La vortoj dea, -ae, f., “deino” kaj fīlia, -ae, f., “filino” havas en la pluralaj dativo kaj ablativo la finaĵon -ābus (anstataŭ la regula -īs). Tio estas por ne konfuzi ilin kun iliaj viraj duadeklinaciaj ekvivalentoj deus “dio” kaj fīlius “filo” – ĝuste kiuj havas en la pluralaj dativo kaj ablativo la formojn deīs kaj fīliīs, respektive.
Genroj
[redakti]La plej multaj unuadeklinaciaj substantivoj estas ingenraj. Tamen ekzistas en la unua deklinacio ankaŭ virgenraj vortoj:
- vortoj por ne nepre inaj profesioj (ekz. poēta, -ae, m., poeto; incola, -ae, m., enlonĝanto; agricola, -ae, m., kamparano; nauta, -ae, m., ŝipano; pīrāta, -ae, m., pirato)
- gentonomoj (Persēs aŭ Persa, -ae, m., perso)
- nomoj de riveroj (Sēquana, -ae, m., Sejno)
- viraj propraj nomoj (Catilīna, -ae, m., Katilino), inter ili tiuj grekdevenaj, havantaj la malkutimajn finaĵojn -ās kaj -ēs (Aenēās, -ae[1], m., Eneo; Anchīsēs, -ae[2], m., Anĥizo)
- iuj el la aliaj diversaj grekdevenaj vortoj (dynastēs, -ae, m., registo; comētēs aŭ comēta, -ae, m., kometo; xiphiās, -ae, m., spadfiŝo)
Grekeca deklinacio
[redakti]Ni jam scias, ke latino transprenis multajn vortojn el la greka lingvo. Por tiuj de la unua deklinacio estas karakterizaj la nominativaj finaĵoj -ās, -ēs (viraj) kaj -ē (ina), fakte ekvivalentaj al la purlatina -a. Vortoj kun tiuj finaĵoj ofte sekvas en singularo iom ŝanĝitan deklinacian tabelon, kiu postportas signojn de la greka lingvo. Tiujn ni prezentos en unu pli posta ĉapitro.