Latina/Vortklasoj
Vortklasoj
[redakti]Vortoj en latino dividiĝas en kelkajn grupojn. Ĉiu vorto apartenas al unu grupo, ĉu ĉiam al tiu sama grupo, ĉu ĉiafoje al unu el pluraj grupoj, laŭkuntekste. La grupoj nomiĝas vortklasoj.
La latinan sistemon de vortklasoj (kiu mem inspiriĝis ĉe antikvagrekaj gramatikoj) transprenis ankaŭ aliaj lingvoj kaj ĝi estas nun uzata por gramatikumi plej diversajn lingvojn, eĉ se ilia vortsistemo tre diferencas de tiu de latino. Ankaŭ por Esperanto oni dekomence uzadis la latinan vortklasadon.
- Iuj gramatikistoj rifuzas uzi la latinan sistemon por Esperanto, dirante, ke unika gramatiko postulas unikan terminaron. Tio estas la kazo de ekzemple la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) fare de Bertilo Wennergren, kiu ekuzis por vortklasado en Esperanto mikson de klasikaj kaj de novaj, laŭmezuraj terminoj. Sed en ĉi tiu lernolibro ni restos ĉe la klasikaj terminoj, ĝuste pro tio, ke ili estas latinecaj.
Eĉ en latino tamen la vortklasado ne estas tute unueca, diversaj gramatikistoj klasas vortojn diverse kaj la limoj inter diversaj vortklasoj estas iam tre malklaraj aŭ facile transireblaj. La sekvan liston vi do ne prenu por io parkerigenda; vi nur certiĝu, ke vi komprenas tiujn ĉi terminojn, kiujn vi povos renkonti pli poste en la lernolibro.
Latina vorto povas esti:
- Substantivo. Tio estas la vortoj, kiuj en Esperanto havas la finaĵon -o, kaj plie propraj nomoj. Ekzemple: homō, homo · bonum, bono · pulchritūdō, beleco · Rōma, Romo.
- Adjektivo. Adjektivoj kutime modifas substantivojn, kaj en Esperanto ili havas la finaĵon -a. Ekz. hūmānus, homa · bonus, bona · pulcher, bela · Rōmānus, Roma.
- Pronomo. En Esperanto ekzistas la tiel nomataj personaj pronomoj, sed ankaŭ multaj Esperantaj korelativoj estas laŭlatine fakte konsiderataj pronomoj. Ekz. ego, mi · suus, sia · quī, kiu · hic tiu ĉi.
- Numeralo aŭ nombrovorto. Tio estas vortoj temantaj pri nombroj, nome pri kvanto aŭ ordo. Ūnus, unu · prīmus, unua. Aliaj parencaj vortoj jam povas esti adjektivoj (simplex, unueca, unufoja) aŭ adverboj (semel, unufoje).
- Verbo. Tiaj vortoj esprimas agojn kaj finiĝas en Esperanto je -i, -as, -is, -os, -us aŭ -u. Laudāre, laŭdi · laudābant, ili laŭdis · laudāvissēs, vi estus laŭdinta.
- Participo. Tio estas substantivecaj, adjektivecaj aŭ adverbecaj vortoj devenantaj rekte de verboj. Laudāns, laŭdanto / laŭdanta / laŭdante · laudātus, laŭdito / laŭdita …
- Adverbo. Adverboj modifas verbojn aŭ adjektivojn, Esperante ĉu havas la finaĵon -e aŭ estas senfinaĵaj vortetoj. Bene, bone · hodiē, hodiaŭ · nunc, nun.
- Prepozicio. Tiu kutime staras antaŭ substantivo, adjektivo, pronomo aŭ numeralo kaj konkretigas ĝian signifon. In, en · sine, sen · ante, antaŭ.
- Konjunkcio. Vorteto por kunligi plurajn vortojn aŭ tutajn frazojn. Et, kaj · quamquam, kvankam · sī, se.
- Partikulo. Vorteto iel influanta ĉu la ĉean vorton ĉu la tutan frazon. Nōn, ne · -ne, ĉu.
- Interjekcio. Ekkria vorteto, gramatike sendependa de la resto de l’ frazo. Ēheu, ve, oj · valē, adiaŭ. Valē estas konsiderata interjekcio, eĉ se ĝi fakte estas tute regula formo de verbo kaj laŭvorte signifas “bonfartu”.
La unuaj ses vortklasoj plie povas esti nomataj flekseblaj, ĉar tiuklasaj vortoj povas fleksiĝi, ŝanĝi siajn formojn. La samo estas ankaŭ en Esperanto: havante ekzemple la vorton viro, oni povas devenigi la vortojn viron, viroj aŭ virojn, kaj same oni povas agi kun la vortoj vira (viran / viraj …), mi, tiu ktp. Kaj de baza verba formo, ekzemple fari, oni kreas la vortojn faras, faris ktp. Kontraŭe vortoj kiel ĉirkaŭ, jes, plu restas ĉiam la samaj (ĝis kiam oni aldonas al ili substantivan, adjektivan aŭ verban finaĵon – ĉirkaŭo, jesi, pluen ks.)
Substantivojn, adjektivojn, pronomojn, numeralojn kaj participojn oni pli konkrete nomas deklinacieblaj vortoj, ĉar ilia fleksado (ŝanĝado de kazo, nombro kaj genro) nomiĝas deklinacio. La fleksiĝado de verboj (ŝanĝado de tenso, persono kaj aliaj kategorioj) kontraŭe nomiĝas konjugacio. Pli pri tio instruas la du sekvantaj ĉapitroj de ĉi tiu libro: Nombro, kazo, genro pri deklinacio kaj Verbaj kategorioj pri konjugacio.