Lingvokreado

El Vikilibroj

Ĉi tiu ĝermo Lingvokreado havas udk-kodon 811.9 kaj taŭgus en kategorio udk:811.9.


< Kovrilo

Flago de lingvokreantoj.

Antaŭparolo[redakti]

Kio estas lingvo? Lingvo estas ni. Ĉiuj informoj pri nia kulturo, pri ni mem estas en nia lingvo. Ĉiuj ni lernas alian lingvon, ekzemple en lernejo. Kaj multaj legantoj lernis Esperanton.

Kiel plej bone ekkoni sian lingvon? Kreante la alian! Do, ni ĝuos kaj kreos nian propran lingvon. Vi ekscios, ke tio ne estas malfacila.

Celo[redakti]

La celo de ĉi tiu libro estas disponebligi informon pri lingva konstruado en Esperanto. Jam ekzistas tiaj informoj en la angla, sed ili multe mankas en Esperanto. Krome mankas granda komunumo da Esperantistaj lingvokonstruistoj; la ekzistaj komunumoj grandparte parolas la anglan. Ĉar scipovo de la angla ne nepre eblas por ĉiuj, ĉi tia libro celas disponebligi informon en lingvo pli facile lernebla.

Ĉi tio estas ankoraŭ kreata kaj neniam finota. Se oni vidas eraron aŭ oportunon por plibonigi ĝin, oni rajtas kaj bonvenas. Kompreneble, kiel ĉiu Vikilibro, ĉi tiu libro des pli utilos, ju pli da utila informo aldoniĝos al ĝi.

Enhavo[redakti]