Lingvokreado/Antaŭdemandoj

El Vikilibroj

Se vi volas krei lingvon, vi sendube havas kialon, sed eble ne certas pri la detaloj. Eble la subaj demandoj helpos al vi.

Kial mi kreas ĉi tiun lingvon?[redakti]

Homoj kreas lingvojn pro diversaj kialoj. Jen estas kelkaj kialoj krei lingvojn:

  • Por belartaĵo: Tio estas la plej ofta kialo krei propran lingvon. Eble vi verkas libron aŭ filmon kaj bezonas lingvon por kulturo, kiu ekzistas en tiu verko. Ekzemploj de lingvoj tial kreitaj estas la kvenja, la klingona, la dotraka, kaj Na'vi.
  • Kiel belartaĵo: Eble vi ne verkas libron aŭ filmon, sed vidas la lingvon mem kiel belartaĵon. Tio estas ofta en la lingvofara komunumo. Fama ekzemplo estas Tokipono.
  • Por lingvoscienca eksperimento: Ankaŭ tio estas tre ofta; ekzemploj inkludas Laadanon, Loĵbanon, Ithkuil-on, kaj denove Tokiponon.
  • Por krei la perfektan internacian helplingvon, kiu iam superos kaj Esperanton kaj la anglan laŭ kvanto da parolantoj: Bonan sorton! Ekzemploj de pasintaj klopodoj inkludas Idon, Interlingveon, Novialon, Interlingvaon, Lingwa de Planeta, Lingua Franca Nova, ktp., ktp..
  • Kiel ŝerco: Ekzemploj pasintaj inkludas Eŭropanton, Transpiranton kaj Gulevache.
  • Por lerni kiel krei lingvojn: Eĉ Zamenhof devis provi multajn projektojn antaŭ ol alveni al la hodiaŭa lingvo Esperanto. Tamen eble indus elekti el la ĉi-supraj opcioj kiel parto de via lerna eksperimento, depende de viaj estontaj interesoj.

Kiu parolas/parolos mian lingvon?[redakti]

Se vi konstruas artlingvon por fikcia kulturo, demandu: kio plej gravas al la uloj, kiuj parolas ĝin? La klingona kaj kvenja estas ne nur lingve riĉaj sed ankaŭ riĉaj laŭ kulturo, proverboj, poemoj, epopeoj, legendoj, idiomaĵoj, ktp.. En la epizodo Darmok el Star Trek: The Next Generation, la ŝipanaro de la kosmoŝipo Entrepreno renkontis eksterterulojn, kies lingvo estis tiom metafora kaj plena de kultura kunteksto, ke ilia "universala tradukilo" eĉ ne povis interpreti ĝin. Ĉio, kion la eksterteruloj diris, estis aludo al ilia literaturo.

Se la parolantoj ne estas homoj, kiel iliaj fiziologiaj propraĵoj tuŝos la lingvon? Eble ili ne povas paroli iujn sonojn, aŭ povas paroli sonojn malfacilajn aŭ neeblajn por homoj. Eble ili povas kompreni multe pliajn nuancojn multe pli rapide ol homoj, aŭ male.

Se vi eksperimentas, ĉu necesos parolantoj? Tio kompreneble dependas de la eksperimento, sed se vi respondis jese, konsideru kiel igi la lingvon alloga al planlingvaj lernemuloj. Helpos se vi mem estas ano de multaj komunumoj de planlingvaj lernemuloj, kaj espereble vi jam komprenas, ke planlingvaj lernemuloj ne samas kun Esperantistoj. Esperantistoj ne nepre volas lerni aliajn lingvojn kaj ofte tre malŝatas aŭdi pri ankoraŭ plua lingva projekto.

Se vi kreas internacian helplingvon, via dezirata parolantaro ja estas multega, do kiel vi atingos ilin? Kio apartigos vian lingvon de la jam nekalkulebla listo da helplingvaj projektoj? Rigardu ne nur Kritikojn pri Esperanto sed ankaŭ la pli grandan historion pri la artefarita internacia lingva movado. Tio, kion vi volas provi, estis jam multe farita, do demandu: kial aliaj lingvoj fiaskis? Kiel mia lingvo evitos tion? Se mi pensas, ke la Esperanta komunumo ne sufiĉe grandas por serioze venki, kiel mi allogos pli multajn parolantojn? Indas pripensi, kiaj homoj unue eklernos la lingvon, kaj kiel vi povos plani por ĝia plua disvastiĝo.

Kion mi jam scias pri lingvoj?[redakti]

Vi jam parolas almenaŭ du lingvojn, do indas ekzameni kiel malsamas la lingvoj, kiujn vi scias, kaj kiel ili samas. Rimarku, ke oni ne diras ĉion same en la lingvoj, kiujn vi konas. Ankaŭ se vi estas lingvosciencisto, tio helpos al vi multe.

Samtempe indas rigardi, kion vi ne scias pri lingvoj. Se vi nur parolas lingvojn relative similajn (ekzemple la angla, la hispana, kaj Esperanto), vi prefere almenaŭ skize studu la gramatikon, vortarojn kaj diraĵojn de tre malsamaj lingvoj (ekzemple la svahila, la japana, kaj la araba). Vi ne devas regi la lingvojn por ekkompreni iujn manierojn, kiel lingvoj povas malsami unu de la alia, sed ju pli vi lernas pri aliaj lingvoj, des pli bone. Se vi ne estas lingvosciencisto, indas studi laŭ eble plej multe pri la fako. Denove, vi ne devas diplomatiĝi; ja malmultaj homoj verkus se ili devus diplomatiĝi pri ĉiu afero en siaj verkoj, kaj Zamenhof mem ne estis lingvosciencisto. Sed ju pli vi studas tiajn aferojn, des pli naturecaj estos viaj lingvoj.

Tamen, studi lingvojn kaj lingvosciencon estas nur konsilo anstataŭ necesa kondiĉo por krei lingvojn. Necesaj kondiĉoj ne ekzistas por konstrui lingvojn.