Skolta kaj Tenduma Terminaro/Trupo

El Vikilibroj

La trupo estas dividita en grupetoj, kiuj nomiĝas patroloj. Patrolo laboras kiel eble plej aŭtonoma. Tiu patrola sistemo estas unu el la principoj de skoltado!

Ses skoltoj estas patrolo, sub patrolestro (PE) kaj sub-patrolestro. Ili kunvenas en propra patrolejo, kiu ofte estas nur parto aŭ angulo de la skoltejo. La PE havas du blankajn striojn sur la ĉemizo. La patrola skribisto prizorgas la kronikon.

La patrolo havas patrolan standardeton kun bildo de la patrola besto. La rubandoj sur la ŝultro de la ĉemizo estas en la patrolaj koloroj. La patrolo povas uzi propran krion kiel rekonilon.

La Trupkonsilantaro de la PE-oj kaj sub-PE-oj decidas kiel eble plej multe pri la programo de la trupo. Pri gravaj aferoj decidas la Tribunalo de Honoro, al kiu ankaŭ apartenas la trup-estroj. (En Usono: Green-Bar-Patrol).

Oni envenas la trupon kiel novulo, kaj faras la provon (ekzameneton). Post tio oni dum la instalado (investo) faras la skoltan promeson. En kelkaj landaj tiu periodo estas tre longa: oni estas aspiranto. Post la instalado oni ricevas la insignon, kaj oni estas molulo.

Pluaj provoj ekzistas por 1a duagrada kaj la unuagranda insignoj. Duagrada skolto povas akiri insignojn pri kompetenteco en ia okupo: merit- aŭ fakinsignoj. Ankaŭ ekzistas ŝnuroj: la sesinsigna, la dekduinsigna, marista, aviadista ŝnuroj, kaj la leda ŝnuro pri eksterdoma vivo.

Por skoltoj de pli ol 15 jaroj ofte estas specialaj kunvenoj. Ili estas pliaĝuloj aŭ aventurskoltoj.

Skolto kun tre multaj insignoj povas esti steloskolto (la nomo en diversaj landoj tre varias!).