Saltu al enhavo

Tokipono/Leciono 11

El Vikilibroj

Leciono 11: Kunligaj Vortetoj. 'kin'. 'pilin'.

[redakti]

Lernindaj vortoj

[redakti]

ante - alia, malsama; ŝanĝi
lete - malvarma, frosta; malfandiĝi
lipu - paĝo, papero; dokumento; bileto
pilin - senti, pensi
mani - mono

Partikuloj


en - kaj
anu - aŭ
taso - sed; nur
kin - ja; ankaŭ; eĉ


Kunligaj vortetoj (konjunkcioj)

[redakti]

Ekzistas tri kunligaj vortetoj en Tokipono, ĉiu kun malsama uzo. Ni ekzamenos ilin unuope.


anu

[redakti]

Ĉi tiun partikulon oni uzas por demandi pri kiu el du uloj faris ion, aŭ al kiu el du aĵoj io estas farita, ktp; por demandi ian ajn demandon kun du alternativaj respondoj (krom jes/ne).


Vi hejmiras kaj trovas neniom da kukoj restantaj. Devus esti aŭ Lisa aŭ Susana kiu formanĝis ilin, do vi demandas:


  • jan Susana anu jan Lisa li moku e suwi ali?

Laŭvorte, "Susana aŭ Lisa manĝis ĉiujn kukojn?" (Esperante, oni verŝajne demandus "Ĉu Susana manĝis ĉiujn kukojn, aŭ ĉu Lisa?") Jen pliaj ekzemploj:


  • sina jo e kili anu telo nasa? - Ĉu vi havas la frukton, aŭ la vinon?
  • sina toki tawa mi anu ona? - Ĉu vi parolis al mi aŭ al ŝi?
  • sina toki e mama anu jan lili? - Ĉu vi parolas pri la patrino aŭ la filino?
  • ilo li lon insa tomo anu poka tomo? - Ĉu la ilo estas en la domo aŭ apude?

Alia maniero fari jes/ne demando (kun iom alia kromsignifo ol la maniero klarigita en leciono 7) uzas anu seme, laŭvorte "aŭ kio?"


  • sina kama anu seme? - Ĉu vi venas? [Se ne, kion vi faras?]
  • sina wile moku anu seme? - Ĉu vi volas manĝi? [Se ne, kion vi volas fari?]
  • sina wile e telo nasa anu seme? - Ĉu vi volas la bieron? [Se ne, kion vi volas?]
  • ona li ante e mani anu seme? - Ĉu li ŝanĝis sian monon? [Se ne, kion li faris?]

Ĉi tiu partikulo signifas "kaj", sed ĝia uzo estas pli limigita ol tiu de "kaj" en Esperanto.


  • mi en sina li jan pona. - Mi kaj vi estas amikoj.
  • jan lili en jan suli li toki. - La infano kaj la plenkreskulo interparolas.
  • kalama musi en meli li pona tawa mi. - Mi ŝatas muzikon kaj virinojn.

Oni uzas en por ligi du partojn de kompleksa subjekto (supre), sed ne por ligi du verbojn de unu subjekto, aŭ du objektojn de unu verbo. Por la lastaj kazoj, revidu lecionon 2.


  • *mi moku e kili en telo. - (malĝusta)
  • mi moku e kili e telo. - Mi manĝas frukton kaj (trinkas) akvon.
  • *ona li moku en toki. - (malĝusta)
  • ona li moku li toki. - Li manĝas kaj parolas.

En la komplemento de pi oni povas uzi en, interalie por genitiva/poseda uzo de du nomoj kune:


  • tomo pi jan Keli en mije ona li suli. - La domo de Keli kaj ŝia edzo estas granda.
  • jan lili pi jan Ken en jan Lisa li suwi. - La bebo de Ken kaj Lisa estas ĉarma.

taso

[redakti]

taso havas du uzojn, kiel adjektivo kaj kiel kunliga vorteto. Kiel kunliga vorto, ĝi signifas "sed".


  • mi wile moku. taso mi jo ala e moku. - Mi volas manĝi. Sed mi ne havas manĝon.
  • mi wile lukin e tomo mi. taso mi lon ma ante. - Mi volas vidi mian hejmon. Sed mi estas en alia lando.

Tokipono ne konas kompleksajn frazojn, do taso devas komenci novan frazon.


  • mi pona. taso meli mi li pakala. - Mi bonstatas. Sed mia amikino vundiĝis.
  • *mi pona, taso meli mi li pakala. - (malĝusta punkcio/elparolo)

En sia adjektiva/adverba uzo, taso staras tuj post la modifita vorto, kaj signifas "nur".


  • jan Lisa taso li kama. - Nur Lisa venis.
  • mi sona e ni taso. - Mi scias nur tion.
  • mi musi taso. - Mi nur ŝercas.
  • ona li pali taso. - Ŝi nur laboras.
  • mi lukin taso e meli ni! ali li pona. - Mi nur rigardetis tiun virinon! Ĉio estas en ordo.

kin

[redakti]

kin estas emfazilo signifanta "ja, ankaŭ, ankoraŭ, eĉ" ktp.


    • mi tawa ma Elopa. - Mi iris al Eŭropo.
    • pona! mi kin tawa ma Elopa. - Bone! Ankaŭ mi iris al Eŭropo.
    • mi mute o tawa. - Ni iru!
    • mi ken ala. mi moku kin. - Mi ne povas. Mi ankoraŭ manĝas.
    • a! sina lukin ala lukin e ijo nasa ni? - Ho! Ĉu vi vidis tiun strangaĵon?
    • mi lukin kin e ona. - Mi ja vidis ĝin.

Priskribi temperaturon; pliaj uzoj de pilin

[redakti]

Kiel vi lernis en leciono 6, seli signifas "varma" aŭ "varmeco". Ĉi-lecione, ni enkondukis lete, "malvarma". Ni povas nun priparoli veteron kaj temperaturon.


  • seli li lon. - Varmo ĉeestas. = Estas varme.
  • lete li lon. - Malvarmo ĉeestas. = Estas malvarme.

Per mute kaj lili vi povas pli specifigi la diron:


  • seli mute li lon. - Estas tre varme.
  • lete lili li lon. - Estas malvarmete.

Tiuj supraj frazoj priskribas la temperaturon de la medio ĝenerale. Por priskribi la temperaturon de specifa aĵo, uzu pilin. Ekzemple, vi prenas hakilon kaj trovas, ke la stango estas malvarma:


  • ilo ni li lete pilin. - Ĉi tiu ilo estas malvarma tuŝe.

lete pilin havas la saman strukturon kiel pona lukin: kvalito-vorto + sento-vorto. Tiaj adjektivaj subfrazoj povas ankaŭ preni mute kaj lili:


  • kili li seli pilin lili. - La vegetoj estas ne tre varmaj.
  • suwi li lete pilin mute. - La glaciaĵo estas tre malvarma.

Pliaj uzoj de pilin

[redakti]

Vi povas per pilin priskribi kiel vi sentas vin:


  • mi pilin pona. - Mi sentas bone. = Mi feliĉas.
  • ona li pilin ike. - Li sentas malbone. = Li malfeliĉas malsanas.
  • sina pilin seme? Kia vi sentas vin?

Ĝi povas ankaŭ signifi "pensi" aŭ "penso":


  • mi pilin e ni: utala li ike. - Mi pensas ĉi tion: milito malbonas.
  • mi pilin e pipi mi. - Mi pensas pri mia grilo.
  • pilin ike li pakala e olin pi ona mute. - Malbonaj pensoj detruis ilian amon.
  • sina pilin e seme? - Kion vi pensas? Pri kio vi pensas?