Tokipono

El Vikilibroj

Ĉi tiu ĝermo Tokipono havas udk-kodon 811.9 kaj taŭgus en kategorio udk:811.9.

Antaŭparolo de la Vikilibra eldono[redakti]

Ĉi tiu lernolibro venas plejparte el la lecionaro de Jim Henry, kiu atingeblas ĉi tie. Sekvas aldonoj de la Vikilibra komunumo kiuj konsistigas la reston de la tuta lernolibro. O kama sona pona! — Kajaeo 09:14, 11 Apr. 2011 (UTC)

Antaŭparolo de Jim Henry[redakti]

Simbolo de toki pona
Prononco de toki pona

Tokipono (sialingve: toki pona) estas planlingvo (aŭ arta lingvo) farita de Sonja Lang, kaj publikigita ekde 2001. Ĝi estas modelita laŭ la filozofio Daoismo, do intence tre simpla kaj malkomplika fonologie, gramatike, kaj semantike. Ĝi estas plaĉa lingvo kaj multe pli facile ol eĉ Esperanto, tamen ankaŭ malpli esprimopova kaj fleksebla. La vortaro havas nur 118 fiksformajn vortojn, kaj la vortordo estas strikte fiksita.

Tokiponon parolas nur kelkdek homoj. Oni povus diri, ke ĝi estas projekto en procezo iĝi vivanta lingvo, kiel Esperanto estis de 1887 ĝis ĉ. 1905. Ekzistas vigla retpoŝta listo en kaj pri Tokipono, IRC babilejo, kaj pluraj retejoj kun tekstoj (plejparte tradukitaj, kelkaj originalaj).

Legu pli pri ĝi en ĉi tiu Vikipedia artikolo. La oficiala retejo [tokipona.org] estas dulingva, en Esperanto kaj la angla. Tie estas vortaroj kaj ekzemplaj frazoj, sed ne (je 8/2004) lecionoj.

Mi ekfaris ĉi tiujn lecionojn kiel traduko de la anglalingvaj lecionoj de jan Pije, sed ili iĝas pli reverko ol traduko. Tamen, mi ŝuldas multon al jan Pije. Por lecionoj en aliaj lingvoj, vidu la ligilojn en mia paĝo pri Tokipono.

Enhavo[redakti]

Antaŭ ĉiu ĉapitro kaj subĉapitro estas bildo, kiu reprezentas kiom kompleta estas tiu teksto. Jen la kompletecbildoj kaj iliaj signifoj:

signifas ke estas eta kvanto da informo kiu povas esti malfidinda.
signifas ke estas informo, sed ĝi estas tro mallonga kaj sendatala.
signifas ke la plejmulto da la necesa informo estas tie, sed ĝi bezonas esti organizita aŭ renovigita.
signifas ke la sekcio estas plena kaj korekta. Tamen, se vi havas rilatan konsilon pri la temo, ne timu tamen enmeti ĝin nur pro tio ke la libro jam estas 'kompleta'. Vikilibro eterne evoluu.

Lecionoj[redakti]

  1. Elparolo kaj skribado
  2. Simplaj frazoj
  3. Frazoj kun rekta objekto de verbo. Kompleksaj frazoj.
  4. Adjektivoj, adverboj, substantivaj kunmetoj
  5. Prepocizioj tawa, lon, kaj kepeken
  6. Lokaj vortoj. Prepozicioj sama, tan, poka
  7. Neado. Jes/ne demandoj.
  8. Fremdaj vortoj. Alvokoj, krioj kaj ordonoj
  9. Malfermaj demandoj per seme
  10. La partikulo pi
  11. Kunligaj vortetoj. kin, pilin
  12. Koloroj
  13. Vivaĵoj
  14. La homa korpo
  15. Nombroj
  16. Speciala vorto la
  17. Respondoj al ekzercoj

Polurado[redakti]

Ankoraŭ farenda: ekzemplaj tekstoj kun demandoj por plibonigi onian lingvoscion.

Fari[redakti]

  • Daŭre transprenu el la originala lecionaro
  • Finu la mankajn ĉapitrojn
  • Aldonu 'poluran' sekcion kun ekzemplaj tekstoj.

Vidu ankaŭ[redakti]