Tokipono/Leciono 5

El Vikilibroj

Leciono 5: Prepocizioj tawa, lon, kaj kepeken[redakti]

Lernindaj vortoj[redakti]

Substantivoj


kiwen - ŝtono, roko; ŝtone malmola
kon - aero, spirito, vento
poki - ujo; bolo, taso, skatolo, ktp.

Verboj


kama - veni, okazi, kaŭzi, igi
pana - doni, sendi, ellasi
toki - lingvo; paroli, diri


Verboj/prepozicioj


kepeken - uzi; metodo; per
lon - ekzisti, veri, troviĝi, lokiĝi; ĉe, en, sur
tawa - iri, movi, moviĝi; movanta; al, por


lon[redakti]

lon povas roli kiel verbo aŭ prepozicio. Studu jenajn ekzemplojn:


  • mi lon tomo. - Mi estas ĉe domo. = Mi estas hejme.
  • mi moku lon tomo. - Mi manĝas en domo. = Mi manĝas hejme.

En la unua frazo, lon rolas kiel verbo ("ĉeesti"); en la dua, kiel prepozicio. Jen pliaj ekzemploj:


  • suno li lon sewi. - La suno estas en la ĉielo.
  • mi telo e mi lon tomo telo. - Mi banas min en la banejo.
    (telo povas ankaŭ signifi "lavi". tomo telo, kiel vi memoru el la lasta leciono, signifas aŭ "banejo" aŭ "necesejo" laŭ kunteksto.)
  • kili li lon poki. - La frukto estas en la korbo.
  • pipi ni li lon ma telo. - Tiuj insektoj loĝas en marĉoj.
  • jan utala li utala lon ma tomo. - La soldatoj batalas en la urbo.

lon kun helpoverbo kiel wile[redakti]

Ĉar lon povas roli kiel verbo aŭ prepozicio, la signifo povas esti iom ambigua kiam ĝi sekvas alian verbon. Ekzemple:


  • mi wile lon tomo. - Mi volas esti hejme. aŭ: Mi volas (ion) en hejmo.

La dua ebla signifo estas malprobabla, sed por eviti tiajn konfuzetojn, oni tipe dividas frazon en du partoj. Uzu la dupunkton ':' por tio.


  • mi wile e ni: mi lon tomo. - Mi volas ĉi tion: Mi estas hejme. = Mi volas esti hejme.

La saman dividon en du frazoj oni uzas en Tokipono kie aliaj lingvoj uzus subjunkcion aŭ subfrazon, ekzemple en Esperanto per "ke". Ekzemple:


  • sina toki e ni tawa mi: sina moku. - Vi diris al mi tion: vi manĝas. = Vi diris al mi, ke vi manĝas.

lon kiel transitiva verbo[redakti]

Ĉi tiu estas malofta uzo, kiun vi povas ignori por nun se vi volas. Por kompreni la jenajn frazojn, vi bezonos du pliajn vortojn (plue klarigotajn en postaj lecionoj): lape = dormi, pini = fini, ĉesigi. Do, normala diro por "veki" estus:


  • mi pini e lape sina. - Mi finis vian dormon. = Mi vekis vin.

Sed estas alia dirmaniero kun lon:


  • mi lon e sina. - Mi igis vin ĉeesti.

En tiu idiotismo, oni konsideras la dormanto kiel forestanta en alia mondo; la vekanto devigas tiun ĉeesti en la reala mondo. Oni tamen ne dirus sina lon e mi por "Vi vekis min", ĉar la dormanto mem ne konsideras sin kiel malreala aŭ forestanta.


kepeken[redakti]

Kiam oni uzas kepeken kiel verbo, ĝin sekvas la akuzativa prepozicio e, kiel ĉe aliaj verboj.


  • mi kepeken e ilo. - Mi uzas ilon.
  • sina wile kepeken e ilo. - Vi devas uzi ilon.
  • mi kepeken e poki ni. - Mi uzas tiun tason.

Oni uzas kepeken ankaŭ kiel prepozicion. Se la frazo havas kaj rektan objekton kaj prepozician objekton, la prepozicia sintagmo sekvas la akuzativan.


  • mi moku kepeken ilo moku. - Mi manĝas per forko/kulero/k.s.
  • mi lukin e pipi kepeken ilo suno. - Mi rigardas la insekton per lumilo.

tawa[redakti]

Uzi tawa kiel netransitiva verbo[redakti]

Kiam tawa estas uzata kiel netransitiva verbo, ĝi (same kiel lon) ne uzas e por indiki la objekton. Ĝi signifas tiuuze "iri al".


  • mi tawa tomo mi. - Mi iras al mia hejmo.
  • ona mute li tawa utala. - Ili iras al la milito.
  • sina wile tawa telo suli. - Vi volas iri al la maro.
  • ona li tawa sewi kiwen. - Ŝi iras al la supro de la roko.

Uzi tawa kiel direkta prepozicio[redakti]

tawa ankaŭ rolas kiel direkta prepozicio (pli-malpli "al", sed foje "ĝis" aŭ "en" + akuzativo).


  • mi toki tawa sina. - Mi parolas al vi.
  • ona li lawa e jan tawa ma pona. - Li gvidis la popolon al la bona lando.
  • ona li kama tawa ma mi. - Li venas al mia lando.
  • jan pona li pana e kili tawa jan lili. - La amiko donas frukton al la infano.

En Esperanto oni povas egale diri "Mi ŝatas tion" aŭ "Tio plaĉas al mi". En Tokipono oni uzas nur la lastan modelon, jene:


  • ni li pona tawa mi. - Tio estas bona al mi. Tio plaĉas al mi.
  • ni li ike tawa mi. - Tio estas malbona al mi. Tio malplaĉas al mi.
  • toki li pona tawa mi. - Mi ŝatas paroli. Mi ŝatas lingvojn.
  • telo suli li ike tawa mi. - Mi ne ŝatas la maron.

Oni ankaŭ povas uzi tawa kiel "por", jene:


  • mi pona e tomo tawa jan pakala. - Mi riparis la domon por la handikapulo.

Uzi tawa kiel adjektivo "movanta"[redakti]

Estas pluraj idiotismaj kunmetoj, kie tawa signifas "movanta".


  • tomo tawa - aŭto, kamiono ("movanta konstruaĵo")
  • tomo tawa telo - ŝipo, boato
  • tomo tawa kon - aviadilo, helikoptero

Ambigueco pro tawa[redakti]

Legu ĉi tiun frazon kaj pensu pri ĝiaj eblaj signifoj. Poste, paĝumu malsupren.


  • mi pana e tomo tawa sina.






Se tawa estas uzata kiel adjektivo, tio signifas "Mi sendas vian aŭton." Se tawa estas uzata kiel prepozicio, tio signifas "Mi donas domon al vi". Kiel scii? Per kunteksto... espereble.

Uzi tawa kiel transitiva verbo[redakti]

Oni ankaŭ povas uzi tawa transitive ("movi"). Tiel, oni uzas e por indiki la rektan objekton.


  • mi tawa e kiwen. - Mi movas la rokon.
  • ona li tawa e len mi. - Ŝi deprenis miajn vestojn.

kama[redakti]

kama povas signifi "veni"; ĝin oni tipe uzas kun tawa, ĉi tiel:


  • ona li kama tawa tomo mi. - Li venis al mia domo.
  • mi wile kama tawa ma tomo. - Mi devas veni al la urbo.

kama ankaŭ povas signifi "kaŭzi, igi". Ĝi povas esti aŭ transitiva verbo kun rekta objekto, aŭ helpoverbo kun alia verbo sekvanta.


  • mi kama e pakala. - Mi kaŭzis akcidenton.
  • sina kama e ni: mi wile moku. - Vi kaŭzis ĉi tion: mi volas manĝi. = Vi malsatigis min.

Notu, ke oni ne povus diri *sina kama e mi wile moku. Tokipono ne uzas subfrazojn tiel.


Kiel helpoverbo, kama povas indiki ekan aspekton.


  • mi kama jo e telo. - Mi ekhavas la akvon.
  • ona li kama lukin e pipi. - Li ekvidis la abelon.
  • jan nasa li kama pona. - La frenzulo saniĝas.

Ekzercoj[redakti]

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj.


a) Mi riparis la lampon per eta ilo.

b) Mi ŝatas Tokiponon.

c) Ni donis al ili manĝon.

ĉ) Tio ĉi estas por mia amiko.

d La ilo estas en la skatolo.

e) Tiu botelo estas en la koto.

f) Mi volas iri al lia domo per mia aŭto.

g) Ili argumentas. (Memoru tion, kion vi lernis pri adverboj en leciono 3.)


Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.


ĝ) sina wile kama tawa tomo toki.

h) jan li toki kepeken toki pona lon tomo toki.

ĥ) mi tawa tomo toki. ona li pona tawa mi.

i) sina kama jo e jan pona lon ni.

Respondoj