Skolta kaj Tenduma Terminaro/Ĉe la tendarfajro

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi
tendarfajro 
fajro por doni lumon kaj varmon, ofte la centro de tendara festvespero
ĉefajra rakonto, teatraĵo 
serĉo 
rakonteto por ridigi la aŭskultantojn
farseto 
komika teatraĵeto
kanono, ĉenkanto 
kanto, kiun diversaj grupoj samtempe kantas, sed ne komencante en la sama momento
rekantaĵo 
parto de kanto, kiu revenas post ĉiu strofo
kunkrio 
krio, kiun ĉiuj faras kune kaj ritme, por montri aprobon (aŭ male)
inaŭguro 
ceremonia komenciĝo de tendarfajro (aŭ de ia kunveno)
vesper-meditado 
ceremonia aŭ pia finiĝo de la tago aŭ kunveno