Skolta kaj Tenduma Terminaro/Arbarega Libro

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi

En multaj landoj la skoltetoj nomiĝas: Lupidoj, kaj ilia ludo havas sian bazon en tiu libro. La svarmestroj havas nomojn, kiuj memorigas pri la bestoj en la libro.

En la sioniaj montoj vivas la arbarega popolo de la lupoj, sub gvido de la solula lupo. Inter la lupoj venas infano de homoj, kiun ili nomas Maŭgli, la rano, ĉar li ne havas felon. Akela zorgas por li kiel patrino. La libera popolo de la lupoj kunvenas ĉirkaŭ la konsilantara roko.

Aliaj bestoj estas:

Balu 
la urso, instruisto;
Ĉil 
la milvo, komunikisto de la arbarego.
Bagira 
la pantero;
Hati 
la elefanto;
Ka 
la serpento;
Tabaki 
la ŝakalo, la piedlekisto;
Ŝir Kan 
la tigro, la lamulo kaj
Bandar Log 
la malsaĝa popolo de la simioj.