Saltu al enhavo

Enkonduko pri xymatrix/Difini la dimensiojn

El Vikilibroj

Spacoj inter la elementoj : linia alteco kaj kolumna larĝeco[redakti]

Sen precizigo, xymatrix adaptas la linian altecon kaj la kolumnan larĝecon al la grandeco de la elementoj, tiel ke la spaco inter najbaraj elementoj estas egala, laŭ interne kalkulita valoro.
Oni tamen povas ŝanĝi tiun kutiman interspacon.

Linia alteco : @R=[redakti]

Per la kodo @R= (sekvata de longeco esprimata per la kutimaj mezurunuoj) tajpita inter \xymatrix kaj la unua { oni precizigas la vertikalan interspacon, alidire la linian altecon.

Kolumna larĝeco : @C=[redakti]

Sammaniere, la kodo @C= efikos sur la horizontala distanco inter najbaraj elementoj, tio estas sur la larĝeco de la kolumnoj.

Ilustre :

Jen komparaj ekzemploj :

Kodo Rezulto
Kutima interspaco \xymatrix{
AAAAAAAAAAAAAAAAA&B\\C&D
}
Precizigita interspaco \xymatrix@C=.2cm{
AAAAAAAAAAAAAAAAA&B\\C&D
}

Alteco kaj larĝeco : @=[redakti]

La kodo @= same uzata efikas samtempe sur la vertikala kaj horizontala interspacoj. Jen ilustraĵo per @=0pt :

\xymatrix@=0pt{
A&B\\C&D
}

La rezulto estas :

La elementoj estas tre proksimaj, sed ne tuŝas unu la alian, ĉar ili konservas sian propran marĝenon. Ankaŭ la dimension de tiu oni povas difini : vidu tuj sube.

Marĝenoj de la elementoj[redakti]

Oni povas precizigi la dimensiojn de la marĝenoj, kiuj ĉirkaŭas la elementojn.
Por la vertikalaj marĝenoj, oni uzas la kodon @H= en la samaj kondiĉoj, kiel la jam ĉi-supre viditaj kodoj.
Por la horizontalaj marĝenoj, oni uzas la kodon @W=.
Kaj por ĉiuj marĝenoj samtempe, oni uzas la kodon @M=.

Ilustre :

Ekzemplo, kie oni uzis kaj @=0pt kaj @M=0pt por havi la minimuman interspacon :

\xymatrix@=0pt@M=0pt{
A&B\\C&D
}

La rezulto estas :

Marĝenoj de la etikedoj[redakti]

Oni povas precizigi la dimension de la etikedaj marĝenoj per la kodo @L= same uzata kiel la ĉi-supraj kodoj.

Komparaj ekzemploj :

Kodo Rezulto
Kutima marĝeno \xymatrix{
A\ar[r]^1&B
}
Precizigita marĝeno \xymatrix@L=20pt{
A\ar[r]^1&B
}

Operatoroj + kaj -[redakti]

Anstataŭ la signo = uzata en la ĉi supraj kodoj, oni povas uzi la signojn + kaj - por respektive kreskigi kaj malkreskigi la defaŭlte kalkulitan valoron de la diversaj interspacoj.

Komparaj ekzemploj :

Kodo Rezulto
Kutima interspaco \xymatrix{
A&B\\C&D
}
Signo = \xymatrix@=20pt{
A&B\\C&D
}
Signo + \xymatrix@+20pt{
A&B\\C&D
}
Signo - \xymatrix@-20pt{
A&B\\C&D
}


Diversaj malpermesoj de interspaca variado[redakti]

La interspacoj normale varias laŭ la grandeco de la elementoj. Oni povas malpermesi tiun variadon kaj devigi ĉiujn interspacojn havi unu egalan dimension.

Difino laŭ la plej granda elemento : @![redakti]

La kodo @!, tajpita inter \xymatrix kaj la unua {, devigas ĉiujn interspacojn adaptiĝi al la plej granda elemento de l'tabelo. Ĉiuj elementoj ŝajnas havi la grandecon de la plej granda elemento.

Komparaj ekzemploj :

Kodo Rezulto
Kutima varianta interspaco \xymatrix{
AAAAAAAAAA&B\\C&D
}
Egala interspaco \xymatrix@!{
AAAAAAAAAA&B\\C&D
}

Difino de egala interspaco[redakti]

Difino de egala interspaco kun nula valoro : @!0[redakti]

Per la kodo @!0, la elementoj ŝajnas havi nulan dimension, alidire la sistemo kalkulas la interspacojn, kvazaŭ ĉiuj elementoj estus nuldimensiaj punktoj en la centro de ĉiu fako de l'tabelo.

Ekzemplo, kun mallongaj elementoj :

\xymatrix@!0{
A&B\\C&D
}

La rezulto estas :

Ekzemplo, kun longa elemento :

\xymatrix@!0{
AAAAAAAAAAAAAAAAAAA&B\\C&D
}

La rezulto estas :

Difino de egala interspaco kun iu valoro : @!=1.5cm[redakti]

Oni povas precizigi la dimensiojn de la interspacoj per kutima mezurunuo : la sistemo difinas la interspacojn sen konsidero pri la reala dimensio de la elementoj.

Ekzemplo, kun mallongaj elementoj :

\xymatrix@!=.5cm{
A&B\\C&D
}

La rezulto estas :

Ekzemplo, kun longa elemento :

\xymatrix@!=.5cm{
AAAAAAAAAAAA&B\\C&D
}

La rezulto estas :

Antaŭa paĝo: Surlinia diagramo Enhavtabelo Posta paĝo: Turni la tabelon