Esperantuja gvidlibro por komencantoj/Oftaj mallongigoj

El Vikilibroj

Esperantistoj ofte uzas multajn mallongigojn. Tiamaniere ili povas flue paroli sen neceso ĉiam ripeti longan nomon de iu renkontiĝo, organizo aŭ alia afero. Ĉi tie oni priskribas la plej ofte uzatajn mallongigojn.

Renkontiĝoj[redakti]

  • ĈAR
    • Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo
  • FESTO
    • Franca Esperanto Semajno Terure Organizita
  • IJF
  • IJK
  • IJS
    • Internacia Junulara Semajno
  • IS
    • Internacia Seminario
  • JES
    • Junulara E-Semajno - junulara novjara renkontiĝo en mezeŭropo (Germanio, Pollando, Hungario).
  • KAEST
    • Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
  • KEKSO
    • Kreema Esperanto-Kurso - renkontiĝo en Germanio
  • SES
    • Somera Esperanto-Studado - ĉiujara renkontiĝo en Slovakio farita speciale por lernado de Esperanto, kiun organizas E@I.
  • UK

Organizoj[redakti]

  • AdE
  • BEMI
    • Biciklista Esperantista Movado Internacia
  • E@I
    • organizo kiu faras projektojn, kiuj havas rilaton al lingva lernado kaj Interreto.
  • EEU
    • Eŭropa Esperanto-Unio
  • IKUE
    • Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista - organizo de esperantaj katolikoj.
  • ISAE
    • Internacia Scienca Asocio Esperantista - scienca organizo, kiu eldonas Sciencan Revuon
  • KELI
    • Kristana Esperantista Ligo Internacia
  • SAT
    • Sennacieca Asocio Tutmonda
  • TEJO
  • UEA

Landaj[redakti]

  • AEF
    • Aŭstria Esperanto-Federacio
  • BEA
    • Bulgara Esperantista Asocio
  • BEJ
    • Bulgara Esperanto-Junularo
  • ĈEA
    • Ĉeĥa Esperanto-Asocio
  • ĈEJ
    • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • DEA
    • Dana Esperanto-Asocio
  • FLEJA
    • Flandra Esperantista Junulara Asocio
  • GEA
    • Germana Esperanto-Asocio
  • GEJ
    • Germana Esperanto-Junularo
  • HEJ
    • Hungara Esperanto-Junularo
  • IEJ
    • Itala Esperantista Junularo
  • JEB
    • Junularo Esperantista Brita
  • JEFO
    • Junulara Esperantista Franca Organizo
  • KEJ
    • Kataluna Esperanto-Junularo
    • Korea Esperanto-Junularo
  • LEA
    • Luksemburga Esperanto-Asocio
  • NEJ
    • Nederlanda Esperanto-Junularo
  • PEA
    • Pola Esperanto-Asocio
  • PEJ
    • Pola Esperanto-Junularo
    • Portugala Esperanto-Junularo
  • SEF
    • Sveda Esperanto-Federacio
  • SES
    • Svisa Esperanto-Societo
  • SKEF
    • Slovakia Esperanta Federacio
  • SKEJ
    • Slovakia Esperanta Junularo
  • VEA
    • Vjetnama Esperanto-Asocio

Diversaj aferoj[redakti]

  • KER
    • Komuna Eŭropa Referenckadro
  • LKK
    • Loka Kongresa Komitato - teamo kiu organizas Universalan Kongreson de Esperanto.
  • PIV
    • Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto - la plej granda kaj la plej grava klariga vortaro de Esperanto.
  • PMEG
    • Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko - libro, kiu klarigas gramatikon de Esperanto.