Latina/H Resumo
Aspekto
< Latina
- La latina vorto por “esti” ne apartenas al iu konjugacio kaj estas, almenaŭ en prezenco, malregula.
- La vorto sum, esse povas havi plurajn signifojn.
- Oni povas esprimi, ke “iu estas ia” ks.
- Aŭ ke “iu havas ion”.
- “Iu devas fari ion”.
- Plie ĝi uziĝas kiel helpa verbo kun diversaj participaj formoj de aliaj verboj.
- Per prefikso oni povas priĝustigi aŭ tute ŝanĝi la signifon de vorto.
- Iuj prefiksoj devenas de prepozicioj, aliaj estas originalaj nememstaraj vortelementoj.
- Prefikso oftege ŝanĝas sian formon depende de la radiko, antaŭ kiun ĝi algluiĝas.
- Multajn kaj diversajn derivaĵojn pere de prepoziciaj prefiksoj kreas ankaŭ la verbo sum, esse.
- Pro iuj siaj eble neatenditaj formoj atentindas la verboj possum, posse kaj prōsum, prōdesse.