Manlibro pri Vikipedio/Enkonduko

El Vikilibroj

Antaŭvorto[redakti]

La ideo krei manlibron pri Vikipedio ekestis dum la 22-a Printempa Semajno Internacia (PSI), renkontiĝo dum aprilo de 2006, St. Andreasberg, Germanio. Multaj esperantistoj estis entuziasmaj pri la inform- kaj praktikadsesioj kiuj tie okazis. Homoj konvinkiĝis post iom da klarigado kaj diskutado ke Vikipedio estas tre grava — kaj por la Esperantomovado kaj por la socio ĝenerale.

Sed multaj interesitoj timas ekkunlabori. "Ĉu oni ne devas esti fakulo por kunlabori? Ĉu ne estas komplike? Ĉu oni ne simple forigos mian kontribuon?" Konkludo estis ke estas bezonata broŝuro enkonduka. Homoj volas trankvile legi pri kio temas. Jes, ja ĉiuj informoj troveblas en interreto, sed kiel novulo rapide vi dum horoj estos okupita antaŭ ol vi bone komprenos la utilon kaj funkciadon de Vikipedio.

La ideo estis simpla: krei broŝureton, presigi ĝin kaj dissendi ĝin al la landaj sekcioj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj al aliaj interesitoj. Okazos kursoj, kreskos Vikipedio kaj ekestos nova dinamismo trans la landlimoj. Kiel ĉiam, por efektivigi ideon estas bezonata persistemo, (kun)laboro kaj mono. Tial mi aparte dankas kelkajn homojn pro ilia instigo, helpo en verkado kaj/aŭ financa subteno:

  • Eddy Van den Bosch, kiu konvinkis min pri la magio de Vikipedio
  • Chuck Smith, la kreinto de la esperantlingva Vikipedio, pro multaj valoraj konsiloj
  • Arno Lagrange, speciala administranto (burokrato) de Vikipedio, pro provlegado
  • Ilja De Coster kaj Lode Van de Velde, pro helpo en la pretigo de la subvencia dosiero por TEJO
  • la estraro de TEJO kaj la iniciatintoj de la fonduso Freŝa Vento, pro financa subteno
  • Tamás Slezák el Hungario, pro financa subteno
  • la estraroj de la flandra kaj pola Esperanto-junularaj asocioj, pro financa subteno

Ĝuu la legadon!

Yves Nevelsteen
yves.nevelsteen@esperanto.be

Kio estas Vikipedio?[redakti]

Vikipedio estas reta libera kunredaktata multlingva enciklopedio, en kiu ĉiu ajn retumanto povas tre facile kunlabori, dank' al la viki-teknologio. Kiel enciklopedio, ĝi havas plej diversajn kapvortojn. Por ĉiu el ili estas unu paĝo. Sur ĉiu paĝo estas alklakebla ligilo "Redaktu," per kiu iu ajn povas ekredakti aŭ­ pluredakti. Interesa aspekto estas la multlingveco: el ĉiu artikolo pri iu temo en iu ajn lingvo povas esti ligiloj al samtemaj artikoloj en la aliaj lingvoj.

Vikipedio ne estas enciklopedio kiel oni komprenas tiun vorton tradicie. Verki “enciklopedion” sonas kiel tasko de grandaj sciencistoj kaj fakuloj. Vikipedio ne estas tia enciklopedio! En Vikipedio vi trovos informojn pri Esperanto-renkontiĝoj kiel Printempa Renkontiĝo en Nederlando kaj la PostSomera KlaĉKunveno (PSKK) en Flandrio apud la listo de nobelpremiitoj kaj famaj tenisuloj. Estas tute alia nivelo da detaloj.

Vikipedio ne estas "stato", ĝi estas "procezo" — procezo de kunlaboro de diversnaciaj homoj. Ĉiu artikolo estas rezulto de tiu procezo. Ĝuste Esperanto nepre bezonas tiajn projektojn. Ankaŭ gravas, ke iu povas kontribui per tre malgranda ago. Ne necesas verki artikolon pri nuklea fiziko, feliĉe. Jam sufiĉas korekti gramatikan eraron, aldoni ligilon, kategorion aŭ iun alian etan detalon.

Historio de Vikipedio[redakti]

Iam unu persono, Plinius la Granda, verkis la unuan enciklopedion tute sola. Li estis homo kun multege da scio pri la mondo. Poste, ĉar plikomplikiĝis la mondo, laŭ modelo de la Encyclopædia Brittanica, specialistoj en siaj fakoj kontribuis tion kion ili plej bone konas. Tiu ĉi modelo “de la dua generacio” funkcias ĝis nun. Vikipedio estas nova modelo; ĉiu povas kontribui, korekti erarojn, ĝisdatigi ktp. Eble bezonatas centoj da “ordinaraj homoj” por atingi la nivelon de Plinius, sed estas multege da kontribuantoj de Vikipedio.

Vikipedio naskiĝis je la 15-a de januaro 2001 kiel posteulo de la projekto "Nupedia", kiu postulis ke redaktantoj estu vere kompetentaj. Ĉar tro malrapide kreskis la nombro de artikoloj, Jimmy Wales decidis malfermi la redaktadon al ĉiuj, kun nova koncepto: vikio.

Unue ekzistis nur anglalingva versio, sed la projekto rapide fariĝis plurlingva. La 15-an de novembro 2001, Chuck Smith fondis la esperantlingvan Vikipedion. Li diras mem pri tio: "Kiam mi havis la ideon fondi esperantlingvan Vikipedion, mi trovis Enciklopedion Kalblandan, kiun verkis Stefano Kalb. Post kiam Stefano konsentis translokigi siajn 139 artikolojn al Vikipedio, mi kunlabore kun Jerry Muelver kaj Stefano vikipediigis lian enciklopedion."

La 2-an de januaro 2002 la Esperanto-Vikipedio jam havis 300 paĝojn. Ekde tiam la internacia lingvo daŭre okupas bonan pozicion inter la plej vaste uzataj lingvoj de la mondo. Dum unu semajno ĝi estis eĉ pli granda ol la germana! Dum la unuaj jaroj de Vikipedio, ĝi restis en la 5-a pozicio, sed kompreneble post iom da tempo, alilingvaj Vikipedioj kun pli da parolantoj pli aktivis. Je la 22-a de oktobro 2006 la kvanto de la artikoloj atingis la nombron de 60.000.

Vikipedio kreskas tiom rapide en la diversaj lingvoj ne nur per individua redaktado de artikoloj. Diversaj programistoj sisteme alŝutis datumbazojn. En la anglalingva Vikipedio, ekzemple, komplete vi retrovos la intertempe liberajn eldonojn de enciklopedio Encyclopædia Britannica (ekzemple, tiu de 1907). Al la esperantlingva Enciklopedio programisto alŝutis ekzemple la Enciklopedio de Esperanto, kiu aperis en Budapeŝto en la jaro 1934.

Grava multlingva projekto[redakti]

Gravas ke en tiu ĉi multlingva projekto Esperanto aperu inter la plej gravaj lingvoj de la mondo, kvankam esperantoparolantoj estas malpli multnombraj ol parolantoj de la menciitaj aliaj lingvoj. Tion oni povas danki al konstantaj penoj de volontula multnacia redaktantaro: miloj da kontribuantoj, inter kiuj kelkdek tre aktivaj, laboris por ekkonstrui tiun ĉi vastan projekton, kies celo estas krei kiel eble plej kompletan fonton de scioj pri ĉiuj temoj.

En la Vikipedio ĉiu unuopa artikolo estas ligita al ĉiuj samtemaj artikoloj en ĉiuj aliaj lingvoj: sekve ĉiufoje kiam iu artikolo ekzistas en Esperanto, legantoj de la samtema artikolo en la aliaj lingvoj povas vidi ke ĝi ekzistas kaj povas rigardi ĝin tre facile per simpla alklako sur la vorto "Esperanto" kiu aperas en la flanka strio de la paĝo.

Ju pli valora estos la esperantlingva Vikipedio, des pli indos por la estontaj generacioj lerni la lingvon, ĉar ili scios, ke ili povos trovi helpon en siaj studoj ĉi tie. La fenomeno jam funkcias por la plej disvolviĝintaj Vikipedioj: lernantoj, studentoj, instruistoj kaj ĉiu ajn pli kaj pli aliras la Vikipedion por tie trovi fidindajn respondojn al siaj demandoj. La retpaĝaro de la Vikipedio kaj de ties idaj projektoj (Vikivortaro, Vikicitaro, Vikispecioj, Vikinovaĵoj, Vikilibroj, ...) nun staras inter la plej vizitataj retpaĝaroj en la mondo.

La vikipedian miraklon ni devas danki al la vikitekniko, kiu ebligas al ĉiu ajn retvizitanto tuj fariĝi kunredaktanto per simpla alklako de la ligilo "redaktu", kiu aperas sur ĉiu paĝo. Jen kial tiu ĉi projekto tiom rapide kreskis kaj plu kreskas: dekoj da miloj da homoj kunlaboras aldonante, korektante, plibonigante, kunligante la pli kaj pli vastan artikolaron. La timo, ke libera ttt-ejo, kiun ĉiu ajn povas redakti, fariĝu ĥaoso, montriĝas senkaŭza: en la realo ĉiu intenca aŭ malintenca difekto de la komuna verko estas rapide korektita de atentemaj aliaj partoprenantoj.

Estas menciinde, ke la artikolo pri Esperanto ekzistas en 80 lingvoj de Vikipedio, el kiuj 7 estis elektitaj kiel elstaraj artikoloj, do, ili estas aparte bonkvalitaj kaj informoplenaj artikoloj. (Kompare esperanto.net, la Multlingva Informcentro pri Esperanto, ekzistas en 62 lingvoj).

Pro ĉiuj ĉi kaŭzoj Vikipedio povas signifoplene influi la impreson kaj ideon, kiun homoj ekhavas pri Esperanto. Vikipedio helpas Esperanton: esperantistoj kunhelpu por ke la esperantlingva Vikipedio ankoraŭ pliboniĝu kaj pliriĉiĝu.

Respondoj al kritikoj[redakti]

Laikoj faras la ĝermojn kaj aldonas eraretojn, sed iom post iom fakuloj adaptas ĝin kaj la artikoloj leviĝas al pli alta nivelo. Tute laŭ la ideo de liberfonta programado, konkludo estas ke "kun sufiĉe multe da okuloj, eraroj iĝas maloftaj".

Fine de 2005 aperis scienca studo de la fama revuo Nature (http://www.nature.com/news/2005/051212/full/438900a.html). En ĝi oni menciis ke en Vikipedio estas preskaŭ same (mal)multe da eraroj kiel en la plej aktuala eldono de Encyclopædia Britannica. La kvalito de la informoj estas komparebla. Tiu konkludo helpis pli-seriozigi Vikipedion. Hodiaŭ daŭre multaj fakuloj opinias Vikipedion ne serioza kiel fonto, ĉar ĉiu ajn povas ĝin ŝanĝi. Tamen, kiel bazo por esploroj ĝi estas certe tre utila. Finfine plej ofte necesas kontroli la pravecon de la asertoj en iu ajn verko.

Grava avantaĝo de Vikipedio por la averaĝe tre okupita esperantisto estas ke oni povas facile kontribui eĉ se oni havas nur malmulte da tempo. Vi vidas artikolon, klakas je Redaktu, kaj tuj povas ŝanĝi ĝin. Se vi, ekzemple, administras retpaĝon, tio daŭras ĉiam pli longe kaj pli komplikas.

La Vikipedio konservas ĉiun ŝanĝon. Do, se artikolo estas fuŝita, oni povas reveni al antaŭa versio. Oni povas alklaki "historio"-n kaj vidi ĉiun version de iu artikolo. Ankaŭ, oni povas alklaki "malsamoj"-n kaj vidi, kio ŝanĝiĝis en la paĝo inter ĉiu unuopa versio. Krome, ĉiuj povas rigardadi la paĝon "Lastaj ŝanĝoj", por ke stultaĵoj ne okazu. Kiam ili tamen okazas, ne tro gravas. Oni plie estas avertata pri ĉiu ŝanĝo kiu estas farita al artikolo kiu troviĝas en la "atentaro" de kiu ajn uzanto (la listo de la artikoloj kiujn oni atentas).

Sekva paĝo >