Manlibro pri Vikipedio/Kiel redakti

El Vikilibroj

Estas facile redakti artikolon en Vikipedio! Jen kelkaj klarigoj.

Provlegu - verku - disvastigu!

La kvar reguloj de Vikipedio[redakti]

1 - Enciklopedia[redakti]

Vikipedio estas enciklopedio kaj la stilo devas esti tia. Vikipedio ne estas vortaro (malkiel la vikivortaro), nek gvidlibro pri vojaĝado (malkiel la vikivojaĝo). Ankaŭ ne rajtas aperi reklamo por varoj.

Ĉu certaj temoj jes aŭ ne estas sufiĉe gravaj por aperi en enciklopedio, tion decidas la vikipedia komunumo mem. Foje ekzemple certa persono aŭ temo estas grava en Esperantio, sed ne sufiĉe grava por aperi en alilingva vikipedio. Regule estas diskutoj ĉu al certa temo dediĉi apartan artikolon aŭ inkluzivi ĝin en jam ekzistanta artikolo kiel sekcio.

2 - Neŭtrala vidpunkto[redakti]

La neŭtrala vidpunkto estas la plej grava kondutmaniero por kontribuantoj de Vikipedio.

Kiel: Por verki artikolon laŭ neŭtrala vidpunkto, vi verku laŭeble sen partiemeco. Vi verku pri faktoj aŭ pri faktoj pri opinioj, sed ne asertu opinion kiel fakton. "Ni volas havi pli ol 100.000 artikolojn" estas opinio, estas aserto disputita, sed "Iuj deziras, ke la projekto grandiĝu" estas fakto, estas aserto nedisputita. "La blanka raso estas la mastra raso" estas opinio, sed "Hitlero diris, ke la arjoj estas la mastra raso" estas fakto.

Kial: Vikipedio estas kunlaboro de multaj homoj tra la mondo de diversaj kredoj, ideologioj kaj opinioj pasiaj. Tial Vikipedio ne povas teni aŭ prediki iun ajn ideologion. Kiel homoj, ni kredas kaj opinias, ofte pasie, sed kiel vikipediistoj (kaj kiel ĝentiluloj), ni devas adopti vidpunkton neŭtralan. Se ne, Vikipedio fariĝos senĉesa milito inter redaktantoj kaj tio forlogos multajn legantojn kaj kontribuantojn.

Vikipedio estas resumo de la nuna stato de homa scio. Sed scio ne estas kredo aŭ opinio. Scio estas aro de faktoj.

Rilate al la neŭtrala vidpunkto, ni difinas fakton kaj opinion kiel:

  • fakto: aserto ne grave disputata
  • opinio: aserto disputata

"La Tero iras ĉirkaŭ la Suno", ekzemple, nun estas fakto. Sed en 1600 ĝi ne estis fakto, sed nur opinio. Ĉar la aserto tiam estis disputita. Tio estas la naturo de homa scio. Homa scio kreskas, disvolviĝas. Fakto hieraŭa estas opinio hodiaŭa kaj fabelo morgaŭa. Aŭ inverse. Homa scio estas laboro progresanta kaj maturiĝanta. Scio ne estas vero: scio estas la vojo, vero la celo.

Ekzemplo: la artikolo pri Jesuo Kristo. Ĝi rakontas la faktojn pri Jesuo -- la asertoj ne grave disputitaj pri li -- kaj tiam ĝi priskribas la diversajn opiniojn pri li -- ne kiel faktoj, sed kiel kredoj atribuitaj al diversaj grupoj: kristanoj, gnostikoj, judoj, islamanoj, ktp. "Jesuo estas la Filo de Dio" estas opinio, sed "Kristanoj kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio" estas fakto. Tia estas la maniero de la neŭtrala vidpunkto.

Kaj tia estas ankaŭ la maniero de bona filozofo aŭ profesoro: priskribi senpartie laŭeble la diversajn flankojn de ideo aŭ disputo. Tio estas necesa por bona kompreno kaj bona penso. Kaj, por ni, tio estas necesa por bona vikipedio.

Se vi trovas neneŭtralan artikolon, sed ne sentas vin kapabla forigi la neneŭtralecon, aldonu {{neneŭtrala}} supre en la paĝo, por ke aperu la ŝablono pri neneŭtraleco, tiel ke aliaj estos avertitaj kaj baldaŭ iu plibonigos la artikolon.

3 - Libera, laŭ GFDL[redakti]

Ĉiuj kunlaborantoj de Vikipedio konsentu kun la GNU-permesilo. Koncize tio signifas ke ĉiu materialo kiun vi aldonas al Vikipedio (ĉu teksto, ĉu bildoj, ĉu sonoj) rajtas esti uzataj de aliaj personoj senpage, kondiĉe ke li aŭ ŝi mencias la fonton kaj la licencon.

Grava sinsekvo de tio estas ke vi ne rajtas aldoni materialon al Vikipedio kiu estas kopirajtita. Gravas ankaŭ, precipe (sed ne nur) rilate bildojn, mencii la fonton: ĉu vi mem fotis, se ne kiu estas la aŭtoro, ktp.

Por multaj aŭtoroj la libereco de Vikipedio estas unu el la ĉefaj kialoj kunlabori.

4 - Respekta[redakti]

Kunlaborantoj al Vikipedio venas de diversaj regionoj, landoj kaj kulturoj. Tial foje povas ekzisti pri certa temo malsama vidpunkto aŭ miskompreno. Reciproka respekto estas ŝlosilo al interkompreno. Gravas en Vikipedio ne persone ataki homojn, sed respekti la opinion de aliaj samkiel en akademiaj rondoj.

Novuloj estas ofte tre entuziasmaj, sed ankoraŭ ne bone konas la regulojn de Vikipedio. Ilin ne seniluziigu per riproĉoj pro erar(et)o, sed kredu je bonaj intencoj - helpu kaj asistu por ke ili ekkomprenu la funkciadon de libera enciklopedio kaj daŭrigu la kunlaboradon.

La unuaj provoj[redakti]

Por iom esplori Vikipedion antaŭ ol ekkontribui, la listo de elstaraj artikoloj estas bona loko. Ligilon al ili vi trovos ĉe la ĉefpaĝo de Vikipedio.

Estas tre facile redakti vikian paĝon. Mi konsilas por unua provo redakteti ekzistantan paĝon. Tajpu en via retumilo la retadreson http://eo.wikipedia.org . Sub serĉu, vi tajpu ŝlosilvorton pri temo kiu interesas vin. Se vi tuj volas iri al artikolo pri tiu temo, klaku je Ek! Se ne, klaku je Serĉu.



Malfermiĝos paĝo kun artikoloj en kiuj via ŝlosilvorto estas uzata.

Se, ekzemple vi elektis kiel ŝlosilvorton Varsovion kaj poste klakis je Ek!, vi alvenos je la ĉi-suba paĝo.



Klaku je redaktu por redakti la paĝon.

Aperas la kodo. En ĝi vi povas simple tajpi por adapti la tuton. Povas aspekti iom timige en la komenco, mi devas konfesi. Komence de paĝo foje aperas strangaj kodoj por ŝablono, bildoj, ktp. Sed, se vi iom subeniras, aspektas jam multe pli “normala” la teksto... Vi povas tiun libere adapti / pliampleksigi / korekti.


Post kiam vi finis adapti la tekston, vi povas klaki je Antaŭrigardu por kontroli ĉu via adapto aspektas bone. Nur kiam vi poste klakos al Konservu ŝanĝojn, viaj adaptoj estos akceptitaj. Prefere ĉe Resumo ĉiam mallonge informu kion vi adaptis je la artikolo.



Specialaj signoj[redakti]

Dank'al la ĉefprogramisto de la tutmonda Vikipedio, Brion Vibber, esperantisto, la esperantlingva Vikipedio enhavas tre facilan sistemon por entajpi la esperantajn supersignojn. Se vi skribas laŭ la X-sistemo, aŭtomate ĉiu vorto kun ĉapelo estas konvertita al ĝusta skribmaniero. Tajpu do "cxirkauxajxo" se vi celas "ĉirkaŭaĵo". Se vi preferas, eblas tamen ankaŭ uzi la programeton EK! (nur per Vindozo) aŭ unikodan redaktilon kia Unired por tajpi la supersignojn. Vi povas eĉ libere kombini la du sistemojn.

Por iuj specialaj signoj vi havas la eblecon aŭtomate enmeti ilin el redaktilo kiu aperas sub la redaktofenestro. Tie ankaŭ troviĝas utilaj kodoj por vikiredaktado post "Vikisintakso". Vi povas ilin aldoni al via teksto simple alklakante.


La provejo[redakti]

La provejo ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Provejo estas por redaktaj eksperimentoj. Vi estas libera uzi novajn formatojn tie ĉi, kie neniu krios al vi pro kaosigi ĉion. Post la kreado de la teksto vi povas konservi ŝanĝojn aŭ antaŭrigardi sen konservi ilin.

Se al vi plaĉas la redaktado...[redakti]

vi povas krei konton. Tia konto donas al vi plurajn avantaĝojn:

  • Aliaj agnoskos viajn redaktojn kiel viajn, anstataŭ kiel anonimajn.
  • Vi povas aldoni artikolojn al via "atentaro". Kiam iu ŝanĝas paĝon, kiun vi “priatentas”, vi facile vidos ke tio okazis.
  • Vi havas tutan liston de "miaj kontribuoj", kiu facile montras ĉiujn viajn redaktojn.
  • Vi havas paĝon pri vi, kie vi povas doni biografian informon legeblan de aliaj uzantoj, por ke ĉiuj vikipediistoj pli bone konu unu la alian.
  • Vi havas diskutpaĝon kie aliaj uzantoj povas lasi al vi mesaĝon. Kiam estas nova mesaĝo, vi estas pri tio informita per okulfrapa oranĝkolora strio kiu montriĝas en la supro de ĉiuj paĝoj de la projekto tiom longe kiam vi ne aliris vian diskutpaĝon.
  • Helpas ĉiujn se ni scias kiu faras kion, anstataŭ ke multaj ŝanĝoj estas de sennomuloj.

Kiel krei konton?[redakti]

Dekstre, supre, klaku la ligilon Ensalutu. Poste, se vi ankoraŭ ne havas konton, vi povas krei ĝin klakante je "kreu konton". Sufiĉas elekti uzantonomon, pasvorton, mencii retpoŝtan adreson kaj… ek al la verkado!

Verki novan artikolon…[redakti]

vi povas fari laŭ diversaj manieroj. Mi konsilas la jenajn paŝojn sekvi (por komenci):

  • Elektu temon kiu interesas vin
  • Kontrolu ĉu la artikolo jam ekzistas en Esperanto, la angla aŭ via gepatra lingvo. Por tio iru al la Vikipedio en via propra lingvo aŭ en la angla (ekzemple http://nl.wikipedia.org, http://pl.wikipedia.orghttp://en.wikipedia.org) kaj tajpu ŝlosilvorton por serĉi artikolon. Ekzemple pri “laŭtparolilo” vi povus ekserĉi. Jam ekzistas artikolo en Esperanto… Tion vi povas konstati sube de la paĝo maldekstre sub la kategorio “aliaj lingvoj”.

Se, finfine, vi trovis artikolon kiu ankoraŭ ne ekzistas en Esperanto, vi povas ankaŭ krei ligilon al ĝi de la artikolo en alia lingvo.

  • Klaku ene de la artikolo, supre, je "Redaktu"
  • Tute sube de la paĝo aperas la ligiloj al la aliaj lingvoj. Vi povas tie aldoni ligilon al (evidente) neekzistanta artikolo en Esperanto, aldonate la kodon [[eo:ŝlosilvorto en Esperanto]].
  • Poste klaku je la vorto "Esperanto" sube maldekstre de la paĝo; vi eniras la esperantlingvan Vikipedion kaj povas ekverki pri via temo en Esperanto.

Por komenci, ofte oni kopias-algluas tekston de alilingva Vikipedio al la esperantlingva kaj komencas traduki. Jen ĉio!

Konsiloj por redaktantoj[redakti]

Artikolon konsistigas minimume

  • tri kompletaj frazoj,
  • tri ligiloj al aliaj artikoloj , kaj - se eblas - unu intervikia ligilo.

La unua frazo ĉiam estas kompleta frazo kaj enhavas la plej esenca(j)n informo(j)n por enkonduki la temon. Transpreno de informoj el aliaj (nevikiaj) tekstoj okazas aŭ kiel citaĵo kun fontindiko aŭ en redono per propraj vortoj. (En la malofta kazo, ke temas pri originala, nova penso trovebla nur en unu fonto, nepre per citaĵo). Familiajn nomojn – oni skribu per majuskloj nur la unua fojo de la artikolo. En la titolo kaj la cetero de la artikolo oni uzu minusklojn, same kiel en aliaj lingvoj.

Simplaĵoj[redakti]

Ligilo al la paĝo Oftaj Demandoj.
Ligilo al la paĝo [[Oftaj Demandoj]].
Sama loko, malsama nomo:

Legu oftajn demandojn.

Titoloj povas havi nur literojn kaj spacojn!
Sama loko, malsama nomo:
Legu [[Oftaj Demandoj|oftajn demandojn]]
Por ligilo al aliaj paĝoj,

enmetu ties retadreson: http://www.nupedia.com.

(Tiam papere presita versio de la paĝo fariĝas pli utila.)
Por ligo al aliaj paĝoj,
enmetu ties retadreson: http://www.nupedia.com.
emfazete (kutime kursive),

emfaze (kutime grase), emfazege (kutime kursive kaj grase).
Uzu tion ankaŭ en formuloj:

F = m a.
''emfazete (kutime kursive)'',
'''emfaze (kutime grase)''',
'''''emfazege (kutime kursive kaj grase)'''''.

  '''F''' = ''m'' '''''a'''''.
Esperantaj literoj: (vidu X-sistemon)

ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ
Ĉ Ĝ Ĥ Ĵ Ŝ Ŭ

Se vi volas efektivan X-on post iu el tiuj literoj skribu duoblan X-on:

aux

cx gx hx jx sx ux
Cx Gx Hx Jx Sx Ux

auxx

Por spertuloj[redakti]

Komencu ĉiun sekcion per titolo:

Nova Sekcio[redakti]

Subsekcio[redakti]

Sub-Subsekcio[redakti]

== Nova Sekcio ==
=== Subsekcio ===
==== Sub-Subsekcio ====

Unusola linifino neniel efikas. Sed malplena linio estigas novan alineon.

Unusola linfino
neniel efikas.
Sed malplena linio
estigas novan alineon.
Vi povas fini liniojn

sen estigi novan alineon.
Sed faru tion nur escepte. Normale faru alineojn.

Vi povas fini liniojn<br>
sen estigi novan alineon.<br>
Sed faru tion nur escepte. Normale faru alineojn.
  • Listoj estas bonaj:
    • ili organizas materialon
    • ili aspektas puraj
* Listoj estas bonaj:
** ili organizas materialon
** ili aspektas puraj
  1. Ankaŭ numeritaj listoj estas bonaj
    1. Tre organizitaj
    2. facile legeblaj
# Ankaŭ numeritaj listoj estas bonaj
## Tre organizitaj
## facile legeblaj
Difinlistoj
listoj kun difinoj
ero difinota
difino de la ero
; Difinlistoj: listoj kun difinoj
; ero difinota: difino de la ero
Se vi volas miksi diversajn specojn de listoj, agu tiel:
  1. Numerita listo:
    • unua ero
    • dua ero
  2. Pli da listeroj
# Numerita listo:
#* unua ero
#* dua ero
# Pli da listeroj
Liniojn vi povas
deŝovi
tra kelkaj niveloj
:Liniojn vi povas
::deŝovi
:::tra kelkaj niveloj
SE (linio komenciĝas per blanka spaceto) TIAM
ĝi estos aranĝita precize tiel
kiel ĝi estas tajpita;
per fikslarĝa tiparo;
la linioj ne faldiĝos;
tio utilas por:
• enmeti antaŭaranĝitan tekston;
• priskribi algoritmojn;
• askia grafiko.
SE (linio komencas per blanka spaceto) TIAM
ĝi estos aranĝita precize tiel
kiel ĝi estas tajpita;
per fikslarĝa tiparo;
la linioj ne faldiĝos;
tio utilas por:
• enmeti antaŭaranĝitan tekston;
• priskribi algoritmojn;
• askia grafiko.
Teksto estas centrigebla.
<center>Teksto estas centrigebla.</center>
Jen horizontala disigilo: supre

kaj malsupre.

Jen horizontala disigilo: supre
----
kaj malsupre.

Redaktokonflikto[redakti]

Redaktokonflikto okazas kiam unu redaktanto provas konservi siajn ŝanĝojn post kiam dua kiu estas malferminta la saman artikolon por redakti ĝin jam konservis la siajn. Tiam la lasta kiu provas konservi siajn ŝanĝojn vidas du redaktofenestrojn : unu kun la ŝanĝoj de la alia redaktinto jam konservitaj kaj alia kun siaj propraj ŝanĝoj.

Tiukaze tiu lasta ricevas jenan mesaĝon : "Iu alia ŝanĝis la paĝon post kiam vi ekredaktis. La supra tekstujo enhavas la aktualan tekston de la artikolo. Viaj ŝanĝoj estas en la malsupra tekstujo. Vi devas mem kunfandi viajn ŝanĝojn kaj la jaman tekston. Nur la teksto en la supra tekstujo estos konservita kiam vi alklakos "Konservu"."

Por eviti ĉi problemon kiam vi deziras funde redakti artikolon :

   * komencu redakti enmetante en la supro de la redaktota paĝo la ŝablonon {{Redaktas}}
   * bonvolu enmeti tagon kaj horon de la ekredaktado kaj eventuale de la antaŭvidita finredaktado.
   * tiam aperas:

   * kopiu en redaktilon la entenon de la artikolo
   * kiam vi finredaktis uzu la funkcion "antaŭrigardu" por eviti ke aperu tro da malnetaj redaktoj
   * nepre formetu la avertomesaĝon {{Redaktas}} kiam vi finredaktis

Bildoj[redakti]

Alŝuti[redakti]

Estas du ebloj: aŭ vi alŝutas bildon al la Vikimedia Komunejo (Wikimedia Commons), aŭ al aparta viki-projekto kiel Vikipedio (ĉiu lingvo aparte). Se vi volas uzi la bildon en alilingvaj artikoloj aŭ en alia viki-projekto, nepre elektu alŝuti ĝin al la Komunejo. Se ne, vi povas ĝin alŝuti nur al la esperantlingva Vikipedio.

Alŝuti bildojn eblas ĉe http://commons.wikimedia.org/ aŭ ĉe http://eo.wikipedia.org klakante "Alŝutu dosieron" maldekstre en la menuo. Aperos formularo per kiu vi povos alŝuti novajn bildojn kaj aliajn dosierojn por ilustri artikolojn. Ĉe kutimaj retumiloj, vi vidos sube ligilon "Foliumi..." aŭ simile; tiu malfermas la dosier-elektilon de via operaciumo. Kiam vi elektos dosieron, ĝia nomo plenigos la tekstujon apud la butono. Vi ankaŭ nepre devas klakjesi la skatolon por aserti, ke vi ne malobeas la leĝan kopirajton de aliuloj per alŝuto de la dosiero. Por plenumi la alŝutadon, alklaku la ligilon "Alŝutu". Tio ĉi eble iomete longe daŭros, se estas granda dosiero kaj se via interreta konekto malrapidas.

La dosiertipoj preferataj ĉe Vikilibroj estas JPEG por fotografaĵoj, PNG por grafikaĵoj, diagramoj, ktp; kaj OGG por sonregistraĵoj. Bonvolu doni al via dosiero nomon informan, por eviti konfuzon.

Uzi bildon en artikolo[redakti]

En la artikolo vi povas aldoni, ekzemple, la bildojn per la jena kodo : [[Dosiero:VerdaStelo.png]]

Se vi volas indiki la grandecon kaj lokon en la paĝo, uzu la jenan kodon kiel bazo: [[Dosiero:Sedno_objekto.jpg|200px|thumb|left|Arta bildo de Sedno]]

Kopirajto[redakti]

Bildoj[redakti]

TRE gravas mencii ĉe alŝutota bildo la kopirajtajn informojn. Ekzistas amaso da ili en la anglalingva Vikipedio kaj en Wikimedia. Se vi alŝutas al la (malpli severa) esperantlingva Vikipedio, ekzistas ĉefe tri uzeblaj ŝablonoj: {{proprafoto}}, {{PD}} kaj {{Justa Uzo}}.

Ju pli da informoj vi aldonas (pri aŭtoro, dato, ktp), des pli bone.

Se vi volas alŝuti la bildon al Wikimedia, oni konsilas uzi anglan lingvon por la kopirajto-informoj. Se vi volas, vi povas aldoni tradukojn.

Uzu ekzemple la jenan ŝablonon por aldoni informojn pri la alŝutita bildo:

Kopiado el la Vikipedio[redakti]

La celo de la Vikipedio estas krei libere alireblan informfonton en la formo de enciklopedio. Ĉiu uzanto rajtas libere kopii, modifi kaj distribui ajnajn partojn de la enhavo de Vikipedio, kondiĉe ke tiu uzanto:

  1. donas al siaj uzantoj la samajn rajtojn sub la permesilo GFDL
  2. informas siajn uzantojn, ke Vikipedio estas uzita kiel fonto de la citaĵoj, kaj
  3. donas al siaj uzantoj aliron al la Vikipedia fonto mem (aŭ kiel ligilon, aŭ kiel kopion de la tuta vikiteksto).

Kopiado al la Vikipedio[redakti]

Kontribuante artikolon al la Vikipedio, vi permesas, ke via artikolo estu eldonata sub la permesilo GFDL. Por rajti permesi tion, necesas ke:

  • vi estas tiu, kiu posedas la eldonrajton por tiu verko,
  • vi prenis la materialon de fonto kiu permesas eldonadon sub GFDL, t.e. eldonaĵo jam sub GFDL aŭ materialo kiu estas tute sen kopirajto (ekzemple ĉar la aĝlimo por kopirajto estas jam trafita).

Kategorioj[redakti]

Grupigu artikolojn en kategoriojn se tiaj kategorioj povas esti utilaj por legantoj de tiuj artikoloj. Ekzemplo:

   Artikolo: Tokipono
   Utila kategorio: [[Kategorio:Planlingvoj]]
   Neutila kategorio: [[Kategorio:Lingvoj kiuj komenciĝas per la litero T]] 

En la komenco estas plej facila konsulti similan artikolon kiel tiu kiun vi verkis, por kompari en kiu kategorio tiu aperas.

Kiel aldoni kategorion kaj enmeti paĝon en kategorion[redakti]

Kategoriojn oni aldonas sube de redaktitaj paĝoj. Aldonu kategorion per la jena kodo:

[[Kategorio:Kategoria Nomo]]

Ordigaj ŝlosiloj[redakti]

La supra simpla regulo tamen ne validas ĉiam. Se oni aldonus en la artikolo "Peter Paul Rubens" simple la kategorion [[Kategorio:Flandraj pentristoj]], tiam Rubens en la indeksoj ne aperus sub R, sed sub P, la unua litero de Peter. Por eviti tion, oni aldonu ordigan ŝlosilon en la jena formo:

[[Kategorio:Flandraj pentristoj|Rubens, Peter Paul]]
[[Kategorio:Manlibro]]

Ŝablonoj[redakti]

Tre oportune estas uzado de ŝablonoj kiuj povas plibeligi artikolojn kaj provizi diversajn ligilojn al artikoloj ĉirkaŭ la paĝa temo. Ekzemple en la artikolo "Bruselo" sufiĉas aldoni sube de paĝo tiun ĉi kodon:

{{Belga Brusela Ĉefurba Regiono}}

Kiu produktas :

Ĉiuj urbonomoj estas ligiloj al koncernaj artikoloj.

Aliaj ekzemplaj ŝablonoj[redakti]

Ekzistas multaj ŝablonoj utilaj por la tenado de la projekto, precipe informiloj celante la aliajn redaktantojn kaj la legantojn.

  • {{ĝermo}} pro "ĝerma" t.e. ankoraŭ tre baza artikolo.
  • {{ĝermo|arkitekturo}} – Ĝermoj pri arkitekturaj temoj.
  • {{ĝermo|astronomio}} – Ĝermoj pri astronomiaj temoj.
  • {{ĝermo|biografio}} – Ĝermoj pri biografiaj temoj.
  • {{ĝermo|biologio}} – Ĝermoj pri biologiaj temoj.
  • {{ĝermo|botaniko}} – Ĝermoj pri botanikaj temoj.
  • {{ĝermo|geografio}} – Ĝermoj pri geografiaj temoj.
  • {{ĝermo|kemio}} – Ĝermoj pri kemiaj temoj.
  • {{ĝermo|kosmo}} – Ĝermoj pri kosmaj temoj.
  • {{ĝermo|lingvo}} – Ĝermoj pri lingvaj temoj.
  • {{ĝermo|esperanto}} – Ĝermoj pri Esperantaj temoj.
  • {{ĝermo|esperantisto}} – Ĝermaj biografioj de esperantistoj.
  • {{ĝermo|matematiko}} – Ĝermoj pri matematikaj temoj.
  • {{ĝermo|medicino}} – Ĝermoj pri medicinaj temoj.
  • {{ĝermo|teknologio}} – Ĝermoj pri teknologiaj temoj.
  • {{ĝermo|hidraŭliko}} – Ĝermoj pri hidraŭlikaj temoj.
  • {{ĝermo|komputiko}} – Ĝermoj pri komputikaj temoj.
  • {{Redaktas}} se vi estas meze de redakto kaj volas eviti ke iu alia samtempe verku
  • {{Apartigilo}} se estas termino kiu havas pli ol unu signifon
  • {{Forigu}} se vi volas ke oni forigu la artikolon, ekzemple ĉar ĝi ne estas enciklopedia.

Ceteraj[redakti]

Intervikio[redakti]

Ankaŭ sube, sed maldekstre ekster la artikolo, aperas ligiloj al la sama artikolo en alia lingvo. Vi povas aldoni tian ligilon per jena ekzempla kodo:

Ofte, por ŝpari tempon, vi povas kopii tian kodon el alilingva artikolo. Gravas, se ekzistas la artikolo ankaŭ en alia lingvo, ankaŭ en la artikolo en tiu lingvo aldoni la interviki-ligilojn al la esperantlingva artikolo. Poste robotoj aŭtomate aldonos la ligilojn al eventualaj artikoloj en aliaj lingvoj.

Ŝanĝi la titolon de artikolo[redakti]

Vi povas ŝanĝi la nomon de iu paĝo, kunportante ĝian historion de redaktoj je la nova nomo, ekzemple se estas eraro en la skribmaniero. Klaku supre de la artikolo je Movu por tio. Ne faru tion ĉi tro rapide. Krom se temas pri evidenta eraro, indas unue diskuti ĉu jes aŭ ne fari la ŝanĝon antaŭ ol efektivigi ĝin.

La antaŭa titolo fariĝos alidirektilo al la nova titolo. Ligiloj al la antaŭa titolo ne estos ŝanĝitaj; uzu la riparilojn kaj zorgilojn ĉe "Specialaj Paĝoj" por certigi, ke ne restos duoblaj aŭ fuŝitaj alidirektiloj. Kiel movanto, vi respondecas pri ĝustigado de fuŝitaj ligiloj.

Notu, ke la paĝo ne estos movita se jam ekzistas paĝo ĉe la nova titolo, krom se ĝi estas malplena aŭ alidirektilo al ĉi tiu paĝo, kaj sen antaŭa redaktohistorio. Pro tio, vi ja povos removi la paĝon je la antaŭa titolo se vi mistajpus, kaj neeblas ke vi neintence forviŝus ekzistantan paĝon per movo.

Alidirekti artikolon[redakti]

Foje okazas ke pluraj nomoj taŭgus kiel titolo por artikolo. Tiam oni povas krei alidirektilon de unu versio al alia.

Povas esti ke ekzistas diversaj skribmanieroj, ekzemple por Białystok. Ĉar en nepola klavaro mankas la pola ł, estas konsilinda aldoni ligilon de Bialystok al Białystok.

Vi unue konservu la tekston de la forigenda paĝo ie, kaj redaktu la alian paĝon por enmeti ĉiujn informojn kiuj estis en la forigota paĝo sed ne en la restonta alidirekta paĝo.

Tiam, por fari alidirektan paĝon el la forigota artikolo, metu ĉi tian tekston en ĝin:

#REDIRECT [[Nomo de alia artikolo]]

Vi ankaŭ povas uzi alidirektilojn por:

Alidirekti artikolon povas ankaŭ esti tre utila se vi volas mencii ligilon en artikolo en revuo. Eblas mencii por la artikolo http://eo.wikipedia.org/wiki/Białystok kiel ligilo http://www.vikipedio.org/wiki/Bialystok.

Atentigi pri artikolo[redakti]

Se vi opinias ke artikolo ne estas sufiĉe bona por aperi en Vikipedio aŭ se vi rimarkas "vandalismon", vi povas supre de la artikolo aldoni la ŝablonon {{forigu}}. Aperos la jena teksto:

Eblas ankaŭ sugesti

  • plibonigi la artikolon per ŝablono ({{plibonigu}})
  • kunigi la artikolon kun dua artikolo per ŝablono ({{kunigu}}) aŭ
  • plu-ellabori la artikolon per ŝablono ({{ĝermeto}})
  • vikiigi la artikolon ( {{vikiigenda}})

Jen kio aperos supre de la artikolo:


Nur administrantoj rajtas vere forigi la artikolon.

Reiri al antaŭa versio de la artikolo[redakti]

Se iu adaptis artikolon, kaj vi ne konsentas kun la adaptoj, eblas remeti antaŭan version de ĝi. Tiucele klaku sur 'Historio' supre de la artikolo. Se vi elektas certan version, vi povas vidi kion konkrete oni adaptis klakante sur 'Komparu la elektitajn versiojn'. Poste vi povas klaki je 'Redaktu' ĉe la malnova versio kaj rekonservi ĝin. Aperos la jena averto:

"AVERTO: Vi nun redaktas malnovan version de tiu ĉi artikolo. Se vi konservos vian redakton, ĉiuj ŝanĝoj faritaj post tiu versio perdiĝos."

Sekva paĝo >