Manlibro pri Vikipedio/Vikipedia komunumo

El Vikilibroj

La vikipedia komunumo[redakti]

Administrantoj[redakti]

Administrantoj estas uzantoj al kiuj oni permesis aliron al iuj limigitaj funkcioj, ĉar ili estas konsiderataj fidindaj. La administrantoj ne havas super la aliaj uzantoj iun ajn povon, krom tio, ke ili estas komisiitaj efektivigi iujn decidojn, kiujn faris la tuta komunumo.

La komunumo ja lasas la administrantojn fari gravajn bontenadajn laborojn, kiuj postulas tiujn kelkajn aldonajn funkciojn, kiuj estas al la administrantoj permesitaj. Al tiuj laboroj apartenas ekz. observado de balotado pri forviŝo de paĝoj, kontrolado de novaj kaj de ŝanĝitaj paĝoj kaj forviŝado de evidenta vandalismo kaj helpo al uzantoj kun problemoj, kies solvadon postulas la administrantaj rajtoj. Ĉar la administrantoj estas jam spertaj uzantoj, la ceteraj vikipediistoj postulantaj helpon aŭ konsilon ofte turniĝas ĝuste al la administrantoj.

Administranto estas vikipediisto delegita kun kelkaj povetoj por glatigi la funkciadon de la vikio:

  • Forigado de fuŝkreitaj paĝoj
  • Restarigo de misforigitaj paĝoj
  • Forbarado de IP-adresoj de vandaloj
  • Protekti certajn paĝojn (tiam nur administrantoj rajtas redakti ĝin)
    • "Duone" protekti certajn paĝojn (tiam nur registriĝintaj uzantoj rajtas redakti ĝin)

Regularo[redakti]

Vikipedio ne estas tute libera. Por eviti kaoson, la vikipediistoj kune decidis pri kelkaj fundamentaj reguloj rilate al nomoj, ortografio kaj signa aspekto, grafika aspekto, kaj vortelekto. Tiuj reguloj ne estas netuŝeblaj, sed povas esti modifataj post zorga kaj finkonsenta diskutado inter la vikipediistoj. Se neeblas plena konsento pri regulŝanĝo, oni povas decidi per Baloto.

Ekzemploj[redakti]

  • Landnomoj estas tradicia temo por disputoj en Esperantujo. En Vikipedio oni listigas je http://eo.wikipedia.org/wiki/Landonomoj superrigardon de la diversaj uzataj formoj. La nomo preferata de la esperantlingva Vikipedio havas ligilon al la artikolo pri la koncerna lando. Ekzemple oni uzu la formon "Belgio" anstataŭ "Belgujo".
  • Nomoj de personoj: komence oni majuskligis ĉiam la familian nomon. Post balotado estis decidita tion ŝanĝi. Nun oni ne plu majuskligas la familian nomon en la titolo de la artikolo, sed nur en la komenco de la artikolo. La majuskligo de la familia nomo helpas al la leganto scii, kiu parto de la nomo estas la familia nomo (ĉar ja en kelkaj kulturoj la familia nomo aperas komence de la nomo, dum en aliaj kulturoj ĝi aperas fine de la nomo).

Komuniki kun vikipediistoj[redakti]

Sinprezenta paĝo[redakti]

Liston de kunlaborantoj al la esperantlingva Vikipedio vi trovos ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Vikipediistoj

Ĉiu vikipediisto havas paĝon en kiu li aŭ ŝi sin prezentas. Vi povas tie aldoni informojn pri via lingvokono per jena ekzempla kodo:

{{babel-6|nl-D|eo-3|fr-2|en-2|de-1|pl-1}}

Saluti novan kunlaboranton de Vikipedio[redakti]

Se vi volas bonvenigi novan kunlaboranton, vi povas fari tion en la diskutpaĝo ligita al ties persona paĝo. Tiu novulo tiam ricevas mesaĝon, bone videblan en la supro de la ekrano. Tiu mesaĝo montras ke iu sendis ion. La bonveniga mesaĝo ĉiam estu afabla, ankaŭ se vi rimarkas ke la novulo ne estas spertulo pri verkado en Esperanto.

Ekzistas ŝablono kiu donas koncize multajn informojn en bela aspekto: {{bonvenon}} Estas rekomendinde uzi tiun ĉi ŝablonon kaj "subskribi" ĝin per kvar sinsekvaj signoj "~", tiam aŭtomate aperas via uzantonomo kaj la dato plus horo. Se la novulo ŝatas vian bonvenigon, ŝi aŭ li povos tuj reagi kaj jam la unua persona kontakto establiĝas. Tia persona aprezo estas tre grava por entuziasmigi novulojn.

Sendi retmesaĝon al vikipediisto[redakti]

Se vi volas reagi al informo kiun vi trovis, sed preferas unue interkonsiliĝi kun la verkinto, sen postlasi spuron en la (historio de) Vikipedio mem, eblas sendi retmesaĝon al la verkinto de la informo. Estas kelkaj kondiĉoj: unue la verkinto devas esti ensalutinta kiam li/ŝi estis redaktanta la informon kaj due la verkinto devas esti enmetinta sian retpoŝtan adreson en la personaj preferoj. Se tiuj kondiĉoj estas plenumitaj, vi povos elekti la vikipediistan paĝon de la verkinto kaj (maldekstre en la menuo) klaki sur "Retpoŝtu". Tio funkcias ene de la vikipedia programaro, do eblas uzi tiun eblecon sendepende de via propra retmesaĝilo.

Diskuti pri artikolo[redakti]

Se vi volas esprimi vian propran opinion pri temo, bonvolu ne fari tion en la artikolo mem, sed eblas tion fari en la diskutpaĝo kiu ligitas al la artikola paĝo. Povas okazi ke vi trovas konceptan eraron en artikolo pri iu temo, sed vi ne kapablas korekti tion aŭ vi ne trovas la tempon por tuj prilabori tion. Tiam estas bona solvo priskribi la problemon en la diskutpaĝo de la koncerna artikolo: tiel vi atentigas la aliajn kontribuantojn pri la eventuala korektendaĵo sen rekte interveni aŭ ŝanĝi.

Se vi jam havas konton en la Vikipedio, vi povas facile subskribi viajn kontribuojn al la diskutoj per aldono de ~~~~ (kvar tildoj) fine de la artikolo. Kiam vi klakas sur "Konservu ŝanĝojn", tiu ~~~~ estas aŭtomate anstataŭigata per via Vikipediista nomo kaj la preciza tempo de tiu redakto. Estas bone tiel subskribi ĉiujn viajn kontribuojn al diskutoj, ĉar tiel la aliaj Vikipediistoj vidos, kiu kiam skribis kiun kontribuon. Tamen, vi neniam uzu tian subskribon ene de la artikolo mem, sed nur en diskutpaĝoj!

Bona uzo de la diskutpaĝo estas mencioj pri etimologio kaj eventualaj indikoj pri fontoj (vortaroj, revuoj, ktp.)

Ankaŭ okazas ke la diskuto ligita al simpla artikolo fariĝas tro ampleksa. En tiu kazo oni preferas transmeti la diskuton al la ĝenerala Diskutejo (vidu la maldekstran menuon).

Voĉdoni[redakti]

Ĉiusemajne elektiĝas la Artikolo de la semajno (kvalite elstara artikolo) kaj la Kunlaboraĵo de la semajno (plibonigenda artikolo). Vi povas voĉdoni por proponitaj artikoloj, mem proponi artikolon, ktp. Ankaŭ pri aliaj aferoj oni devas voĉdoni, ekzemple ĉu roboto rajtas aŭtomate alŝuti certajn artikolojn. La vikipedia komunumo ankaŭ foje uzas voĉdonadon por decidi pri iuj aferoj pri kiuj ne troveblas konsento, ekzemple kiam temas pri propono ŝanĝi iun el la vikipediaj reguloj.

Dissendolisto[redakti]

http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l estas dissendolisto por diskuti la esperantan vikipedion, kaj por dissendo de gravaj informoj. Vi povas aliĝi al la listo aŭ rigardi la arkivon.

Statistikoj[redakti]

Eblas ekhavi statistikojn pri Vikipedio ĝenerale, viaj kontribuoj kaj kontribuoj de iu ajn alia vikipediisto.

Vikipedio mem[redakti]

Tre detalaj statistikoj pri la esperantlingva versio de Vikipedio vi trovos ĉe http://stats.wikimedia.org/EO/TablesWikipediaEO.htm

Atentu: la statistikoj ne ĉiam estas tre aktualaj, ĉar krei ilin malrapidigas la tutan Vikipedion.

Specifa uzanto[redakti]

Plej facile vi povas vidi la kontribuojn de certa vikipediisto se vi anstataŭas la XXX-ojn en la ĉi-suba ligilo per la nomo de la uzanto:

Serĉiloj por Mozilo[redakti]

Se vi uzas Firefox, vi povas instali rektan kaj rapidan serĉilon por Vikipedio dekstre de la fenestro.

Por instali ĝin en plej diversaj lingvoj, vizitu http://mycroft.mozdev.org/quick/wikipedia.html