La rusa lingvo en vivo/Hejmaĵoj kaj teknikaĵoj

El Vikilibroj
Подъе́зд [Ŝtuparejo]
Ле́стничная площа́дка [Ŝtupara tereno]
Дверь [Pordo]
Дверна́я ру́чка [Pordoklinko]
Щеко́лда [Riglilo]
Замо́к и ключ [Seruro kaj ŝlosilo]
Прихо́жая [Akceptejo]
Рожо́к для о́буви [Ŝukorno]
Вид че́рез глазо́к [Vido tra luketo]
Домофо́н [Interfono]
Ку́хонный комба́йн [Kuireja maŝino]
Бле́ндер [Miksaparato]
Ми́ксер [Kirlaparato]
Ве́нчик [Ŝaŭmigilo]
Микроволно́вая печь [Mikroondilo]
Торше́р [Starlampo]
Пли́нтус [Plankoplinto
Фо́рточка [Vazistaso]
Дива́н [Divano]
Раскладу́шка [Faldebla lito]

Jam vi scias kiel uzi publikan transporton en Rusio, aĉeti manĝaĵojn, vestojn kaj eĉ kosmetikaĵojn kaj juvelojn. Do jam tempas lerni pri hejmaĵoj kaj teknikaĵoj, kiujn vi bezonos por via hejmo en Rusio.

Lastatempe ĉiam pli popularas aĉetumado en Interreto. La plej simpla vojo estas serĉi varojn en Yandex Market — serĉilo tra retvendejoj. Sed ĉi-foje ni parolos pri eksterreta butikumado. La plej simpla maniero trovi butikojn kaj ricevi informojn pri iliaj laborhoroj, situo ktp estas konsulti la aplikaĵon 2GIS.

Enirejo kaj akceptejo[redakti]

Unue ni venu al кварти́ра (apartamento), ко́мната (ĉambro) aŭ дом (domo), do al iuj ajn жильё (loĝejo) per ле́стница (ŝtuparo) aŭ крыльцо́ (perono), eble sin apogante sur пери́ла (balustrado; ĉiam plurale!). Se temas pri многоэта́жный дом (pluretaĝa domo), ni eniru подъе́зд (ŝtuparejo) kaj supreniru per лифт (lifto) aŭ piede, ĝis atingi necesan ле́стничная площа́дка (ŝtupareja tereno), ofte nomata simple площа́дка (tereno).

Ni malfermu дверь (pordo), kiu havas almenaŭ unu замо́к (seruro), foje ankaŭ щеко́лда (riglilo), шпингале́т (espanjoleto) aŭ крючо́к на цепо́чке (fermohoko sur ĉeno) kaj kompreneble дверна́я ру́чка (pordoklinko), ktume nomata simple ру́чка (klinko). Por sekureco haveblas дверно́й глазо́к (luketo), kiu povas esti forme de kamerao, do видеоглазо́к (videoluketo). Foje necesas premi кно́пка вы́зова (vokbutono) sur apuda пане́ль (panelo) kaj paroli tra домофо́н (interfono).

Antaŭ kaj post la pordo kutime kuŝas ко́врик (tapiŝeto) por froti plandumojn. En прихо́жая (akceptejo) haveblas ве́шалка (vestportilo) aŭ шкаф (ŝranko), ofte встро́енный (enmuntita). Komforton aldonas зе́ркало (spegulo), ту́мбочка (ŝranketo), рожо́к для о́буви (ŝukorno) kaj пле́чики (rako; ĉiam plurale!). Foje tie staras ankaŭ по́лка для о́буви (bretaro por ŝuoj), ebliganta ŝpari spacon. Haveblas ankaŭ щётка для оде́жды (broso por vestoj), ankaŭ nomata одёжная щётка (vestobroso) kaj щётка для о́буви (broso por ŝuoj), ankaŭ nomata обувна́я щётка (ŝubroso).

Ĉambroj[redakti]

Ni sekvu al ĉambro (ко́мната). Depende de sia destino ĝi povas nomiĝi: halo (зал), dormejo (спа́льня), laborĉambro (кабине́т), infanĉambro (де́тская), кладо́вка, ankaŭ nomata кладова́ячула́н (tenejo), балко́н (balkono) aŭ ло́джия (loĝio — do granda balkono). Se temas pri domo, al tiu listo aldoneblas вера́нда (verando). Балко́н (balkono), ло́джия (loĝio) kaj вера́нда (verando) povas esti застеклённый (vitrumita) aŭ откры́тый (malferma).

La ĉambroj povas esti проходно́й (trairebla) aŭ разде́льный (aparta). En la unua kazo por eniru unu ĉambron necesas trairi alian, en la dua kazo ĉiu ĉambro havas apartan вход (enirejo) el коридо́р (koridoro). La lasta tipo de планиро́вка (planado) estas konsiderata pli komforta.

Kion ni vidas tie? Sur потоло́к (plafono) pendas лю́стра (lustro), ла́мпа (ampolo) aŭ iu alia свети́льник (lumilo). Aldonan lumon povas doni торше́р (starlampo), бра (murlampo) aŭ насто́льная ла́мпа (tablolampo). Foje en plafono haveblas вмонти́рованный свети́льник (enmuntitaj lumiloj). Por ŝanĝi tian lampon necesas стремя́нка (faldebla eskalo). Ла́мпочка (ampolo) varias: ла́мпа накаливания (inkandeska ampolo) aŭ энергосберега́ющая ла́мпа (energiŝpara lampo), kun большо́й (granda) aŭ ма́ленький (malgranda) цо́коль (soklo).

Потоло́к (plafono) povas esti белёный (kalkita), кра́шеный (farbita), подвесно́й (penda), натяжно́й (streĉita).

Стена́ (muro) povas esti белёный (kalkita), кра́шеный (farbita), kovrita de обо́и (tapeto; ĉiam plurale!) aŭ гобеле́н (gobelino). Sur ĝi povas pendi карти́на (pentraĵo), фотогра́фия (foto), репроду́кция (reproduktaĵo de pentraĵo, do imitaĵo) aŭ alia произведе́ние иску́сства (artaĵo).

Sur пол (planko) antaŭe povis kuŝi ковёр (tapiŝo), sed tio jam maloftas. Pli ofte renkontiĝas ковроли́нковро́вое покры́тие (irtapiŝo), парке́т (pargeto) aŭ лино́леум (linoleumo). En plej simplaj loĝejoj povas esti деревя́нный (ligna) planko el доска́ (tabulo) aŭ древе́сно-волокни́стая плита́ (fibroplato), ofte nomata sigle ДВП. Foje en planko estas enmuntitaj hejtotuboj, do temas pri la sistemo тёплый пол (varma planko), speciale komforta dum malvarmaj sezonoj. Transiron de пол (planko) al стена́ (muro) formas пли́нтус (plankoplinto).

Sub окно́ (fenestro) surmure pendas батаре́я отопле́ния (hejta baterio), ankaŭ nomata отопи́тельная батаре́я aŭ simple батаре́я. Ĝi estas parto de централизо́ванное отопле́ние (centralizita hejtado), kiu funkcias en plejparto de la rusiaj loĝlokoj kaj loĝejoj. Foje sur ĝi haveblas ве́нтиль (valvo), ebliganta reguligi temperaturon, en pli modernaj baterioj tio estas термоста́т (termostato). Baterio estas dividita je се́кция (sekcio).

Super ĝi troviĝas подоко́нник (fenestrobreto). Окно́ (fenestro) povas esti деревя́нный (ligna) aŭ пла́стиковый (plasta). Ĝi povas havi moveblan ство́рка (klapo), inkluzive de фраму́га (klapo kiu malfermeblas supre, do malsupra parto restas blokita) kaj фо́рточка (vazistaso). Ĝi havas ра́ма (kadro) kaj foje решётка (krado). Same kiel ĉe la pordo, haveblas кося́к (fosto).

Necesejo kaj banejo[redakti]

En ĉiu apartamento kaj en plejparto de domoj haveblas сану́зел (laŭvorte: sannodo, kio estas mallongigo de санита́рный у́зел — sanitara nodo, do ejo por sanitaraj bezonoj). Temas pri туале́т (necesejo) kaj ва́нная (banjeo). Se ili troviĝas en unu ejo temas pri совме́стный сану́зел (kuna sanitarejo), se ili estas apartaj, temas pri разде́льный сану́зел (aparta sanitarejo).

En ĝi kutime haveblas ва́нна (banujo), kiu preskaŭ samsonas al ва́нная (banejo), tamen temas pri ujo, ne ejo! Nun oni ofte anstataŭigas ĝin per душева́я каби́на (duŝejo) por ŝpari spacon. Banujo povas esti чугу́нный (gisfera) aŭ пла́стиковый (plasta). Akvo fluas el смеси́тель (mikskrano), ebliganta reguligi proporciojn de горя́чий (varma) kaj холо́дный (malvarma) akvo. Oni turnas respektivan кран (krano) kaj akvo fluas el изли́в (elfluejo), kutime ankaŭ nomata кран aŭ foje гуса́к (ansero) pro sia kurba formo simila al kolo de tiu birdo. Haveblas ankaŭ ле́йка (duŝilo), ofte nomata simple душ (la lasta vorto uzeblas ankaŭ por duŝejo kaj duŝado). Кран (krano) kaj ле́йка (duŝilo) estas kunigitaj per шланг (akvohoso), kiu povas esti металли́ческий (metala) aŭ пла́стиковый (plasta).

La ejo mem estas kutime вы́ложена (tegita) je плитка (kahelo), ankaŭ nomata ка́фель. Surmure ofte pendas полотенцесуши́тель (sekiga tukorako) — serpentanta ŝtala tubo, tra kiu fluas varma akvo, ebliganta rapide sekigi tukojn kaj vestojn. Banujon ŝirmas што́ра (kurteno), kutime nomata minuskle што́рка (kurteneto). Surplanke kuŝas ко́врик для ва́нной (tapiŝeto por banejo), kiu estas ворси́стый (vila), do ensorbanta akvon aŭ резиновый (rezina), do водоотта́лкивающий (akvoimuna).

Sub krano haveblas ра́ковина (lavpelvo), kutime el кера́мика (ceramiko), super kiu pendas aŭ sur kiu staras мы́льница (sapejo), foje por likva sapo (sapujo). Apude staras унита́з (neceseja pelvo) kun стульча́к (sidilo) kaj бачо́к (akvopelilo), malofte ankaŭ биде́ (bideo). Haveblas ёршик (neceseja broso). Surmure pendas aŭ surplanke staras держа́тель для туале́тной бума́ги (tenilo por higiena papero). Malantaŭ ĝi iras труба (tubo) por канализа́ция (kanalizo, kloako) kaj водопрово́д (akvotubo).

Mebloj[redakti]

Ni transiru al ме́бель (mebloj). Kutime haveblas: шкаф (ŝranko), kiu povas esti платяно́й, ankaŭ nomata одёжный (vesta), книжны́й (libra) aŭ посу́дный (vazara). Ĝi divideblas je отделе́ние (fako) aŭ по́лка (breto). En la sovetia periodo estis popularaj сте́нка (laŭvorte: mureto; aro de kunmuntitaj diverscelaj ŝranketoj kiuj aspektis kiel tuto). Nun tio estas arkaikaĵo.

Libroŝatantoj povas havi стелла́ж (bretaro) por granda libraro aŭ кни́жная полка (librobreto) por tiu eta. Floramantoj preferas этаже́рка (etaĝero) por starigi florojn. Haveblas ankaŭ стул (seĝo), foje кре́сло (fotelo), kiu povas esti с подлоко́тниками (kun brakapogiloj) aŭ sen ili. Foje ĝi transformeblas je lito, do temas pri кре́сло-крова́ть (fotelo-lito). La plej modesta estas konsiderata табуретка (tabureto). Foje haveblas подста́вка для ног (skabelo), ла́вка (benko), софа́ (sofo).

Staras дива́н (divano); foje ĝi transformeblas je lito, do temas pri дива́н-крова́ть (divano-lito). Sed oni preferas havi normalan крова́ть (lito) kun матра́с (matraco). Se loĝejo estas eta kaj loĝantoj multnombras, foje aperas раскладу́шка (faldebla lito) aŭ двухя́русная крова́ть (duetaĝa lito). Beboj kuŝas en лю́лька (lulilo) aŭ де́тская крова́тка (infanlito), foje nomata simple крова́тка (liteto).

Por lito uzeblas посте́льное бельё (lita tolaĵo; ĉiam singulare!): простыня́ (litotuko), поду́шка (kuseno), одея́ло (litkovrilo), на́волочка (kusensako), пододея́льник (kovrilsako). Tolaĵo povas esti el diversaj ткань (ŝtofo), sed plej ofte temas pri сати́н (sateneto), хло́пок (kotono), шёлк (silko), лён (lino). Laŭ grandeco ĝi povas esti: односпа́льный (laŭvorte: unudorma), полу́торный (unu kaj duona), двуспа́льный (laŭvorte: dudorma), семе́йный (familia).

Staras ankaŭ стол (tablo), kiu povas esti пи́сьменный стол (skribtablo), обе́денный стол (manĝotablo), ку́хонный стол (kuireja tablo) aŭ туале́тный сто́лик (kosmetika tableto). Ĝi konsistas el но́жка (laŭvorte: krureto, do apogilo) kaj столе́шница (stablo). Infanoj ofte havas propran сто́лик (tableto). Ĉefe en malnovaj domoj haveblas буфе́т (bufedo) kaj комо́д (komodo).

Kuiraĵoj[redakti]

Haveblas ме́бель (meblaro): стул (seĝoj), ofte табуре́тка (tabureto), стол (tablo). Aro da mebloj fabrikitaj surbaze de unueca dezajno nomiĝas ку́хонный гарниту́р (kuireja mebla ensemblo). Nepras ankaŭ ра́ковина (lavpelvo).

Ni transiru al посу́да (vazaro). Bazaj столо́вый прибо́р (manĝilo) estas: ви́лка (forko), ло́жка (kulero; inkluzive de ча́йная ло́жка — tekulero; десе́ртная ложка — desertkulero; столо́вая ло́жка — supkulero), нож (tranĉilo, inkluzive de хле́бный нож — pantranĉilo; нож для мя́са — viandotranĉilo). Necesas ankaŭ: што́пор (korkotirilo), открыва́лка, ofte ankaŭ открыва́шка (botelmalfermilo), лопа́тка (trulo; inkluzive de лопа́тка для то́рта — tortotrulo), черпа́к, ofte nomata поварёшка (ĉerpilo), шумо́вка (trua ĉerpokulero), ку́хонный молото́к (viandobatilo), разде́лочная доска́ (tranĉtabulo), подста́вка для салфе́ток (buŝtukujo).

Bazaj elementoj de vazaro estas: кастрю́ля (kuirvazo), сковорода́, ofte nomata сковоро́дка (patilo), ковш, ofte nomata ко́вшик (ĉerpilo), туши́лка (stufilo), соте́йник (kaserolo), марми́т (marmito), скорова́рка (premmarmito).

Malpli ofte uzeblas:

Popularas ankaŭ jenaj kuirejaj teknikaĵoj:

Manĝujoj konsistas el:

Ujoj por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj:

Vazaro kutime estas металли́ческий (metala), inkluzive de алюми́ниевый (aliminia), стально́й (ŝtala), чугу́нный (gisa). Foje ĝi estas стекля́нный (glaca) aŭ керами́ческий (ceramika). Tre malofte uzeblas ме́дный (kupra), лату́нный (latuna), тита́новый (titana) vazaro. Tiu гли́няный (argila) aŭ деревя́нный (ligna) uzeblas preskaŭ sole kiel folkloraj specifaĵoj. Металли́ческий (metala) vazaro povas esti эмалиро́ванный (emajlita), никелиро́ванный (nikelita). Пластма́ссовая (plasta) vazaro estas nepopulara pro higienaj konsideroj. Сковорода́ (patilo) kaj кастрю́ля (kuirvazo) ofte havas антиприга́рное покры́тие (kontraŭbrula tegaĵo).

Посуда (teleraro) povas esti:

Ĉio ĉi kuŝas kaj staras en шкаф (ŝranko) kaj шка́фчик (ŝranketo) kaj выдвижно́й я́щик (tirkesto) de стол (tablo) aŭ pendas surmure sur specialaj teniloj kaj staras sur по́лка (breto). Sur стол (tablo) povas kuŝi ска́терть (tablotuko) aŭ подста́вка под горя́чее (submetaĵo por varmaĵoj).

Teknikaĵoj uzataj en kuirejo estas speco de бытова́я техника (hejmaj teknikaĵoj). Inter la plej oftaj estas ку́хонная плита́ (fornelo). Tio povas esti электри́ческая плита́ (elektra fornelo), inkluzive de индукцио́нная плита́ (indukta fornelo), стеклокерами́ческая плита́ (vitroceramika fornelo), ankaŭ nomata плита́ со стеклокерами́ческим покры́тием (fornelo kun vitroceramika kovraĵo). Foje tio estas га́зовая плита́ (gasfornelo). Super ĝi ofte pendas вытяжно́й шкаф (fumŝranko), ofte nomata mallonge вы́тяжка (laŭvorte: eltirilo).

Havi freŝajn manĝaĵojn helpas холоди́льник (malvarmigilo), kiu enhavas морози́льная ка́мера (frostigilo). Iuj havas aldone морози́льный шкаф (frostoŝranko) aŭ морози́льный ларь (frostokesto), kiuj estas respektive vertikala kaj horizontala frostujoj.

Homoj en Rusio kutime ne tro fidas al kvalito de вода́ из-под кра́на kranakvo, do preferas aldone purigi ĝin. Pro tio en multaj loĝejoj en kuirejo staras систе́ма очи́стки воды́ (akvopuriga sistemo), plej ofte мембра́нный (membrana), ankaŭ konata kiel систе́ма обра́тного о́смоса (sistemo de renversa osmozo). Malpli bonhavaj familioj uzas pli simplajn solvoj kiel водоочистно́й кувши́н (akvopuriga kruĉo) ktp surbaze de у́гольный фильтр (karba filtrilo). Многоступе́нчатая систе́ма очи́стки воды́ (plurŝtupa sistemo de akvopurigado) estas preferata, sed relative multekosta. Krom unufoja pago necesas ankaŭ regule anstataŭigi ка́ртридж (kartoĉo).

Teknikaĵoj[redakti]

La ĉefa hejma teknikaĵo nun sendube estas телефо́н (telefono), kiu plej ofte estos радиотелефо́н (radiotelefono), konsistanta el тру́бка (tubo) kaj база (bazo). Проводно́й телефо́н (kabla telefono) estas jam arkaikaĵo, cetere kiel la hejma telefono ĝenerale. Sendube ie videblas моби́льный телефо́н (movtelefono), ankaŭ nomata со́товый телефо́н (ĉelfono), aŭ plej ofte mallonge моби́льный (movebla), моби́льник (movilo), со́товый (ĉela). Videblas ĝiaj аксессуа́р (akcesoraĵo): заря́дное устро́йство (ŝarĝilo), ofte nomata simple заря́дка, kiu kutime konsistas el ка́бель (kablo), ankaŭ nomata шнур (ŝnuro) kaj ви́лка (ŝtopilo), ofte konektitaj per USB-разъём (USB-konektilo). Por paroli sen uzi la manojn uzeblas нау́шники (kapaŭskultilo; ĉiam plurale!) kajгарниту́ра (orelaŭskultilo; ĉiam singulare!).

Ofte renkonteblas компью́тер (komputilo), kutime tio estas ноутбу́к (tekkomputilo) aŭ планше́т (tabulkomputilo). Ĝin ofte akompanas при́нтер (printilo), ска́нер (skanilo), ofte kunigitaj forme de многофункциона́льное устро́йство (plurfunkcia aparato), ofte sigle МФУ. Oni apenaŭ renkontos nun факс (faksilo), speciale hejme, same kiel arkaiĝintan моде́м (modemo). Pli da ŝancoj estas trovi игрова́я приста́вка (videoludo), ofte nomata simple приста́вка (laŭvorte: aldonaĵo).

Preskaŭ neevitebla gasto estas телеви́зор (televidilo), kiu povas esti пло́ский (plata) aŭ (jam ege malofte) кинеско́пный (bildotuba). Foje tio estas пла́зменная пане́ль (plasma panelo). Ofte temas pri granda экра́н (ekrano), kies grandeco estas mezurata laŭ диагона́ль (diagonalo). Oni atentas ankaŭ разреше́ние, яркость, цветопереда́ча (transdono de koloroj).

Ĝi staras sur ту́мбаподставка (ambaŭfoje temas pri meblo-apogilo) aŭ pendas surmure kroĉita per кронште́йн (konzolo) kaj estas manipulata per пульт дистанцио́нного управле́ния (teleregilo), kutime nomata mallonge пульт.

Gejunuloj nepre havas музыка́льный центр (muzikilo, kuniganta CD-ludilon kaj radion, foje ankaŭ magnetofonon). Antaŭe popularis ankaŭ магнитофо́н (magnetofono), kiu estis кассе́тный (kaseda) aŭ кату́шечный (bobena), sed nun tio estas raraĵo. Oftas ankaŭ ДВД-плеер (DVD-ludilo), ofte nomata duonangle DVD-плеер. Antaŭe ofte renkonteblis музыка́льный прои́грыватель (muzika ludilo), ebliganta aŭskulti пласти́нка (muzika disko), kutime nomata simpla диск. Popularas ankaŭ радиоприёмник (radioricevilo), kutime nomata simple ра́дио (radio).

Preskaŭ ĉiuj estas konektitaj al ка́бельное телеви́дение (kabla televido), do havas реси́вер (ricevilo). Por spekti цифрово́е телеви́дение (cifra televido) iuj uzas деко́дер (malkodilo). Foje haveblas ankaŭ спу́тниковое телеви́дение (satelita televido), do ekster loĝejo pendas спу́тниковая таре́лка (satelita telero).

Por prizorgi vestojn oni uzas утю́г (gladilo) kaj глади́льная доска́ (gladotabulo), tegita je чехо́л (tegaĵo). Foje haveblas ankaŭ отпа́риватель (vaporizilo). Утю́г konsistas el: подо́шва (plandumo), ру́чка (tenilo), регуля́тор (regulilo) kaj шнур (kablo). Por gladi manumojn uzeblas ilo, kiu eniĝas en ili kaj nomiĝas рука́в (manumo).

Malpuraj vestoj iras al стира́льная маши́на (lavmaŝino), kiu preskaŭ senescepte estas автомати́ческий (aŭtomata), do memstare prenas akvon, varmigas ĝin kaj forfluigas. Por sekigi lavitajn vestojn oni uzas суши́лка для оде́жды (sekigilo por vestoj). Apud lavmaŝino kutime staras корзи́на для белья́ (korbo por vestoj). Foje сти́рка (lavado) okazas вручну́ю (permane) per nura таз (pelvo), ofte nomata minuskle та́зик. Ajnakaze necesas стира́льный порошо́к (lavpulvoro) aŭ стира́льная жи́дкость (lavlikvaĵo).

Subteni purecon helpas пылесо́с (polvosuĉilo) kun ties щётка (broso) sur тру́бка (tubo). Foje temas pri мо́ющий пылесо́с (lavanta polvosuĉilo), kiu enhavas ankaŭ akvon kaj forigas ne nur polvon, sed malpuraĵojn ĝenerale. Ĉiam pli populara iĝas робот-пылесо́с (roboto-polvosuĉilo).

Por ĉiutagaj bezonoj kaj pli grandaj rubaĵoj aplikeblas ве́ник (balailo) kun сово́к (ŝovelilo). Вла́жная убо́рка (malseka purigado) okazas per шва́бра (ŝvabro), foje per лентя́йка (laŭvorte: pigrulino; bastono kun alkroĉita ĉifono). Ono uzas por tio тря́пка (ĉifono) kaj салфе́тка (viŝtuko).

Komforton garantias кондиционе́р во́здуха (klimatizilo), kutime nomata mallonge кондиционе́р. Foje haveblas ankaŭ обогрева́тель (hejtilo), kiu povas esti ма́сляный (olea) aŭ возду́шный (aera). Por ĉiam garantiite havi varman akvon, multaj instalas водонагрева́тель (akvovarmigilo), kiu povas esti прото́чный (flua) aŭ накопи́тельный (akumula), do tuj varmigas fluantan akvon aŭ akumulas ĝin en akvujo kaj tenas en varma stato. Foje oni uzas увлажни́тель во́здуха (humidigilo de aero), speciale vintre kiam funkcias hejtado kaj aero iĝas tro seka.

Por razado uzeblas бри́тва (razilo), plej ofte электри́ческий (elektra). Tempo estas konsultebla danke al часы́ (horloĝo; ĉiam plurale!), kiu povas esti насто́льные (surtabla), насте́нные (surmura) aŭ нару́чные (surmana). Se ĝi havas vekan funkcion, temas pri буди́льник (vekhorloĝo; jam singulare!). Temperaturo konsulteblas per термо́метр (termometro), humideco per гигро́метр (humidometro). Ĉiam pli populara estas электрическая зубна́я щётка (elektra dentobroso).

Moveblaj elektraj aparatoj ofte uzas батаре́я (baterio), ankaŭ nomata minuskle батаре́йкааккумуля́тор (akumulilo). Ĝi povas esti однора́зовый (nereuzebla) aŭ заряжа́емый (reŝarĝebla). Por заря́дка (ŝarĝado) uzeblas заря́дное устро́йство (ŝarĝilo). Baterioj varias laŭ grandeco kaj plej popularaj estas nomataj kompare al fingroj: па́льчиковый (fingra, do AA) kaj мизи́нчиковый (etfingra, do AAA). Por poŝtelefonoj ofte uzeblas переносно́й аккумуля́тор (portebla akumulilo).

Elektro kontroleblas per электри́ческий щито́к (laŭvorte: elektra ŝildo; cirkvitoŝranketo), kutime nomata mallonge электрощито́к aŭ simple щито́к (laŭvorte: ŝildeto). Tie troviĝas выключа́тель (malŝaltilo) — tiu vorto uzeblas ankaŭ por malŝaltiloj tra la domo. Sur muroj videblas электри́ческая розе́тка, kutime simple розе́тка (ŝtopilingo). Foje uzeblas тройни́к (tribola ŝtopilingo) aŭ удлини́тель (plilongiga ŝnurkonduktilo). Por garantii ke komputilo plu funkcios eĉ kaze de subita отключе́ние электри́чества (elektrorompo) foje haveblas исто́чник бесперебо́йного пита́ния (fonto de seninterrompa elektro), kutime nomata mallonge бесперебо́йник (seninterrompilo).

Foje pluraj aparatoj estas kunigataj per sistemo у́мный дом (intelekta hejmo).

Aĉetante la teknikaĵojn necesas atenti longecon kaj larĝecon de гаранти́йные обяза́тельства (garantiaj sindevigoj), kutime nomataj simple гара́нтия (garantiaĵo). Inter paperoj havenda estas гаранти́йный купо́н (garantia kupono).

Rubaĵoj[redakti]

Му́сор (rubaĵoj; ĉiam singulare!) estas forigata al му́сорное ведро́ (rubujo) kaj poste portata al конте́йнер (kontenero) surstrate aŭ ĵetata al мусоропрово́д (ruboŝakto). Tamen la lasta estas konsiderata fonto de aĉa odoro, fiinsektoj kaj ratoj, do kvankam laŭleĝe konstruistoj devas ĝin fari, kutime tuj post ekloĝi loĝantoj veldas ĝiajn aperturojn, do ne uzas ĝin. Разде́льный сбор му́сора (aparta kolektado de rubaĵoj) estas ankoraŭ malmulte praktikata pro manko de necesa infrastrukturo kaj tradicioj.