La rusa lingvo en vivo/Aĉetumado: kosmetikaĵoj, juveloj, akcesoraĵoj

El Vikilibroj
Космети́чка и космети́ческие принадле́жности [Kosmetikujo kaj kosmetikaĵoj]
Же́нщина, испо́льзующая ряд космети́ческих средств: пома́да, айла́йнер, те́ни для глаз, кра́ска для воло́с [Virino uzanta kelkajn kosmetikaĵojn: ruĵo, okulombro, okulliniilo, harfarbo]
Нанесе́ние тене́й [Ŝminkado de okulombro]
Пома́да [Ruĵo]
Логоти́п компа́нии Рив Гош [Logoo de kompanio Rive Gauche]
Магази́н "Иль де Ботэ" [Vendejo Il de Bote]
Магази́н косме́тики [Kosmetika vendejo]
Конси́лер [Korektilo]
BB-крем [BB-kremo]
Эмоле́нт [Moligilo]
Айла́йнер [Okulliniilo]
Гли́ттер [Briligilo]
Пу́дра [Pudro]
Ша́риковый дезодора́нт [Globa senodorigilo]
Аэрозо́льный дезодора́нт [Aerosola senodorigilo]
Те́ни для глаз [Okulombro]
Кондиционе́р для воло́с [Plibonigilo por haroj]
Шампу́нь [Ŝampuo]
Гель для умыва́ния [Ĝelo por lavi vizaĝon]
Бальза́м по́сле бритья́ [Balzamo post razado]
Бри́твенный стано́к [Sendanĝera razilo]
Ла́йнер [Liniilo]
Кайа́л [Kajalo]
Ва́тный диск [Vata disko]
Ва́тная па́лочка [Vatbastoneto]
Космети́ческая кисть, браш [Kosmetika peniko]
Зубна́я щётка [Dentobroso]
Электри́ческая зубна́я щётка [Dentobroso]
Зубна́я нить [Dentofadeno]
Зубочи́стка [Dentopikilo]
Одеколо́н [Eau de Cologne]
Прокла́дка [Higiena ensorbilo]
Тампо́н [Tampono]
Ежедне́вная прокла́дка [Ĉiutaga ensorbilo]
Лак для ногте́й [Ungolako]
Накладно́й но́готь [Artefarita ungo]
Куса́чки [Plattenajlo]
Маникю́рные но́жницы [Manikura tondilo]
Маникю́рный сало́н [Manikura salono, ungoŝminkejo]
Педикю́рный сало́н [Pedikura salono]
Маникю́рная УВ-ла́мпа [Manikura UV-lampo]
Жи́дкость для сня́тия ла́ка [Likvaĵo por lakforigado]
Маникю́рный набо́р [Manikura sortimento]
Пи́лка для ногте́й [Ungofajlilo]
Пе́на для бритья́ [Ŝaŭmaĵo por razado]
Бальза́м для губ [Lipobalzamo]
Блеск для губ и ки́сточка-апплика́тор [Lipglaceigilo kaj peniko]
Антивозрастно́й крем [Kontraŭaĝa kremo]
Тушь для ресни́ц: туб и ки́сточка [Okulŝminko: tubo kaj peniko]
Тона́льный крем (ба́за) [Tona kremo (bazo)]
Атома́йзер [Aspergilo]
Брасле́т [Braceleto]
Де́вушка с бижуте́рией [Junulino kun biĵuterio]
Ювели́рный магази́н [Juvelvendejo]
Ожере́лье из камне́й [Ŝtona kolĉeno]
Янта́рные бу́сы [Sukcena kolĉeno]
Де́вушка с подве́ской [Junulino kun juvelpendaĵo]
Де́вушка де́ржит кольцо́ с алма́зом [Junulino tenas ringon kun diamanto]
Ювели́рный магази́н [Juvelvendejo]
Се́рьги [Orelpendaĵoj]
Печа́тка [Sigelringo]
Кли́псы [Orelklipoj]
Пусе́ты [Orelpingloj]
То́ннель [Tonelo]
Пи́рсинг [Orelboraĵoj]
Бижуте́рия [Biĵuterio]
Нефри́товые чётки [Nefrita rozario]
Лазури́товая подве́ска [Lazurita pendaĵo]
Брасле́т и цепо́чка из я́шмы [Braceleto kaj kolĉeno el jaspo]
Кольцо́ с бриллиа́нтами [Ringo kun diamantoj]
Бижуте́рия [Biĵuterio]
Ювели́рный магази́н [Juvela vendejo]
Магази́н ювели́рного заво́да [Vendejo de juvela fabriko]
Ювели́рные магази́ны [Juvelaj vendejoj]

Jam vi aĉetis manĝaĵojn, vestojn kaj ŝuojn kaj pretas direktiĝi al elirejo por reveni per publika transporto al viaj hotelo aŭ apartamento, sed mi vidas ke vi haltis. Kial? Aĥ jes, витри́на (montrofenestroj) de космети́ческий (kosmetika) kaj ювели́рный (juvela) магази́н (vendejoj) hipnotis vin. Ne timu, mi instruos al vi kiel interkompreniĝi en tiaj lokoj.

Mi nur devas averti vin, ke en la rusa lingvo tiukampe abundas anglaĵoj dum en Esperanto mankas rilataj vortaroj kaj terminaroj. Do mi elturniĝos jen simple priskribante rusajn terminojn, jen inventante esperanto-vortojn, sendube ne ĉiam sukcese, do ne juĝu tiujn provojn severe.

Lastatempe ĉiam pli popularas aĉetumado en Interreto. La plej simpla vojo estas serĉi varojn en Yandex Market — serĉilo tra retvendejoj. Sed ĉi-foje ni parolos pri eksterreta butikumado. La plej simpla maniero trovi butikojn kaj ricevi informojn pri iliaj laborhoroj, situo ktp estas konsulti la aplikaĵon 2GIS.

Kosmetikaĵoj[redakti]

Vendejoj kaj vendistoj[redakti]

Same kiel ĉiuj aliaj varoj косме́тика (kosmetikaĵoj) abundas en la rusiaj магази́н (vendejoj). En ĉiu торго́вый центр (aĉetcentro) vi trovos almenaŭ unu grandan kosmetikan vendejon kaj plurajn specifajn, rezprezentantajn konkretajn ма́рка (varomarkojn) aŭ тип (varotipojn). Tri ĉefaj ludantoj de la rusia merkato estas Л’Этуа́ль (france: Stelo), Рив Гош, Иль де Ботэ́. Ili estas rektaj kaj preskaŭ samrangaj konkurantoj, do ofte havas специа́льное предложе́ние (specialajn ofertojn), proponas al aĉetantoj пода́рок (donacetojn) ktp. Krome funkcias dekoj, eble centoj da malpli grandaj торго́вая сеть (vendoretoj) kiuj koncentriĝas je specifaj ни́ша (niĉoj) kiel ни́шевая парфюме́рия (niĉaj parfumoj), мы́ло ручно́й рабо́ты (manfarita sapo) aŭ markoj kiel Sephora, Christian Dior, Givenchy, Guerlain ktp. Apartan lokon okupas rektaj vendistoj, kiuj vendas kosmetikaĵojn de la markoj, kiuj aĉeteblas nur tiel (kiel Avon, Oriflame, Amway, Mary Kay ktp) — tio estas formo de multnivela merkatado.

En ĉiu butiko atendos vin продаве́ц (vendistoj; foje tio estas viroj), ofte nomataj консульта́нт (konsultisto), kiuj tuj proponos al vi sian helpon. Здравствуйте! Чем я могу́ вам помо́чь? (Saluton! Kiel mi povus helpi vin?). Vi povas akcepti la helpon aŭ ĝentile rifuzi ĝin: Спаси́бо, я пока́ посмотрю́ (Dankon, mi ankoraŭ rigardos). Ambaŭkaze vi tamen devas decidi, kion vi serĉas. Por tio ni iom profundiĝu en la kosmetikan ĝangalon.

Haŭtotipoj[redakti]

La lasta halto antaŭ eniri kosmetikan vendejon. Demandu vin, kiun тип ќожи (haŭtotipon) vi havas?

Ко́жа (haŭto) povas esti:

ж́ирный (grasa);

норма́льный (norma);

комбини́рованный (kombinita);

сухо́й (seka);

увяда́ющий (velka);

проблемный (problema).

Ĉu vi estas embarasita? Por faciligi serĉadon de konvenaj kosmetikaĵoj kaj eviti fuŝojn, faru simplan тест (teston): metu sur vian vizaĝon puran travideblan стака́н (glason) kaj ruligu ĝin iomete. Se sur ĝi restis nur iomaj след (spuroj), ne tre rimarkeblaj, via haŭto estas нормальный (norma). Se restis grasaj spuroj, ĝi estas жи́рный (grasa). Se щека́ (vango) kaj лоб (frunto) lasis malsamajn spurojn, vi havas комбини́рованный (kombinitan) haŭton. Пробле́мный (problema) haŭto estas tiu kun воспале́ние (inflamoj), акне (aknohaŭto) kaj aliaj difektoj. Увяда́ющий (velka) estas konsiderata haŭto de homoj pli ol 40 jarojn aĝaj. Foje oni delikate nomas ĝin зре́лый (matura) aŭ rekte возрастно́й (aĝula).

Iom da pliaj сове́т (konsiloj) rilate ухо́довая косме́тика (prizorgaj kosmetikaĵoj).

Por жи́рный (grasa) haŭto plej konvenas kosmetikaĵoj kun лёгкий (leĝera) тексту́ра (teksturo) por ke ĝi ne забива́ть (ŝtopu) по́ра (porojn) kaj уси́ливать (plifortigu) eliĝon de graso sur vizaĝo. Anstataŭ гель (ĝelo) oni rekomendas лёгкий (leĝera) пе́нка (ŝaŭmaĵo).

Норма́льный (norma) haŭto ŝatas увлажня́ющий (malsekigajn) ма́ска (maskojn), пита́тельный (nutrajn) крем (kremojn) kaj м́ягкий (mildajn) скраб (frotpuriga kremo) por forigi отме́рший (mortajn) части́чка ко́жи (haŭtopartiklojn).

Сухо́й (seka) haŭto necesigas kosmetikaĵojn kun intensa увлажне́ние (malsekigado) kaj nepre sen спирт (spirto).

Tipoj de kosmetikaĵoj[redakti]

Ĉu vi jam lasis la glason surtable? Bone, ni iru pluen.

Oni povas dividi la tutan aron de kosmetikaĵoj je tri grupoj:

ухо́довая косме́тика (prizorgaj kosmetikaĵoj);

декорати́вная косме́тика (dekoraciaj/beligaj kosmetikaĵoj);

лече́бная косме́тика (kuracaj kosmetikaĵoj).

Ухо́довая косметика (prizorgaj kosmetikaĵoj) inkluzivas diversspecajn скраб (frotpuriga kremo), мусс (ŝaŭmaĵo), пе́нка для умыва́ния (ŝaŭmaĵo por lavi vizaĝon), молочко́ (laŭvorte: lakteto; malsekiga likvaĵo por vizaĝo), крем (kremo), ма́ска (laŭvorte: masko; delikata kremo, kiu kovras tutan vizaĝon por mallonga tempo, malsekigante kaj revivigante ĝian haŭton).

Декорати́вная косме́тика (dekoraciaj/beligaj kosmetikaĵoj) estas aplikata sekvapaŝe, sur jam prizorgitan haŭton.

Лече́бная косме́тика (kuracaj kosmetikaĵoj) celas kuracadon de haŭto, inkluzive mildigadon aŭ forigadon de difektoj, kaŭzitaj de iamaj kosmetikaj proceduroj kaj ŝminkaĵoj.

La unua aĵo kiun vi bezonos estas тональный крем (tona kremo), ofte nomata ба́за для макия́жа (bazo por ŝminkaĵo), ба́за под макия́ж (bazo sub ŝminkaĵo) aŭ simple ба́за (bazo). Ĝi havas diversajn tipojn:

жи́дкий тона́льный крем (likva tona kremo) estas sufiĉe пло́тный (densa) kaj povas longatempe держа́ться (teniĝi) sur ко́жа (haŭto). Ĝi kapablas milde затушева́ть (stompi) расши́ренный сосу́д (larĝiĝintajn sangujojn), пигме́нтное пятно́ (pigmentajn makulojn) kaj вы́ровнять (ebenigi) haŭton;

— густой тона́льный крем (densa tona kremo) bone maskas haŭtajn malperfektaĵojn. Ĝi enhavas multe da жир (graso) kaj konvenas al суха́я ко́жа (seka haŭto);

тона́льный крем-стик (farba tona kremo) enhavas multe da кра́сящая части́ца (farbaj partikloj). Ĝi bone maskas videblajn дефе́кт (difektojn), sed malkonvenas al морщи́нистая кожа (sulkiĝinta haŭto);

тона́льная крем-пу́дра (tona kremo-pudro) kombinas kompaktan tonan kremon kaj пу́дра (pudron), do bone maskas difektojn kaj malnecesigas pudradon. Ĝi malkovenas al haŭto kun морщ́ина (sulkoj) kaj расши́ренная по́ра (larĝiĝintaj poroj);

увлажня́ющий крем с оттенком (malsekiga kremo kun kolornuanco) estas la plej жи́дкий (likva). Ĝi ne plene kovras haŭton, sed nur выра́внивать (ebenigas) ĝian тон (tonon). Ĝi konvenas al молода́я ко́жа (juna haŭto);

тона́льная пу́дра (tona pudro) enhavas pli da pudro kaj malpli da graso. Ĝi konvenas al любой тип ко́жи (ajna haŭtotipo) krom о́чень суха́я (tre seka);

тона́льный крем-мусс (tona kremo-ŝaŭmaĵo) similas al пе́нка (ŝaŭmaĵo). Ĝi nur iomete maskas haŭtodifektojn, do konvenas al чи́стая (laŭvorte: pura; laŭsignife: sendifekta) kaj здоро́вая (sana) ко́жа (haŭto);

концентри́рованный тона́льный крем (koncentrita tona kremo) estas пло́тный (densa, kompakta), do necesas miksi ĝin kun увлажня́ющий (malsekiga) kremo.

Vi povas delikate distribui тона́льный крем (tonan kremon) laŭ лицо́ (vizaĝo) per fingropintoj aŭ uzi specialajn ilojn: кисть (peniko), спонж (spongo) aŭ силико́новая поду́шечка (laŭvorte: kuseneto; fakte silikona spongo). Poste restos nur malsekigi la vizaĝon per бума́жное полоте́нце (papertuko).

La bazo jam pretas, do ni transiru al макия́ж (ŝminkado). Ĉion kio sekvas очисти́тельный/очища́ющий (purigajn) kaj увлажня́ющий (malsekigajn) процеду́ра (procedurojn) oni povas nomi декорати́вная косме́тика (dekoraciaj/beligaj kosmetikaĵoj). Kion vi bezonos ĉi-kampe?

La plej necesaj iloj:

конси́лер (korektilo, maskilo);

пу́дра (pudro);

румя́на (ruĝiga ŝminko, ruĵo; ĉiam plurale!);

тушь для ресн́иц (okulŝminko);

каранда́ш для брове́й (brovokrajono);

каранд́аш для губ (lipkrajono);

пома́да (lipŝminko; povas esti ма́товый — malglacea; гигиени́ческая — higiena);

блеск для губ (lipglaceigilo);

те́ни для глаз (okulombrilo; ĉiam plurale!);

кисть (peniko).

Sed лицо́ (vizaĝo) estas ne sola prizorgenda часть те́ла (korpoparto), do fabrikantoj de сре́дство по ухо́ду (prizorgaj rimedoj) proponas al ni vastan gamon da tiaĵoj.

Ni listigu la plej popularajn:

шампу́нь (ŝampuo);

ма́ска для воло́с (masko por haroj);

бальза́м для воло́с (balzamo por haroj);

крем для лица́ (kremo por vizaĝo);

крем для те́ла (kremo por korpo);

пи́линг (frotpurigilo);

лосьо́н (kosmetika tualetakvo);

то́ник (toniko);

космети́ческое молочко́ (kosmetika laktaĵeto);

скраб (frotpuriga kremo aŭ sapo kun duraj partikloj).

Dum interparoloj kun консульта́нт (konsultistoj) de kosmetikaj butikoj vi plej verŝajne aŭdos plurajn vortojn, kiuj mankas eĉ en grandaj rusaj vortaroj. Tiu industrio estas inter la plej tutmondiĝintaj, do en ĝia vortprovizo abundas eksterlandaĵoj, ĉefe anglaĵoj. Ne hontu se vi ne konas iujn, plejparto de rusoj estus same embarasitaj. Eble vi estos eĉ pli preta ol ili, ja vi havas tiun ĉi vortareton. Ek!

Baza vortareto[redakti]

Eta пульвериза́тор, распыли́тель (aspergilo) por transporti парфю́м, духи́ (parfumon). Ĝi enspacigas 5 ĝis 12 миллили́тр (mililitrojn), do taŭgas por ĉiam havi ĝin en да́мская су́мочка (mansaketo) sur tablo.

Plurfunkcia kremo, kiu samtempe maskas haŭtajn дефе́кт (difektojn) kaj etajn морщи́на (haŭtsulkojn), protektas kontraŭ УФ-излуче́ние (UV-radiado) kaj malsekigas la haŭton. Ĝia teksturo estas pli densa ol tiu de CC-kremoj, sed ĝi estas malpli kolora ol normala тона́льный крем (tona kremo).

Spongo forme de ovo por наноси́ть (ŝminki) per ĝi tonan kremon kaj aliajn kosmetikajn likvaĵojn kaj kremojn. Ĝi ne впи́тывать (ensorbas) ilin, do uzado iĝas pli эконо́мный (ŝpara).

Peniko por ŝminki pudron, ruĝigilojn, okulombrojn ktp.

Strio de densa бума́га (papero) sur kiun oni ŝprucas арома́т (aromon) por pritaksi ĝin. La arompaperetoj estas porecaj, kio ebligas услы́шать (aŭdi) aromon preskaŭ sendistorde.

Plurfunkcia kremo kun minimuma enhavo de kolorpigmentoj. Ĝi malsekigas haŭton, maskas haŭtajn difektojn, ruĝaĵojn kaj malebenaĵojn.

Optimuma kombino de декорати́вный эффе́кт (dekoracia efekto, beligado) kaj ухо́д (prizorgado).

Efekto de la alta bilddetaligeblo, ebliganta krei idealan vizaĝon. Ĝi ricevis sian nomon, ĉar pli videblas dum fotado kaj filmado en reĝimo HD.

En belecindustrio oni ofte uzas ĝin anstataŭ la rusa analogo о́браз. Do oni povas aŭdi pri но́вый лукнью лук (nova imago) aŭ совреме́нный лук (moderna imago). Komprenu, sed ne imitu tiun stultaĵon.

Efekto de okulŝminkado, kiam danke al lerta растушёвка (stompado) de те́ни (okulombroj; ĉiam plurale!) formiĝas то́мный (langvora) kaj привлека́тельный (alloga) взгляд (rigardo).

Efekto de ослепи́тельный (blindiga) сия́ние (brilego).

La kosmetikaĵo-peranto, kiu adaptiĝas, kunigante ĉiujn ŝminko-elementojn kaj imitanta kolorojn de haŭto kaj de aliaj kosmetikaĵoj.

Kosmetikaĵo, kiu imitas загоре́лый (sunbrunigitan) ко́жа (haŭton), do ŝajnigas зага́р (sunbrunhaŭton), aldonas plian brilon al ĝi.

Komponanto, aldonata en kosmetikaĵojn por соля́рий (solario).

La kosmetikaĵo, kiu celas rapidigi kaj fortigi efikon de iu baza prizorga kosmetikaĵo. Ekzemple сыворотка (serumo), ŝminkita sur haŭton sub la ĉefa kremo.

Fakte tio estas normala космети́чка (kosmetikujo), nur angle nomita.

Loko, kie oni preparas fotadon, vestomontradon, ŝminkadon ktp. Do zono kaŝita de okuloj de aliuloj.

Brilantaj partikloj, kiuj aldonas imponan aspekton al глаз (okuloj), но́готь (ungoj), vizaĝo kaj korpo ĝenerale. Oni metas ilin sur specialan bazon aŭ kremajn okulombrojn aŭ sur лак для ногте́й (ungolakon).

La maksimume spegula ŝminkaĵo sur haŭto, ве́ко (palpebroj), губа́ (lipoj), ungoj.

Preskaŭ nevidebla transiro de unu kolornuanco al alia.

Peniko konsistanta duone el naturaj viloj, duone el tiuj sintezaj. Danke al tio ĝi bonas por ŝminki tonajn kremojn kaj ne nur ilin.

Milda skulptado de vizaĝo per румя́на (ruĝigiloj). Kutime oni uzas ruĝigilojn de du kolornuancoj por fari mildan transiron de pli malhela al pli hela.

Ofte oni nomas ĝin бальза́м-опола́скиватель для воло́с (balzamo-tralavilo por haroj), en realo tio estas sinonimoj.

Ŝminkada tekniko, kiu ebligas substreki avantaĝojn de vizaĝo kaj maski malperfektaĵojn helpe de lumo kaj ombroj, uzante бро́нзер (bronzilon) kaj хайла́йтер (lumigilon).

La kosmetikaĵo kun tre etaj lumspegulaj partikloj, aldonantaj naturan brilon al haŭto. Ĝi povas esti likva aŭ seka, forme de pudro aŭ стик (peniketo). Ĝi estas malpli brila ol хайла́йтер (lumigilo).

Ŝprucigilo por vizaĝo, воло́с (haroj) aŭ тело (korpo). Oni aplikas ĝin por diversaj celoj: увлажне́ние (malsekigo), освеже́ние (refreŝigo), тонизи́рование (toniigo), pretigado de haŭto al ŝminkado aŭ por фикса́ция (fiksado) de jam farita ŝminkado. Povas esti parfumitaj мист (brumoj), kiuj ebligas uzi ŝatatan aromon en pli milda formo.

Kosmetika proceduro dum kiu oni per mikrotranĉilo kaj пигме́нт (pigmento) корректи́ровать (korektas) фо́рма (formon) kaj цвет (koloron) de бровь (brovoj), reliefigante etajn harojn.

Pudro kaj ruĝigiloj forme de diverskoloraj buletoj. Kutime la meteoritoj ne aldonas iun koloron, nur nuancigas kaj iom briligas haŭton. Ĉiu buleto havas sian koloron, do uzeblas por konkreta celo. La viola globeto maskas flavecon de vizaĝo kaj makuletojn sur ĝi. La verda kaŝas ruĝaĵojn, la flava forigas bluecon, ekzemple malhelajn rondojn sub okuloj, ktp.

La kosmetika tekniko: sur malsamajn partojn de haŭto oni ŝminkas malsamajn maskojn — depende de specifaĵoj de tiuj partoj. Ekzemple oni ŝmiras матирующий (malbriligan) maskon sur frunton, maskon kontraŭ nigraj punktoj sur nazon kaj malsekigan maskon sur vangojn.

Tiu kosmetikaĵo estas blirigilo aŭ lipŝminko kies celo estas увели́чить (grandigi) губа́ (lipojn). Ĝi enhavas iritajn ingridiencojn (mentolo, zingibro, pipro ktp). Por meti tiun kosmetikaĵon sur lipojn aperas malforta brulsento aŭ pikado kaj lipoj iom ŝvelas.

Bazo por ŝminkaĵo, ebliganta kaŝi неро́вность (malebenaĵojn) de haŭto, морщи́на (sulkojn), grandajn по́ра (porojn) kaj ruĝaĵojn, kaj plilongigas periodon dum kiu la ŝminkaĵo держа́ться (teniĝas) sur vizaĝo.

Kosmetika tekniko, kiu celas profundigi reliefon de vizaĝo, profundigi kavojn, heligi elstarajn, centrajn partojn de vizaĝo.

Ĝi estas la ĉefa komponanto de минера́льная косме́тика (mineralaj kosmetikaĵoj) danke al sia lumspegula efiko.

Tre densa kosmetika kremo. Oni faras tiuforme ruĝigilojn, tonajn kremojn, bronzilojn ktp. Ĝi enhavas multe da koloraj pigmentoj, do konvenas al суха́я ко́жа (seka haŭto).

Tekniko kiu speciale atentas kremajn teksturojn, leĝerajn pudrojn dum хайла́йтер (lumigilo) estas ŝminkata sur ĉiujn elstarajn vizaĝopartojn: ску́ла (vangoostoj), brovojn, internajn angulojn de okuloj, centre de frunto, sur nazodorson, filtrumon, подборо́док (mentonon) por doni al haŭto сия́ющий (luman) kaj све́жий (freŝan) вид (aspekton).

La kosmetikaĵo kun multe da kolora pigmento, kiu ensorbiĝas en haŭto, kreante naturan malbriligan efekton. Kutime oni uzas ĝin sur lipoj kaj vangoj.

Vizaĝopentrado, speco de la korpopentrado.

Folio de speciala papero kun bildigita silueto de vizaĝo, sur kiu oni povas krei kaj korekti ŝminkaĵon per kosmetikaĵoj. Ĝi servas kiel memorigilo kaj gvidilo dum planado aŭ farado de ŝminkado.

Oni nomas tiel leĝeran, travideblan bazon por ŝminkaĵo aŭ likvan tonan kremon. Ĝi konvenas al ухо́женная ко́жа (prizorgita haŭto), sen videblaj difektoj, ruĝaĵoj kaj akneoj.

Variaĵo de konata арома́т (aromo), kiu distingiĝas per alia koncentriĝo aŭ aromaj nuancoj. Ekzemple Little Lace Dress estas unu el variaĵoj de Little Black Dress (produkto de Avon).

Tiel nomiĝas kopiaĵo de pakaĵo de produkto, uzata por demonstri ĝin en витри́на (montrofenestro).

La kosmetikaĵo, uzata por высветить (lumigi) certajn partojn de vizaĝo. Ĝi celas lumigi kaj reliefigi ilin, kaŝi etajn sulkojn.

La kosmetikaĵo kiu igas ŝminkaĵon сверка́ть (brili) kaj мерца́ть (flagri) danke al siaj brilaj mikropartikloj. Oni uzas flagrilon en хайла́йтер (lumigilo), бро́нзер (bronzilo), те́ни для век (okulombroj), блеск для губ (lipobrilo), лак для ногте́й (ungoŝminko). Malsame ol гли́ттер (briligilo) ĝi havas malpli etajn brilajn partiklojn, kio ebligas uzi flagrilon ne nur por vespera kaj festa ŝminkaĵo, sed ankaŭ por tiu taga, kiun ĝi igas pli freŝa, kun akcentoj en certaj lokoj.

Efekto de glata transiro de unu koloro al alia.

La korektilo, kiu heligas cirklojn sub okuloj. Ĝi uzeblas por leĝera ŝminkaĵo, ĉar ne kapablas maski gravajn haŭtajn difektojn. Ĝi inkluzivas светоотража́ющий (lumspegulajn) por leĝera ŝminkaĵo, ĉar ne kapablas maski gravajn haŭtajn difektojn sed kaŝas etajn sulkojn sub okuloj.

Koloraj bazoj por ŝminkaĵo, kutime surigataj sur malsekigan kremon por tona bazo. Malsame ol пра́ймер (unuaĵoj) la ĉefa tasko de la bazo estas ne fortikigi la ŝminkaĵon, sed likvidi malsamecon je haŭtkoloro en diversaj partoj aŭ balancigi malsamajn kolorojn. Ekzemple la verda bazo forigos ruĝecon, la siringa bazo maskos flavecon, la helblua masko imitos brunigitan haŭton ktp.

Per tiu terura anglaĵo oni foje nomas iun ajn bildon (foto, pentraĵo, specimeno) kiu helpas vidi eksteran aspekton aŭ internan enhavon de kosmetikaĵo.

Tiu azidevena vorto nomas konturan kosmetikan krajonon, kiu enhavas interalie naturan са́жа (fulgon) kaj антисептик (antisepsojn). Ĝi estas uzata por konturi internan randon de palpebro laŭ linio de okulharoj. De ordinaraj okulkrajonoj ĝin distingas manko de irita efiko al la okuloj.

La poreca spongo, sorbiĝinta je likva tona kosmetikaĵo. Ofte ĝi kunigas ecojn de тона́льный крем (tona kremo), конси́лер (korektilo), пра́ймер (unuaĵo), румя́на (ruĝigiloj), пудра (pudro) kaj BB-крем (BB-kremo).

La kosmetikaĵo kiu konturas okulojn kaj lipojn. Tio povas esti likva айлайнер (de la angla eyeliner — okulliniilo) aŭ ordinara карандаш (krajono) aŭ флома́стер (feltokrajono).

La kosmetikaĵoj kiuj enhavas nur mineralajn компоне́нт (komponaĵojn), ne enhavas kemiajn краси́тель (kolorigilojn), спирт (spirton), консерва́нт (konservilojn) ktp. Ili estas konsiderataj pli naturaj, malpli alergiaj ktp. Oni rekomendas uzi ilin sur grasa haŭto kaj ŝminki per densaj penikoj.

La kosmetikaĵoj, kiujn oni povas miksi kun aliaj. Ekzemple ми́кшерный блеск для губ (miksila lipbrilaĵo) servas kiel aldonaĵo al la ĉefa lipkoloro.

Tiel oni nomas kolorojn, proksimajn al tiuj naturaj, do sen artefaritaj aldonaĵoj, nudaj. Oni uzas ilin en dekoraciaj kosmetikaĵoj por krei nerimarkeblan ŝminkaĵon, kiu aspektas kvazaŭ neŝminkita natura haŭto. En tia ŝminkaĵo ne licas brilo kaj lumiloj.

Tiel nomiĝas kosmetikaĵoj, kiuj enhavas multe da koloraj partikloj kaj similas al sableca brilkolora pudro. Oni povas uzi ilin memstare aŭ kombini kun aliaj sekaj kosmetikaĵoj, ekzemple kun normala pudro.

Ĝi estas pli milda ol скраб, sed celas la samon — forigi mortajn haŭtĉelojn.

Tiel oni nomas лосьо́н (kosmetika tualetakvo) kaj aliajn kosmetikaĵojn, kiuj celas moligi kaj malsekigi haŭton.

Oni povas nomi tiel пу́дра (pudron) aŭ крахма́л (amelon). Ĝi uzeblas por preventi aperon de пот (ŝvito).

Tio estas tualetakvo aŭ раство́р (solvaĵo), kutime безалкогольный|безалкого́льный (senalkohola), uzata por purigi kaj kuraci haŭton. Ofte ĝi uzeblas por forigi ŝminkaĵon. Ekzistas pluraj tipoj de tonikoj: антисепти́ческий (kontraŭsepsa), стя́гивающий (kuntira), противовоспали́тельный (kontraŭinflama), успока́ивающий (trankviliga), увлажня́ющий (malsekiga), отбе́ливающий (blankiga), оздора́вливающий (resaniga), антивозрастно́й (kontraŭaĝa) ktp.

La aspergilo, kiu celas fiksi ŝminkaĵon, do estas uzata fine de la ŝminkado. Kutime ilin produktas profesiaj varomarkoj kiel MAC Cosmetics, Make Up For Ever, sed foje renkonteblas ankaŭ fiksiloj de Clarins.

La kosmetikaĵo (pudro, ruĝigiloj ktp), kiu havas ĉiujn necesajn ecojn, do plene sufiĉas por iu ajn vizaĝparto aŭ por tuta vizaĝo.

Krajono aŭ skribilo kun mola interna сте́ржень (akso), sorbita je likva тушь (tuĉo) kaj uzata por konturi palpebrojn.

La krajono por konturi palpebrojn aŭ likva tuĉo en ujo kun peniketo.

Permana пи́лка (fajlilo) aŭ наса́дка (surmetaĵo) por электропи́лка (elektra fajlilo) por poluri ungojn.

La kosmetika proceduro, dum kiu oni forigas mortajn haŭtĉelojn per крем-пи́линг (frotpuriga kremo) kaj turniĝantaj щётка (brosoj).

Forigado de haroj de sur korpo per воск (vakso).

Kuraca masaĝo de vizaĝo laŭ metodo de kuracisto Jacques.

La bazo por ŝminkaĵo, enhavanta lumspegulajn partiklojn.

Peniko por ŝminki хайла́йтер (lumigilon), румя́на (ruĝigilon) aŭ пу́дра (pudron) kun tre densa vilaro.

Tenileto por krispigi ресница (okulharojn).

La krajono aŭ feltokrajono por konturi lipojn.

липосакция, липоаспирация (liposukcio)

  • La kosmetika aŭ kuraca proceduro, kiu celas forigon de troa graso, foje per kirurgia operacio.

La kosmetika proceduro, kiu celas korekti kosmetikajn difektojn de vizaĝo kaj korpo per инъе́кция (injektoj) de la propra graso de la paciento.

La kosmetika proceduro dum kiu oni subtiras haŭton.

La kosmetikaĵo kiun oni ŝminkas antaŭ ol la ĉefa ŝminkado por malgrandigi porojn.

Gumo de la arbo abisino.

La malsekiga masko por haŭto de palpebroj, forme de полуме́сяц (duonluno).

Ĝi uzeblas dum kuracaj kaj kosmetikaj proceduroj.

La kosmetikaĵo uzata por forigi ŝminkaĵojn aŭ лак для ногте́й (ungolakon).

рефи́лл (rezervo)

Rezerva parto de kosmetika ujo.

La tre longdaŭra lipŝminko. Ĝi povas esti жи́дкий (likva) aŭ ге́левый (ĝela).

La kosmetika juniga proceduro uzata kiel alternativo al ли́фтинг (vangoglatigo), do anstataŭ la kosmetika operacio ĉe vizaĝo.

Duraj krajonoj el graso kaj aromaj substancoj, uzataj por ŝminki harojn.

La масляни́стый (oleeca) likvaĵo kun freŝa citrona aromo, uzata por aromigi sapojn kaj parfumojn.

La kosmetika proceduro uzanta sukeron, ĉefe por эпиляция (harforigo).

La masaĝo bazita sur la ĉina tradicia medicino.

La kosmetikaj kaj kuracaj proceduroj, bazitaj sur la ĉina tradicia medicino.

La kosmetikaĵo moliganta haŭton kaj harojn.

La kosmetikaĵo, filtranta ultravilolajn lumojn por protekti haŭton de troa зага́р (haŭtbruniĝo) aŭ eĉ ожо́г (brulvundiĝo).

Kremoj kaj ĝeloj[redakti]

La kremo uzata por sunumado por malsekigi kaj regeneri haŭton influitan de UV-lumoj.

Penikoj kaj spongoj[redakti]

Kupolforma peniko uzata por ŝminki kompaktajn sekajn teksturojn, plej ofte okulombrojn. La anstataŭigebla surmetaĵo povas esti el пороло́н (plastŝaŭmaĵo), фетр (felto) aŭ ла́текс (latekso). Ĝi povas esti двусторо́нний (duflanka) kaj ĉe alia flanko povas esti ne nur mola surmetaĵo, sed ankaŭ peniko, ekzemple unu finaĵo estas uzata por ŝminki ombrojn, la dua por stompado.

Ekzistas pluraj tipoj de penikoj destinitaj por diversaj kosmetikaj manipuloj.

веерообра́зный, ве́ерный (ventumilforma, ventumila)

Ĝi uzeblas por forigi troan ŝminkaĵon.

для брове́й (por brovoj)

Ĝi estas uzata por ŝminki ombrojn sur palpebrojn. Ĝi estas sufiĉe dura, kun oblikvaj viloj.

для жи́дкой подво́дки (por likva konurilo)

Ĝi havas tre akran kaj maldikan akson.

для корре́ктора (por korektilo)

Ĝi laŭforme similas al peniko por tona kremo, sed estas malpli granda, do povas atingi etajn partojn de vizaĝo (sub okuloj, ĉirkaŭ nazo), konvenas al bazo por okulombroj kaj por skulpti vizaĝon.

для корре́кции но́са (por korekti nazon)

Ĝi estas ovala, vilo estas tranĉita laŭ diagonalo. Oni uzas ĝin por skulpti nazon per dekoraciaj kosmetikaĵoj.

для маскиру́ющих средств (por maskiloj)

Ĝi estas malgranda, uzata por ekzakta, punkta ŝminkado.

для нанесе́ния румя́н (por ŝminki ruĝigilojn)

Ĝi estas malgranda, kun rondigitaj anguloj. Laŭ randoj iras mallongaj viloj, en la centro — longaj.

для пома́ды и бле́ска (por lipŝminko kaj briligilo)

Ĝi estas densa, malgranda, kreas senriproĉan ко́нтур (konturon) de lipoj, egale distribuante kosmetikaĵon laŭ surfaco.

для пу́дры (por pudro)

La plej granda peniko, mola, kun glataj viloj, aplikeblas post пухо́вка (mola ronda peniko).

для растушёвки румя́н (por stompi ruĝigilojn)

Sufiĉe granda, rondigita peniko kun same longaj viloj. Ĝi estas uzata por glatigi abruptajn liniojn.

для тона́льного крема / дуофи́бра (por tona kremo / duobla fibro)

La malmola peniko, foje plata aŭ el du malsamaj tipoj de viloj (longaj blankaj kaj mallongaj nigraj).

для ту́ши (por tuĉo)

куполообра́зный (kupolforma)

Ĝi estas malgranda kaj uzata por ŝminki те́ни (ombrojn).

пло́ский (plata)

Tiu peniko havas rektan linion de viloj, akurate tranĉitaj. Oni uzas ĝin por stompi ombrojn.

Krom formo gravan rolon ludas materialoj.

натура́льный ворс (natura vilaro)

Penikoj kun naturaj viloj estas uzataj por sableca teksturo: pudro, ruĝigiloj, ombroj. Por tiaj penikoj oni uzas felon de бе́лка (sciuro), коза́ (kapro), со́боль (zibelo), по́ни (poneo), хорёк (mustelo), ено́т (prociono). Ĝi povas esti стри́женный (tondita) aŭ набо́рный (kunmetita).

иску́сственный ворс (artefarita vilaro)

Ĝi estas fabrikata el нейло́н (nilono) aŭ такло́н (taklono) kaj aplikeblas por ŝminki grasajn kosmetikaĵojn: tonan kremon, lipŝminkon, konturilojn.

щёточка-расчёска (broseto-kombileto)

Eta broso kun longaj viloj, ebliganta akurate kombi brovojn.

спонж (spongo)

Malgrandaj spongoj el ла́текс (latekso) uzataj por distribui тона́льная осно́ва (tonan bazon), ба́за под макияж (bazon por ŝminkaĵo), пу́дра (pudron). Ili povas esti ромбови́дный (rombaj) aŭ прямоуго́льный (rektangulaj), sed plej ofte estas кру́глый (rondaj).

пухо́вка (mola ronda peniko)

Ĝi similas al ва́тный диск (vata disko), sed estas pli dika, glata, kun наполни́тель (plenigaĵo) interne. Ĝi estas lavenda (unufoje en semajno). Ĝi aplikeblas por ŝminki pudron kaj stabiligi ĝian tonan bazon. Ĝi povas esti клееный (gluita) aŭ ши́тый (kudrita); la lasta estas pli fortika kaj servas pli longe.

Ĝi aplikeblas por ŝminki kremojn, ekzemple tonan bazon. Ĝi estas natura produkto, do malpli alergia ol penikoj (kutime artefaritaj).

Akcesoraĵoj[redakti]

Specialaj akrigiloj por kosmetikaj krajonoj havas obtuzan angulon kaj ofte havas kelkajn truojn de malsamaj diametroj. Ili estas pli efikaj kaj ŝparaj ol akrigiloj por ordinaraj krajonoj.

Ĝi uzeblas por formi brovojn.

Ĝi uzeblas por korekti formon de okulharoj.

Ĝi povas esti вла́жный (malseka) aŭ сухо́й (seka) kaj uzeblas por forigi troan ŝminkaĵon aŭ grason de sur haŭto.

Manikuro[redakti]

Rusiaj virinoj ŝategas prizorgi kaj beligi siajn но́готь (ungojn), ĉu memstare aŭ en маникю́рный сало́н (manikuraj salonoj) aŭ ĉe privataj маникю́рщица (manikuristinoj). Iel aŭ tiel vi devas koni bazajn vortojn el tiu ĉi sfero kaj havi necesajn ilojn. La manikuraj salonoj fifamas kiel disvatigejoj de infektoj, inkluzive de hepatito, do multaj virinoj preferas viziti ilin kun sia propra ilaro. Feliĉe ĉio ĉi facile aĉeteblas en ĉeestaj kaj retaj vendejoj. Do ek al nia baza ungoŝminka vortaro!

Fajliloj[redakti]

Elekti fajlilon estas afero ne tiom simpla kiel oni povas pensi unue. La ĉefa kriterio devas esti ĝia абрази́вность (abrazieco) mezurata en грит (gritoj).

— ĝis 180 gritoj: nur por ге́левый (ĝelaj) kaj акри́ловый (akrilaj) ungoj;

— 181 ĝis 240 gritoj: por ло́мкий (rompeblaj), то́нкий (maldikaj) ungoj;

— 241 ĝis 400 gritoj: konvenas por норма́льный (normalaj) ungoj;

— 401 ĝis 900 gritoj: taŭgas por шлифо́вка (ŝlifado) kaj полиро́вка (polurado);

— 901 ĝis 1200 gritoj: aldonas гля́нцевый (glacean) блеск (brilon) al la ungoj.

Ekzistas ankaŭ fajliloj kun pluraj рабо́чая пове́рхность (labora surfaco) kun malsamaj abraziaj ecoj. Foje oni povas aĉeti sortimenton de fajliloj markitaj per ciferoj, kiuj montras ilian abrazian rangon: 1 — перви́чный (la inica), 2 — промежу́точный (la interaĵa), 3 — фи́нишный (la fina).

Atentu ankaŭ абрази́в (abrazion), kiu divideblas je du tipoj depende de la formo kaj grandeco de la grajnoj:

натура́льный (natura)

Tio povas esti пе́мза (pumiko), алма́зный (diamanta), кору́нд (korunda) aŭ сапфи́ровый (safira) кро́шка (eroj).

иску́сственный (artefarita)

Карби́д кре́мния (silicia karbido, farita el синтети́ческий алма́зsinteza diamanto).

Gravas ankaŭ мя́гкость (moleco), do decidu ĉu vi bezonas пи́лка (fajlilon) твёрдый (malmolan) aŭ мя́гкий (molan).

Tre gravas материа́л (materialo), el kiu estas farita fajlilo:

стекля́нный (vitra);

пла́стиковый (plasta);

металли́ческий (metala);

карто́нный (kartona);

керами́ческий (ceramika);

деревя́нный (ligna);

хруста́льный (kristala);

из нажда́чной бума́ги (el smirgopapero).

Fine oni memoru, ke fajlilo povas esti одноразовый (nereuzebla) aŭ многоразовый (reuzebla).

Aliaj manikuriloj[redakti]

Per tiu ilo oni forigas mortajn haŭterojn, kiuj amasiĝas en eta spaco inter la ungo kaj kutiklo. Ĝi utilas por homoj, kies ungoj enkreskas sub haŭton. Ĝi povas esti односторо́нний (unuflanka) aŭ двусторо́нний (duflanka) kaj havas malsaman толщина́ (dikecon), kiu (kiel idealo) devas esti same larĝa kiel ungo sur мизи́нец (etfingro).

Altkvalita tondilo devas esti el ни́кель (nikelo), цинк (zinko) медици́нская сталь (medicina ŝtalo). Ĝi povas havi коне́ц (finaĵojn) прямо́й (rektan) aŭ закруглённый (rondigitan).

Laŭ aspekto ĝi similas al флома́стер (feltokrajono). Interne ĝi havas akson kun likvaĵo surbaze de белая глина (blanka argilo). Manikura krajono prizorgas ungon kaj kutiklon.

Ĝi havas бе́лый (blankan) гри́фель (grafitaĵon) kaj estas uzata por pentri sub ногтева́я поло́ска (unga strio). Ene de ĝi troviĝas раствори́тель (solvanto), kiu rapide forigas лак (lakon).

Laŭ aspekto ĝi similas al feltokrajono kun oblikve tranĉita коне́ц-доза́тор (finaĵo-dozilo). Ene troviĝas жи́дкость (likvaĵo) por снятия лака (lakoforigado). Ĝi ebligas rapide korekti fuŝojn dum ungoŝminkado.

Ĝi povas anstataŭgi но́жницы (tondilon; ĉiam plurale!) por tranĉi kutiklon kaj rapide prilabori zonon ĉirkaŭ ungo. Ĝi estas pli sekura, ĉar vundi sin estas pli malfacile.

Ĝi povas esti односторо́нний (unuflanka) aŭ двусторо́нний (duflanka). Foje oni nomas ĝin маникю́рная лопа́тка (manikura spateleto) aŭ пу́шер (puŝilo). Ша́бер (skrapilo) povas esti деревя́нный (ligna), пла́стиковый (plasta) aŭ металли́ческий (metala). Laŭforme ĝi povas esti прямоуго́льный (rektangula) aŭ ова́льный (ovala). Ĝi povas havi заострённый коне́ц (akrigitan finaĵon) por forpurigi spacon sub ungoj.

Parfumoj[redakti]

Ni ne tre profundiĝu en la mondon de парфюме́рия (parfumoj), ĉar ĝi estas tro specifa kaj konsistas ĉefe el nomoj, plejparte anglaj aŭ francaj. Do sufiĉas doni bazajn orientilojn.

Tipo de parfumoj[redakti]

La tuta aro da parfumoj nomiĝas en la rusa парфюме́рия (parfumaro). Logike, ĉu ne? Apartan parfumon vi povas nomi simple парфю́м (parfumo), sed tio estas ne literatura formo. Oni povas uzi la ĝeneralan vorton духи́ (ĉiam plurale!) kaj ĝi taŭgas por ĉiutaga parolo, sed se vi intencas elekti ion altkvalitan vi bezonos distingi terminojn pli fajne. Por tio mi mencios en krampoj ankaŭ la francan terminon, kiun vi trovos sur respektiva skatolo aŭ ujo.

духи́ [Perfum] enhavas 30% da аромати́ческое соедине́ние (aromaj substancoj);

парфюме́рный экстра́кт [Perfum extract (Extrait)]: 20%;

парфюме́рная вода́ [Eau de Parfum (EdP), Parfum de Toilette]: 10-20%;

туале́тная вода́ [Eau de Toilette (EdT)]: 5-15%;

одеколо́н [Eau de Cologne (EdC)]: 3-8%.

Aromoj[redakti]

Nun ni iom klasifiku арома́т (aromojn), ankaŭ nomataj за́пах (odoro). Vi povas uzi ambaŭ vortojn, sed la unua estas eksterlanda, do sonas iom pli fajne por la rusa orelo kaj plej verŝajne nome ĝin uzos продаве́ц (vendisto) en luksaj vendejoj.

древе́сный (ligna): санда́л (santalo), кедр (cedro) ktp: Salvadoro Dali, Paloma Pikasso;

во́дный, аквати́ческий (akva): вла́жная зе́лень (malsekaj verdaĵoj), во́здух по́сле дождя́ (aero post pluvo), водяна́я ли́лия (nimfeo);

ци́трусовый (citrusa): апельси́н (apelsino), грейпфру́т (grapfrukto), лайм (limeo): L’Eau par Kenzo, Be, One, Dune pour homme, Drakkar Noir, Cerruti 1881;

цвето́чный (flora): жасми́н (jasmeno), магно́лия (magnolio), ро́за (rozo), ло́тос (lotuso), пио́н (peonio): Cool Water Woman, Kenzo, Dune, Eternity for Men, Laura, Gio, Amarige;

зелёный (verda): трава́ (herbo), огуре́ц (kukumo), арбу́з (akvomelono);

све́жий (freŝa): ла́ндыш (konvalo), мя́та (mentolo), сире́нь (siringo), ло́тос (lotuso);

альдегидный (aldehida): цветочный (flora), древесный с синтетическим оттенком (ligna kun sinteza nuanco);

восто́чный (orienta): а́мбра (ambra), гвозди́ка (dianto), му́скус (mosko): Samsara, Obsession, Loulou, Venezia, Ysatis, Opium;

ши́провый (de la franca Chypre – cipra): бергамо́т (bergamoto), пачу́ли (paĉulo), мирт (mirto), мох (musko): Moments, Paloma Picasso, Ysatis, Beautiful;

фуже́рный (de la franca Fougères): лава́нда (lavendo), мох (musko), вани́ль (vanilo), бергамо́т (bergamoto): Drakkar Noir;

фрукто́вый (frukta): арбу́з (akvomelono), анана́с (ananaso), пе́рсик (persiko), папа́йя (papavo).

гурма́нский (de la franca gourmand – frandemulo): кака́о (kakao), пече́нье (kuko), бискви́т (biskoto), шокола́д (ĉokolado);

ко́жаный (leda): ко́жаная о́бувь (ledaj ŝuoj), ме́бель (meblo): English Leather от Dana, Pour Lui и Royal Copenhagen от Oscar de la Renta;

динами́чный (dinamika), спорти́вный (sporta): бе́лый чай (blanka teo), ци́трусовый (citrusa), ла́ндыш (konvalo).

Elektado[redakti]

Do vi povas simple esplori ĉion memstare, uzante arompaperetojn kiuj kuŝas sur bretoj aŭ peti helpon de vendisto: Прости́те, могли́ бы вы мне помо́чь? Мне нужны́ дух́. Что-нибу́дь све́жее/цвето́чное/фрукто́вое (Pardonon, ĉu vi povus helpi min? Mi bezonas parfumon. Ion freŝan/floran/fruktan).

Plej verŝajne ŝi alportos la ujon, ŝprucos iom sur paperon kaj proponos al vi: Попро́буйте э́тот (Provu tiun ĉi). Vi povas respondi: Да, э́тот арома́т подхо́дит (Jes, tiu aromo konvenas) aŭ Нет, он сли́шком тяжёлый/ре́зкий/лёгкий (Ne, ĝi estas tro peza/akra/malpeza).

Se la ekektado daŭros longe la vendisto povos proponi al vi flari kafograjnojn: Принести́ вам ко́фе? (Ĉu alporti por vi kafon?) aŭ simple Вот, поню́хайте ко́фе (Jen, flaru kafon). Kial? Ĉar aromo de kafo forigas ĉiujn aliajn aromojn, do via nazo estos denove freŝa kaj preta al plua esplorado.

Higienaĵoj[redakti]

Krom kosmetikaĵoj, kiuj celas beligi homan aspekton, ni menciu ankaŭ higienaĵojn, kiuj celas komforton kaj bonfarton de la uzanto mem kaj tiun de apudaj homoj.

Senodorigiloj[redakti]

Ĝi forigas aĉan odoron de ŝvitanta korpo.

Tiu subgrupo de senodorigiloj ne nur forigas aĉan odoron, sed ankaŭ preventas ĝian estiĝon.

Sapoj[redakti]

Мы́ло (sapo) povas esti твёрдое (dura) aŭ жи́дкое (likva). Likva sapo kutime estas en plastaj ujoj kun доза́тор (dozilo). Oni povas aĉeti malpli kostajn sapujojn sen doziloj por uzi la antaŭe aĉetitajn dozilojn, tiel ŝparante monon kaj ne amasigante plastajn rubojn. En ĉiuj publikaj lokoj troviĝas likva sapo.

Dura sapo estas reprezentata de du ĉefaj specoj: туале́тное мы́ло (tualeta sapo) kaj хозя́йственное мы́ло (lavsapo). La unua estas uzebla por ĉiutaga higieno. Ĝia plej delikata estas де́тское мы́ло (porinfana sapo). La plej kosta speco de туале́тное мы́ло (tualeta sapo) estas мы́ло ручно́й рабо́ты (manfarita sapo). Хозя́йственное мы́ло (lavsapo) uzeblas nur por lavi — vestojn, telerojn, manĝilojn ktp.

Duŝado[redakti]

Por duŝado krom sapo oni uzas diversajn жи́дкость (likvaĵojn).

Buŝa higieno[redakti]

La rusianoj ĉiam uzas зубна́я щётка (dentobrosojn) kaj зубна́я па́ста (dentopaston). Malpli ofte oni uzas опола́скиватель для по́лости рта. Foje oni uzas ankaŭ зубна́я нить (dentofadenon) kaj зубочи́стка (dentopikilon). En lastaj jaroj populariĝis электри́ческая зубна́я щётка.

Viŝtukoj[redakti]

Por rapida manpurigado uzeblas ankaŭ вла́жная салфе́тка (malseksa viŝtuko), kiu povas esti normala aŭ антибактериа́льная (kontraŭbakteria).

Por viŝi nazmukojn oni uzas тка́невый плато́к (ŝtofa naztuko) aŭ бума́жный плато́к (papera naztuko).

Razado[redakti]

Viroj kutime razas sin per электри́ческая бри́тва (elektra razilo), plej ofte nomata mallonge электробри́тва (elektrorazilo) aŭ бри́твенный стано́к (sendanĝera razilo), plej ofta nomata simple стано́к. Virinoj kutime uzas стано́к.

Tiucele uzeblas крем по́сле бритья́ (kremo post razado), бальзам по́сле бритья́ (balzamo post razado), пе́нка для бритья́ (ŝaŭmaĵo por razado).

Intima higieno[redakti]

Dum менструа́ция (menstruo), plej ofte nomata ме́сячные (laŭvorte: monataĵo; ĉiam plurale!) uzeblas гигиени́ческая прокла́дка (higiena ensorbilo) aŭ тампо́н (tampono).

Multaj virinoj uzas ĉiutagajn higienajn ensorbilojn, nomatajn ежедне́вная гигиени́ческая прокла́дка (ĉiutaga higiena ensorbilo), ofte nomata прокла́дка на ка́ждый день (ensorbilo por ĉiu tago).

Juveloj[redakti]

Ювели́рный магази́н (juvelvendejoj) abundas en Rusio. Ili haveblas en ĉiu торго́вый центр (aĉetcentro), sed multas ankaŭ apartaj ювели́рный сало́н (juvelsalono). Vi povas elekti jam pretan ювели́рное изде́лие (juvelon) aŭ mendi ĝin ĉe ювели́р (juvelisto), kiu ofte sidas en juvelvendejo aŭ povas havi apartan мастерска́я (metiejon).

Valoraj metaloj[redakti]

Vendado de la juveloj kaj драгоце́нный мета́лл (valoraj metaloj) ĝenerale estas strikte reguligata kaj kontrolata de la ŝtato. Ĉiu juvelo devas havi про́ба (laŭvorte: elprovaĵo; titrostampo) — stampon, kiu montras kvaliton de мета́лл (metalo) kaj konfirmas ĝian laŭleĝan devenon.

Por благоро́дный мета́лл (noblaj metaloj) en Rusio validas jenaj про́ба (titroj):

Eble vin iom konfuzas la vortkombino благоро́дный мета́лл (nobla metalo). Temas pri kemia termino, kiu ebligas grupigi metalojn ne korodeblajn, nek oksigeblajn, do “noblajn”. Ili estas raraj, do konsiderataj драгоценный (valoraj). La ĉefaj noblaj metaloj estas зо́лото (oro), серебро́ (arĝento), пла́тина (plateno), руте́ний (rutenio), ро́дий (rodio), палла́дий (paladio), о́смий (osmio), ири́дий (iridio). Sed en juvelaj vendejoj vi renkontos preskaŭ sole juvelojn el oro kaj arĝento, foje el plateno, dum ĉiuj aliaj metaloj aplikeblas malofte.

Kiel orientiĝi en kvalito de la noblaj metaloj? Ĝis nun en la rusia merkato dominas lokaj juvelaĵoj, konsiderataj la plej altlkvalitaj kaj fidindaj. Tamen aperis ankaŭ improtaĵoj – ĉefe ĉinaj ĉipaĵoj aŭ eŭropaj luksaĵoj. Do ni donu iom da atento al ambaŭ kvalitsistemoj.

En Usono kaj Kanado funkcias kvalitsistemo kiu baziĝas sur кара́т (karato). Ĝi estas uzata nur por oro, por arĝento estas uzataj specialaj nomoj aŭ metrikaj titroj, por plateno kaj paladio — nur tiuj lastaj. La kerna ideo de la karata sistemo estas nombro de karatoj de la ĉefa nobla metalo en 24 karatoj de la testata сплав (alojo).

Por la noblaj metaloj uzeblas jenaj normoj:

9 кара́т (karatoj): maso de la nobla metalo 0,375 de la maso de alojo;

12 кара́т (karatoj): maso de la nobla metalo 0,500 de la maso de alojo;

14 кара́т (karatoj): maso de la nobla metalo 0,583 de la maso de alojo;

18 кара́т (karatoj): maso de la nobla metalo 0,750 de la maso de alojo;

21 кара́т (karatoj): maso de la nobla metalo 0,875 de la maso de alojo;

22 кара́т (karatoj): maso de la nobla metalo 0,916 de la maso de alojo;

23 кара́т (karatoj): maso de la nobla metalo 0,958 de la maso de alojo;

24 кара́т (karatoj): maso de la nobla metalo 0,999 de la maso de alojo.

Vi povas diveni ke temas pri la karata titro, se vidas literojn K, kt, C, ct. aŭ vortojn karat, carat. Por rekalkuli ciferon el la karata sistemo al tiu metra necesas dividi ĝin je 24 kaj obligi je 1000.

En Rusio (kaj eksaj landoj de Sovetunio) funkcias la metra sistemo. Apud про́ба (titrostampo) videblas virina kapo en кокошник (kokoŝniko – tradicia virina kapvesto forme de duonrondaĵo) turniĝinta dekstren. Apude videblas cirila litero, montranta kiu el 18 проби́рная инспе́кция (titraj inspekcioj) kontrolis kvaliton de la juvelo. Se vi deziras vendi tra vendejo eksterlandan juvelon, unue vi devas viziti unu el tiuj inspekcioj kaj ricevi titron.

La plej populara estas сплав (alojo) de oro de 585-я про́ба (la 585a titro), kio signifas ke la alojo enhavas 58,5% oro. Ĝi povas varii laŭ цвет (koloroj) depende de proporcioj de la enhavaj metaloj. Ekzemple se ĝi enhavas 36% arĝento kaj 5,5% медь (kupro), la alojo havas зелёный (verdan) nuancon. Se alojo enhavas 18,3% arĝento kaj 23,4% kupro, ĝi estas ро́зовый (roza). Se alojo enhavas 8,3% arĝento kaj 33,4% kupro, ĝi estas кра́сный (ruĝa). Tiuj ĉi alojoj estas facile luteblaj.

Por обруча́льное кольцо́ (geedziĝa ringo) oni uzas alojon de la 375a titro, kiu enhavas: 37,5% oro, 10,0% arĝento, 48,7% kupro, 3,8% paladio.

La alojo de la 750a titro enhavas tri компоне́нт (komponantojn): kupro, arĝento kaj rodio, paladio, ни́кель (nikelo) aŭ цинк (zinko). Pro tio ĝia koloro varias de желтова́то-зелёный (flavete-verda) tra краснова́тый (ruĝeta) ĝis бе́лый (blanka).

Ĝi estas bone lutebla kaj fandebla, taŭgas kiel bazo por эмаль (emajlo), sed se enhavo de kupro superas 16% la emajlo iĝas pala. Oni uzas tiun alojon en juveloj kun fajna рельеф (reliefo), филигрань (filigrano) kaj kiel оправа (muntumo) por хру́пкий (fragilaj) самоцве́т (gemoj).

Alojo de la 958a titro estas ne tre fortika, do ĝia uzado estas limigita. Ĝi konsistas el oro, arĝento kaj kupro kaj estas uzata ĉefe por geedzaj ringoj. Ĝia koloro estas ярко-жёлтый (brile flava), do tre proksima al tiu de la pura oro. Tiu ĉi titro estas tre milda, do bezonas oftan poluradon.

Por juveloj kun бриллиа́нт (brilianto) vaste uzeblas la tiel nomata бе́лое зо́лото (blanka oro). Se ĝi apartenas al la 585a titro ĝia соста́в (enhavo) estas: 23,7-28,7% arĝento, 13-18% paladio aŭ 17% nikelo, 8,7% zinko, 16% kupro. Sed plej ofte tio estos la 750a titro kun jena enhavo: 7-15% arĝento, ĝis 14% paladio, ĝis 4% nikelo, ĝis 2,4% zinko aŭ 7,5-16,5% nikelo, ĝis 15% kupro.

Arĝento havas malpli da variaĵoj. La plej populara estas la 875a titro, uzata por juveloj kaj manĝiloj. La 916a titro uzeblas por emajlita manĝilaro. La 960a titro servas por filigranaĵoj.

Alojoj de plateno kaj paladio renkonteblas malofte, ilin forpremis бе́лое зо́лото (blanka oro). Foje oni uzas la 950an titron, kiu konsistas el plateno kaj kupro aŭ iridio, kiuj firmigas la alojon. Paladio ankoraŭ estas ne tre populara en Rusio.

Ofte oni povas renkonti ankaŭ arĝentaĵojn aŭ latunaĵojn, kiujn oni beligas kaj protektas kontraŭ oksiĝo kovrante per elektroliza teknologio je maldika tavolo de oro de la 999a titro (orumado) aŭ je arĝento de la 999a titro (arĝentumado).

Juvelŝtonoj[redakti]

Nun ni transiru al ка́мень (ŝtonoj). En Rusio oni tradicie dividas ilin je tri grupoj:

ювели́рный (juvela), драгоце́нный (valora);

поде́лочный (akcesora; uzata por fari skatolojn, cindrujojn ktp);

ювелирно-поделочный (juvelo-akcesoraj, do uzataj ambaŭkampe).

Apartan lokon okupas самоцвет (gemoj), kutime прозрачный (travidebla) aŭ полупрозрачный (duone travidebla).

Laŭleĝe estas difinitaj nur драгоце́нный ка́мень (valoraj ŝtonoj), al kiuj apartenas: приро́дный алмаз (natura diamanto), изумру́д (smeraldo), руби́н (rubeno), сапфи́р (safiro), александри́т (aleksandrito), приро́дный же́мчуг (natura perlo) – kruda kaj prilaborita.

Nun li listigu ĉefajn ŝtonojn el ĉiuj grupoj.

Valoraj kaj duonvaloraj ŝtonoj[redakti]

La plej kostaj estas драгоце́нный (valoraj) kaj полудрагоце́нный (duonvaloraj) ка́мень (ŝtonoj).

Akcesoraj ŝtonoj[redakti]

Sed popularas ankaŭ поде́лочный ка́мень (akcesoraj ŝtonoj).

Organikaj ŝtonoj[redakti]

Ŝtonojn kreitaj de la naturo el iamaj plantoj aŭ bestoj oni nomas органи́ческий ка́мень (organikaj ŝtonoj)

Specoj de prilaborado de la valorŝtonoj[redakti]

Krome sufiĉe popularaj estas juveloj el plasto kaj artefaritaj gemoj. Komuna nomo por juveloj el пластма́сса (plasto) kaj ne-noblaj metaloj estas бижуте́рия (validas ankaŭ бижутери́я; biĵuterio — de la franca bijouterie). Kutime temas pri ĉinaj ĉipaĵoj — foje belaj, sed kutime malaltkvalitaj. Tamen ekzistas ankaŭ la tiel nomata лю́ксовая / эли́тная (luksa / elita) biĵuterio — pli kosta kaj kvalita.

La plej popularaj artefarita gemo estas фиани́т (fianito). Фиани́т estas la kristaligita duoksido de zirkonio (ZrO2), kreita en la Fizika Instituto de la Akademio pri Sciencoj (FIAN), al kiu ĝi ŝuldas sian nomon (radiko fian + sufikso –it- propra al ŝtonoj). Ĝi estas vaste uzata tutmonde, sed tiu ĉi nomo aplikeblas nur en la landoj de eksa Sovetunio kaj Orienta Eŭropo. Eksterlande oni kutime nomas ĝin cirkonito, Pro tio oni foje nomas ĝin цирко́нцирко́ний, kio estas malĝuste, ĉar цирко́н (zirkono) estas mineralo kaj цирко́ний (zirkonio) estas kemia elemento.

Specoj de juveloj[redakti]

пусе́ты (orelpingloj; ankaŭ nomataj plurale гво́здики — najletoj);

мо́но-се́рьги (nepara orelpendaĵo uzata ĉiam por nur unu orelo);

серьги-люстры (orelpendaĵo-lustro — granda vespera juvelo);

тоннели (tuneloj);

ко́нго (kongo — rondaj orelpendaĵoj);

се́рьги для пи́рсинга (orelboraĵoj);

кафф (orelgarnaĵo – orelpendaĵoj, kiuj troviĝas dise je orelo).

колье́, ожере́лье (koliero): бриллиа́нтовое колье́ (diamanta koliero), жемчу́жное колье́ (perlokoliero)

Elektado[redakti]

Se vi ŝatus rigardi ion pli proksime, petu vendiston: Мо́жно посмотре́ть побли́же э́то кольцо́/се́рьги/брасле́т? (Ĉu mi povus rigardi pli proksime tiun ĉi ringon/orelpendaĵojn/braceleton?) Poste vi povas daŭrigi: Могу́ я приме́рить э́то кольцо́/э́ти се́рьги? La vendisto povos demandi: Како́й у вас разме́р? (Kian grandecon vi havas?) Se vi ne konas grandecon de viaj fingroj, simple diru: Я не зна́ю. Мо́жете поме́рить? Li alportos specialan mezurilon kaj mezuros la respektivan fingron. Klopodu enkapigi tiun ciferon aŭ skribi ĝin ie, ĉar tio rapidigis la aĉetadon en aliaj vendejoj, ja en Rusio funkcias la unueca mezursistemo por la juveloj.

Ŝajnas ke vi jam finis vian malfacilan taskon. Do jam estas tempo reveni al ĉiutaga vivo kaj aĉeti hejmaĵojn kaj teknikaĵojn.